Nuklea familio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Nuklea familio

Nuklea familio, baza familiogepatra familio estas familio konsistanta el du gepatroj kaj iliaj ge-filoj (ĉu nur unu aŭ pliaj).[1] Tio kontrastas al unugepatra familio, al la pli granda etenda familio, kaj al familio kun pli ol du gepatroj. Nukleaj familioj tipe centriĝas al geedziĝinta paro;[1] la nuklea familio povas havi ajnan nombron de gefiloj. Estas diferencoj en difinoj inter diversaj observantoj (sociologoj); kelkaj difinoj permesas nur biologiajn gefilojn kiuj estu vere plene samsangaj filoj,[2] sed aliaj permesas duonpatron aŭ ajnan mikson de dependaj filoj inklude duonfilojn kaj adoptitajn filojn.[3][4] Kelkaj sociologoj kaj antropologoj konsideras la nuklean familion kiel la plej baza formo de socia organizado.[5]

Thumb
Tipa usona nuklea familio komponita de patrino, patro, kaj gefiloj ĉirkaŭ 1955.

Historiistoj Alan Macfarlane kaj Peter Laslett postulis, ke nukleaj familioj estis ekzemple baza aranĝo en Anglio jam ekde la 13a jarcento. Tiu baza aranĝo estis diferenca el la normalaj aranĝoj en Suda Eŭropo, en partoj de Azio, kaj Mezoriento, ĉar en Okcidenta Eŭropo estis ofta je junaj plenkreskuloj restas en aŭ edziĝas ene de la familia hejmo. En Anglio, mult-generaciaj hejmfamilioj estis maloftaj ĉar junaj plenkreskuloj enspezas sufiĉe da mono por transhejmiĝi en sian propran hejmon geedziĝinte.

Estis ankaŭ studoj kiuj montras diferencon en la nombro de filoj dezirataj por hejmo depende el la loko kie oni vivas. Familioj kiuj vivas en ruraj areoj deziris havi pli da filoj ol familioj en urbaj areoj.[6]

DNA elprenita el ostoj kaj dentoj en 4,600-jaraĝa ŝtonepoka enterigejo en Germanio havigis la plej fruan pruvaron de nuklea familio kiel socia strukturo.[7]

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.