From Wikipedia, the free encyclopedia
Animacio (aŭ movbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj; en tiu okazo eblas ĝin nomi desegnofilmo.
La vorto animacio devenas el la latina anima (animo). Filmo kreata el animacio estas animacia filmo, tamen oni ofte ne distingas inter "animacio" kaj "animacia filmo", kaj la vorto "movbildo" estas uzata por ambaŭ.
Animacio laboras parte per belartaĵoj, parte per movbildoj. Ĝi estas fakte truko, kiam la animaciisto kreas kaj movigas (vivigas, animas) figurojn, bildojn, desegnojn , diversajn materialojn (ekz.. sablo, papero, knedaĵo). En la klasika animacia filmo, la animaciistoj desegnis ĉiun unuopan movon de la figuroj aparte kaj la sinsekva rapida prezento de la surigitaj fazaj bildoj prezentas la iluzion de la moviĝo. Tiu ĉi procezo estas tro malrapida, do kompleta desegna filmo - ekz. filmo Neĝulino kaj la sep nanoj de Walt Disney - konsistas el pli ol unu miliono da unuopaj bildoj. Krom la desegna animacio estas konata ankaŭ kiel lum-, pentraĵanimacio, emulzio-skrapita, papereltonda, duonplastika, piksilacia (vivantaj homoj movas kiel pupoj) animacio kaj per komputila tekniko produktita animacion.
La animacia filmo estas - ekde sia naskiĝo - la plej ŝatata filmtipo, ĉar ĝi donas absolutan liberecon por la verkista pensado, imago, kion aliaj filmaj tipoj ne povas doni. Ĝi estas strikte parenca al la komikso, oni povas revidi multajn komiksajn figurojn surekrane en animaciaj filmoj (Garfield, Dagobert, Asteriks ktp.) Ĝi ĉerpas el la ĝenra, historiogvida, dramaturgia, sursceniga skemoj de la kinofilmo.
Fruaj ekzemploj de klopodoj por kapti la fenomenon de movado en kvieta desegno povas troviĝi en paelolitikaj kavernaj pentraĵoj, kie animaloj estas ofte priskribitaj kun multaj kruroj en supermetitaj sintenoj, klare klopodante esprimi la percepton de movo.[1]
Argila pokalo malkovrita ĉe la kuŝejo de antaŭ 5,200 jaroj nome Ŝahr-e Suĥteh en sudorienta Irano, priskribas tion kio eble estas la plej antikva ekzemplo de animacio en la mondo.[2] Tiu artefakto montras kvin sekvencajn bildojn kiuj priskribas persan dezertan naturan kapron saltantan por manĝi la foliojn de arbo.[3][4]
Antikvaj ĉinaj registraĵoj enhavas kelkajn menciojn de aparatoj kiuj ŝajne "donas impreson de movado" al homaj aŭ animalaj figuroj,[5] tiuj rakontoj estas neklaraj kaj povas aludi nur al fakta movado de figuroj tra spaco.[6]
En la 19a jarcento, estis enmetitaj la fenakistiskopo (1832), la zootropo (1834) kaj la praksinoskopo (1877).[7][8] Taŭmatropo (1824) estas simpla ludilo kun malgranda disko kun diversaj bildoj ĉe ĉiu flanko; birdo en kaĝo, kaj estas ligita al du pecoj de ŝnuroj.[9] La fenakistiskopo estis inventita samtempe de belga Joseph Plateau kaj aŭstra Simon von Stampfer en 1831.[10] La fenakistiskopo konsistas el disko kun serio de bildoj, desegnitaj sur cirklo radie kun forlasita spaco ĉirkaŭ la centro de la disko.[11]
John Barnes Linnett patentis la unuan turnolibron en 1868 kiel kineografo. La ordinara turnolibro estis frua animacia aparato kiu produktis iluzion de movado el serio de sekvencaj desegnoj; animacio ne disvolviĝos plue ĝis la alveno de la kinarto kaj de la kinematografio en la 1890-aj jaroj.[12]
La kinematografo estis projekciilo, presilo, kaj kamerao en unu maŝino kiu ebligis la montradon de moviĝantaj bildoj sukcese sur ekrano kiu estis inventita de la plej fruaj filmistoj de la historio nome Auguste kaj Louis Lumière, en 1894.[13][14] La unua animaciita projekcio (surekrane) estis kreata en Francio, fare de Charles-Émile Reynaud,[13] kiu estis franca scienca instruisto. Reynaud kreis la praksinoskopon en 1877 kaj la Théâtre Optique en Decembro 1888.[15][16] La 28an de oktobro 1892 li projekciis la unuan animacion en publiko, nome Pauvre Pierrot, ĉe la Muzeo Grévin en Parizo.[17] Tiu filmo estas ankaŭ elstara kiel la unua konata ekzemplo de filmperforaĵoj uzataj. Liaj filmoj ne estis fotitaj, ili estis desegnitaj rekte sur travidebla strio. En 1900, pli ol 500,000 personoj ĉeestis tiujn surekranajn spektaklojn.
La unua filmo kiu estis registrita en normiga filmaro kaj inkludis animaciitajn sekvencojn estis en 1900 Enchanted Drawing (sorĉa desegno),[18] kiu estis sekvata de la unua tute animaciita filmo en 1906.
La pioniro de la animacia filmo estas la angladevena usona karikaturisto, Stuart Blackton, kiu faris tiun aluditan animacian filmon en 1906: nome Fantomo en la hotelo (Humorous Phases of Funny Faces). Tiu ĉi filmo estis riĉa je hororaj elementoj kaj validas kiel premiero de la animacia filmo, farante lian aŭtoron konsiderita patro de la usona animacio.[19][20] En la filmo, la objektojn movas nevidebla mano en la spaco.
Alia pioniro estis Emile Cohl, kiu faris pupfilmojn (ekz. La eta Faŭsteto, 1910) kaj filmojn kun moviĝantaj objektoj (ekz. Ĉasado post la turkoj, 1907), sed li akiris la plej grandajn sukcesojn kun la trukaj filmoj, desegnitaj kun kelkaj linioj (ekz. Inkubsonĝo (koŝmaro) de unu pupo, 1908). Li kreis la unuan animaciitan filmon uzante tion kio iĝis konata kiel tradicia (man-desegnita) animacio - en 1908 Fantasmagorie.[21][22] Tiu filmo ĉefe konsistis el skizita figuro moviĝanta kaj trafante ĉiujn manieron de ĉiaformaj objektoj, vinbotelo kiu transformiĝas en floron.[23] Estis ankaŭ sekcioj de viva agado en kiu la manoj de la animacianto eniras en scenon. La filmo estis kreita per desegno de ĉiu kadro sur papero kaj poste filmado de ĉiu kadro en negativan filmon, kiu donis al la bildo fonan rigardon.[22]
La aŭtoro de la unua pupa animaciita filmo (The Beautiful Lukanida (la bela Lukanida, 1912)) estis la rus-naskita (laŭetne pola) reĝisoro Wladyslaw Starewicz, konata kiel Ladislas Starevich.[24]
Pli detala man-desegnita animacio, postulanta teamon de animaciantoj kiuj desegnas ĉiun kadron mane kun detalaj fonoj kaj roluloj, estis reĝisorita de Winsor McCay, nome sukcesa gazeta kartunisto, inklude la filmojn de 1911 Little Nemo, de 1914 Gertie the Dinosaur,[25] kaj de 1918 The Sinking of the Lusitania.[26]
Dum la 1910-aj jaroj, la produktado de animaciitaj mallongaj filmoj, tipe referencata kiel "cartoons", iĝis industrio per si mem kaj kartunaj kurtoj estis produktitaj por esti montritaj en kinteatroj.[27] La plej sukcesa produktoro tiame estis John Randolph Bray, kiu, kun animaciisto Earl Hurd, patentis la procezon de la celuloida animacio kiu hegemonios en la animacia industrio dum la cetero de la jardeko.[28]
El Apóstol (la apostolo) estis animaciita filmo de 1917 en Argentino kiu uzis animacion de tranĉita filmo, kaj la unua rolulon de animaciita kino.[29][30] Bedaŭrinde, incendio kiu detruis la kinstudion de la produktoro Frederico Valle detruis ankaŭ la nuran konatan kopion de El Apóstol, kaj ĝi estas nuntempe konsiderata perdita filmo.[31][32]
La usona Walt Disney en 1927 fondis propran produktoran entreprenon kaj ekde fino de la 1930-aj jaroj produktis li tutvesperajn filmojn. (Neĝulino kaj la sep nanoj, Cindrulino, ktp.).
En 1958, Hanna-Barbera publikigis Huckleberry Hound, nome la unua horduona televidprogramo prezentata nur en animacio. Terrytoons publikigis Tom Terrific tiun saman jaron.[33] Televido grave pliigis la publikan atenton al la animaciitaj kurtoj dekomence montritaj en kinteatroj.
Komputilanimacio iĝis populara ekzemple ekde Toy Story (1995), nome unua longa animaciita filmo komplete farita uzante tiun teknikon.[34]
En 2008, la animacia industrio produktis 68.4 mil milionojn da usonaj dolaroj.[35] Animacio kiel arto kaj industrio plue staras meze de la 2010-aj jaroj, ĉar bone faritaj animaciitaj projektoj povas atingi publikon translime kaj en ĉiuj popoltavoloj. Animaciitaj longaj filmoj ree havis la plej altajn enspezindicojn (ĉirkaŭ 52%) el ĉiaj kinĝenroj en 2004–2013.[36]
Tradicia animacio (nomita ankaŭ ĉel-animacio aŭ man-farita animacio) estis la procezo uzata por plej animaciaj filmoj de la 20a jarcento.[37] La unuopaj bildoj de tradicia animacia filmo estas fotoj de desegnoj, unue desegnitaj sur papero.[38] Por krei la iluzion de movo, ĉiu desegno diferencas iomete el tiu antaŭa. La desegnoj de la animaciistoj estas markitaj aŭ fotokopiitaj al travideblaj acetataj folioj nomitaj cel,[39] kiuj estas plenitaj el pentraĵoj laŭ atribuitaj koloroj aŭ nuancoj ĉe la mala flanko al la liniaj desegnoj.[40] La kompletigitaj rolulaj celoj estas fotitaj unu post alia antaŭ pentrita fono fare de fonkamerao al filmo.[41]
La tradicia procezo de acetata animacio iĝis eksmoda komence de la 21a jarcento. Nuntempe, la desegnoj kaj fonoj de la animaciistoj estas ĉu skanitaj aŭ rekte desegnita en komputila sistemo.[42] Variaj softvaraj programoj estas uzataj por kolorigi la desegnojn kaj ŝajnigi la kamerajn movadon kaj efikojn.[43] La fina animaciita peco estas produktita al unu el kelkaj komunikilaj rimedoj, kiaj la tradicia filmo 35mm kaj pli novaj komunikilaj rimedoj kiaj la cifereca video.[44] La "aspekto" de la tradicia acetata animacio estas ankoraŭ konservata, kaj la laboro de la rolula animaciisto restis esence la sama dum ĉirkaŭ la pasintaj 70 jaroj.[45] Kelkaj animaciistaj produktoroj uzis la terminon "tradicifereca" (ludo kunmetante la vortojn "tradicia" kaj "cifereca") por priskribi la acetatan animacion kiu faras etendan uzadon de la komputilaj teknologioj.
Ekzemploj de filmoj de tradicia animacio estas Pinokjo (Usono, 1940),[46] Animal Farm (Unuiĝinta Reĝlando, 1954), kaj La Iluziisto (Brit-Franca, 2010). Filmoj de tradicia animacio kiuj estis produktitaj danke al la helpo de komputila teknologio estas la jenaj The Lion King (Usono, 1994), La Princo de Egipto (Usono, 1998), Akira (Japanio, 1988),[47] La vojaĝo de Ĉihiro (Japanio, 2001), Les Triplettes de Belleville (Francio, 2003), kaj Brendan kaj la sekreto de Kells (Irland-Franc-Belga, 2009).
Halto-movo estas animacio kreata de statika pupo aŭ modelo movigita po unu foto.
Haltomovo estas tekniko de animacio kreata de statika pupo aŭ modelo movigita po unu foto, kiu konsistas en la ŝajnigo de la movo de senmovaj aĵoj pere de serio de sinsekvaj fiksaj bildoj. Tradicie estis uzataj ankaŭ aliaj esprimoj kiaj fotoanimacio, animacio voluma, bildohaltado, krankuzado, animacio fotalfota, animacio bildalbilda, se citi nur kelkajn ekzemplojn. Ĝenerale oni konsideras kiel «haltomova animacio» la teknikojn kiuj eniras nek en la kategorio de la desegnofilmo nek en tiu de la komputilanimacio; tio estas, ili estis nek desegnitaj nek pentritaj ĉu mane ĉu komputile, sed ili estis kreitaj prenante bildojn el la realo. Tiele, la haltomovo estas uzata por produkti animacian movadon de ajna objekto, ĉu rigida aŭ maleebla, kiel por ekzemplo ludiloj, konstrublokoj, artiklitaj pupoj aŭ roluloj kreitaj el knedopasto.
Estas multaj diferencaj tipoj de animacio per haltomovo, kutime tiele nomita laŭ la rimedo uzita por krei la animacion.[61] Komputila programaro estas amplekse disponebla por krei tiun tipon de animacio; tamen, tradicia animacio per haltomovo estas kutime malpli multekosta kaj tempo-raba produktota ol la nuntempa komputila animacio.[61]
Ĉi tiu animacio moviĝas je po 10 kadroj por 1 sekundo.
Ĉi tiu animacio moviĝas je po 2 kadroj por 1 sekundo. Je ĉi tiu rapido, oni povas rimarki apartajn kadrojn.
'
La hungara animacia filmo aperis en la 1930-aj jaroj. La reklamarta lernejo de Bortnyik Sándor, verkaĵoj de Macskássy Gyula, Félx Kassowitz estas unuarangaj eĉ laŭ internacia mezurilo. Tiutempe eklaboras estonte famaj animaciistoj kiel John Halas (Halász János), fondinto de la mondfama londona desegna filma studio Halas and Batchelor; la plurfoja Oskar-premiita Pál György, fondinto de la nederlanda animacia filmo.
La famaj hungaraj animaciistoj de la 1970-80-aj jaroj - Attila Dargay (Szaffi), József Nepp (Gusztáv, Mézga, dr. Bubó, Hófehér), Sándor Reisenbüchler, Marcell Jankovics (Sziszifusz, János vitéz (Johano la Brava), Az ember tragédiája (Tragedio de la homo),), Cakó Ferenc, (Füst (Fulmo)) la Oskar-premiita Ferenc Rofusz (A légy (La muŝo) ) estis ĉiuj kunlaborantoj de la Pannónia Filmstúdió, kiun oni taksis en la 1980-aj jaroj - post Walt Disney, Hanna-Barbera, Sojuzmultfilm kaj la japana Toeil - inter la 5 plej gravaj desegnofilmejoj.
Nyócker estas hungara animacia filmo, gajninta en Annecy (Francio) la premion de la 29-a Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj en 2005. La premion aljuĝis 5-ana internacia ĵurio. La ĵurio decidis, ĉar ili vidis nekutiman mikson de ĝenroj kaj la verkaĵo tuŝis aktualajn problemojn. Ili kritikis la tro multajn dialogojn kaj oni estus atendinta pli multe da agadoj.
Japanstilaj desegnofilmoj ofte estas nomataj animeoj. Tiu vorto devenas de la japanigo アニメ [anime] de la angla vorto animation. En la okcidenta mondo aŭ ekster Japanio, la nocio "animeo" celas nur al desegnofilmoj kiuj venas el Japanio aŭ estas desegnataj en la stilo de la japanaj desegnofilmoj, kontraste al aliaj desegnofilmoj (ekz. de Walt Disney aŭ de firmao Time Warner). En Japanio aliflanke la vorto "anime" celas ĉiujn desegnofilmojn, sendepende de ilia deveno. Dum malmulte da animeoj (Sazae-san k.c.) estis nur-mane desegnataj sur celuloido; la plej multaj animeoj estas nuntempe produktataj per la teĥniko de komputila desegnofilmo. Animeo estas elsendata sur televido, disiĝas per komunikiloj kiel VHS kaj DVD, aŭ komputilludoj kaj videoludoj. Animeo estas ofte influata de Japana bildliteraturo, konata kiel mangao.
Mangao (japanlingve:漫画 manga) estas esprimrimedo, ekvivalento de bildliteraturo.
漫(man) signifas "necela"n aŭ "distrema"n. 画(ga) signifas "bildo"n.
Mangao havas pli multan japankulturon ol usonan kulturon. Mangao estas respektata kiel artformo, kaj ĝia legantaro ne limiĝas al infanaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.