La 5-a de junio estas la 156-a tago de la jaro (la 157-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 209 tagoj restas.
Je la 5-a de junio okazis, interalie:
- 1098: Unua krucmilito: armeo de selĝukoj komencis sieĝon de Antioĥio, en kiu krucmilitistoj, post konkero de la urbo la 3-an de junio, samtempe sieĝis citadelon defendatan de turkoj
- 1224: Laŭ la tradicio imperiestro Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio) fondis la universitaton de Napolo
- 1257: Pollando: princo de Krakovo kaj Sandomierz Boleslao la 5-a Hontema urbigis Krakovon laŭ magdeburga juro
- 1288: Batalo de Worringen: decida venko de Johano la 1-a super ĉefepiskopo de Kolonjo
- 1305: Klemento la 5-a iĝis papo
- 1409: Granda okcidenta skismo: Koncilio de Pizo detronigis papon Gregorio la 12-a kaj kontraŭpapon Benedikto la 13-a
- 1438: Albreĥto la 2-a provis en Jihlava akiri la ĉeĥan tronon
- 1443: La plej forta en Pollando tertremo, kies epicentro estis norde de Vroclavo
- 1625: Okdekjara Milito: hispana armeo de Ambrosio Spinola konkeris post longa sieĝo Breda
- 1654: Kristina kroniĝis kiel reĝino de Svedio
- 1752: Benjamin Franklin pruvis, ke la fulmo estas elektro
- 1806: Napoleono proklamis Reĝlandon Holando
- 1827: Turka armeo konkeris Akropolon en Ateno
- 1837: Teksaso: Houston akiris urborajton
- 1849: Per subskribo de la Konstitucio de Danio fare de Frederiko la 7-a Danio iĝis konstitucia monarkio
- 1851: Romano de Harriet Beecher Stowe La Kabano de Onklo Tom komencis aperadi en usona revuo
- 1862: Vjetnamio kaj Francio subskribis en Sajgono traktaton donantan al francoj 3 provincojn en Koĉinĉino
- 1864: Rusia Imperio malpermesis presadon per litovaj literoj — pro la Januara Ribelo
- 1866: Laŭ kalkuloj Plutono atingis afelion sur sia orbito - la posta okazos aŭguste 2113
- 1894: Pollando: inaŭguro de la pentra ekspozicio Panoramo pri Racławice en Lvovo, pentrita i.a. de Wojciech Kossak kaj Jan Styka - postmilite kun parto de la libroj el Ossolineum transprenita al Vroclavo
- 1900: Dua Bura milito: brita armeo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando konkeris Pretorion, ĉefurbon de la Respubliko de Suda Afriko
- 1912: Marista infanterio de Usono albordiĝis al Kubo
- Unua mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Vilno aperis unua numero de "Belorusa Vivo", redaktita de Franciŝak Aljaĥnoviĉ
- 1920: Soveta-Pola Milito: Unua Ĉeval-Armeo trarompis polan fronton en Vinica provinco
- 1927: En Pollando oni simbole komencis konstrui en Katowice la ĉefkatedralon al Kristo la reĝo - angulŝtono estis metita en 1932
- 1929: Ramsay MacDonald la duan fojon iĝis ĉefministro de Britio
- 1933: Usona Kongreso ĉesigis orbazon
- Dua mondmilito
- 1940: Batalo de Francio: komenco de la germana atako, Armea Grupo A (4-a, 6-a kaj 9-a armeoj) kaj Kirasita Grupo de generalo von Kleist, poste ankaŭ la 18-a armeo, transiris al atako de la rivero Somme kaj malsupra Aisne kontraŭ franca 3-a Armea Grupo (6-a, 7-a kaj 10-a); ŝanĝo en la kabineto de Paul Reynaud — Edouard Daladier forlasis la registaron, generalo Charles de Gaulle iĝis ŝtatsekretario
- 1941: Dua japana-ĉina milito: rezulte de bombado de Ĉongĉingo: post japana aeratako al la ĉina urbo Ĉongĉingo sufokiĝis en tunelo ĉirkaŭ 4 mil personoj, kie ili sin kaŝis; Adolf Hitler konfirmis lastajn preparojn de la operaco Barbaroso — atako kontraŭ Sovetunio; Britio donis krediton al Ĉinio
- 1942: Gestapo arestis en Vroclavo ĉirkaŭ 400 personojn el konspira organizo "Olimp", al kiu membris polaj kaj ĉeĥaj trudlaboristoj kaj reprezentantoj de pola antaŭmilita minoritato en Germanio; polaj partizanoj atakis koncentrejon en Romaszki (proksime al Biała Podlaska) liberigante 180 personojn (post kelkaj tagoj polico arestis 100); Operaco Reinhardt: en Kovel, en daŭrantaj de la 3-a de junio masakroj, germanoj pafmortigis 6–8 mil judojn; post perdo de 4 aviadilaj ŝipoj kaj krozoŝipo japana armeo komencis retiriĝi de Midvejinsuloj (usona venko iĝis turnopunkto en la batalo de Pacifiko); Usona Kongreso agnoskis proponon de la prezidento pri militdeklaro al Bulgario, Hungario kaj Rumanio; Aleutoj: japanoj grundiĝis al insuloj Attu kaj Kiska; Meksiko aliĝis al la usona deklaro
- 1943: Gestapo pafekzekutis en Pasieki 48 pasaĝerojn de la trajno Varsovio - Ostrołęka, venĝe pro mortigo de distriktestro; en Varsovio mortis pafvundita de germana patrolo la pola poeto Wacław Bojarski, redaktoro de konspira revuo; pola armita taĉmento el la centro de pola memdefendo en Przeobraż evakuis protekte antaŭ atakoj de ukrainoj ĉirkaŭ 18 mil polojn de diversaj vilaĝoj; Operaco Reinhardt: likvidante geton en Trembowla (nun en Ternopila provinco) germanaj-ukrainaj taĉmentoj pafmortigis 350 lastajn judojn; en Varsovia preĝejo Gestapo arestis 89 personojn, kune kun kelkdeko de soldatoj de la Organizo de Specialaj Batal-Agoj de Pola Enlanda Armeo, kolektitaj dum nupto de sia kolego - plimulto de soldatoj estis murdita, parto forveturigita al koncentrejoj, la taĉmento estis malformita; Ribelo de Zamość: taĉmento de Pola Enlanda Armeo bruligis vilaĝon Siedliska, setligitan de germanaj koloniistoj - oni pafmortigis 60 volksdeutsche kun bruligo de iliaj domoj; ordone de generalo Dwight D. Eisenhower estis kreitaj "Fortoj 141" por ekplani kampanjon de Italio (posta stabo komandata de generalo Harold Alexander); nokte germana 4-a Aviada Floto denove atakis Gorki
- 1944: Komandanto de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando ordonis al taĉmentoj enkorpiĝi al la Pola Enlanda Armeo; en koncentrejo Aŭŝvico mortis Bronisław Czech, 3-foja olimpika medalisto pri skiado (rifuzis instrui germanan junularon); germanaj ĝendarmoj komplete bruligis vilaĝon Olszanka en distrikto Krasnystaw kaj mortigis ĉirkaŭ 100 ĝiajn 100 loĝantojn; nokte de la 5-a/6-a de majo taĉmento de Pola Enlanda Armeo, komandata de Antoni Heda, liberigis de germana malliberejo en Końskie pli ol 60 polojn; Itala Fronto: Romo estis liberigita de usona 5-a Armeo; Orienta Fronto: Aviado de Malproksima Agado atakis fervojan nodon en Iași
- 1945: Kun subskribo de Berlina Deklaro, Aliancita Kontrolkonsilantaro transprenis regopovon en okupata Germanio
- 1947: En la Harvarda Universitato oni anoncis Planon Marshall por la postmilita Eŭropo atribuante 17 miliardojn da usonaj dolaroj
- 1959: Lee Kuan Yew iĝis unua ĉefministro de Singapuro
- 1963: Brita politikisto John Profumo konfirmis sian mensogon antaŭ Ĉambro de komunuloj pri sia implikiĝo en la seksa-spiona skandalo kun Christine Keeler kaj forlasis la registaron
- 1967: Arabaj-israelaj militoj: Israelo atakas najbare arabajn ŝtatojn — la sestaga milito komenciĝis inter Israelo, Egiptio, Jordanio kaj Sirio
- 1967: Romano de Gabriel García Márquez Cent jaroj da soleco aperis
- 1968: Robert F. Kennedy mortpafita de Sirhan Sirhan
- 1969: Tupolev 144 kiel unua pasaĝera aviadilo iĝis supersona
- 1972: Unua Konferenco de UN pri medio okazinta en Stokholmo rezultigis festadon de la Monda Tago de Medio la 5-an de junio ekde 1974 sub la tutmonda slogano La Tero estas nur unu
- 1973: Juĝejo en Hamburgo kondamnis estintan policestron de Sipo kaj sekureca servo en okupata Varsovio, Ludwig Hahn, al 12 jaroj de mallibero - du jarojn poste oni verdiktis ĝismortan malliberigon
- 1975: Malfermo de Sueza Kanalo post la sestaga milito
- 1977: Persona komputilo Apple II komerciĝis
- 1977: Hinda Oceano: puĉo sur Sejŝeloj
- 1981: Centroj por Kontrolo de Malsanoj registris inter 5 viraj samseksemuloj en Los-Anĝeleso en sia ĉiusemajna bulteno malsanon pri malofta pneŭmonio, kune kun unua ĝia priskribo - nomata post unu jaro aidoso
- 1981: Al Pollando post 30 jaroj de malesto alvenis verkisto Czesław Miłosz
- 1982: En Varsovio oni trovis korpon de Emil Barchański, 16-jara lernanto ligita al opozicio - la plej juna viktimo de la milita stato en Pollando
- 1992: Pollando: nokte de la 4-a/5-a laŭ propono de prezidento Lech Wałęsa Pola Sejmo eksigis registaron de Jan Olszewski
- 1995: Unuan fojon oni observis novan materistaton - kondensato de Bose Einstein
- 1996: Asteroido Inastronoviny malkovrita de la ĉeĥa Observatorio Kleť
- 1999: 7-a pilgrimado de Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis
- 2006: Beogrado: post disfalo de federacio kun Montenegro serba parlamento proklamis sendependecon de Serbio
- 2008: Al litova Vikivortaro oni enkondukis 50 000 artikolojn
- 2011: Ollanta Humala gajnis prezidentan balotadon en Peruo
- 2014: Milito en Donecka baseno: nokte de la 4-a/5-a de junio ribelantoj atakis 3 limgardejojn de Luganska provinco — post interŝanĝo de pafoj limgardistoj fermis kaj forlasis ilin. Tiamaniere Ukrainio perdis kontrolon super 130 km longa landlimo kun Rusio
- 2014: En Varsovio oni inaŭguris kune kun Muzeo pri Historio de Polaj Judoj la Ĝardenon de Justuloj por memorigi batalantojn kontraŭ totalismoj kaj defendantojn de homrajtoj - interalie ĝis nun oni memorigis Jan Karski, Marek Edelman, Anna Politkovskaja, Nelson Mandela kaj Witold Pilecki
- 2016: Kazaĥio: 25 personoj pereis (en tio 18 atakantoj) kaj 37 vundiĝis en la pafado en Aktobe dum la atako de 3 grupoj de islamanoj al armilejoj
- 2017: Montenegro membriĝis al NATO
- 2017: Barejno, Egiptio, Libio, Saud-Arabio, Jemeno kaj Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro, akuzante ĝin pri malstabiligo de la regiono
- 2021: Reage al la forkapto de la belorusa opozicia ĵurnalisto Raman Prataseviĉ, la landoj de Eŭropa Unio suspendis siajn flugojn super Belorusio kaj de la noktomezo malakceptis aviadilojn de belorusaj flugkompanioj
- 1412: Ludoviko la 3-a Gonzaga, markizo de Mantovo (m. 1478)
- 1493: Justus Jonas, germana humanisto, teologo, reformisto (m. 1555)
- 1640: Pu Songling, ĉina verkisto, poeto, eseisto, kies La strangaĵoj de Liaozhai aperis en Serio Oriento-Okcidento, rete legeblaj (m. 1715)
- 1646: Elena Lucrezia Cornaro Piscopia, itala filozofino kaj matematikistino (m. 1684)
- 1656: Joseph Pitton de Tournefort, franca botanikisto difininta genron por plantoj (m. 1798)
- 1723: Adam Smith, skota ekonomikisto, aŭtoro de la libro La Riĉo de Nacioj (m. 1790)
- 1729: Cláudio Manuel da Costa, brazila juristo kaj poeto, unu el la protagonistoj en la Minas-Ĝerajsa Konspiro (m. 1789)
- 1757: Pierre Jean Georges Cabanis, franca kuracisto kaj filozofo (m. 1808)
- 1760: Johan Gadolin, finna kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de itrio (m. 1852)
- 1781: Christian Lobeck, germana spertulo pri la grek-romia antikvo (m. 1860)
- 1797: Said ibn Sultan, sultano de Omano, sajido, praido de Mohamedo (m. 1856)
- 1814: Antal Kagerbauer, hungara arkitekto, ankaŭ de tombomonumentoj (m. 1872)
- 1840: Bálint Mikó, hungara politikisto de Miercurea Ciuc (m. 1919)
- 1846: Alajos Pachinger, hungara zoologo, instruisto, stenografo (m. 1913)
- 1868: James Connolly, irlanda esperantisto kaj ribelanto en la Paska Ribelo (m. 1916)
- 1878: Francisco Villa, meksika generalo kaj revoluciisto (m. 1923)
- 1883: John Maynard Keynes, angla ekonomikisto, kies ideoj fundamente ŝanĝis la teorion kaj praktikon de la moderna makroekonomiko (m. 1946)
- 1888: Dezső Sinkovich, rumania hungara industriartisto, grafikisto, scenejdekoraciisto (m. 1933)
- 1895: Ödön Balogh, hungara lingvisto, etnografo (m. 1972)
- 1897: Elemér Jakobovits, hungara ĵurnalisto kaj sportverkisto (m. 1979)
- 1898: Federico García Lorca, hispana poeto, dramisto, pentristo, komponisto, reprezentanto de Generacio de la 27a (m. 1936)
- 1900: Dennis Gabor, brita fizikisto, inventinto kaj evoluiginto de holografio (m. 1979)
- 1909: Sándor Ambrus, hungara aktoro, edzo de Magda Hegyessy (m. 2003)
- 1917: Maurice Duverger, franca juristo, politologo, sociologo kaj politikisto (m. 2014)
- 1919: Jerzy Łanowski, pola klasika filologo, profesoro, tradukisto de Menandro, Eŭripido, Sofoklo, Heziodo (n. 2000)
- 1920: Antal Nyárády, rumania hungara botanikisto (m. 1982)
- 1921: Gérard de Sède, franca ĵurnalisto kaj verkisto pri historiaj temoj (m. 2004)
- 1924: R. J. Milton, finna esperantisto loĝanta en Azio, redaktanto de "Esperanta Finnlando", estrarano de la Esperanto-Asocio de Finnlando kaj de la Esperanto-klubo de Helsinki (m. 2007)
- 1928: Otto F. Walter, svisa eldonisto kaj verkisto (m. 1994)
- 1930: Miklós Rónaszegi, hungara verkisto de sciencfikcio (m. 2022)
- 1931: Annamária Lengyel, hungara-rumana dancistino
- 1931: Jerzy Prokopiuk, pola gnozulo, antropozofo, herezulo, verkisto, eseisto kaj ĉefa tradukisto de Carl Gustav Jung
- 1935: Gyula Telegdy, hungara kuracisto, akademiano (m. 2023)
- 1937: Marek Pietrzak, pola historiisto, fondinto kaj unua prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, LKK-prezidanto de IJK 1959, ĝenerala sekretario de TEJO (m. 1968)
- 1937: Magda Telegdi, hungara verkistino, edzino de Zoltán Veress
- 1939: Joe Clark, 16-a ĉefministro de Kanado (m. 1980)
- 1941: Katalin Balázs, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (m. 2015)
- 1941: Zsuzsanna Hiripi, rumania hungara ceramikistino
- 1941: Barbara Brylska, pola filma aktorino, konata en estinta Orienta Bloko
- 1942: Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, prezidento de Ekvatora Gvineo
- 1949: Ken Follett, kimra verkisto de trileroj kaj historiaj romanoj
- 1954: Ludwik Dorn, pola politikisto, publicisto, parlamentano
- 1956: Kenny G, usona saksofonisto kaj klarnetisto
- 1958: Avigdor Lieberman, israela politikisto, deputito de Knesset, vicĉefministro
- 1964: Gonçalo Neves, portugala agronomo kaj lingvoinstruisto, Esperanto-verkisto kaj poeto, membro de Ibera skolo, interlingvisto, akademiano, lingva revizianto de "Monato", premiito de Internaciaj Floraj Ludoj kaj Belartaj Konkursoj de UEA, laŭreato de Premio Grabowski, tradukisto kaj eseisto rete legebla en Esperanto
- 1964: Torsten Bendias, germana psikologo, aŭtoro de germanlingva libro pri Esperanto-Junularo de GDR, kiun li reprezentis en IJK 1988 kaj IJK 1989
- 1965: Michael E. Brown, usona astronomo, profesoro pri planeda astronomio en la Kalifornia Instituto de Teknologio
- 1978: Sylwia Najah, pola teatra kaj filma aktorino, rolinta en la muzikalo Violonisto sur la tegmento
- 1979: David Bisbal, hispana kantisto el Andaluzio
- 1981: Attila Balázs D., rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, marketikfakulo
- 1983: Amina Okujeva, ukraina kuracistino kaj militistino, murdita (m. 2017)
- 708: Jakobo el Edessa, siria historiisto kaj gramatikisto, teologo de Siria Ortodoksa Eklezio (n. ĉirkaŭ 640)
- 754: Sankta Bonifaco, anglosaksa sanktulo, apostolo de Germanio (n. ĉirkaŭ 672)
- 754: Sankta Eobano, kristana martiro kaj episkopo, sanktulo
- 1296: Edmundo Crouchback, filo de Henriko la 3-a (Anglio) (n. 1245)
- 1310: Amalriko de Tiro, princo de Tiro, guberniestro de Kipro (n. 1272)
- 1316: Ludoviko la 10-a, reĝo de Francio (n. 1289)
- 1612: Hans Leo Hassler, germana komponisto, horloĝofaristo kaj produktisto de muzikaŭtomatoj (n. 1564)
- 1615: Toyotomi Hideyori, filo kaj heredonto de ministro Toyotomi Hideyoshi (n. 1593)
- 1640: Friedrich Hortleder, germana historiisto (n. 1597)
- 1722: Johann Kuhnau, germana verkisto kaj komponisto (n. 1660)
- 1724: Henry Sacheverell, angla anglikana pastoro kaj politikisto (n. 1674)
- 1740: Johann Georg Abicht, germana teologo kaj orientalisto (n. 1672)
- 1802: Johann Christian Gottlieb Ernesti, germana klasika filologo (n. 1756)
- 1816: Giovanni Paisiello, itala komponisto (n. 1740)
- 1825: Odiseas Andrucos, greka militisto, heroo de la greka milito de sendependiĝo (n. 1788)
- 1826: Carl Maria von Weber, germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto (n. 1786)
- 1830: Carmine Crocco, itala bandito kaj murdisto (m. 1905)
- 1865: John Richardson, skota kirurgo, naturalisto kaj arkta esploristo (n. 1787)
- 1868: Anselm Hüttenbrenner, aŭstra komponisto kaj muzikkritikisto (n. 1794)
- 1886: Károly Kalchbrenner, hungara luterana pastro kaj fungosciencisto (n. 1807)
- 1893: Karl Joseph von Hefele, germana episkopo kaj historiisto (n. 1809)
- 1894: Karl Theodor Liebe, germana geologo kaj ornitologo (n. 1828)
- 1900: Stephen Crane, usona ĵurnalisto kaj naturalisma verkisto (n. 1871)
- 1910: O. Henry, usona verkisto (n. 1862)
- 1915: Leo Herzberg-Fränkel, aŭstra ĵurnalisto (n. 1827)
- 1921: Georges Feydeau, franca verkisto (n. 1862)
- 1944: Józef Beck, pola politikisto, soldato de Polaj Legioj, diplomato, oficiro (n. 1894)
- 1955: Pattillo Higgins, usona geologo kaj nafta entreprenisto (n. 1863)
- 1975: Paul Keres, estona ŝakgrandmajstro kaj ŝakverkisto (n. 1916)
- 1979: Heinz Erhardt, germana aktoro, komikulo, poeto (n. 1909)
- 1995: Canko Murgin, bulgara geografo, historiografo de la Esperanto-movado en Bulgario kaj dumviva membro de UEA, kontribuanta al "Bulgara Esperantisto", "Nuntempa Bulgario", "Paco" kaj aliaj periodaĵoj (n. 1921)
- 1999: Ernie Wilkins, usona komponisto, saksofonisto kaj bandestro de moderna ĵazo (n. 1919)
- 2000: Jeanne Hersch, svisa filozofino, prifilozofa profesorino kaj verkistino (n. 1910)
- 2004: Ronald Reagan, usona aktoro, guberniestro de Kalifornio, prezidento de Usono 1981-1989 (n. 1911)
- 2005: Lothar Warneke, germana reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1936)
- 2006: András Szederjesi, rumania hungara skulptisto (n. 1926)
- 2008: Eugenio Montejo, venezuela poeto kaj eseisto (n. 1938)
- 2009: Baciro Dabó, politikisto de Gvineo Bisaŭa, murdita (n. 1958)
- 2012: Ray Bradbury, usona sciencfikcia verkisto (n. 1920)
- 2015: Tariq Aziz, iraka politikisto kaj diplomato (n. 1936)
- 2017: Anna Jókai, hungara verkistino, poetino kaj pedagogo (n. 1932)
- 2023: Astrud Gilberto, brazila kantistino (n. 1940)
- 2024: Ben, franca artisto (n. 1935)
La 5-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):