From Wikipedia, the free encyclopedia
John Halas (denaske János Halász[1] 16a de Aprilo 1912 Budapeŝto, Hungario – 21a de Januaro 1995, Londono, Anglio) estis pionira hungara animaciisto. Kun Gyula Macskássy (konatulo el la artostudio de Sándor Bortnyik, Műhely), kaj Félix Kassowitz, Halász kunfondis la unuan animacian studion de Hungario, nome Coloriton, en 1932. Coloriton ekzistis dum 4 jaroj, kaj produktis alt-kvalitan propagand-orientitan animacion por televido kaj kinejoj inklude Boldog király kincse ("La trezoro de la Gaja Reĝo").[2][3] Halász lernis sian metion ĉe George Pal, sed lanĉis sian propran karieron en 1934, kaj du jarojn poste li translokiĝis al Anglio kie poste, kun sia edzino Joy Batchelor, fondis Halas kaj Batchelor en 1940.[4]
John Halas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1912 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de januaro 1995 (82-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Joy Batchelor (en) (1940–) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro reĝisoro scenaristo animaciisto produktoro |
Ties plej bone konata filmo, Animal Farm (1954), estis la unua tut-longa animacia filmo farita en Granda Britio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.