urbo en Sud-Koreio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĉon (koree 제천시, laŭ ĉinaj literoj 堤川市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. La loknomo signifas "akvobaraĵo".
Ĉeĉon | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 136 350 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 155 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 8′ N, 128° 13′ O (mapo)37.136111111111128.21194444444 [+] | ||||
Areo | 882,47 km² (88 247 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jecheon [+] | |||||
Ĉeĉon situas en la meza landparto ĉirkaŭita de montoj kaj lagoj kaj havas pitoreskan ĉirkaŭaĵon. Seulo troviĝas 118 km .
La teritorio, kie troviĝas la moderna Ĉeĉon, estis loĝata jam dum la paleolitiko, neolitiko, bronzepoko, ferepoko. En la historiaj tempoj la loko estis parto de diversaj landoj. Ĉeĉon aperis sur la mapo en 1895, tiam ĝi ricevis la statuson de distrikto. En 1980 la teritorio estis dividita al distrikto kaj urbo, sed ili denove kuniĝis en 1995.
Ĉeĉon estas konata kiel la "resaniga urbo". Ampleksa vario de tradiciaj kuracaj herboj kaj terapioj disponeblas, allogante homojn tra tuta Koreio por viziti la urbon. Universitato funkcias en la urbego.
Ĉeĉon estas grava fervoja nodo liganta la okcidentajn kaj orientajn regionojn de la lando.
En Ĉeĉon la averaĝa jara temperaturo estas 10,4 °C. La averaĝa pluvo jare estas po 1388 milimetroj. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), plej ofte pluvas inter majo-septembro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.