La 4-a de majo estas la 124-a tago de la jaro (la 125-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 241 tagoj restas.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 4-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 374: Mezameriko: Atlatl Cauac iĝis reganto de Teotiŭakano, historia urbo en la Valo de Meksiko
- 1201: Detruiga tertremo en aŭstra duklando Stirio, sentebla tre forte en Ĉeĥio, Moravio, en suda kaj meza Germanio kaj en Pollando
- 1415: Koncilio de Konstanco kondamnis konceptojn de John Wyclif
- 1493: Papo Aleksandro la 6-a disdividis per la papa buleo Inter caetera la Novan Mondon inter Hispanio kaj Portugalio
- 1521: Por protekti Martenon Lutero de reprezalioj, saksa princo Frederiko la 3-a ŝajnigis lian forkapton kaj poste sub alia nomo de kavaliro Georgo kaŝis lin por 10 monatoj en kastelo Wartburg
- 1626: Nederlanda navigisto Peter Minuit alvenis al insulo Manhattan
- 1630: Kadre de la persa-turka milito venko de turka armeo en la batalo de Mahidaŝt, apud Kermanŝaho
- 1776: Rod-Insulo kiel unua usona kolonio proklamis sendependecon disde Britio
- 1780: Anglio: en Epsom okazis unua Derbio - unu el la plej prestiĝaj ĝis nun ĉevalkonkuroj
- 1793: Franca revolucio: Nacia Konvencio enkondukis maksimumajn registarajn prezojn
- 1802: Dumviva militservo en Habsburga monarkio estis abolita
- 1807: Traktato de Finckenstein inter Napoleono Bonaparte kaj Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro
- 1814: Ŝipo kun ekzilita Napoleono alvenis al insulo Elbo
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: nokte regimento de Ignacy Mystkowski apud Stok (proksime al Ostrów Mazowiecka) embuskis kontraŭ cara militistaro, gajnante unu el la plej grandaj polaj bataloj de la ribelo
- 1886: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Tiĥo
- 1886: Dum paca manifestacio de laborista movado en Ĉikago nekonata atakanto ĵetis bombon al amaso da policanoj
- 1896: Brita gazeto "Daily Mail" aperis - la plej malnova "tablojdo"
- 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Vatikano
- 1904: Usonanoj komencis konstrui Panaman kanalon
- 1904: Germanio: sporta kaj futbala klubo FC Schalke 04 fondiĝis
- 1911: Wilhelm Filchner eknavigis de Bremerhaven al Antarkto
- 1912: Itala-turka milito: itala armeo aneksis insulon Rodoso
- Unua mondmilito
- 1915: Orientaj Karpatoj: finiĝis batalo pri la monto Makivka en preskaŭ semajnon - unua grava batalo de ukrainaj siĉ-pafistoj
- 1917: 412 maristoj pereis rezulte de sinkigo de la brita ŝipo SS Transylvania fare de germana submarŝipo en la Golfo de Ĝenovo
- 1918: Franca marŝalo Ferdinand Foch iĝis ĉefkomandanto de ententaj armeoj
- 1919: Ĉinio: en Pekino ekestis Movado de 4-a de majo, direktita kontraŭ decidoj de la Traktato de Versajlo, en Tajvano studentoj ekribelis rekomendante bojkoton de fremdaj varoj
- 1924: La 8-a Somera Olimpiko komenciĝis en Parizo; Etienne Oehmichen gajnis premion de 90 000 francaj frankoj pro unua sukcesa fermita cirkvita helikopterflugo, sekvante triangulan trajektorion kun longo de unu km, la flugo daŭris proksimume 7 minutojn kaj 40 sekundojn
- 1930: Brita Hindio: britoj arestis Mahatmon Gandhi
- 1932: Kondamnita al 11 jaroj da mallibero pro imposta fraŭdo Al Capone estis veturigita al severa federacia malliberejo en Atlanta
- 1934: Dua Pola Respubliko: Pola Asocio de Inĝenieroj kaj Teknikistoj pri Konstruado fondiĝis
- 1937: Oni malpermesis al bulgaraj civitanoj partopreni Hispanan Enlandan Militon
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Bydgoszcz komenciĝis deportado de poloj al Ĝenerala Gubernio; Norvega Fronto: dum batalo de Narvik en fjordo Rombakken germanaj aviadiloj sinkigis polan destrojeron ORP Grom - 59 maristoj pereis; germanoj sen batalo okupis Namsos; Rudolf Höß nomumiĝis unua komandanto de koncentrejo Aŭŝvico; Adolf Hitler prokrastis atakon al Okcidenta Eŭropo ĝis la 7-a de majo
- 1941: nokte Luftwaffe atakis Belfaston, Barrow-in-Furness (Kumbrio) kaj ankoraŭfoje Liverpool kaj Birkenhead; Bomba Korpuso de RAF atakis germanajn ŝipojn en la haveno Brest
- 1942: SS-anoj en koncentrejo Aŭŝvico faris unuan selekton - personoj ne taŭgaj al laboro estis direktitaj al gasejoj; Batalo de Korala Maro komenciĝis - usona kune kun aŭstralia kontraŭ japana mararmeo - aviadilŝipoj ekbatalis kontraŭ si; Birma Fronto: marborde de Bengala Golfo brita armeo evakuiĝis de Akyab; Sudokcidenta Pacifiko: japana grupo destinita ekregi Port-Moresbon forlasis Rabaul; nokte RAF atakis Stutgarton
- 1943: ĉefministro de pola registaro en ekzilo W. Sikorski informis publikan opinion en la mondo pri eksplodo de la ribelo en varsovia geto; Hungario: regento Miklós Horthy suspendis debatojn de parlamento; nokte RAF atakis Dortmund
- 1944: 3-a Brigado de Enlanda Armeo frakasis atakantan ĝin Litovan Helpan Korpuson apud Turgiel (nord-oriente de Šalčininkai)
- 1945: Kapitulaco de Germanio de majo 1945: rande de Wendisch Evern apud Lüneburg admiralo von Friedeburg subskribis kapitulacon de germanaj armeoj en Nederlando, Danio, Norvegio kaj nord-okcidenta Germanio; trupoj de usona 7-a Armeo sen batalo eniris al Aŭstrio - Salzburg kaj Innsbruck kapitulacas; apud Swinemünde sinkis trafita de bomboj germana ŝipo HSK Orion kun militaj rifuĝintoj; brita armeo okupis forlasitan koncentrejon Neuengamme en Hamburgo; polaj soldatoj batalis pri Klietz apud Stendal; Hans Frank estis arestita de usonaj soldatoj en Schliersee, de kie li gvidis "filion de ĜG en Pollando"; de Trzic en Jugoslavio fuĝis de filio de koncentrejo Mauthausen pli ol 100 poloj kaj francoj, kiuj formis partizanan brigadon; Ĉeĥio: alia partizana brigado je la nomo al Jan Žižka liberigis Vizovice; Ĉefkomandanto de Aliancitaj Fortoj en Eŭropo, generalo Eisenhower ordonis antaŭenigon de usonaj trupoj por liberigo de la sudokcidenta parto de Ĉeĥoslovakio
- 1953: Ernest Hemingway ricevis Premion Pulitzer pro la novelo La oldulo kaj la maro
- 1954: Generalo Alfredo Stroessner okazigis militistan puĉon en Paragvajo
- 1956: Operaco Redwing komencita - serio de 17 usonaj nukleaj testoj faritaj en atoloj Bikini kaj Eniwetok
- 1959: En Usono okazis unua ceremonio de enmanigo de la muzikaj premioj Grammy Award (por la pasinta jaro)
- 1969: Socialista Partio fondiĝis en Francio
- 1974: Japaninoj kiel unuaj virinoj en la mondo surgrimpis Manaslu, pinton de la monto pli alta ol 8 mil m
- 1979: Margaret Thatcher iĝis unua virina ĉefministro de Britio, post malvenko de oficanta registaro de James Callaghan
- 1982: Falklanda milito: brita destrojero HMS Sheffield estis sinkigita de argentinanoj - 20 maristoj pereis
- 1985: La 30-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Göteborg
- 1986: Nuklea akcidento de Ĉernobilo: en Ukraina SSR zono de evakuo ĉirkaŭ Ĉernobilo kreskis ĝis 30 kilometroj (oni evakuis pro la akcidento preskaŭ 150 000 homojn, poste la evakua nombro kreskis ĝis 350 000 homoj)
- 1990: Latva SSR proklamis sendependecon (de Sovetunio) — la Supera Soveto de Latva Soveta Socialisma Respubliko deklaris ĝian restarigon, kaj la pakton Molotov-Ribbentrop kaj sekvan sovetan okupadon deklaris kontraŭleĝa (plena sendependeco okazis dum la aŭgusta puĉo)
- 1991: La 36-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Romo
- 1994: Kairo: Ĉefministro de Israelo Jicĥak Rabin kaj prezidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat subskribis interkonsenton pri aŭtonomeco de Gaza Sektoro kaj Jeriĥo - limigita Palestina aŭtonomio kreiĝis
- 1996: José María Aznar iĝis ĉefministro de Hispanio
- 2000: Ken Livingstone fariĝis urbestro de Londono
- 2000: Komputviruso ILOVEYOU dum unu tago disvastiĝis en la tuta mondo, infektante 10% de komputiloj, ligitajn al Interreto kaj kaŭzante perdojn je 5,5 mld da usonaj dolaroj
- 2001: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis apostolan pilgrimon laŭ la itinero de Paŭlo de Tarso, de Grekio al Sirio, kaj de tie al Malto
- 2004: Plena luna eklipso okazis
- 2006: Litovio: arbara incendio ekis en la Kurona duoninsulo - dum 5 tagoj bruliĝis 235,66 ha da arbaro inter Smiltynė kaj Alksnynė
- 2007: Kansaso: tornado detruis urbon Greensburg
- 2008: 5 milicanoj pereis en bomba atenco en Grozno, la ĉefurbo de Ĉeĉenio (Rusio)
- 2009: Sudkorea destrojero malebligis atakon de somaliaj piratoj kontraŭ nordkorea komerca ŝipo
- 2009: En pafado dum nupto apud Mardin en sud-orienta Turkio 44 personoj pereis kaj 6 vundiĝis
- 2014: Juan Carlos Varela gajnis prezidentan baloton en Panamo
- 2017: Bojko Borisov la trian fojon iĝis ĉefministro de Bulgario
- 2018: Lige al enkonduko de prezidenta sistemo en Ĉado oni forigis postenon de ĉefministro
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: ukraina armeo rekonkeris kvar setlejojn lime de Ĥersona kaj Mikolajiva provincoj forlasitajn de rusia armeo; registaro de Aŭstralio sankciigis 76 rusiajn politikistojn kaj 34 el Donbaso
- 2023: miilitparadoj okaze de la Venkotago ne okazis en pluraj urboj de Rusio pro sekurecaj kialoj
Naskiĝoj
- 1008: Henriko la 1-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (m. 1060)
- 1655: Bartolomeo Cristofori, itala konstruisto de muzikiloj, inventinto de piano (m. 1731)
- 1671: Mihály Esterházy, hungara ĉambelano, filo de Pál Esterházy (m. 1721)
- 1770: François Gérard, franca novklasikisma pentristo (m. 1837)
- 1772: Friedrich Arnold Brockhaus, germana eldonisto, redaktoro, enciklopediisto (m. 1823)
- 1776: Johann Friedrich Herbart, germana filozofo, psikologo, kreinto de scienca pedagogio (m. 1841)
- 1777: Louis-Jacques Thénard, franca kemiisto, malkovrinto de boro kaj hidrogena peroksido (m. 1857)
- 1825: Thomas Henry Huxley, angla biologo specializita en kompara anatomio, prezidanto de la Reĝa Societo de Londono kaj membro de la Linea Societo de Londono (m. 1895)
- 1827: John Hanning Speke, angla vojaĝisto, oficiro en Panĝabio, esploristo de Afriko (m. 1864)
- 1852: Alice Liddell, anglino, kiu estis inspiro de Lewis Carroll por ĉefrolulino de La aventuroj de Alicio en Mirlando kaj Trans la spegulo (m. 1934)
- 1856: Dénes Szabó, hungara ginekologo, medicinhistoriisto (m. 1918)
- 1862: Hugo Flintzer, germana pentristo kaj ilustristo (m. 1917)
- 1877: Mordeĥaj Gebirtig, juda poeto, komponisto kaj kantisto jidlingva, esperantigita de Mikaelo Bronŝtejn (m. 1942)
- 1879: Mózes Szabó, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (m. 1957)
- 1881: Aleksandr Kerenskij, ĉefministro de la Portempa Registaro de Rusio (m. 1970)
- 1882: Wilhelm Lehmann, germana instruisto kaj verkisto (m. 1968)
- 1893: Miklós Czinczár, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto, poeto (m. 1945)
- 1896: Werner von Fichte, germana policisto kaj verkisto (m. 1955)
- 1904: Bude Borjan, kroata komunisto, aktivulo de la Akademia Esperanto-klubo en Zagrebo, kunredaktinto de "La Suda Stelo", murdita (m. 1941)
- 1908: Antal Büchl, rumania hungara lokhistoriisto (m. 1980)
- 1909: Wacław Komar, pola generalo, partoprenanto de la Hispana Enlanda Milito, funkciulo de sekureca servo, komandanto de la Korpuso pri Interna Sekureco (m. 1972)
- 1916: Jane Jacobs, usona urboplanistino (m. 2006)
- 1924: Otto Grünmandl, aŭstra verkisto kaj kabaredisto (m. 2000)
- 1928: Margit B. Nagy, rumania hungara arthistoriistino (m. 2007)
- 1928: Maynard Ferguson, kanada ĵaz-trumpetisto kaj flugilkornisto (m. 2006)
- 1928: Elemér Hankiss, hungara sociologo, literaturteoriulo (m. 2015)
- 1928: Hosni Mubarak, prezidento de Egiptio, militisto (m. 2020)
- 1929: Audrey Hepburn, brita dancistino, aktorino kaj ambasadorino de Unicef, rolinta en filmoj Roman Holiday, Matenmanĝo ĉe Tiffany, Mia bela damo (m. 1993)
- 1929: Ronald Golias, brazila aktoro kaj humuristo (m. 2005)
- 1933: Erwin Gatz, germana teologo kaj eklezihistoriisto (m. 2011)
- 1934: Petro De Smedt, flandra filologo, Esperanto-vortaristo, kariljonisto (m. 2024)
- 1938: Endre Veress, rumania hungara poeto, verkanta pri agrikulturaĵoj en "Popolo de Vilaĝoj"
- 1939: Amos Oz, israela verkisto, kunfondinto de organizaĵo Pacon Nun, lekciisto de literaturo en la Universitato Ben-Gurion de Negevo (m. 2018)
- 1940: Zoltán Krizsán, rumania hungara artkritikisto, filmestetikisto (m. 1993)
- 1940: Henryk Zimoń, pola religiosciencisto, etnologo, misiisto de la Dia Vorto, profesoro de la Katolika Universitato de Lublin
- 1941: Joachim Wanke, germana romkatolika episkopo
- 1944: Monica Bleibtreu, aŭstra aktorino, profesorino pri aktorado kaj scenaristino, rolinta en la filmo Kvar minutoj (m. 2009)
- 1944: Edmund Wnuk-Lipiński, pola sociologo, sciencfikcia verkisto (m. 2015)
- 1959: Inger Nilsson, sveda aktorino, konata en la rolo de Pipi Ŝtrumpolonga
- 1960: Werner Faymann, federacia kanceliero de Aŭstrio
- 1965: László Szűcs, rumania hungara poeto, ĵurnalisto
- 1970: Karla Homolka, kanada seria murdistino
- 1975: Sándor Goron, hungara poeto, tradukisto, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1981: Boróka Balázs, rumania hungara verkistino, tradukistino kaj instruistino de la rumana lingvo
Mortoj
- 304: Floriano, romia martiro kaj sanktulo (n. nekonata)
- 1406: Coluccio Salutati, florenca kanceliero kaj klerulo (n. 1331)
- 1471: Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), filo de Henriko la 6-a (Anglio) (n. 1453)
- 1508: Christoph Mendel von Steinfels, episkopo de Chiemsee (n. nekonata)
- 1556: Luca Ghini, itala kuracisto kaj botanikisto, profesoro en la Universitato de Bolonjo kaj fondinto de la unua Botanika Ĝardeno en Eŭropo (n. 1490)
- 1591: Hugo Donellus, franca juristo, universitata profesoro kaj humanisto (n. 1527)
- 1605: Ulisse Aldrovandi, itala kuracisto kaj natursciencisto (n. 1522)
- 1677: Isaac Barrow, angla matematikisto kaj teologo, malkovrinto de la fundamenta teoremo de kalkulo (n. 1630)
- 1681: Johannes Musaeus, germana teologo kaj filozofo (n. 1613)
- 1727: Louis-Armand de Bourbon-Conti, franca nobelo kaj militisto (n. 1695)
- 1785: János Sajnovics, hungara jezuito, lingvisto esploranta la samean lingvon, astronomo (n. 1733)
- 1799: Tipu Sultan, reganto de Majsura reĝlando en Barato (n. 1750)
- 1824: Joseph Joubert, franca verkisto kaj moralisto (n. 1754)
- 1843: Friedrich Wilhelm Facius, germana gliptikisto kaj medalisto (n. 1764)
- 1875: Heinrich Ewald, germana teologo kaj orientalisto (n. 1803)
- 1878: Ferdinand Höfer, germana-franca kuracisto, leksikografo kaj tradukisto (n. 1811)
- 1880: Edward Clark, ŝtatestro de Teksaso dum la Usona Enlanda Milito (n.1815)
- 1890: Ernst Rudolf Neubauer, aŭstra verkisto kaj pedagogo (n. 1828)
- 1916: Joseph Mary Plunkett, irlanda defendanto de la irlanda lingvo kaj esperantisto, ribelanto en la Paska Ribelo, ekzekutita (n. 1887)
- 1919: Milan Rastislav Štefánik, slovaka astronomo, politikisto kaj generalo de la franca armeo (n. 1880)
- 1921: Alfred Hermann Fried, aŭstra Nobelpremiita ĵurnalisto kaj pacemulo, esperantisto, kunfondinto de Deutsche Friedensgesellschaft (n. 1864)
- 1924: Miksa Bródy, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj milita raportisto el Svislando (n. 1875)
- 1938: Carl von Ossietzky, germana verkisto kaj ĵurnalisto, Nobelpremiita pacisto, kontraŭulo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, viktimo de gestapa malliberejo (n. 1889)
- 1955: George Enescu, rumana komponisto, violonisto kaj instruisto (n. 1881)
- 1961: Maurice Merleau-Ponty, franca filozofo, reprezentanto de fenomenologio kaj ekzistencialismo (n. 1908)
- 1969: William Edward Collinson, angla lingvisto, kunlaboranto de esplorprogramo pri International Auxiliary Language Association, aŭtoro de populariga libro en Esperanto pri lingvistiko La Homa Lingvo, vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, kunlaboranto de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj de Internacia Kongresa Universitato, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (n. 1889)
- 1974: Otton Nikodym, pola-usona matematikisto, kunfondinto de Pola Matematika Societo (n. 1887)
- 1974: Štěpán Urban, ĉeĥa komponisto, instruisto de muziko kaj esperantista poeto premiata ĉe Belartaj Konkursoj, edzo de Eli Urbanová, popularigata de Esperanto-Muzeo en Svitavy (n. 1913)
- 1977: Karel Höger, ĉeĥa aktoro kaj esperantisto ludinta en preskaŭ 100 filmoj kaj en Verda Stacio (n. 1909)
- 1978: Henryk Magnuski, pola-usona inĝeniero, inventinto de radiotelefono "walkie-talkie", kies 6 patentoj donis fundamenton al movtelefonio (n. 1909)
- 1980: Josip Broz Tito, marŝalo kaj prezidento de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, kunfondinto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (n. 1892)
- 1981: Jenő Gárdonyi, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1900)
- 1987: Anci Barna, hungara aktorino, edzino de László Misoga (n. 1902)
- 1995: Kornelio Fabro, itala filozofo kaj teologo, reprezentanto de tomismo (n. 1911)
- 1998: Theodor Oberländer, germana politikisto, membro de NSDAP, oficiro de Abwehr (n. 1905)
- 2004: David Reimer, kanada knabo edukata kiel virino, sinmortiginto (n. 1965)
- 2009: Fritz Muliar, aŭstra aktoro, kabaretisto, komikisto, recitanto kaj verkisto (n. 1919)
- 2011: Frans Sammut, malta verkisto, kreinto de nefikcio (n. 1945)
- 2014: Dinara Safina, brita tenisistino (n. 1983)
- 2021: Simon Achidi Achu, kameruna politikisto, ministro pri justico, ĉefministro de Kameruno (n. 1932)
- 2022: Stanislaŭ Ŝuŝkeviĉ, prezidento de Belorusio (n. 1934)
- 2024: Frank Stella, usona pentristo (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Floriano, romia oficiro, martiro, patrono de fajrobrigadanoj
- Internacia Tago de Fajroestingisto
- Rememoro de la mortintoj en Nederlando, rilatanta al nederlandaj viktimoj de la dua mondmilito kaj poste
- Japanio: Tago de Verdaĵo
- Birdo-Tago en Usono
Tagoj de semajno
La 4-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.