Zootropo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Zootropo
Remove ads

Zootropo estis unu el kelkaj antaŭkinaj aparatoj de animacio kiu produktas iluzion de movo per montrado de sekvenco de desegnoj aŭ fotoj montrantaj progresajn fazojn de tiu movo. La nomo zootropo estis komponita de la grekaj vortoradikoj ζωή zoe, "vivo" kaj τρόπος tropos, "turni".

Thumb
Moderna kopio de Zootropo el la Viktoria epoko.
Thumb

La zootropo konsistas el cilindro kun fendoj tranĉitaj vertikale en la flankoj. En la interna surfaco de la cilindro estas bendo kun bildoj el serio de sekvencaj bildoj. Dum la cilindro turniĝas, la uzanto rigardas tra la fendoj al la internaj bildoj. La esplorado tra la fendoj evitas ke la bildoj kuniĝu, kaj la uzanto vidas rapidan sukcedon de bildoj, produktante iluzion de movo. El la fino de la 19a jarcento, estis disvolvigitaj aparatoj laborantaj laŭ similaj principoj, nome analogie kiel liniaj zootropoj kaj 3D zootropoj, el kiuj tradiciaj zootropoj referencataj kiel "cilindraj zootropoj" se necesas distingo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads