From Wikipedia, the free encyclopedia
ROFUSZ Ferenc (Budapeŝto, 1946) estas desegnofilmo-reĝisoro, la unua Oskar-premiita el Hungario.
Ferenc Rofusz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1946 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Loĝloko | Hungario • Okcidenta Germanio • Kanado |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy - nekonata valoro (–1971) |
Okupo | |
Okupo | animaciisto filmreĝisoro |
Li naskiĝis en 1946 en Budapeŝto. Li jam kiel bazlernejano interesiĝis pri la filmverkado, pro tio vizitis desegnistan fakrondon. Poste li eklaboris ĉe Mafilm kiel dekoraĵpentristo kaj filmdesegnisto.
En 1968 li faris sukcesan eniran ekzamenon al Pannónia Filmstúdió, kie laboris kiel fazodesegnisto, poste kiel animaciisto.
En 1972 li kunlaboris la movobildan adaptaĵon de Johano la Brava, poste, apud Marcell Jankovics, faris la desegnofilmserion Gusztáv.
En 1974 laŭ ideo de Nepp József li faris sian unuan "propran" filmon Kő (Ŝtono).
En 1981 li gajnis Oskar-premion pro sia verko A Légy (La muŝo). La tri minuta filmeto prezentas nian mondon tra la okuloj de muŝo.
En 1982 li faris sian filmon Holtpont (Morta punkto), tiun sekvis en 1984 la Gravitáció, kies scenaro pretiĝis jam antaŭ preskaŭ dek jaroj.
En 1988 li endonis sian peticion en la bonnan kanadan ambasadon, kaj post du semajnoj ricevis la permeson por enmigrado. Li laboras en Kanado ĉe la Nelvana.
Nuntempe li estas sekciestro de C47 Films.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.