La 7-a de septembro estas la 250-a tago de la jaro (la 251-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 115 tagoj restas. Estas urbo en Brazilo nomata Sete de Setembro (7-a de septembro, portugallingve).
Je la 7-a de septembro okazis, interalie:
- 878: Papo Johano la 8-a kronis en Troyes la francan reĝon Ludoviko la 2-a
- 1101: Reĝo de Jerusalemo Baldueno la 1-a venkis egiptan armeon
- 1159: Aleksandro la 3-a iĝis papo
- 1191: Tria krucmilito: venko de krucistoj super armeo de Saladin en batalo de Arsuf (Centra distrikto de Israelo)
- 1303: Sendito de la reĝo de Francio Filipo la 4-a atakis papon Bonifaco la 8-a en kastelo Anagni en Italio, kidnapis lin kaj postulis demision
- 1451: En la batalo de Lučenec Johano Jiskra venkis la armeon de János Hunyadi
- 1543: Franca-turka armeo finis sensukcesan sieĝon de Nico
- 1633: Batalo pri Smolensk, sieĝata de Rusa carlando, komenciĝis — venka por la pola reĝo Ladislao la 4-a
- 1652: Sur Tajvano eksplodis, sufokita post 4 tagoj, kontraŭnederlanda ribelo
- 1667: Belorusa pedagogo Symeon Połocki iĝis oficiale anoncita instruisto de la 13-aĝa rusa carido Aleksej
- 1677: Venko de moskva-kozaka armeo en batalo de Bużyn dum la unua rusa-turka milito
- 1701: Anglio kaj Nederlando subskribis en Hago kontraŭfrancan aliancon kun germana imperiestro Leopoldo la 1-a
- 1764: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: Stanislao Aŭgusto Poniatowski ektroniĝis - la lasta pola reĝo
- 1778: Francoj invadis britan Dominikon
- 1812: Franca invado al Rusio: Granda Armeo de Napoleono Bonaparte venkis en la batalo de Borodino armeon de la Rusia Imperio, kiu sekvan tagon forlasis la batalkampon; kartvela princo Pjotr Bagration grave vundiĝis kaj mortis
- 1818: Karolo la 14-a Johano kroniĝis kiel reĝo de Svedio-Norvegio
- 1822: Brazilo sendependiĝis (de Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo) - Petro la 1-a proklamis la sendependecon
- 1836: Imperiestro de Aŭstrio Ferdinando la 1-a kroniĝis en Prago kiel reĝo de Ĉeĥio - la lasta ĉeĥa reĝa kronado okazis en la katedralo Sankta Vito
- 1856: Moskva Kremlo: imperiestro de la Rusia Imperio Aleksandro la 2-a estis kronita en la Katedralo de la Dormado
- 1860: Unuiĝo de Italio: Giuseppe Garibaldi eniris Napolon
- 1873: Emilio Castelar iĝis prezidento de la Unua Hispana Respubliko
- 1888: Edith Eleanor McLean, kiu pesis 1106 gramojn ĉe la naskiĝo, estis unua bebo konata de nomo, kiu travivis en kovilo
- 1893: Itala kriketa kaj futbala sportoklubo Genoa fondiĝis - unua futbala teamo en Italio
- 1901: Ĉinio: subskribo de Pekina traktato, kiu finis la boksistan ribelon kontraŭ Alianco de la ok nacioj
- 1902: Ĉeĥio: komenco de funkciado de la fervojlinio Telč - Slavonice
- 1907: Oceanvetura ŝipo RMS Lusitania eknavigis unuan fojon - plurfoja akirinto de la blua vimplo, kies sinkigo fare de germana submarŝipo poste estis unu el la kaŭzoj de la usona aliĝo al la unua mondmilito flanke de Triopa Entento
- Unua Mondmilito
- 1919: Valdorfa pedagogio: en Stuttgart malfermiĝis kunlabore kun Rudolf Steiner unua Valdorfa lernejo por infanoj de laboristoj kaj dungitoj de la cigaredfabriko Waldorf Astoria
- 1920: Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro fondiĝis en Brazilo - nuntempe la plej granda ŝtata universitato
- 1922: Laŭ decido de Saeima Banko de Latvio fondiĝis
- 1923: Interpol - internacia organizo de krimo-polico establiĝis
- 1927: Usona inventisto Philo Taylor Farnsworth pere de la unua tutelektronika televida sistemo transmisiis bildon
- 1928: Dua Pola Respubliko: en Gdynia malfermiĝis unua transoceana linio al havenoj en Kanado kaj Usono
- 1928: En Pollando komenciĝis prestiĝa voja bicikla konkurso – la 1-a Tour de Pologne
- 1929: Teroristoj de Ukraina Militista Organizaĵo eksplodigis konstruaĵon de Orientaj Ekspozicioj en pola Lvovo
- 1931: Pola piloto Bolesław Orliński venkis en usona aviada konkuro National Air Races en Klevlando
- 1932: Ĉaka milito: batalo de Boqueron (Granda Ĉako) komenciĝis
- 1936: Tasmanio: en bestoĝardeno en Hobarto mortis la lasta tilacino
- 1938: En Moravia Ostrava ĉeĥ-germana nazio Konrad Henlein provokis incidenton kiel pretekston por interrompi interparolojn kun la ĉeĥoslovaka registaro
- 1941: Hungario: en Szeged komenciĝas konstruado de kalvinana preĝejo
- Dua Mondmilito
- 1949: Bundestag proklamis Federacian Respublikon Germanujo kun la ĉefurbo en Bonn
- 1950: Stalinismo: komunista registaro en Hungario: oni malfondis kristanajn monaĥejojn kun kvar esceptoj (benediktaninoj, franciskaninoj, piaristinoj kaj lernejaj fratinoj
- 1951: Germana Federacia Meritkruco fondiĝis
- 1953: Nikita Ĥruŝĉov iĝis unua sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1961: João Belchior Marques Goulart iĝis prezidento de Brazilo
- 1977: Usono kaj Panamo subskribis traktaton pri Panama Kanalo kaj ties estonteco
- 1977: Etiopio rompis diplomatiajn rilatojn kun Somalio
- 1978: Bulgara spionagentejo murdis en Londono bulgaran kontraŭkomuniston Georgi Markov
- 1986: Desmond Tutu kiel unua nigrulo iĝis ĉefepiskopo de la Anglikana Eklezio de Suda Afriko
- 1987: Erich Honecker kiel unua en la historio gvidanto de Germana Demokratia Respubliko oficiale alvenis al Federacia Respubliko Germanujo
- 1990: Konsilio de Urbo Krakovo voĉdonis pri revenigo de malnovaj nomoj de stratoj kaj urboplacoj
- 1994: Sur Olimpika Nacia Sporta Stadiono okazis unua oficiala matĉo de Ukraina nacia teamo de futbalo
- 1996: Mortiga atenco kontraŭ muzikisto Tupac Shakur en Las Vegas
- 1997: Testoflugo de unua kaŝĉasaviadilo Lockheed Martin F-22 Raptor
- 1998: Entrepreno Google fondiĝis - kreita de Larry Page
- 2001: En Jos en Niĝerio eksplodis tritaga tumulto inter kristanoj kaj islamanoj, en kiu pereis ne malpli ol 915 personoj
- 2003: Cirila alfabeto: urbaj aŭtoritatoj de belorusa Polack starigas monumenton honore al la litero "U"
- 2004: Ŝtormo Ivan mortigis en Grenado 39 personojn
- 2005: Rezulte de referendumo Hosni Mubarak plu prezidentas en Egiptio
- 2007: Papo Benedikto la 16-a komencis viziton en Aŭstrio
- 2009: Rapidtrajna fervojo Schiphol - Antverpeno ekfunkciis inter Nederlando kaj Belgio
- 2009: Prezidento de Grekio Karolos Papulias malfondis parlamenton
- 2010: Ĉina fiŝkapta ŝipo aganta sur pridisputataj akvoj koliziis kun patrolŝipoj de Japana Marborda Gardistaro proksime al Senkaku-insuloj, kaŭzante gravan diplomatian disputon inter la du landoj
- 2011: Aviadila kraŝo en Jaroslavl - glacihokea teamo pereis, 44 viktimoj, 1 travivis
- 2012: 81 personoj pereis kaj 820 vundiĝis rezulte de tertremo en provinco Junano en Ĉinio
- 2013: Terorismo: 18 personoj pereis kaj 20 vundiĝis en duobla bomba atenco en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio
- 2013: Dum la sesio de Internacia Olimpika Komitato en Bonaero oni elektis Tokion organizanto de la Somera Olimpiko 2020
- 2017: Meksiko: tertremo en sudaj subŝtatoj de Meksiko Chiapas, Oaxaca kaj Tabasco mortigis ne malpli ol 60 homojn
- 2019: La 8-a Pola Nacia Legado de 8 elektitaj noveloj el la pola literaturo - legata en pli ol 3000 lokoj en Pollando kaj en 31 aliaj landoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 15: Vitelio, imperiestro de Romio en la Jaro de la kvar imperiestroj, el Flavia dinastio (m. 69)
- 786: Saga, imperiestro de Japanio, poeto kaj kaligrafo (m. 842)
- 1388: Giovanni Maria Visconti, princo de Milano (m. 1412)
- 1524: Thomas Erastus, svisa protestanta teologo, profesoro pri medicino, alkemiisto, opozicianto de Paracelsus (m. 1583)
- 1533: Elizabeto la 1-a, reĝino de Anglio, lasta monarkino de la Tudora dinastio (m. 1603)
- 1584: Thomas Erpenius, nederlanda orientalisto, leksikografo, hebreisto, tradukisto (m. 1624)
- 1633: Catharina Regina von Greiffenberg, aŭstra poetino de baroko (m. 1694)
- 1683: Maria Ana de Aŭstrio, aŭstra arkidukino, reĝino de Portugalio (m. 1754)
- 1707: Georges-Louis Leclerc de Buffon, franca filozofo, naturalisto, matematikisto kaj kosmologo (m. 1788)
- 1726: François-André Danican Philidor, franca ŝakisto, muzikisto kaj komponisto (m. 1795)
- 1781: Jiří František August Buquoy, aŭstra-ĉeĥa ekonomikisto, verkisto, matematikisto kaj inventisto (n. 1851)
- 1791: Giuseppe Gioacchino Belli, itala poeto, aŭtoro de la Romaj sonetoj (m. 1863)
- 1805: Jan Józef Baranowski, pola nobelo, ekonomikisto, financisto, lingvisto, inĝeniero, inventisto pri rela transporto kaj kontado (m. 1888)
- 1807: János Lenkey, hungara generalo (m. 1850)
- 1826: Hermann Böhlau, germana eldonisto (m. 1900)
- 1829: August Kekulé, germana kemiisto, naturalisto, profesoro, kunkreinto de struktur-teorio de organikaj kombinaĵoj (m. 1888)
- 1866: Tristan Bernard, franca romanisto, dramisto kaj humuristo (m. 1947)
- 1870: Aleksandr Kuprin, rusa verkisto (m. 1938)
- 1887: Gopinath Kaviraj, barata sciencisto, filozofo kaj jogano (m. 1976)
- 1888: Benő Karácsony, rumania hungara verkisto, viktimo de koncentrejo (m. 1944)
- 1891: Ferenc Futurista, ĉeĥa aktoro kaj skulptisto (m. 1947)
- 1895: Jacques Vaché, franca poeto, kreinto de superrealismo, sinmortiginto (m. 1919)
- 1900: Ferenc Benedek, rumania hungara kuracisto, verkisto (m. 1944)
- 1905: Vasil Peevski, bulgara geodeziisto, profesoro kaj rektoro, bulgara esperantisto, vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, rektoro de Internacia Somera Universitato dum UK 1963, UK 1976 kaj UK 1978, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 1992)
- 1906: Edgár Balogh, hungara verkisto, redaktoro, politika malliberulo (m. 1996)
- 1906: Gyula Klamár, hungara ĵurnalisto kaj gazetredaktoro (m. 1979)
- 1909: Elia Kazan, usona reĝisoro de Broadway (m. 2003)
- 1911: Todor Ĵivkov, gvidanto de Popola Respubliko Bulgario, kondamnita pro publika malversacio (m. 1998)
- 1912: János Kun, rumania hungara ekonomikisto publikiginta en "Nia Epoko" (m. nekonata)
- 1913: József Járay, hungara operkantisto (tenoro), atleto kaj oficiro, justulo inter la popoloj (m. 1970)
- 1914: Lída Baarová, ĉeĥa aktorino (m. 2000)
- 1914: James A. van Allen, usona fizikisto, malkovrinto de la zonoj de Van Allen (m. 2006)
- 1923: Riccardo Picchio, itala lingvisto, slavisto, lektoro de la itala lingvo en Varsovia Universitato (m. 2011)
- 1926: Zoltán Rákosfalvy, rumania hungara kuracisto
- 1930: István Kádár, rumania hungara matematikisto, instruisto (m. 1981)
- 1930: Sonny Rollins, usona ĵazmuzikisto kaj saksofonisto
- 1930: Baldueno la 1-a, kvina reĝo de la belgoj (m. 1993)
- 1936: Buddy Holly, usona rokenrola pioniro (m. 1959)
- 1939: László Udvardy, rumania hungara inĝeniero, lokhistoriisto, verkisto
- 1956: Tadeusz Isakowicz-Zaleski, pola pastro, poeto, historiisto kaj publicisto
- 1964: István Pintér D., rumania hungara publicisto, poeto
- 1966: Lutz Heilmann, germana politikisto, agento de Stasi
- 1966: Gunda Niemann-Stirnemann, germana rapidsketistino, mondĉampionino, olimpikistino
- 1973: Shannon Elizabeth, usona aktorino, modelulino kaj pokera ludistino
- 1976: Radosław Pyffel, pola sociologo, ĵurnalisto, publicisto, ĉinologo
- 1980: Nigar Camal, azerbajĝana kantistino, poliglotino
- 1981: Petra Szőcs, hungara poetino, verkistino, tradukistino
- 1151: Gotfredo la 5-a, grafo de Anĵuo (n. 1113)
- 1202: Guillaume aux Blanches Mains, franca kardinalo, ĉefepiskopo de Reims (n. 1135)
- 1394: Adolfo la 3-a de Mark, germana episkopo de Monastero kaj ĉefepiskopo de Elektoepiskopujo Kolonjo (n. ĉirkaŭ 1334)
- 1464: Frederiko la 2-a, saksia princo-elektisto (n. 1412)
- 1537: Adam Werner el Themar, germana humanisto, poeto, teologo kaj juristo (n. 1462)
- 1566: Miklós Zrínyi, kroata nobelo, generalo en monarkio de Habsburgoj, nacia heroo de Kroatio kaj Hungario (n. 1508)
- 1807: Luise von Göchhausen, germana kortega damo ĉe dukino Anna Amalia (n. 1752)
- 1864: Gustav Friedrich von Hetsch, dana-germana arkitekto kaj pentristo (n. 1788)
- 1871: Mehmed Emen (Ali paŝao), turka politikisto, diplomato, grandveziro (n. 1815)
- 1873: Jules Verreaux, franca botanikisto, ornitologo kaj kolektisto (n. 1807)
- 1881: Sidney Lanier, usona poeto kaj muzikisto (n. 1842)
- 1899: Karolína Světlá, ĉeĥa verkistino, apartenanta al Majanoj (n. 1830)
- 1902: Franz Wüllner, germana komponisto, dirigento kaj profesoro (n. 1832)
- 1902: Enrique Gaspar y Rimbau, hispana diplomato kaj verkisto (n. 1842)
- 1903: Eduard Johnson, germana filologo, historiisto kaj ĵurnalisto (n. 1840)
- 1907: Sully Prudhomme, franca poeto, unua premiito de la Premio Nobel de Literaturo, enestanta en El Parnaso de Popoloj (n. 1839)
- 1910: William Holman Hunt, angla pentristo (n. 1827)
- 1921: Hajni Kemény, hungara poetino (n. 1901)
- 1922: William Stewart Halsted, patro de usona kirurgio (n. 1852)
- 1933: Edward Grey, brita politikisto, eksterafera ministro (n. 1862)
- 1937: Bogdan Hutten-Czapski, pola grafo, politikisto, prezidanto de la pola Malta Ordeno (n. 1851)
- 1942: Julius Glück, germana inĝeniero kaj fabrik-direktoro, disĉiplo de Wilhelm Ostwald, aktivulo de Universala Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo Berlin, viktimo de koncentrejo Aŭŝvico (n. 1877)
- 1943: Franz Bürkl, germana SS-funkciulo (n. 1911)
- 1949: José Clemente Orozco, meksika pentristo (n. 1883)
- 1960: Wilhelm Pieck, prezidento de Germana Demokratia Respubliko (n. 1876)
- 1961: Gyula Balázs, hungara kuracisto, toksologo (n. 1895)
- 1962: Karen Blixen, dana verkistino, vivanta en Kenjo (n. 1885)
- 1967: Rex Stewart, usona ĵaza kornetisto (n. 1907)
- 1968: Lucio Fontana, ital-argentina pentristo, skulptisto kaj ceramikisto (n. 1899)
- 1971: Magda Bohman, sveda esperantistino, tradukistino kaj poetino kontribuinta al Sveda Poemaro, Sveda Antologio, "Literatura Mondo", "Norda Prismo", Esperanta Antologio kaj kiel aktivulino de Kristana Esperantista Ligo Internacia al Adoru Kantante kaj ADORU, dumviva membro de UEA (n. 1896)
- 1978: Keith Moon, angla muzikisto, drumisto (n. 1946)
- 1979: János Csiky, hungara kuracisto kaj publicisto (n. 1892)
- 1985: György Pólya, usona matematikisto, kreinto de moderna heŭristiko (n. 1887)
- 1986: István Csorvássy, hungara skulptisto (n. 1912)
- 1990: Ahti Karjalainen, ĉefministro de Finnlando (n. 1923)
- 1990: Ferenc Bencze, hungara aktoro (n. 1924)
- 1991: Edwin Mattison McMillan, usona Nobelpremiita atomkerna fizikisto, malkovrinto de neptunio (n. 1907)
- 1997: Mobutu Sese Seko, diktatoro de Zairio (n. 1930)
- 2001: Franz Muhri, aŭstra komunista politikisto (n. 1924)
- 2002: Alexej Pludek, ĉeĥa verkisto (n. 1923)
- 2004: Johan Hammond Rosbach, norvega Esperanto-verkisto, ĉefredaktoro de "Norvega Esperantisto", kunredaktoro de "Norda Prismo" (n. 1921)
- 2008: Wendelin Schmidt-Dengler, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto (n. 1942)
- 2010: Atanas Sejkov, bulgara verkisto, ĵurnalisto, publicisto, fondinto de la Asocio de Sendependaj Bulgaraj Verkistoj, esperantisto (n. 1928)
- 2013: Doku Umarov, lasta prezidento de la neagnoskita ŝtato Iĉkerio, fondinto de la Kaŭkaza Emirlando, teroristo, mortigita (n. 1964)
- 2022: Marsha Hunt, usona aktorino (n. 1917)
- 2022: János Fuzik, hungaria-slovaka ĵurnalisto, reĝisoro, politikisto, diplomato (n. 1957)
La 7-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):