Haltomovo estas tekniko de animacio kreata de statika pupo aŭ modelo movigita po unu foto, kiu konsistas en la ŝajnigo de la movo de senmovaj aĵoj pere de serio de sinsekvaj fiksaj bildoj. Oni uzas ankaŭ la anglismon stop motion kiu eniris en praktika uzado tute ĵuse. Tradicie estis uzataj ankaŭ aliaj esprimoj kiaj fotoanimacio, animacio voluma, bildohaltado, krankuzado, animacio fotalfota, animacio bildalbilda, se citi nur kelkajn ekzemplojn.
Priskribo
Ĝenerale oni konsideras kiel «haltomova animacio» la teknikojn kiuj eniras nek en la kategorio de la desegnofilmo nek en tiu de la komputilanimacio; tio estas, ili estis nek desegnitaj nek pentritaj ĉu mane ĉu komputile, sed ili estis kreitaj prenante bildojn el la realo. Tiele, la haltomovo estas uzata por produkti animacian movadon de ajna objekto, ĉu rigida aŭ maleebla, kiel por ekzemplo ludiloj, konstrublokoj, artikitaj pupoj aŭ roluloj kreitaj el knedopasto.
Oni povus difini tiun teknikon ankaŭ kiel manfara animacio, ĉar oni atingas la movadon manipulante objekton, per manoj, fotogramo post fotogramo. Oni prilaboras diversajn materialojn (modlopasto, sablo, papertranĉaĵoj, kreto sur grundo aŭ muroj...) laŭ progresa maniero, antaŭen, sen eblo retroiri.
Estas multaj diferencaj tipoj de animacio per haltomovo, kutime tiele nomita laŭ la rimedo uzita por krei la animacion.[1] Komputila programaro estas amplekse disponebla por krei tiun tipon de animacio; tamen, tradicia animacio per haltomovo estas kutime malpli multekosta kaj tempo-raba produktota ol la nuntempa komputila animacio.[2]
- Pupanimacio tipe konsistas en haltomovaj pupfiguroj kiuj interagas en konstruita medio, kontraste al la interagado de reala mondo en modela animacio.[3] Tiuj pupoj ĝenerale havas skeleton ene de ili por teni ilin rekte kaj pretaj fari sian movon per partikularaj artikloj.[4] Ekzemploj estas Le Roman de Renard (Francio, 1937), The Nightmare Before Christmas (Usono, 1993), Corpse Bride (Usono, 2005), Coraline (Usono, 2009), la filmoj de Jiří Trnka kaj la animacia komeditelevida serio por plenkreskuloj nome Robot Chicken (Usono, 2005–ĝisnune).
- Ekzemploj de argil-animaciitaj verkoj estas The Gumby Show (Usono, 1957–1967) Morph (UR, 1977–2000), Wallace and Gromit (Britio, 1989), kaj la verko de Jan Švankmajer nome Možnosti dialogu (Ĉeĥoslovakio, 1982), The Trap Door (Britio, 1984). Pliaj filmoj inkludas Wallace & Gromit: The Curse of the Were-Rabbit, Chicken Run, The Adventures of Mark Twain[5] kaj Batalha, a Guerra do Vinil.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.