From Wikipedia, the free encyclopedia
Félix Kassowitz [fEliks kaŝovic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassowitz Félix estis hungara grafikisto, karikaturisto, ilustristo, afiŝisto, stenografisto. Lia pseŭdonimo estis Kasso.
Félix Kassowitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1907 en Vieno |
Morto | 13-an de aprilo 1983 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Peter Kassovitz (en) |
Okupo | |
Okupo | ilustristo karikaturisto |
Félix Kassowitz [1] naskiĝis la 17-an de majo 1907 en Vieno, li mortis la 13-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.
Félix Kassowitz devenis el juda familio. Li frekventis lernejon por komercistoj, sed li komencis labori kiel stenografo en redaktejo. Inter 1930-1932 li estis karikaturisto en Parizo. Baldaŭ li revenis al Budapeŝto, liaj karikaturoj, ilustraĵoj aperis en pluraj gazetoj. Li kreis ankaŭ desegnofilmojn kun John Halas. En 1943 li iĝis trudlaboristo. Li travivis la holokaŭston. En 1945 li aliĝis al la komunistoj kaj li estis jam konata karikaturisto. Depost la Hungara revolucio de 1956 li forlasis la komunistojn aŭ socialistojn. Li ricevis premion en 1968. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.