Belo estas tio, kio estas bela, rigardata en abstrakta, absoluta maniero.
Sigmund Freud
«Ĝuado de beleco havas specifan, iom narkotikan karakteron de la sentoj. Utilo de la beleco estas ne tre klara, ĝia kultura valoro ankaŭ ne estas evidenta, sed tamen la kulturo ne povas ekzisti sen ĝi.»
«La “bela” kaj “ekscita” estas laŭ esenco originaj ecoj de la seksa objekto. Atentindas la fakto ke la seksorganoj mem, kies vido kaŭzas ekscitiĝon, preskaŭ neniam estis konsiderataj belaj; karaktero de la bela estis ligata al konataj sekundaraj seksaj atributoj.»
«Ŝajnas, ke se oni laboras el la vidpunkto akiri belecon en siaj ekvacioj, kaj se oni vere havas solidan komprenon, oni estas sur certa linio de progreso.»
«(angle) It seems that if one is working from the point of view of getting beauty in one's equations, and if one has really a sound insight, one is on a sure line of progress.»
«Estas malmultaj klopodoj pli favoraj al humileco ol tiu de la tradukinto provanta komuniki nekomunikeblan belecon. Tamen, krom se ni provos, io unika kaj neniam superita ĉesos ekzisti krom en la bibliotekoj de kelkaj scivolemaj libroamantoj.»
«(angle) There are few efforts more conducive to humility than that of the translator trying to communicate an incommunicable beauty. Yet, unless we do try, something unique and never surpassed will cease to exist except in the libraries of a few inquisitive book lovers.»
«La vera peko kontraŭ la vivo estas misuzi kaj detrui belon, eĉ sian - eĉ pli, sian propran, ĉar tio estis metita en nian prizorgon kaj ni respondecas pri ĝia bonfarto.»
«(angle) The real sin against life is to abuse and destroy beauty, even one's own — even more, one's own, for that has been put in our care and we are responsible for its well-being.»
«Ĉio, kio estas iel bela havas sian fonton de beleco en si mem, kaj estas kompleta en si mem; laŭdo ne formas parton de ĝi. Do ĝi estas nek pli malbona nek pli bona por esti laŭdata.»
«Tiu ĉi mondo estus multe pli bona, se ni nur klopodus esti malpli teruraj unu al la alia. Se ni prenus nur 5 minutojn por rekoni la belecon de la alia, anstataŭ ataki unu la alian pro niaj diferencoj. Tio ne ne estas malfacile. Tio estas vere pli facila kaj pli bona maniero vivi. Kaj finfine tio savas vivojn.»
«(angle) This world would be a whole lot better if we just made an effort to be less horrible to one another. If we took just 5 minutes to recognize each other’s beauty, instead of attacking each other for our differences. That’s not hard. It’s really an easier and better way to live. And ultimately, it saves lives.»
«Homa sento similas al potencaj riveroj, kiuj benas la teron: ĝi ne atendas belecon - ĝi fluas kun senrezista forto kaj kunportas belecon.»
«Human feeling is like the mighty rivers that bless the earth: it does not wait for beauty — it flows with resistless force and brings beauty with it.»