From Wikipedia, the free encyclopedia
Sándor Reisenbüchler [ŝAndor rejzenbuĥler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reisenbüchler Sándor estis hungara reĝisoro pri animacioj. Lia samnoma filo estis aktoro.
Sándor Reisenbüchler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1935 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de aprilo 2004 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1964) |
Familio | |
Infano | Sándor Reisenbüchler (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro reĝisoro de movbildofarado animaciisto |
Sándor Reisenbüchler[1][2] naskiĝis la 16-an de februaro 1935 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de aprilo 2004 en Budapeŝto.
Sándor Reisenbüchler akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1964. Lia ĉefinstruisto estis János Herskó. Post la diplomo li aliĝis al la animacia filma produktejo, kie li restis ĝis la emeritiĝo. Inter 1965 kaj 2002 li kreis 15 animaciojn. Ili estis faritaj plejparte el kolaĝoj. Li ricevis premion Kossuth en 1993, inter 1969-1997 ankaŭ aliajn hungarajn premiojn. Li edziĝis en 1964, lia edzino naskis post 3 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.