Membroŝtatoj de UNESKO: ĝis januaro 2020, membroj de Unesko inkluzivas 193 membroŝtatojn kaj 11 asociitajn membrojn.[1] Iuj membroj havas pliajn Naciajn Organizajn Komitatojn (NOK) por iuj el siaj dependaj teritorioj.[2] La asociitaj membroj estas ne sendependaj ŝtatoj.
Kosovo estis aprobita por membriĝo de la plenuma estraro de Unesko en 2015,[4] sed la propono ne ricevis la necesajn 2/3 favorajn voĉdonojn en la ĝenerala konferenco.[5]
La 193 membroŝtatoj de Unesko, ĝis januaro 2019, kun la dato en kiu ili fariĝis membroj, estas:[6][7][1][2]
La antaŭa Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (SFRY) fariĝis membroŝtato la 31-an de marto 1950. La partopreno de Jugoslavio en kunvenoj de estraroj kaj konferencoj de Unesko estis suspendita post la Rezolucio 47/1 adoptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 22-an de septembro 1992, kiu deklaris ke la Federacia Respubliko Jugoslavio (Serbio kaj Montenegro) ne povis daŭrigi aŭtomate la membrecon de la eksa SFRY. Sekve, Federacia Respubliko Jugoslavio, kiu fariĝis membroŝtato la 20-an de decembro 2000, ne povis aŭtomate sukcedi la antaŭan SFRY kiel membro de la organizo. Post la adopto de la Konstitucia Ĉarto de Serbio kaj Montenegro fare de la Asembleo de la Federacia Respubliko Jugoslavio la 4-an de februaro 2003, la nomo de la ŝtato de la Federacia Respubliko Jugoslavio estis ŝanĝita al "Serbio kaj Montenegro". Plue al la Sendependeca Deklaro adoptita de la Parlamento de Montenegro la 3-an de junio 2006, Unesko estis informita, ke la membreco de la Ŝtata Unio Serbio kaj Montenegro en Unesko estas daŭrigita de la Serba Respubliko surbaze de Artikolo 60 de la Konstitucia Ĉarto de Serbio kaj Montenegro.
La 31-an de oktobro 2011, la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo agnoskis Palestinon kiel membroŝtaton de Unesko, kun 107 voĉoj favoraj al akcepto kaj 14 voĉoj kontraŭ, kun 52 sindetenoj (plimulto de du trionoj da favoraj voĉdonoj de membroŝtatoj estas necesa). La decido ekvalidis la 23-an de novembro 2011 kiam Palestino ratifis la konstitucion de Unesko.[8]
La Nederlandaj Antiloj fariĝis asociita membro de Unesko la 26-an de oktobro 1983. Dimanĉe la 10an de oktobro 2010 ekfunkciis nova statuso de Nederlandaj Antiloj ene de Nederlanda Regno, per kiu la landstatuso nederlandeland de Nederlandaj Antiloj ĉesis ekzisti. Sub la nova statuso, Kuracao kaj Sint-Maarten fariĝas landoj (ĝuante internan memregadon ene de la Regno), aldoniĝante al Arubo, kiu akiris similan statuson en 1986. Bonero, Sint Eustatius kaj Saba fariĝis parto de la lando "Nederlando". Nederlando konservas respondecon pri ekz. defendo kaj ekstera politiko.