universitato ĉe Seulo, Sud-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato Yonsei (koree 연세대학교 (延世大學校)) estas privata esploruniversitato, situanta en la urboj Seulo, Wonju, kaj Songdo, en Sud-Koreio. Fondita en 1885, ĝi estas unu el la plej malnovaj universitatoj en tiu lando. Ĝi estas parto de la "SKY" universitatoj, historia akronimo uzata en Sud-Koreio por rilati al la Nacia Universitato de Seulo, Korea Universitato kaj Yonsei, kiuj estas la tri plej prestiĝaj en tiu lando.
Universitato Yonsei | |||||
---|---|---|---|---|---|
privata universitato esplorada universitato akademia eldonejo | |||||
moto | Cognoscetis Veritatem et Veritas Liberabit Vos (Johano 8:32) 진리가 너희를 자유케 하리라 | ||||
Informoj | |||||
fondodato | januaro 1957 | ||||
fondinto(j) | Horace Grant Underwood • Horace Newton Allen vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 37° 33′ 37″ N, 126° 56′ 13″ O (mapo)37.560277777778126.93694444444 | ||||
lando | Koreio | ||||
urbo | Seulo | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 27 245 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
En 2013 la universitato havis 38,725 studentojn: 26,731 studento kaj 11,994 diplomiĝinto [1].
Ĝi estis formale establita en 1957, tra la unio de kolegio Yonhi (연희전문학교; 延禧專門學校) kaj Severance Union Medical College (세브란스 의과란스 의과란스 의과란스 의과문학교匀지專門學校; ). La nomo de la universitato estas derivita de la unuaj silaboj de ĝiaj du gepatraj institucioj; "Yon" (연;延), de Yonhi College, kaj "Sei" (세;世) de Severance Union Medical College.
La universitato ofertas kursojn pri ekonomio, komerco kaj medicinaj specialaĵoj. Severance Hospitalo daŭre estas la medicina centro de la universitato [2].
En 2019, Universitato Yonsei estis rangita 5-a en la QS World University Rankings de la plej bonaj universitatoj en Sud-Koreio. Ĝi estas 21-a en Azio kaj 85-a tutmonde. En 2016, laŭ la QS World University Rankings, Universitato Yonsei estis entute rangita 105-a, 24-a por Socia Politiko kaj Administrado, 12-a por modernaj lingvoj, kaj 51-100-a por ekonomiko.
Ĝi estis rangigita 104-a tutmonde kaj dua en Sud-Koreio fare de la Centro por Mondaj Universitato-Rankingoj en 2017, kaj en 2018, la Akademia Rangotabelo de Mondaj Universitatoj vicigis la universitato 20-a en la Azio/Pacifika regiono kaj 3-a en Sud-Koreio. Yonsei estis vicigita 96-a en la mondo laŭ SCI-artikolo publikigita en 2007.
La kampuso de Yonsei en Seulo konsistas el la Sinchon- kampuso kaj la internacia kampuso en Songdo, Inĉon [3]. Komence en 2011, La universitato adoptis Residential College (RC) Programon ĉe la Yonsei International Campus (YIC). La plej multaj el la unuajaraj studentoj de Yonsei devas vivi en dormejo sur la internacia kampuso kaj kompletigi la RC-programojn dum unu jaro. Post tio ili translokiĝas al la Sinchon-kampuso en Seulo por kompletigi sian edukon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.