From Wikipedia, the free encyclopedia
KAGERBAUER Antal estis hungara arkitekto naskita en Abrudbánya la 5-an de junio 1814 kaj mortinta en Torda la 8-an de oktobro 1872.
Antal Kagerbauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1814 en Abrud |
Morto | 8-an de oktobro 1872 (58-jaraĝa) en Turda |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Antal Kagerbauer estis disĉiplo de la konstrumajstro Georg Winkler. Li finis la konstruadon de la kazerno Sankta Georgo (1834-1836), respektive la konstruadon de la dubranĉa reformita preĝejo. Inter 1836 kaj 1843 li gvidis la renovigon de la domo Teleki–Pataki. Li projektis la preĝejon novgotikan Szentpéteri konstruitan inter 1844 kaj 1846. Inter 1859 kaj 1860 li projektis kaj konstruis la kastelon de Marosújvár. En 1865 sub lia gvido konstruiĝis la teatro de la Strato Farkas (la unua ŝtonteatro de Koloĵvaro). En la Tombejo Házsongárd pluraj tombmonumentoj estis konstruitaj laŭ liaj projektoj (Gábor Barra, Sándor Bölöni Farkas, Márton Debreczeni, kripto Rhédey–Mikó, Gábor Szentiványi).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.