la 13-a prezidento de Sud-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia
Jun Sok-jol (koree 윤석열; la 18-an de decembro 1960), laŭ la transskribo de McCune-Reischauer Yun Sŏkyŏl, laŭ la reviziita transskribo (ekde 2000) Yun Seok-yeol, estas la Prezidanto de Sudkoreio ekde majo 2022. Li apartenas al la Partio de Popola Potenco, kiu reprezentas konservativan politikon pri libera merkato.
Jun Sok-jol | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
윤석열 尹錫悅 | |||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1960 (63-jaraĝa) en Distrikto Okcidenta Pordego | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | korea vd | ||||
Ŝtataneco | Sud-Koreio vd | ||||
Alma mater | Chung-am High School (en) Seula Nacia Universitato vd | ||||
Partio | Partio de Popola Potenco (2021–) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Yoon Ki-jung (en) vd | ||||
Edz(in)o | Kim Keon-hee (en) vd | ||||
Parencoj | Lee Bong-mo (en) (praonklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | akuzisto advokato politikisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jun estas la kvara sud-korea prezidanto kiu estas katoliko, post kiam lia antaŭa antaŭula Mun Ĝe-In, Roh Mu-Hĵeon (neaktiva katoliko), Kim Dae-Jung kaj Roh Tae-wu. Li estis baptita kun la kristana nomo Ambrose [1].
Li kreskis en akademia familio en Seulo, kie lia patro estis profesoro pri ekonomiko en Universitato Yonsei. Jun studis en la Nacia Universitato de Seulo, kaj ricevis ateston de juristo en 1994. Li trejniĝis kiel advokato kaj eniris la oficejon de la publika prokuroro. De 2019 ĝis 2021, li estis la Ĝenerala Prokuroro de Sud-Koreio .
Li venis al publika atento en 2016 post gvidado de la enketoj pri elpelita prezidanto Park Geun-hye pro korupto kaj misuzo de potenco. Li ankaŭ esploris la antaŭulon de Park, Lee Myung-bak, en suspekto de korupto.
Jun estis promociita al la posteno de Ĝenerala Prokuroro de Koreio dum la administracio de prezidanto Mun en junio 2019 sed eksiĝis de sia posteno en 2021 en protesto kontraŭ la provo de la administracio redukti la potencojn de la oficejo. Li turnis sin kontraŭ la registaro kaj estis nomumita kiel la kandidato de la plej grava opozicia partio antaŭ la prezidant-baloto, kiam dum la balotkampanjo li montris akuzan fingron al la registaro pro malsukceso trakti la krizon de la eksplodo de la Koronvirusa epidemio kaj fronte al kreskanta ekonomia krizo.
La 29-an de junio 2021, Jun anoncis sian kandidatiĝon por la prezidant-baloto de 2022. La 30-an de julio 2021, li oficiale aliĝis al la konservativa Partio de Popola Potenco, kiam ĝi estis en opozicio. Antaŭ tio, Jun estis sendependa politikisto.
La 5-an de novembro 2021, Jun estis oficiale nomumita de la Partio de Popola Potenco por la prezidant-baloto de 2022. Li gajnis 47,85% de la voĉoj [2]. En la prezidant-baloto okazigitaj en marto 2022, Jun venkis sian kontraŭulon, Lee Jea-myung de la Demokratia Partio de Koreio, per malgranda marĝeno, kaj li anstataŭigis la aktualan prezidanton, Mun Ĝe-in [3]. Li enposteniĝis la 10-an de majo 2022.
Antaŭ ol esti elektita prezidanto, Jun deklaris, ke li postulos, ke Usono redeplojos taktikajn nukleajn armilojn en Sud-Koreio [4]. Nukleaj armiloj ne estis metitaj fare de Usono en Sud-Koreion ekde la fruaj 1990-aj jaroj, post interkonsento kun Rusio kaj por mildigi streĉitecojn inter Norda kaj Sud-Koreio.
Jun estas kontraŭfeminisma kaj kulpigas la feminisman movadon pro la malalta naskoprocento en la lando. Antaŭ la baloto de 2022, li diris, ke li abolicios la Ministerion pri Virinoj kaj Familio. Jun estas kontraŭ-GLAT kaj kontraŭas GLAT-movadojn en Sud-Koreio.
Jun kontraŭstaras registaran intervenon en la ekonomio kaj ofte citas Milton Friedman. Li promesis, ke li nuligos la 52-horan laborsemajnon kaj la minimuman salajron.
Jun estas favora al plifortigo de tradiciaj energifontoj kiel fosiliaj brulaĵoj kaj nuklea energio. Samtempe li ankaŭ subtenas renovigeblajn energifontojn kaj deklaris, ke Sud-Koreio devas plifortigi kaj pligrandigi la celojn de renovigeblaj energioj por 2030 kaj doni impulson al la transiro al renoviĝanta energio en Sud-Koreio. Krome, li diris, "ne eblas ŝanĝi al 100% renovigeblaj energioj ĝis 2050". Jun esprimis sian malaprobon de la ideo de netaj nulaj karbonemisioj antaŭ 2050 kaj aldonis "ke Sud-Koreio devas daŭre uzi tradiciajn energifontojn laborante por daŭrigebla disvolviĝo." Jun estas entuziasma subtenanto de nuklea potenco, nuklea energio kaj nukleaj reaktoroj kaj li promesis transiri Sud-Koreion al nuklea energio por maldependi de rusa tergaso kaj atingi energian sendependecon. La plej granda solvo, kiun li proponas al la klimata krizo, estas esprimita en nuklea energio kaj li celas konstrui kiel eble plej multajn nukleajn centralojn. Li subtenas la kreskon de produktado de nuklea energio pere de nukleaj centraloj. Jun subtenas la transiron de Sud-Koreio al 100% elektraj aŭtoj kaj elektra transportado por redukti poluadon [5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.