usona fizikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Edwin Mattison MCMILLAN (n. 18-an de septembro 1907 en Redondo Beach, Kalifornio, Usono – m. 7-an de septembro 1991 en El Cerrito, Kalifornio), usona atomkerna fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri kemio en 1951 kun Glenn Theodore Seaborg pri malkovro de la 93-a elemento, la neptunio. Ĝi estis la unua el la Transuraniaj elementoj.
Edwin Mattison McMillan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Edwin Mattison McMillan | ||||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1907 en Redondo Beach | ||||
Morto | 7-an de septembro 1991 (83-jaraĝa) en El Cerrito | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Complications of diabetes mellitus (en) vd | ||||
Tombo | Sunset View Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Pasadena High School (en) Kalifornia Instituto de Teknologio Universitato Princeton vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Edward Condon vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
McMillan studis en la California Institute of Technology kaj en Universitato de Princeton, kie ankaŭ doktoriĝis en Princeton en 1932. Li instruis en la Kalifornia Universitato, en Berkeley, ekde 1946 kiel universitata instruisto. Ekde 1958 li gvidis la radiadan laboratorion Lawrence. Li pensiiĝis en 1973.
McMillan malkovris la neptunion analizante la fision. Li kaj Philip Hauge Abelson izolis la novan elementon en 1940 kaj tiel pruvis ties ekziston.
McMillan okupiĝis dum la dua mondmilito eĉ pri radar- kaj sonaresploro, partoprenis en konstruado de la unua atombombo. Li ankaŭ ellaboris la sinkrociklotronon..
McMillan estis inter 1968 kaj 1971 prezidanto de la usona Nacia Naturscienca Akademio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.