kavalira ordeno From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ordeno de la Bano (angle Order of the Bath) estas brita kavalira ordeno, fondita de reĝo Georgo la 1-a la 18-an de majo 1725. La nomo estas prenita de rito de la Mezepoko, en kiu persono partoprenas tagon de fastado, preĝo kaj banado, unu tagon antaŭ ol li iĝas kavaliro. Tiu ĉi ceremonio estis ĉesigita en 1815.
Ordeno de la Bano | ||
kavalira ordeno | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Kompano de la Ordeno de la Bano • Kavaliro Komandoro de la ordeno de la Bano • Damo Komandoro de la ordeno de la Bano • Kavaliro Granda Kruco de la ordeno de la Bano • Dame Grand Cross of the Order of the Bath • Great Master of the Order of the Bath • Knight of the Bath • Grand Cross of the Order of the Bath • Honorary Companion of the Order of the Bath vd | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Fondita de | Georgo la 1-a de Britio vd | |
Fondita en | 1725 | |
La ordeno konsistas el la brita reĝo (la Reganto de la ordeno), la Granda Majstro (angle The Great Master), kaj tri klasoj de membroj de la ordeno:
La ordeno estis origine fondita kiel armea kavalira ordeno, kaj ĝia simbolo (la stelo) estis portita kiel ornamado por oficiraj rangoj. La moto de la ordeno estas latine Tria iuncta in uno (trad. tri kombinitaj/ligitaj en uno), diraĵo rilatanta al la unio de Anglio, Skotlando kaj Irlando, aŭ la Sankta Triunuo. La unua signifo estas la pli verŝajna el la du, ĉar tri kronoj aperas en la simbolo de la ordeno. Alia devizo estas germane Ich dien (trad. Mi servas) - tiu ĉi devizo estas malpli utila, precipe por membroj de la ordeno, kiuj deĵoris en la armeo. [mankas fonto]
La ordeno estas la kvara plej grava el la britaj kavaliraj ordenoj, post la Ordeno de la Ĝartero (Order of the Garter), la Ordeno de la Kardo (Order of the Thistle) kaj la Ordeno de Sankta Patriko (Order of St. Patrick).
* Galloway, Peter. (2006) The Order of the Bath. Phillimore. ISBN 1-86077-399-0. * Hanham, Andrew. "The Politics of Chivalry: Sir Robert Walpole, the Duke of Montagu and the Order of the Bath." Parliamentary History 35.3 (2016): 262–297.
* Perkins, Jocelyn. (1920) The Most Honourable Order of the Bath : a descriptive and historical account, 2‑a eldono, London: Faith Press. * Risk, James C.. (1972) The History of the Order of the Bath and its Insignia. London: Spink & Son. * (1725) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath. * (1812) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath. * (1847) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath. * Special statute of the Most Honourable Order of the Bath. London (1850). Alirita 16 June 2020 . * (1925) Statutes of the Most Honourable Order of the Bath. * Royal Insight > May 2006 > Focus: The Order of the Bath. Arkivita el la originalo je 29 September 2006. Alirita 9 September 2006 . * Order of the Bath. Official website of the British monarchy. Arkivita el la originalo je 2 January 2012. Alirita 9 December 2011 .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.