From Wikipedia, the free encyclopedia
Émile COHL (4a de Januaro, 1857 – 20a de Januaro, 1938), denaske Émile Eugène Jean Louis Courtet, estis franca karikaturisto de la treforgesita Nekongrua Movado, bildostriisto, kaj animaciisto, nome "La patro de la animacia bildoliteraturo" kaj "La malnova parizano".
Émile Cohl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Émile Eugène Jean Louis Courtet |
Aliaj nomoj | Émile Cohl |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1857 en Parizo |
Morto | 20-an de januaro 1938 (81-jaraĝa) en Villejuif |
Mortokialo | Bronkopneŭmonito |
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | karikaturisto ĉefkameraisto scenaristo bildliteraturisto filmreĝisoro kartunisto animaciisto kameraisto vidartisto |
Emile Cohl faris pupfilmojn (ekz. La eta Faŭsteto, 1910) kaj filmojn kun moviĝantaj objektoj (ekz. Ĉasado post la turkoj, 1907), sed li akiris la plej grandajn sukcesojn kun la trukaj filmoj, desegnitaj kun kelkaj linioj (ekz. Inkubsonĝo (koŝmaro) de unu pupo, 1908). Li kreis la unuan animaciitan filmon uzante tion kio iĝis konata kiel tradicia (man-desegnita) animacio - en 1908 Fantasmagorie.[1][2] Tiu filmo ĉefe konsistis el skizita figuro moviĝanta kaj trafante ĉiujn manieron de ĉiaformaj objektoj, vinbotelo kiu transformiĝas en floron.[3] Estis ankaŭ sekcioj de viva agado en kiu la manoj de la animacianto eniras en scenon. La filmo estis kreita per desegno de ĉiu kadro sur papero kaj poste filmado de ĉiu kadro en negativan filmon, kiu donis al la bildo fonan rigardon.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.