La Movado de la 4-a de majo (ĉine 五四運動) estis grava movado socipolitika kaj kultura de ĉinaj intelektuloj ekde 1915 ĝis 1925. Nomiĝas la movado de studenta ribelo je la 4-an de majo 1919. La movado celis nacian sendependecon, liberigi individuojn, reformi la socion kaj kulturon. La kultura parto de la movado okazis unue kaj ankaŭ nomiĝis la Movado de nova kulturo (ĉine 新文化運動).[1]

Thumb
Studentoj kolektiĝas en Pekino dum la movado de la 4-a de majo
Thumb
Marŝantaj studentoj antaŭ la pordego Tian An Men, 1919

Movado de nova kulturo

La centra influo, kiu allogis la intelektulojn al la ideo de nova kulturo estis la monata revuo Nova Junularo, kies ĉefredaktoro estis revoluciema intelektulo Chen Duxiu. En la 1-a eldono de la revuo, Chen Duxiu publikigis artikolon Al la junuloj (ĉine 敬告青年), kiu proponis virtojn, kiujn li konsideris necesajn por la nova epoko. Poste, Hu Shi publikigis artikolon Pri la Reformado de Literaturo (ĉine 文學改良芻議), proponante reformi la ĉinan literaturon per moderna lingvo kaj modernaj valoroj. La artikoloj gajnis vastan popularecon, kaj komenciĝis unu movado por nova nacia kulturo.

La Novkultura Movado atakis tradiciajn konfuceajn dogmojn kaj adoris okcidentajn valorojn, precipe sciencon kaj demokratiismon.[2] En la movado troviĝis individuoj kun diversaj tendencoj, ekzemple liberalismo, pragmatismo, naciismo, anarkiismo kaj socialismo. Sed unuiĝinte, ili kritikis tradician ĉinan moralon, filozofion kaj religion, la sociajn kaj politikajn instancojn, kaj lingvon.

Ili proponis anstataŭigi la klasikan literaturan lingvon, kiun jam delonge parolis neniun, per lingvo parolata de ordinara popolo (ĉine 白話文). Kelkaj intelektuloj esprimis favoron por Esperanto, kaj proponis finfine anstataŭigi la ĉinan lingvon per Esperanto.

Studenta ribelo

Tia patriota sento kaj reformemo kondukis al incidento de la 4-a de majo 1919, de kiu nomiĝas la movado. Je tiu tago, pli ol 3000 studentoj de 13 pekinaj altlernejoj protestmarŝis kontraŭ decidoj de la traktato de Versailles, kiu transdonis al Japanio parton de Ĉinio, antaŭe koncesiita al Germanio. La diplomata malsukceso de la registaro kolerigis studentojn, ke ili bruligis domon de la trafika ministro kaj atakis ĉinan ambasadoron al Japanio, ĉar ili ambaŭ estis konataj kiel japanamikaj politikistoj. En la sekvaj semajnoj okazis protestoj tutlande. Multaj studentoj mortis, pli ol 1000 estis arestitaj. La incidento radikaligis multe da studentoj, kaj la ĝistiame ĉefe kultura movado iĝis movado politika.[3][4]

La studentoj en la grandaj urboj organizis strikojn kaj bojkotojn kontraŭ japanaj varoj, daŭrantajn dum pli ol 2 monatoj. Komercistoj kaj laboristoj en Ŝanhajo kaj aliaj urboj komencis unusemajnan strikon je 5-a de junio por apogi la studentojn. Finfine, la registaro cedis kaj maldungis tri japanamikajn ĉefoficistojn; la ĉefministro eksiĝis; Ĉinio ne subskribis la pactraktaton kun Germanio (nur apartan traktaton en 1921).[5]

Efiko kaj memoriĝo de la movado

Je efiko de la movado, akcelis malkonstruo de la tradicia moralo kaj familio, antaŭenpaŝis egalrajtigo de virinoj, aperis nova literatura lingvo bazita sur la parolata lingvo.

La movado produktis intelektulojn, kiuj poste havis gravajn rolojn en ĉina politiko. La movado helpis reorganizon de la Kuomintang[6] kaj fondiĝon de la Komunista Partio de Ĉinino.

En Ĉinio, la 4-a de majo estas la Tago de Junularo. En Tajvano, la 4-a de majo estas la Tago de Beletro, ĉar la Kuomintanga registaro deziris limigi la memoriĝon de la movado al la kultura movado.[7]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.