La fatalaj strategioj (france: Les Stratégies fatales) estas la verko de franca filozofo Jean Baudrillard, eldonita en 1983 kaj dediĉita al fenomenoj kiel amo, hazardo, ludo ktp.
«La universo estas ne dialekta — ĝi estas kondamnita al ekstremaĵoj, ne al ekvilibro.»
«Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko…»
«La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro.»
«Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofio aŭ moralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:
— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);
— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron.»
«Persona respondeco, poste kontrolo (kiam respondecon prenas al si objektiva instanco), poste teroro (ĝeneraligita respondeco kaj ĉantaĝo per la respondeco).»
«…sistemoj de organizita morto finas la morton kiel hazardon. Kaj nome tiun ĉi logikon despere klopodas rompi la terorismo, anstataŭigante la sisteman morton (teroron) per elektema logiko: logiko de ostaĝo.»
«…en niaj nuntempaj sistemoj, kies motoro estas ne oferado, sed ekstermado, ne elektita viktimo, sed spektakla anonimeco. Eĉ en “sinoferoj” de la teroristoj, klopodantaj solvi la situacion per propra morto, estas neniu elaĉeto — tio nur eble por momento levas vualon de anonima teroro.»
«Nenio pli similas al tiu ekcirkulado de la ostaĝoj, tiu absoluta formo de la homa konvertebleco, tiu pura formo de la neebla interŝanĝo ol cirkulado de la eŭro- kaj naftodolaroj kaj aliaj flosantaj valutoj, kiuj tiom malteritoriiĝis, estas tiom ekster la limoj de la ora ekvivalento kaj naciaj valutoj, kio efektive ili praktike ne interŝanĝiĝas, sed interverŝiĝas unu en alia en orbita ciklo, enkorpigante abstraktan deliron de la neebla tutmonda interŝanĝo…»
«Ni ĉiuj estas ostaĝoj kaj ni ĉiuj estas teroristoj. Tiu skemo anstataŭis la antaŭan skemon de la mastroj kaj sklavoj, tiuj kiuj dominas kaj tiuj super kiuj oni dominas, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj.»
«En interpersona reĝimo de bezono (kontraŭe al la amo, pasio aŭ tento) ni sentas afekcian ĉantaĝon, do estas la afekciaj ostaĝoj de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi respondecos pri mia depresio, se vi ne amas min, vi respondecos pri mia morto”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la histeria kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de respondo.»
«En ostaĝigo haveblas nek mesaĝo, nek senco, nek politika laŭceleco. Tio estas evento sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de revolucio, nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj terorismo per si mem estas nura giganta specefekto.»
«La terorismo kaj ostaĝigo povus esti konsiderataj politika ago se ĝin plenumus nur prematoj, troviĝantaj je despero (evidente en kelkaj kazoj estas tiel). Sed fakte ĝi iĝis normo de konduto, vaste disvastiĝinta inter ĉiuj nacioj kaj ĉiuj tavoloj de loĝantaro.»
«…mankas senco bedaŭri pri la homaj rajtoj kaj pri ĉio alia. Ni jam estas for de tio kaj tiuj, kiuj ostaĝigas nur malferme esprimas la veron de la sistemo de detenado (kiun ni kontraŭstarigis al la sistemo de la moralo).»
«Oni diras ke sen amaskomunikiloj ne ekzistus ankaŭ la terorismo. Kaj tio veras, ke la terorismo ne ekzistas per si mem kiel memstara politika ago, ĝi estas ostaĝo de la amaskomunikiloj, same kiel ili estas ostaĝoj de la terorismo.»
«Eble nur pro nostalgio ni ankoraŭ diferencigas manipulantan aktivon kaj manipulatan pasivon, transigante tiele antaŭajn rilatojn de la supereco kaj perforto en la nova epoko de mildaj teknologioj.»
«[pri ostaĝigo] …en la formiĝinta situacio la sistemo tre rapide rimarkas, ke ĝi povas funkcii ankaŭ sen tiu individuo (ekzemple Moro) kaj ke iusence estus pli bone tute ne savi lin, ĉar liberigitaostaĝo estas eĉ pli danĝera ol la morta…»
«Se histerio estis patologio de la ekspresio, akriĝinta dispozicio de la subjekto, teatra kaj opera konversioj de la korpo, se paranojo estis patologio de la organizo, rigida kaj ĵaluza strukturigo de la mondo, do la komunikado, informo, imanenta promiskueco de ĉiuj retoj kaj konstanta ligiteco estos por ni plej verŝajne la nova formo de skizofrenio.»
«La aliaj vivas en la stato de ĉagrena simulado, Italio ja, se eblas diri, vivas en la stato de la ĝoja simulado. Ĉi tie leĝo jam cedis — kaj eble cedadis ĉiam — sian lokon al la ludo kaj ludreguloj.»
«…iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo.»
«Historioj, en kiuj rolas renverseco, ĉiam estas kuriozaj — ekzemple pri rato kaj psikologo: la rato fanfaronas ke ĝi finfine komplete alkutimigis la psikologon doni al ĝi panpecon ĉiufoje, kiam ĝi levas kaĝopordon.»
«Pri deontologio de la opinisondadoj (aŭ amaskomunikiloj) paroli estas same sensence kiel paroli pri deontologio de la modo — ne ekzistanta pro tio, ke ĝia movforto iĝis ne konstanta ludo pri kontraŭstarigo de la bela kaj la malbela, sed tiu pri nediferencigo de tiuj ĉi polusoj kaj pri ilia nediferencigebla turniĝado en la ĝeneraligita efekto de la tento.»
«…reala problemo komenciĝas de hipotezo pri sendifekta funkciado, ja gravas ne difektado de la vero interne de la mekanismo, sed difektado de la tuta reala per objektiva fidindeco de tiu ĉi mekanismo.»
«Ekrano, kiun kreas la amaskomunikiloj (informo) ĉirkaŭ ni estas la ekrano de kompleta malcerteco. Kaj temas pri la absolute nova malcerteco, ja tiu ĉi malcerteco devenas el ne malsufiĉo de la informo, sed el la informo mem, el ĝia troeco. Malsame ol kutima malcerteco, kiun ĉiam eblis solvi, tiu ĉi malcerteco estas nesolvebla kaj sekve neniam estos forigita.»
«Ambaŭ fenomenoj respondecas unu al alia: nek amasoj havas opinion, nek informo ilin informas, kaj tio kaj alio supernutras unu la alian — rapideco de cirkulado de la informo kreskigas nur pezon de la amasoj, sed tute ne nivelon de ilia konscieco.»
«Se aliri la opinisondadojn de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel spektaklo de la informo (la informo estas kiel la revolucio: la popolo postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la politiko kaj la politika klaso.
Senintenca humuro de la opinisondadoj (kaj malica ĝojo, kiun ni sentas pro tiu “scienca”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj homoj, kiu bezonas opinisondadojn por fari decidojn, ĉe kiuj testado anstataŭas strategion?»
«Ne eblas ion fari: la amasoj estas pura objekto, do tio kio malaperis de sur la horizonto de la subjekto, tio kio malaperis de la horizonto de la historio, — same kiel silento estas pura objekto, kiu malaperas de la horizonto de parolo, kiel la sekreto estas pura objekto, kiu konstante malaperadas de sur la horizonto de la senco. La forto de la amaso-kiel-objekto estas tute ŝoka.»
«La amasojscias, ke ili nenion scias, sed ili ja ne deziras scii. La amasoj scias, ke ili nenion povas, sed ili ja ne deziras povi. Oni arde riproĉas ilin pri elmontrado de stulteco kaj pasiveco. Sed tio malveras: la amasoj plenas je snobismo, kaj ili kondutas kiel la snobo Brummel: komplete delegas sian rajton de le elekto al iu ajn alia — en siaspeca ludo de senrespondeco, irona defio, kompleta malvolo, kaŝita kovardo.»
«[pri amo] …la nuntempan ĝian komprenon oni elpensis ĉefe lime de la 18-19-a jarcentoj kaj ĝi direktiĝas kontraŭ supraĵa ludo de la tento. Okazas disrompo inter la formo de la duala ludo, strategia iluzio kaj nova, individua fineco, plenumo de la deziro — grandioza supreniro de dispozicio de la deziro, ĉu temas pri la seksaj aŭ psikaj streboj de la individuo aŭ politikaj streboj de la amasoj. Iel aŭ tiel, tiu deziro kaj ĝia “liberaligo” ne plu havas ion komunan kun la aristokratia ludo de la defio kaj tento.»
«Karaktera trajto de tia universala pasio kiel la amo estas tio, ke ĝi estas individua kaj ke ĉiu en ĝi trovas nur sin mem. La tento havas dualan karakteron: mi ne povas tenti, se mi jam ne estas tentita, neniu povas tenti min, se li ankoraŭ ne estas tentita. Neniu povas ludi sen alia, tio estas principa regulo. Dume ami mi povas sen reciprokeco. Se mi amas kaj oni ne amas min, tio estas mia problemo. Se mi ne amas vin, tio estas via problemo. Se iu ne plaĉas al mi, tio estas lia problemo. Jen kial ĵaluzo estas natura trajto de la amo dum ĝi fremdas al la tento — la emocia ligo ĉiam estas malcerta dum la pakto pri la signoj estas nediskutebla kaj deviga. Krome tenti iun ne signifas ke oni investas en li aŭ psikologie absorbas, la tento ne konas tiun teritorian ĵaluzon, kiu propras al la amo.»
«Eble la ĵaluzo eĉ antaŭas la amon: origine ĵaluzo estis propra al la grekajdioj, kiuj konis nek la amon, nek sentimentalecon, tamen terure ĵaluzis unu la alian.»
«Efektive tio estas mistifiko — la genran diferencon prezenti kiel la originan, bazan diferencon, tian el kiu orginas ĉiuj aliaj aŭ ke ili ĉiuj estas ĝiaj nuraj metaforoj.»
«Efektive la sekseco, en siaj biologia kaj pretendema evidenteco, markas la plej malfortan kaj plej malgravan diferencon, tiun kiu venas kiam ĉiuj aliaj perdiĝas.»
«La amorespondecas pri ĉiuj enigmoj de la mondo, sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la senco kaj apartenas ne al vico de la enigmo, sed al la vico de la diveno. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta vero estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la 20-a jarcento, sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la tento).»
«Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la virino estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la amo aŭ sekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne tentis ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj teneron vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela venĝo. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj pekoj pardoneblas, ĉar ili ne estas ofendo. Nur la tento tuŝas la animon, kiu trovas la trankviliĝon nur en la murdo. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la pasio.»
«…hodiaŭ pozicio de la subjekto iĝis simple senpova. Neniu hodiaŭ kapablas preni sur sin respondecon kiel subjekto de la potenco, subjekto de la scio, subjekto de la historio. Kaj neniu cetere eĉ provas.»
«La deziro ne ekzistas, la sola deziro konsistas en esti la sorto de la alia, iĝi por li evento, superanta ĉian subjektivecon, ŝokanta per sia fatala okazo iun ajn eblan subjektivecon, liberigantasubjekton de liaj celoj, de lia influo kaj de ĉia respondeco antaŭ si mem kaj antaŭ la mondo, en pasiofinfine sendispute objektiva.»
«Ordinara tentanto pri tio nenion scias. Li deziras esti subjekto, kaj la alian konsideras viktimo de sia strategio. Naivapsikologio, la sama kiel ĉe tiuj naivaj bonkoruloj, kiuj stariĝas flanke de la viktimo. Sed nek tiuj, nek aliaj vidas ke la tuta iniciato, la tuta forto troviĝas ĉe alia flanko, ĉe la flanko de la objekto.»
«La tentanto opinias ke tio estas li kiu kaptis la objekton per sia strategio, sed efektive li mem trafis kaptilon de tiu ĉi banala strategio, kaj nome la objekto kaptis lin per sia fatala strategio.»
«La viro ĉiam alfrontas danĝeron perdi la vizaĝon: se li tuj riskos fari seksan proponon, li ĉiam ricevos rifuzon; se li aplikos pli fajnan ludon, li iĝos viktimo de pli fajna rifuzo. Inverse ne okazas. Ja la virino troviĝas en la pozicio de ne deziro, sed en la pozicio de oble pli altaj — tiu de objekto de la deziro.»
«La eterna vireco ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la viron de seksadeziro de la virino. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas tenti. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.
Kaj se deviga postulo de virineco de la objekto ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la vizaĝon li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse.»
«La virino-objekto estis suvereno kaj restas la mastrino de la tento (de reguloj de sekretaludo de la deziroj). La viro-objekto estas nura nuda subjekto, prirabita ĝisnude orfo de la deziro, revanta pri perdina dominado — nek subjekto, nek fakte objekto de la deziro, sed nura mita instrumento de la kruela libereco.»
«Psikanalizo starigis en la ĉefan lokon unu aspekton de nia vivo kaj kaŝis de ni la alian. Ĝi trotaksis unu el niaj naskiĝoj, biologian kaj genran, sed forgesigis alian, iniciacian naskiĝon. Ĝi forgesis ke krom du estaĵoj, kiuj difinas nian biologian naskiĝon, ĉiam apudas ankaŭ aliaj, tiuj kiuj nin tentas (ili povas esti la samaj), kaj certagrade ili estas niaj iniciaciaj gepatroj.»
«Se psikanalizo (la Leĝo, la Patro ktp) estas tio, kio elŝiras vin el la sinkreta deziro de la Patrino por fordoni vin al la povo de nia propra deziro, do la tento estas tio, kio elŝiras vin el nia propra deziro por fordoni vin al la povo de la mondo.»
«…la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la mondo kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de hazardeco kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de nekonscio forigis hazardecon de misparolo, eraro, sonĝo, frenezo).»
«Hazardo donas al ni paŭzon por ripozi: neniu deziris tion — kia malpeziĝo! Do nome Dio en sia nemezurebla kompato donas al ni la hazardon. Pri evento, de kiu oni deziris seniĝi, oni ofte diras tiel: “Tia estis volo de Dio” (do de neniu).»
«En tio estas la tuta diferenco inter la sorto kaj la hazardo. Ja pura hazardo, eĉ se imagi ke ĝi ekzistas, por ni estas tute neinteresa, en la pura hazardo haveblas nenio, kio povus nin tenti, ĝi estas objektiva kaj ne pli.»
«…de morala vidpunkto ni povas deziri bari nin per diversaj alibioj (inkluzive de hazardo) de la fatala ligiteco de la eventoj, sed de la simbola vidpunkto ni profunde abomenas neŭtralan mondon, kie regas la hazardo, kaj do sekuran kaj senan je senco, same kiel la mondon kie ĉion regas la objektivaj kaŭzoj: kvankam en tiu kaj en alia pli facilas vivi, sed neniu el ili kostas ion kontraŭ kapturniga mondo, kiun regas dia aŭ diabla ligiteco de necesaj koincidoj, do de la mondo, kie ni tentas la eventojn, elvokas ilin kaj devigas okazi per ĉionpoveco de la penso — la kruela mondo, kie nenio estas senkulpa, speciale ni, la mondo en kiu dissolviĝas nia subjektiveco (sed ni akceptas tion kun ĝojo), ĉar ĝi dissolviĝas en aŭtomateco de la eventoj, en ilia objektiva disvolviĝo. Ĝi iĝas iusence la mondo.»
«Procezo, kiu ŝtelas nian liberecon kaj nian respondecon, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj tenti nin ol la procezo de liberigo kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco.»
«La ceremonio havas antaŭsenton de sia evoluo kaj de sia fino. Ĝi ne havas spektantojn. tie kie komenciĝas spektaklo, finiĝas la ceremonio, ja ĝi estas ankaŭ la perforto super la prezentado.»
«La ceremonio estas tuŝsensamondo de gesta ordo kaj ŝajneco, kreita por teni la korpojn je ĝusta distanco kaj por fari tiun distancon sentebla. Du korpoj, kiuj kolizias, tuŝas unu la alian, estas obscenaj kaj maldecaj.»