From Wikipedia, the free encyclopedia
Adolph (ankaŭ: Adolf) Wagner (25-an de marto 1835 en Erlangen – 8-an de novembro 1917 en Berlino) estis germana ekonomikisto kaj pri financoj sciencisto. Li estas rigardata kiel reprezentanto de la ŝtatsocialismo.
Adolph Wagner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adolph Wagner | |||||
Naskonomo | Adolph Heinrich Gotthilf Wagner | ||||
Naskiĝo | 25-an de marto 1835 en Erlangen | ||||
Morto | 8-an de novembro 1917 (82-jaraĝa) en Berlino | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Cornelia Paczka-Wagner (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto statistikisto aŭtoro universitata instruisto politikisto redaktisto vd | ||||
Laborkampo | Ekonomiko vd | ||||
Aktiva en | Freiburg vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johann Karl Rodbertus vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolph Wagner apartenas – kun Gustav von Schmoller – al la plej gravaj ekonomikistoj de la Bismarck-epoko. Li estis membro en la „Unuiĝo por la socia politiko”. Li estis rektoro de la Friedrich-Wilhelms- (hodiaŭ Humboldt-) Universitato ĉe Berlino.
Wagner naskiĝis kiel filo de la medicinisto Rudolf Wagner. Li studis juron kaj ŝtatsciencojn, estis instruisto de la nacia ekonomio ĉe la komerca akademio en Vieno ekde 1858, ekde 1863 en Hamburgo, ekde 1865 plenranga profesoro en Dorpat, 1868 en Freiburg kaj 1870 en Berlino. En la unuaj jaroj de sia aktivado, li okupiĝis ĉefe pri la bank- kaj devizo-aferoj.
En oktobro de 1871, li prelegis en la Freie kirchliche Versammlung evangelischer Männer (Libera eklezia unuiĝo de evangeliaj viroj) pri la sociala demando, en kiu montriĝis grava diferenco inter lia vidmaniero kaj tiu de la germana liberkomerca skolo. H. B. Oppenheim nomis ideojn de la prelego „katedra socialismo“, je kio respondis Wagner en „publika letero“ (Berl. 1873).
Kvankam Wagner havis en 1872 fortan apogon de Schmoller, Held, Nasse kaj Brentano, tio baldaŭ vaporiĝis kaj li eĉ forlasis la unuiĝon.
Wagner estis gvida persono de la en 1881 establita Conservatives Central-Comitee (CCC). La CCC transformiĝis al antisemitisma Berlina Movado, en kiu Wagner kunlaboris ankaŭ kun Adolf Stoecker.
Dum la parlamenta elekto de 1884, Wagner formis programon, en kiu li parolis por la monarĥio kaj kontraŭ la parlamentismo kaj en kiu li postulis fortan reguligon kaj impostadon de la ekonomio kaj enkondukon de borsa imposto.
Li estis membro de 1882 ĝis 1885 en la prusa parlamento kaj ekde 1910 en la prusa supera ĉambro.
Wagner formulis la „leĝon de la kreskantaj ŝtataj elspezoj“. Liaj verkoj, ideoj antaŭpreparis la evoluon de la mon- kaj kredit-aferoj en Germanio kaj influis la notbankan politikon kaj la financan praktikon antaŭ la unua mondmilito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.