lando en Orienta Azio, suda de Nord-Koreio kaj bordanta Flavan Maron kaj Japanan Maron From Wikipedia, the free encyclopedia
Korea Respubliko, alinomata ankaŭ Sud-Koreio aŭ Sud-Koreujo (Hangule: 대한민국; Hanjae: 大韓民國; Daehan Minguk "La Respubliko de Granda Koreio"; ROK=Republic of Korea (en)), estas ŝtato en Orienta Azio nome en la suda parto de korea duoninsulo. La nomo Koreo derivas el la Regno Korjeo, literumita ankaŭ Korjŏ.
Transskribo | |
---|---|
Hangeŭlo | 대한민국 |
Ĉina skribo | 大韓民國 |
Norma transskribo | Daehanminguk |
McCune-Reischauer | Taehanmin’guk |
La lando havas nur unu terlimon, kiu estas 243 km longa kaj dividas Sud-Koreion de norda parto Nord-Koreio. La du koreaj ŝtatoj fondiĝis en 1948, kiam komenciĝis konflikto inter Usono kaj Sovetunio rilate al la Malvarma Milito kiu iĝis mortigega milito en Koreio. La sekva Korea Milito (1950-1953) fiksis la dividon. Sud-Koreio okcidente limas kun Flava Maro kaj trans ĝi kun Ĉinio, sude kun Orientĉina Maro kaj oriente kun Orienta Maro, kiu alinomiĝas Japana Maro en Japanio, kaj trans ĝi kun Japanio.
Preskaŭ duono de la 50 milionoj da loĝantoj de la lando loĝas fakte en la metropola areo ĉirkaŭ ties ĉefurbo, Seulo, kiu estas la dua al kvara plej granda en la mondo depende el la statistika sistemo[1] kun ĉirkaŭ 25 milionoj da loĝantoj.[2]
Sud-Koreio estis loĝata tiom frue kiom ĝis Malsupra Paleolitiko[3][4] kaj ties civilizo ekis per la fondo de Goĝoseon. Post la unuigo de la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio en 668, Koreio ĝuis ĉirkaŭ unu jarmilon de relativa trankvleco dum dinastioj kiuj daŭris jarcentoj en kiuj ties komerco, kulturo, literaturo, scienco kaj teknologio floris.[5] En 1910 ĝi estis konkeraldonita de la Japana Imperio, post kies malvenko en 1945, Koreio estis dividita en sovetunia kaj usona zonoj de okupado, el kiuj tiu lasta iĝos la Respubliko Koreio en 1948. Kvankam Unuiĝintaj Nacioj aprobis deklaron ke la Respubliko Koreio estus la sola rajtigita registaro de Koreio,[6] samtempe komunisma reĝimo estis tuj muntita en la nordo de la duoninsulo koreia kiu klopodis invadi la sudon en 1950, kio kondukis al la Korea Milito kiu finis de facto en 1953, kio definitivis la dividan situacion.
Oficiale la ŝtata nomo estas Korea Respubliko en Esperanto, sed en ĉiutaga vivo la lando ofte estas nomata Sud-Koreio. En la korea lingvo ĝi oficiale nomiĝas Daehan Minguk (대한민국; 大韓民國; esperante "Granda Han-Respubliko"), sed ĉiutage estas nomata Hanguk (한국, 韓國, "Han-Ŝtato") aŭ Namhan (남한, 南韓, "Suda Han") kontraste de Bukhan (북한, 北韓, "Norda Han"). En Nord-Koreio la ŝtata nomo esprimite en ĉinkoreaj silaboj ne estas Han, sed Chosŏn. Pro tio "Sud-Koreio" havas la nomon Nam-Chosŏn (남조선, 南朝鮮, "Sud-Joseon") en la norda parto de duoninsulo.
La kapitulaco al la Aliancaj nacioj de imperia Japanio sub Hirohito kaj la antaŭa kolapso de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, kondukis al divido de Koreio en du okupaciaj zonoj, kio efektive komenciĝis je la 8-a de septembro 1945. Usono regis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio regis la teritorion pli nordan ol la 38a latituda linio. Ĉi tiu divido celis esti provizora, kaj la unua intenco estis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj Ĉinio povos aranĝi propran administradosistemon.
Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma Milito kaj enlanda opono al la administrada plano kondukis en la jaro 1948 al fondo de du apartaj reĝimoj kun diametre kontraŭaj politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj sistemoj. Dum junio 1950 komenciĝis la Korea Milito, forigante ĉian esperon pri paca reunuiĝo en la proksima estonteco.
Ĝis nun neniu pactraktato ekzistas. Nur ĉeso de batalo inter la du koreaj landoj. En novembro 2010 la bombado de Jonpjongo plistreĉigis la interrilatojn.
La areo de Sud-Koreio estas 100,032 kvadrataj kilometroj. Nur 290 kvadrataj kilometroj de la tuto estas akvo, ĉar ne ekzistas grandaj lagoj.
Sud-Koreo inkludas la sudan parton de korea duoninsulo kaj malgrandaj insuloj. La parto proksime de okcidenta marbordo kaj sudoriente estas ebena grundo kun multe da montetoj, kio konsistigas nur ĉirkaŭ trionon de la landareo, sed kie loĝas la plejparto de sud-koreaj loĝantoj. La cetera lando, krom malvasta bendo apud la orienta marbordo kaj malvastaj valebenoj, estas montara. La montoj kaj montetoj en Sud-Koreio estas pleje kovritaj de arbaroj, kaj ne estas altegaj, sed krutaj. Estas ideala tereno por montogrimpado.
Estas ok grandurboj kiuj enhavas pli ol unu miliono da loĝantoj. La ceteraj en la listo havas pli ol 100 000 loĝantoj.
La nombroj de loĝantoj estas de 2015.
Sud-Koreio estas prezidenta respubliko, kun regulaj demokratiaj balotadoj. Krom prezidento, estas ankaŭ Vicprezidanto de Sudkoreio.
La Partio de Popola Potenco (koree 국이의퍼, en Hanja :國民의퍼, foje kutimas indiki siajn inicialojn en latinaj literoj : PPP) estas politika partio en Sud-Koreio, kies membroj havas 106 sidlokojn el 300 sidlokoj en la Nacia Asembleo (leĝdonanto) kaj estas unu el la du plej grandaj politikaj partioj en Koreio, kune kun la Demokrata Partio. La partio estis establita en februaro 2020 de la fuzio de kelkaj partioj kun konservativan - liberalan ekonomian platformon, kaj ekde la baloto por la prezidanteco de 2022 ĝia kandidato, Jun Sok-jol funkciis kiel la prezidanto de Sud-Koreio [7][8].
La Demokrata Partio de Koreio (koree 하다민주당, foje kutimas indiki ĝiajn inicialojn: DPK; ankaŭ estas konata kiel la Nova Politika Alianco por Demokratio (NPAD)) estas politika partio en Sud-Koreio, la reganta partio ekde la elekto de ĝia reprezentanto, Mun Ĝe-In, por prezidanto en 2017, kaj la partio kun la absoluta parlamenta plimulto en la Nacia Asembleo ekde la parlamenta baloto en 2020. Al la sudkorea prezidant-baloto en 2022, la partio estis gvidata de Lee Jae-myung kiel ĝia kandidato por sukcedi Mun kiel prezidanto [9].
Politike Sud-Koreio estas dividita en:
La loĝantaro de la lando estas ĉirkaŭ 48 milionoj da homoj, en areo de ĉirkaŭ 100.000 km2, kio igas el Sud-Koreio la tria plej dense loĝata granda lando de la mondo.
La lando estas etne tre homogena.
La korea lingvo estas oficiala lingvo kaj norma lingvo en Sud-Koreio. Agnoskitaj lingvoj de minoritatoj ne ekzistas. Kelkaj lingvistoj konsideras la korean lingvon kiel membro de la altaja lingvaro, aliaj konsideras ĝin kiel izolita lingvo. Onidire ĝi estas pli parenca al la japana-rjukjua lingvo. Mondskale ĉirkaŭ 78 milionoj da homoj parolas la korean. Diferencoj inter regionaj dialektoj malgrandegas, krom la dialekto parolata en la suda insulo Jeju-do. Por multaj nocioj estas pura korea vorto kaj ankaŭ (ĉinkorea) vorto transprenita de ĉina lingvo. Nuntempe multaj vortoj transpreniĝis el la angla lingvo.
La korea skribo Hangulo estas alfabeto kun 24 simplaj literoj kaj 27 literoj asemblitaj de simplaj literoj. Ĉar silaboj estas konstruataj kiel blokoj de multaj literoj, eblas ricevi impreson, ke la korea skribo estas tiel kompleksa kiel ekzemple la ĉina skribo, sed la korea skribo estas kreita tre facile kaj logike. Ĝi estis iniciatita kaj disvastigita de granda reĝo Sejong en la 14-a jarcento. Tamen hangulo longe ne estis oficiala skribsistemo en Koreio, sed kiel antaŭe skribsistemo nomita Hanja, kiu konsistas el ĉinaj literoj uzita en tipa korea maniero. Post la fino de regado de japana imperialismo en 1945 la uzado de hanja-literoj malkreskis. Hanja-literoj iom post iom malaperis en gazetoj kaj libroj kaj hangulo iĝis oficiala skribsistemo. Nuntempe sud-koreaj lernantoj devas lerni 1.800 hanja-literojn en mez- kaj alt-lernejoj kaj pliajn specialajn literojn en universitato. Tamen raras junaj koreoj, kiuj bone uzas ĉinajn ideogramojn.
Sud-Koreio estas industriiĝinta lando, kiu multe kreskis ekde la 1970-aj jaroj, kaj kies ekonomio estas inter la plej evoluintaj kaj industriigitaj ekonomioj en Azio, kaj estas la 13-a en la mondo laŭ malneta nacia produkto. Sud-Koreio estas membro de la forumo G-20, same kiel la organizon OECD.
La dividado de Koreio post la Korea milito forlasis la plej grandan parton de la industriigita areo en Nord-Koreio, dum la sudkorea ekonomio estis bazita ĝis la 1960-aj jaroj plejparte sur agrikulturo, malpeza industrio, fiŝkaptado kaj iom da peza industrio. Post longa tempo, kiam Sud-Koreio bezonis internacian (kaj precipe usonan) helpon por kontentigi siajn minimumajn bezonojn, la registaro estrita de Park Chung-hee en la fruaj 1960-aj jaroj komencis vastajn ekonomiajn reformojn kiuj temigis instigado de eksportaĵoj kaj malpezindustriaj plantoj kiuj postulas multe da laboro. La registaro reformis la valuton de la ŝtato kaj plifortigis la financajn instituciojn. En la 1970-aj jaroj, la registaro komencis direkti sian monon kaj ekonomian politikon al la kreado de "peza" industrio kaj kemiaj plantoj. Krome, la registaro subtenis la konstruadon de elektronikaj kaj aŭtofabrikoj. Tiel kreskis en Koreio grandegaj familiaj korporacioj (konata en la korea kiel "chaebol"), kiel Hyundai, Samsung (kaj Samsung C&T), LG, Daewoo, Kia Motors kaj aliaj, kiuj ankoraŭ respondecas pri grava parto de la sudkorea produkto.
Kiel unu el la landoj konataj kiel la kvar "Tigroj de Orienta Azio" (kune kun Honkongo, Singapuro kaj Tajvano), Sud-Koreio montris imponan sinsekvon de kresko kaj integriĝo en la modernan mondan ekonomion en areoj kiel industrio kaj altteknologio. Ĉi tiu kresko alportis Sud-Koreion al la rango kiel la 12-a plej granda ekonomio en la mondo. Tio malgraŭ la akra ekonomia krizo en Azio en 1997 kiu elmontris problemojn disvolva plano de la sudkorea ekonomio.
De la fruaj 1960-aj jaroj ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj, la sudkorea ekonomio kreskis kun impona rapideco de 8.7% jare. Ekde la mezo de la dua jardeko de la 21-a jarcento, la MEP pokapa en Sud-Koreio estas ekvivalenta al tiu de la mezgrandaj ekonomioj de la Eŭropa Unio, kaj 20 fojojn tiu de Nord-Koreio.
Ekde 2005, Sud-Koreio estis inter la gvidaj landoj en la produktado de duonkonduktiloj, maldikaj ekranoj kaj saĝaj poŝtelefonoj. Krome, la lando estis la unua en la mondo en konstruado de ŝipoj kaj kvina en konstruado de aŭtoj.
La ekonomia sukceso baziĝis, interalie, sur proksimaj rilatoj inter la registaro kaj la komerca sektoro, kiuj inkludis: limigoj al importo, subvencioj al industrio kaj la kultivado de la laboristaro. La registaro instigis la importadon de krudaĵoj kaj alta teknologio. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, Sud-Koreio estas karakterizita de stabila ekonomio kun modera inflacio, malalta senlaboreco kaj relative egala distribuo de mono inter la loĝantoj.
Komerco inter la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio atingis en 2008 entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj. En oktobro 2009 estis subskribita komerca akordo kun la Eŭropa Unio, laŭ kiu estos forigita la plimulto de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardo da eŭroj de ŝuldoj por eksportantoj al Sud-Koreio. Laŭatendate ĝi ekvalidiĝis en la dua duono de 2010, post kiam ĝi estis ratifita de la Eŭropa Parlamento.[10]
Sud-Koreio kunhavas sian tradician kulturon kun Nord-Koreio, sed ambaŭ Koreioj disvolvis diferencajn nuntempajn formojn de kulturo ekde kiam la lando kaj la duoninsulo estis dividita en 1945. Historie, kvankam la kulturo de Koreio estis tre forte influita de tiu de la najbara Ĉinio, ĝi tamen sukcesis disvolvi unikan kulturan identecon, kiu estas diferenca el tiu de ties pli granda najbaro.[11] Ties riĉa kaj vibra kulturo lasis 21 Unesko nemateriajn kulturajn heredaĵojn,[12] nome la kvara plej granda listo en la mondo, kaj 15 mondaj heredaĵoj de Unesko. La Sudkorea Ministerio de Kulturo, Sporto kaj Turismo aktive kuraĝigas la tradiciajn artojn, same kiel la modernajn formojn, pere de financado kaj de edukprogramoj.[13]
La industriigo kaj urbigo de Sud-Koreio alportis multajn ŝanĝojn al la moderna vivmeniero de Koreoj. Ŝanĝado de ekonomio kaj de vivostiloj kondukis al koncentrigo de la loĝantaro en grandurboj, speciale la ĉefurbo Seulo, kie plurgeneraciaj familioj loĝas laŭ apartaj aranĝoj de nukleaj familioj. Esploro en 2014 fare de Euromonitor trovis, ke sudkoreoj plej drinkas alkoholon semajne kompare kun la cetero de la mondo. Sudkoreoj drinkas 13.7 glasetojn da likvoro semajne averaĝe kaj, el la 44 aliaj analizitaj landoj, Rusio, Filipinoj kaj Tajlando sekvis.[14]
Korea arto estis tre influita de budhismo kaj konfuceismo, kio videblas en multaj tradiciaj pentraĵoj, skulptaĵoj, ceramiko kaj spektaklaj artoj.[15] La koreaj ceramiko kaj porcelano, kiel la blanka porcelano "baekja" kaj la bluverdeca "bunĉong" de la Joseon-Dinastio kaj la jadecverda "celadon" de Korjo estas bone konataj tra la tuta mondo.[16] La korea teceremonio, la muzika rakontado "pansori", la dancoj "talĉum" kaj "buĉeĉum" estas elstaraj koreaj spektaklaj artoj.
Postmilita moderna korea arto ekfloris en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam sudkoreaj artistoj ekinteresiĝis pri geometriaj formoj kaj abstraktaj temoj. Ankaŭ establi harmonion inter homo kaj naturo estis favorita temo de tiu tempo. Pro la socia malstabileco, sociaj temoj aperis kiel ĉefaj temoj ĉefe en la 1980-aj jaroj. Arto estis influita de variaj internaciaj eventoj kaj ekspozicioj en Koreio, kaj tio alportis plian diversecon.[17] La Olimpia Skulptĝardeno de Seulo en 1988, la translokigo en 1993 de la Bienalo Whitney al Seulo,[18] la kreado de la Bienalo de Kŭangĵuo[19] kaj la Korea Paviliono en la Bienalo de Venecio en 1995[20] estis elstaraj okazaĵoj.
Pro la tumulta historio de Sud-Koreio, la ciklo konstruado, detruado kaj rekonstruado estis ripetita senfine, rezulte en interesa miksaĵo de arkitekturaj stiloj kaj desegnoj.[21] Korea tradicia arkitekturo estas karakterizata pro sia harmonio kun naturo. Antikvaj arkitektoj adoptis la sistemon de trabapogiloj karakterizita per pajlaj tegmentoj kaj varmaj plankoj nomitaj ondol.[22] La homoj de supraj klasoj konstruigis al si pli grandajn domojn kun elegante kurbaj tegmentoj kun kaheloj aŭ tegoloj kaj sveltaj tegmentorandoj. Tradicia arkitekturo povas esti vidata en palacoj kaj temploj, konservitaj malnovaj domoj nomitaj hanok,[23] kaj en specialaj lokoj kiel la Hahoe Popolvilaĝo de Andon, la Jangdong vilaĝo ĉe Kjonĝu kaj la Korea Popolvilaĝo de Jongin. Tradicia arkitekturo estas videbla ankaŭ en naŭ mondaj heredaĵoj de Unesko en Sud-Koreio.[24]
Okcidenta arkitekturo estis dekomence enkondukita en Koreion fine de la 19-a jarcento. Preĝejoj, oficejoj por eksterlandanoj, lernejoj kaj universitatoj estis konstruitaj en novaj stiloj. Je la aneksigo de Koreio fare de Japanio en 1910 la kolonia reĝimo intervenis en la korea arkitektura heredaĵo, kaj oni trudis la japan-stilan modernan arkitekturon. La kontraŭ-japana sento kaj la Korea Milito, kondukis al la detruado de plej granda parto de la konstruaĵoj konstruitaj dum tiu epoko.[25]
La korea arkitekturo eniris en nova fazo de disvolvigo dum la postmilita rekonstruado, aligante modernajn arkitekturajn tendencojn kaj stilojn. Stimulita de la ekonomia kresko en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, aktiva redsivolvigo rezultis en novaj horizontoj en la arkitektura dezajno. En la sekvo de la Somera Olimpiko 1988 de Seulo, Sud-Koreio atestis ampleksan variadon de stiloj en sia arkitektura pejzaĝo pro, grandparte, la malfermo al la merkato de eksterlandaj arkitektoj.[26] Nuntempaj arkitekturaj klopodoj celis konstante ĉefe ekvilibrigi la tradician filozofion de "harmonio kun naturo" kun la rapidritma urbigo kiun suferis la lando laŭlonge de la ĵusaj jaroj.[27]
Korea kuirarto, hanguk yori (한국요리; 韓國料理), aŭ hansik (한식; 韓食), evoluis laŭlonge de jarcentoj de sociaj kaj politikaj ŝanĝoj. Ingrediencoj kaj pladoj varias laŭ provincoj. Estas multaj gravaj regionaj pladoj kiuj abundas en diferencaj variaĵoj tra la tuta lando nuntempe. La reĝa korea kortega kuirarto iam alportis unuecon al unikaj regionaj specialaĵoj por la reĝa familio. Fakte manĝaĵoj konsumitaj kaj de la reĝa familio kaj de ordinaraj koreoj estis regulataj de unikaj kulturo kaj etiketo.
La korea kuirarto baziĝas sur rizo, nudeloj, tofuo, vegetaĵoj, fiŝaĵoj kaj viandaĵoj. Tradiciaj koreaj manĝoj famas pro la plurnombreco de surtablaj pladoj, banĉan (반찬), kiu akompanas vaporbakitaj mamlonggrena rizo. Ĉiu manĝo estas akompanata de plurnombra banĉan. Kimĉio (김치), nome fermentita, kutime spicita vegetala diŝo estas ofte servita je ĉiu manĝo kaj estas unu el la plej bone konataj koreaj diŝoj. Korea kuirarto kutime uzas tre fortan spicadon per sezamoleo, doenjang (된장), tipo de fermentita pasto de sojfabo, sojsaŭco, salo, ajlo, zingibro, kaj goĉujang (고추장), varma pipropasto.
Popularaj alkoholaĵoj estas Soju, Makolio kaj Bokbunja ju.
Koreo estas unika inter orientaziaj landoj en sia uzado de metalaj manĝobastonetoj. Metalaj manĝobastonetoj estis malkovritaj en arkeologiaj kuŝejoj de Gogurjeo.[28]
Aldone al la enlanda konsumado, Sud-Koreio havas fortan distrindustrion en kiu estas variaj fakoj, kiel televidaj dramoj, filmoj kaj popolmuziko, kiuj atingis internacian popularecon kaj generis gravajn eksportenspezojn por la landa ekonomio. La kultura fenomeno konata kiel Hallyu aŭ "Korea Ondo", venis al multaj landoj tra kontinenta kaj orienta Azio kio faris Sud-Koreion grava povo kiel eksportanto de popolaj kulturo kaj distrado, rivalante kun okcidentaj landoj kiel Usono kaj Britio.[29][30][31][32][33]
Ĝis la 1990-aj jaroj, "trot" kaj tradicia popolmuzikaj baladoj hegemoniis en la sudkorea popolmuziko. La apero de la sudkorea pop grupo "Seo Taiji and Boys" en 1992 markis mejloŝtonan turnopunkton por la sudkorea popolmuziko, konata ankaŭ kiel K-pop.
Ekde la 1990-aj jaroj, la ĝenro kontinue re-modernigis sin aligante elementojn de popolmuzikajn ĝenrojn kaj tendencojn el la tuta mondo kiel okcidenta pop-muziko, eksperimenta, ĵazo, gospelo, latinamerika, klasika, hiphopo, ritmenbluso, elektronika dancmuziko, regeo, konteo, folk, kaj rock al la pinto de la radikoj de sia unika tradicia korea muziko.[34] Kvankam la sukcesoj de okcident-stila popo, hiphopo, ritmenbluso, roko, folko, elektronika danco iĝis hegemoniaj en la nuntempa sudkorea popolmuzika etoso, trot estas ankoraŭ aprezataj kaj ĝuita de sudkoreoj el aĝaj generacioj.
K-pop idoloj, steluloj kaj grupoj estas bone konataj tra kontinenta Azio kaj trafis internacian famon en la okcidenta mondo enspezante milionojn da dolaroj en eksportenspezoj enirante al novaj nelistigitaj muzikmerkatoj tra Orienta Azio. Multaj K-pop agantoj sekurigis fortan tutmondan sekvantaron uzante retajn platformojn kiel la filmeja retejo Jutubo. K-pop ekestabliĝis kaj certigis sian sukceson en la ekstera mondo trans la limigoj de kontinenta kaj orienta Azio sekvante la neatenditan sukceson de sudkorea kantisto Psy, kiam li iĝis tuja internacia muzika stelulo kiam lia kanto "Gangnam Style" pintis en la pintolistoj de tutmonda muziko en 2012.
Ekde la sukceso de la filmo Ŝiri en 1999, la korea kinindustrio akiris internacian agnoskon. Enlandaj filmoj havas hegemonian proporcion de la merkato, parte pro la ekzistado de kinejaj kvotoj kiuj postulas ke kinejoj surekranigu koreajn filmojn almenaŭ 73 tagojn jare.[35] 2019's Parazitoj, reĝisorita de Bong Joon-ho, iĝis la plej enspeziga filmo en Sud-Koreio kaj la unua neanglalingva filmo kiu iĝis la Plej Bona Filmo en la Usonaj Oskar-premioj tiun jaron inter nombraj aliaj premioj.
La batalarto tekvondo originiĝis en Koreio. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, modernaj reguloj estis normigitaj, kaj tekvondo iĝis oficiala olimpia sporto en 2000.[36] Aliaj koreaj batalartoj estas taekjeono, hapkido, tangsudo, Kuk Sool Won, kumdo kaj subak.[37]
Futbalo estis tradicie konsiderata kiel la plej populara sporto en Koreio, kaj basbalo kiel la dua.[38] Ĵusa esplorado indikas, ke majoritato, 41% el sudkoreaj sportsekvantoj plue identigas sin kiel futbalsekvantoj, dum basbalo estas rangigita en la dua rango fare de 25% de respondantoj. Tamen, la esplorado ne indikis la etendon laŭ kiu la respondantoj sekvas ambaŭ sportojn.[39] La nacia teamo de futbalo iĝis la unua teamo de la Azia Futbala Konfederacio kiu atingis la duonfinalon de la Futbala Mondpokalo en la Futbala Mondpokalo 2002, kune gastigita de Sud-Koreio kaj Japanio. La korea teamo de futbalo (kiel ĝi estas konata enlande) kvalifikiĝis por ĉiu Mondpokalo ekde Meksiko 1986.
En februaro 2020 la lando iĝis unu el plej gravaj centroj de la epidemio de COVID-19 en la mondo. La 24-an de februaro 2020 estis registritaj 763 infektiĝoj, sep homoj mortis. La registaro altigis sanitaran alarmon ĝis ekstrema nivelo — unuafoje post la epidemio de porka gripo antaŭ 11 jaroj.
La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo (KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton Verda Voĉo.
En 3 sud-koreaj universitatoj (Hankuk-Universitato pri Fremdaj Studoj, Universitato Dankuk kaj Universitato Wonkwang), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran lecionon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj. En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti ĉirkaŭ 600 da libroj verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj en Esperanton.
Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizite de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario (KS) okazas alterne en aziaj tri landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejon, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.
UEA okazigis sian 102-an Universalan Kongreson en Seulo de la 22-a de julio ĝis la 29-a de julio 2017.
ILEI okazigis sian 50-an Kongreson en Pusano de la 15-a de julio ĝis la 22-a de julio 2017.
Cho Sung Ho en dupaĝa artikolo priskribas la aferon de posteuloj de dinastio Lý de Vjetnamio kiuj elmigris al Koreio kaj tie iĝis bone traktitaj de la lokanoj kiel militherooj en militoj kontraŭ invadintaj mongoloj. Lastatempe, kaj post jardekoj de unue milito kaj poste sekva malamikeco de ambaŭ flankoj oni iniciatis aktivecojn por rememori pri tiu historia afero kaj pri la posteuloj de la dinastio en nuna Sud-Koreio.[40]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.