La 2-a de aŭgusto estas la 214-a tago de la jaro (la 215-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 151 tagoj restas.
Je la 2-a de aŭgusto okazis, interalie:
- -338: Reĝo de Makedonio Filipo la 2-a venkis en batalo de Keroneo armeojn de Ateno kaj Tebo - atingante en Antikva Macedonio hegemonion en Antikva Grekio kaj sur Egea Maro
- -216: Dua Punika milito: militisto de Kartago Hanibal Barka venkis en batalo de Cannae (Apulio) plimultnombran armeon de Romia Respubliko - rezulto de majstra verko en milita taktiko
- -47: Armeo de Julio Cezaro venkis armeon de Farnakes la 2-a, reĝo de Ponto, en batalo de Zela
- 1100: Reĝo de Anglio Vilhelmo la 2-a pereis dum ĉasado en neklarigitaj cirkonstancoj
- 1299: Pollando: Białogard iĝis urbo
- 1589: Henriko la 4-a iĝis reĝo de Francio
- 1610: Henry Hudson malkovris Hudsonan Golfon
- 1649: Angla enlanda milito: venko de angla armeo en batalo de Rathmines (apud Dublin)
- 1774: Premiero de la franca versio de la opero Orfeo kaj Eŭridika de Christoph Willibald von Gluck
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: venko de pola-litova armeo super la rusa en batalo de Słonim (Grodna regiono)
- 1798: Batalo apud Abukiro: Horatio Nelson venkis la floton de Napoleono
- 1819: Reĝlando Bavario: en Würzburg komenciĝis t.n. tumultoj Hep-Hep, ondo de perfortaj tumultoj kontraŭ judoj en multaj urboj de Germana Konfederacio kaj eksterlande
- 1830: Reĝo Karlo la 10-a abdikis rezulte de la Franca revolucio
- 1831: Nederlanda armeo atakis antaŭnelonge establitan Belgion
- 1870: Francia-Prusia Milito: la 2-a franca korpuso transpaŝis la limon kaj pripafis per kanonoj Saarbrücken
- 1893: Esoterismo: unua el revelacioj de Feliksa Kozłowska daŭrantaj ĝis 1918, kolektitaj poste en la Verko de Granda Mizerikordo, la fundamento de mariavitismo (ligita kun Esperanto)
- 1903: En Makedonio ribelas la Ilindoj kontraŭ la turkoj
- 1909: Katalunio: hispana armeo subpremis ribelon en Barcelono
- Unua Mondmilito
- 1918: Unua ĝenerala striko en la historio de Kanado okazis en Vankuvero
- 1919: Dua Pola Respubliko: Pola Sejmo administracie disdividis teritorion de la antaŭa Pola Reĝlando, kreante 5 vojevodiojn: de Bjalistoko, Kielce, Lublin, Lodzo kaj Varsovio, postlasita kiel urbo
- 1923: Calvin Coolidge iĝis prezidento de Usono
- 1932: Kalifornia Instituto de Teknologio: Carl David Anderson kiel la unua observis pozitronon - elementan partiklon de antimaterio
- 1933: Sovetunio: oficiala malfermo de la Kanalo Blanka maro - Balta maro je la nomo al Josif Stalin, konstruita de ekzilitaj kulakoj kaj malliberuloj de la koncentrejoj Gulago
- 1933: La 4-a monda skolta ĵamboreo komenciĝis en Gödöllő - la sola skolta renkontiĝo en Hungario
- 1934: Post morto de la marŝalo Paul von Hindenburg Adolf Hitler anoncis sin Führer, iĝante Regna Prezidanto kaj Kanceliero
- 1939: Leo Szilard skribis leteron subskribitan de Albert Einstein adresante ĝin al la usona prezidanto Franklin D. Roosevelt, atentante, ke Germanio povas prilabori atombombon, kaŭzante, ke Usono establis Projekton Manhattan
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: al koncentrejo Gross-Rosen alvenis unua transporto de 100 malliberuloj (en tio 98 poloj); Moldava Soveta Socialisma Respubliko estas fondita; Batalo de Anglio: sur aviadilejo en Northolt apud Londono komencis formiĝi la 303-a Varsovia Skadro je la nomo al Tadeusz Kościuszkoj, kies pilotoj famiĝis per pafalterigo de 126 germanaj bombaviadiloj; marŝalo Wilhelm Keitel informis ĉefon de ekonomio kaj armiligo ke la nova armiligplano devus konsideri pligrandigon de armeo ĝis 180 divizioj; Militara Tribunalo de la registaro de Philippe Pétain verdiktis mortpunon al generalo Charles de Gaulle
- 1941: En segejo en Białowieża (proksime al Hajnówka) eksplodis striko, kiun subpremis bataliono de germana polico pafmortigante 19 gvidantojn, en tio 4 virinojn, krome la bataliono samtage pafekzekutis 59 polojn kaj judojn, antaŭ ĉio pro komunista agado; Stefan Korboński en Varsovio ligas regulan radian interligitecon kun la pola ekzila registaro en Londono; unua venko de la Ruĝa Armeo en batalo de Jelnja; Atlantiko: kvartaga batalo pri konvojo SL-81 komencita
- 1942: Gestapo arestis juddevenan karmelaninon kaj filozofinon Edith Stein; Provinco Vartlando: laboroficejo en Poznań sendis pli ol 300 polajn infanojn en la aĝo de 8-12 jaroj por kolekti arbarajn fruktojn; en Stanisławów aperis la dua semajnrevuo por ukrainoj
- 1943: Operaco de Pola Enlanda Armeo ordonita de generalo Stefan Rowecki: en koncentrejo Treblinka ribelis pli ol 800 personoj, ĉirkaŭ 200 fuĝis trans Bugo, parto estis kaptita de germanoj kaj murdita - kelkdeko travivis la militon; Pola Enlanda Armeo detruis projekciilojn en Varsoviaj kinejoj; Volinia genocido: ĉirkaŭ 150 poloj estis murditaj de la Ukraina Ribela Armeo en Leonówka (proksime al Równe) - la 2-an aŭ 3-an de aŭgusto estis samloke murditaj 42 trapasantaj polaj rifuĝintoj el vilaĝo Kudranka; Heinrich Himmler ordonis likvidi judajn koncentrejojn en Provinco Vartlando krom la Lodza geto; japana destrojero Amagiri sinkigis torpedan ŝipeton, kies komandanto estis posta usona prezidento John F. Kennedy - du maristoj pereis; nokte RAF atakis Hamburgon
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo tute ekregis la Malnovan Urbon kun konkero de la Ŝtata Produktejo de Valorpaperoj; dum amasaj ekzekutoj sur 11 stratoj pereis 323 personoj, krome kelkcent ĉe vojkruciĝo de str. Al. Ujazdowskie kaj Bagatela (postmilite memorigitaj sur tabuloj) kaj pli ol 40 poloj, en tio 15 jezuitoj ĉe la strato Rakowiecka; en malliberejo de Mokotów germanoj murdis preskaŭ 600 personojn; unua ribela numero de "Biuletyn Informacyjny" aperis, kune kun kelkaj ribelaj gazetoj; brita stabestro responde al postulo de pola ministro de nacia defendo generalo Marian Kukiel pri helpo koncerne armiligon rifuzis pro tio, ke tiutipa agado devas esti konforma kun la rusa ofensivo; germanoj rekonkeris Radzymin apud Varsovio; Porajmos: nokte de la 2-a/3-a de aŭgusto en Aŭŝvico germanoj likvidis "ciganan kampadejon" - en gasejo ĉe la 4-a kremaciejo oni murdis 2 897 ciganojn (samloke pereis ĉ. 20 000 ciganoj, sur okupataj polaj teritorioj - ĉ. 50 000, kaj en Eŭropo - 500-600 mil); Ruĝa Armeo kunlabore kun Pola Enlanda Armeo konkeris Rzeszów; pola generalo Stefan Rowecki estis murdita en koncentrejo Sachsenhausen laŭ persona ordono de Heinrich Himmler; post la Operaco Tempesto en Lvovo NKVD arestis alvenintajn al interparoloj 3 polajn oficirojn; en Litovio la 1-a Belorusa Fronto liberigis Kiejdany kaj la 2-a Belorusa Fronto — Kalvarija; Italio: dekreto pri militarigo de faŝista partio publikigita; Finnlando: Carl Gustaf Emil Mannerheim iĝis prezidento plu konservante funkcion de ĉefkomandanto
- 1945: Ĉiuj sudetgermanoj perdis per dekreto ĉeĥoslovakan civitanecon; direktivo de la Ruĝa Armeo pri alinomigo de Apudmara Grupo al 1-a Fororienta Fronto, kaj Fororienta Fronto al la 2-a; Potsdama konferenco finiĝis - teritorio de la establota Kaliningrada provinco estis transdonita al Sovetunio; reorganizo de belga registaro pro rezigno de 6 ministroj; dua soveta okupado de Pollando: oni anoncis amnestion por likvidi Anatemitajn Soldatojn — ĉirkaŭ 34 mil partizanoj malkaŝis sin
- 1951: Stalinismo: en kuracloko Krynica estis arestita pola komunisto Władysław Gomułka, malliberigita por 3 jaroj
- 1954: Komunistaj regopovoj malfondis fakultatojn de katolika teologio ĉe la Varsovia Universitato kaj Jagelona Universitato, fondante en Varsovio la Akademion de Katolika Teologio kaj Kristanan Teologian Akademion
- 1958: Mallongtempa Araba Federacio de Jordanio kaj Irako disfalis
- 1964: En Vjetnama golfo usonaj ŝipoj estis onidire atakitaj de Nord-Vjetnamio, kio kaŭzis aliĝon de Usono al Vjetnama milito
- 1969: Vizito de Richard Nixon en Rumanio - unua prezidento de Usono alvenis al Bukareŝto
- 1973: 50 personoj pereis kaj 80 vundiĝis en incendio de sporta centro en Douglas en Manksinsulo
- 1980: Masakro de Bolonjo: 85 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ stacidomo en Bolonjo
- 1984: En la Teknologia Instituto de Karlsruhe oni ricevis unuan retpoŝton en Germanio
- 1987: Civitana Serĉo-Komitato de la Loĝantoj de Suvalkio Malaperintaj julie 1945 fondiĝis por enketi Augustów-traserĉon, la plej grandan komunistan krimon de Sovetunio en postmilita Pollando
- 1989: Czesław Kiszczak iĝis la lasta ĉefministro de Pola Popola Respubliko
- 1989: Pakistano estis denove akceptita al Komunumo de Nacioj post kiam ĝi restarigis demokration por la unua fojo ekde 1972
- 1990: Golfa Milito: Irako invadis Kuvajton komencante la 2-an Golfan Militon
- 1991: Usono agnoskis sendependecon de Latvio, Litovio kaj Estonio
- 1995: Malsukcesa atako kontraŭ la prezidento de Kartvelio Eduard Ŝevardnadze
- 1996: Somalia enlanda milito: en strata pafado en Mogadiŝo pereis uzurpinta prezidento Mohamed Farrah Aidid
- 1997: Charles Taylor iĝis prezidento de Liberio
- 1997: Mohammad Ĥatami iĝis prezidento de Irano
- 1998: Dua Konga Milito komenciĝis
- 1999: Premiero de la filmo La sesa senco de M. Night Shyamalan
- 2007: Rusiaj submarŝipetoj fiksis la flagon de Rusio funde de maro sub la Norda poluso pretendante al tiu parto de la Arkto
- Rus-ukraina milito
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 160 tago de rusa agreso: Pasinttage rusoj perdis 32 soldatojn, 2 raketpafilarojn, memvoviĝantan haŭbizon, kontraŭviadan pafilaron kaj 4 kirasitajn transportilojn; Rusio pripafis de kontraŭkirasita armilo evakuan buseton, 2 el 5 civiluloj pereis, la viktimoj trafis al malsanulejo en Krivij Rih; en parto de Donecka provinco, regata de Kievo, komenciĝis deviga evakuo de loĝantaro klarigata per strebo eviti humanitaran katastrofon (vintro sen gaso); en Lviva provinco per rusia misilo estis atakita armea objekto en Ĉervonohrad apud la ŝtatlimo kun Pollando (ukrainoj paffaligis 7 el 8) — koincide kun vizito de la ĉefo de pola diplomatio Zbigniew Rau, kiu kiel prezidanto de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo interkonsentis ties konstantan ĉeeston en Kievo; Sekurea Servo de Ukrainio esploras 752 kazojn de perfido kaj kunlaborismo; 1 054 lokoj estis liberigitaj de rusa okupacio
- Mondreago: Pentagono neis rusiajn deklarojn pri detruo de artileriaj raketoj HIMARS; al Britio alvenis ĉ. 104 mil ukrainoj (14,2 mil frekventas lernejojn); kadre de internacia helpo Ukrainio ricevis por malsanulejoj 110 generatorojn; "Rzeczpospolita": ĉiusemajne en Pollando estas averaĝe pli ol pli ol 1 100 atakoj al unuopa organizaĵo (firmao, institucio) el registara-armea sektoro — dum la lastaj monatoj okazas amasaj ciberatakoj de Rusio, Belorusio kaj Ĉinio al pola armeo
- 2023: Pasinttage Rusio faris preskaŭ 100 atakoj al 20 setlejoj en Zaporiĵa provinco, kaj rusa senpilota aviadilo detruis havenan infrastrukturon en Odesa provinco; nokte rusia armeo trifoje pripafis Nikopolon per 15 pafaĵoj de peza artilerio, kaj senpilotaj aviadiloj de tri direktoj atakis kaj detruis havenan infrastrukturon de Izmajil — 40 tunoj da cerealo estis detruita, kiu estis destinita al Ĉinio, Israelo kaj afrikaj ŝtatoj; matene rusaj senpilotaj sturmaj aviadiloj atakis kun apudaĵoj Kievon kaj Odeson — ĉiuj estis paffaligitaj, unu kamikazo estis detruita super Sumia provinco; Ukrainio aldonis ĉefon de Emirates Airlines al nigra listo de sponsoroj de la milito; rusoj perdis jam preskaŭ kvaronmilionon de homoj; internacia skipo de spertuloj enketanta Ĥersonan provincon konstatis, ke torturoj kaj seksperforto estis vaste aplikataj de rusoj kaj koncernis duonon de arestitoj (laŭ CNN)
- Mondreago: Dum celebrado de la Tago de Mararmeo en unu militistejo oni amase venenis rusajn oficirojn — 17 restas en malsanulejo, 2 mortis la pasintan tagon; laŭvicaj 14 ĉeĥoj povas leĝe batali flanke de Ukrainio, al 8 Petr Pavel rifuzis permeson — unuaj volontuloj, el ĝisnunaj 146, monaton post la invado iris batali; konsiderita kiel sponsoro de la rusa milito, aŭstra banko Raiffeisen prokrastas forlason de Rusio; Andrzej Duda subskribis leĝon pri estigo de komisiono esploranta influojn de Rusio al sekureco de Pollando; Francio: Rusio "pripense" kreas minacojn por tergloba nutra sekureco
- 1612: Saskia van Uylenburgh, frisa modelulino kaj edzino de Rembranto (m. 1642)
- 1632: Kaspar von Stieler, germana baroka poeto, enestanta en Germana antologio (m. 1707)
- 1674: Filipo de Orléans, regento de Francio (m. 1723)
- 1751: Lorenz Hübner, germana jezuito kaj racionalisma gazetredaktoro
- 1754: Pierre Charles L'Enfant, franca-usona arkitekto planinta Vaŝingtonon (m. 1825)
- 1755: Jan Henryk Dąbrowski, pola generalo, vojevodo de Kongresa Pollando, partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko, kreinto de Polaj Legioj en Italio, nacia heroo (m. 1818)
- 1788: Leopold Gmelin, germana kemiisto kaj profesoro en la Universitato de Hajdelbergo (m. 1853)
- 1820: John Tyndall, irlanda naturfilozofo, esploristo kaj malkovrinto pri glaciologio kaj fizika kemio (m. 1893)
- 1824: Franciska de Braganzo, princino de Brazilo kaj infantino de Portugalio (m. 1898)
- 1828: Manuel Pavía, hispana generalo kontribuinta al ekesto de mallongdaŭra Unua Hispana Respubliko (m. 1895)
- 1831: Wilhelm von Christ, germana klasika filologo (m. 1906)
- 1834: Frédéric Auguste Bartholdi, franca skulptisto (m. 1904)
- 1835: Elisha Gray, usona elektroteknika inĝeniero, inventinto de relajso por telegrafo (m. 1901)
- 1858: Emma de Waldeck-Pyrmont, reĝino-regentino de Nederlando (m. 1943)
- 1861: Arthur Ernst Glasewald, germana filatelisto (m. 1926)
- 1863: Mózes Gaál, hungara porjunulara verkisto (m. 1936)
- 1884: Rómulo Gallegos, verkisto kaj prezidento de Venezuelo (m. 1969)
- 1897: Oohaŝi Kaiziro, japana pentristo de akvareloj per ĉina inko, esperantisto famiĝinta pri arto babili (m. nekonata)
- 1897: Max Weber, svisa politikisto, membro de Federacia Konsilio (m. 1974)
- 1897: Philippe Soupault, franca poeto, verkisto, literatura kritikisto (m. 1990)
- 1898: Ernő Nagy, hungara spadskermisto, instruisto pri skermo, olimpiĉampiono (m. 1977)
- 1899: Bence Szabolcsi, hungara muzikhistoriisto, muzikkritikisto kaj profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1973)
- 1904: Borbála Nagy, rumanihungara verkistino kaj tradukistino (m. 1994)
- 1907: Étienne Hajdu, hungara-franca skulptisto kaj grafikisto (m. 1996)
- 1908: Tibor Kardos, hungara literaturhistoriisto, filologo, tradukisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1973)
- 1922: Gábor Agárdy, hungara aktoro armenevena, aktoro de la nacio (m. 2006)
- 1923: Ŝimon Peres, ĉefministro kaj prezidento de Israelo ricevinta Nobel-premion pri paco (m. 2016)
- 1925: Jorge Rafael Videla, prezidento de Argentino, dum kies regado okazis la Malpura Milito en Argentino (m. 2013)
- 1926: George Habash, palestina kristano, kreinto de la Popola Fronto por la liberigo de Palestino (m. 2008)
- 1927: István Szőcs, rumania hungara verkisto kaj kritikisto (m. 2020)
- 1927: Janusz Kamocki, pola etnografo esploranta polajn diasporojn kaj la Malajan Insularon, kontraŭkomunisto (m. 2021)
- 1932: Peter O’Toole, irlanda aktoro (m. 2013)
- 1934: Valerij Fjodoroviĉ Bikovskij, sovetia kosmonaŭto (m. 2019)
- 1934: László Gazda, hungara pedagogo, muzeestro, eseisto, redaktoro (m. 2003)
- 1941: Györgyi Borusz, rumania hungara grafikistino
- 1941: Jules Hoffmann, luksemburga-franca Nobelpremiita biologo kaj imunologo, esploristo de Toll-simila ricevanto
- 1942: Juan Formell, kuba muzikisto, basinstrumentisto de salso kaj timbo (m. 2014)
- 1942: Isabel Allende, ĉilia verkistino
- 1942: Leo Beenhakker, nederlanda trejnisto pri futbalo
- 1943: Giovanni Daminelli, itala matematikisto, diplomito kaj sekretario de Itala Instituto de Esperanto, prezidanto de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, redaktoro de "Katolika Sento"
- 1944: Naná Vasconcelos, brazila ĵaza perkutinstrumentisto, ludanta berimbaon (m. 2016)
- 1949: Bertalan Farkas, hungara piloto, kosmonaŭto kaj unua esperantisto, kiu vizitis kosmon
- 1949: James Fallows, usona verkisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, partoprenanto de UK 1986 en Pekino
- 1950: Graham Hancock, angla verkisto kaj ĵurnalisto, esploranto de antikvaj civilizoj
- 1952: Jakab Ábrahám, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1961: Cui Jian, ĉina muzikisto, kantisto kaj aktoro
- 1962: Trezoro Huang Yinbao, ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, ĉefredaktoro kaj kunordiganto de "Unesko-Kuriero" en Esperanto, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto, kunfondinto de Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, gvidanto de Aktivulaj Maturigoj, konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo, proklamita Esperantisto de la Jaro kaj distingita per la Diplomo pri Elstara Agado
- 1969: Attila Papp Z., hungara doktoriĝinta sociologo
- 1975: Erik Lehnert, germana filozofo, historiisto kaj publicisto
- 1978: Magor Elek Kádár, rumania hungara politika sciencisto
- 1989: Priscilla, franca kantistino kaj aktorino
- 257: Stefano la 1-a, papo, konata de disputo pri bapto de apostatoj kaj herezuloj, sanktulo
- 640: Severeno, papo, de kiu Heraklio postulis agnoski monofizitismon
- 686: Johano la 5-a, papo (n. 635)
- 768: Eadbert, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 855: Ahmad ibn Hanbal, araba teologo pri kalam kaj juristo pri fikho (n. 780)
- 1100: Vilhelmo la 2-a, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 1056)
- 1445: Oswald von Wolkenstein, vaganta kantisto kaj komponisto de la malfrua mezepoko (n. 1377)
- 1512: Aleksandro Achillini, itala kuracisto kaj filozofo, adepto de Ibn-Ruŝd (n. 1463)
- 1552: Bazilio la Benita, rusa ortodoksa sanktulo kaj malsaĝulo pro Kristo (n. 1469)
- 1589: Henriko la 3-a, reĝo de Pollando-Litovio kaj de Francio, la lasta el Dinastio de Valois, murdita (n. 1551)
- 1776: Jordan Simon, germana aŭgustenano, teologo kaj verkisto (n. 1719)
- 1788: Thomas Gainsborough, angla pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj (n. 1727)
- 1799: Jacques-Étienne Montgolfier, franca kuninventinto de varmaerbalono (n. 1745)
- 1813: Sámuel Diószegi, hungara verkisto, botanikisto, pastro kaj profesoro (n. 1761)
- 1823: Lazare Nicolas Marguerite Carnot, franca generalo, matematikisto, politikisto (n. 1753)
- 1829: Peter Kaufmann, aŭstra skulptisto (n. 1764)
- 1833: Heinrich August Müller, germana teologo, verkisto kaj tradukisto (n. 1766)
- 1849: Muhammad Ali, otomana paŝao, kreinto de la potenco de Egipto (n. ĉirkaŭ 1769)
- 1854: Heinrich Clauren, germana verkisto kaj juristo, partopreninto de Viena kongreso (n. 1771)
- 1887: Gustav Werner, germana teologo kaj predikisto (n. 1809)
- 1897: Adam Asnyk, pola poeto kaj dramisto, reprezentanto de pozitivismo, partopreninto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1838)
- 1899: Gyula Kovács, hungara redaktoro, aktoro (n. 1839)
- 1906: Ferenc Sólyom Fekete, hungara juristo, prezidanto de tribunalo de Deva, historiisto (n. 1839)
- 1909: Josef Zítek, aŭstra arĥitekto
- 1921: Enrico Caruso, itala kantisto (tenoro) (n. 1873)
- 1922: Alexander Graham Bell, usona inventisto de telefono (n. 1847)
- 1923: Warren G. Harding, prezidento de Usono, izolisto (n. 1865)
- 1930: István Gyertyánffy, hungara pedagogo kaj verkisto (n. 1834)
- 1932: Ignaz Seipel, aŭstra politikisto kaj kanceliero (n. 1876)
- 1934: Paul von Hindenburg, germana oficiro, politikisto, kampa marŝalo, prezidento de Vajmara Respubliko (n. 1847)
- 1936: Louis Blériot, pionira franca aviadisto (n. 1872)
- 1939: Harvey Spencer Lewis, usona rozkrucisma gvidanto, Imperatoro de AMORC (Rozkruca Ordeno, AMORC) (n. 1883)
- 1944: Krystyna Krahelska, pola poetino, etnografino kaj skoltino, partoprenantino de la Ribelo de Varsovio (n. 1914)
- 1944: Stefan Rowecki, pola generalo, militistikisto, unua ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, murdita (n. 1895)
- 1945: Pietro Mascagni, itala komponisto, kreinto de verismo ene de operoj (n. 1863)
- 1946: Andrej Andrejeviĉ Vlasov, sovetia generalo, fondinto de la Rusa Liberiga Armeo, kunlaborinto kun Tria Regno, ekzekutita (n. 1901)
- 1954: Ernst Sompek, aŭstra instruisto kaj komponisto
- 1963: Sándor Révai, hungara literaturhistoriisto, poeto (n. 1875)
- 1966: R. A. Dvorský, ĉeĥa muzikisto, ofte filmigata, kaj eldonisto (n. 1899)
- 1968: Hans Hermann Kürsteiner, svisa komercisto kaj oficisto el Sankt-Galo, sekretario de Svisa Esperanto-Societo, kunlaboranto de "Svisa Espero", ĉefdelegito de UEA, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, prezidanto de "Ĝeneva UEA", kiu post Skismo en la Esperanto-movado pluvivis apud Internacia Esperanto-Ligo, prizorganto de dummilita helposervo por esperantistoj kadre de la Ruĝa Kruco, Honora prezidanto de UEA (n. 1885)
- 1971: Rudolf Georg Fischer, aŭstra-germana slavisto kaj instruisto (n. 1910)
- 1974: Ferenc Borbély, hungara-svisa kuracisto kaj toksikologo (n. 1900)
- 1976: Ádám Muttnyánszky, hungara inĝeniero, profesoro (n. 1889)
- 1976: Fritz Lang, germana reĝisoro kaj scenaristo (n. 1890)
- 1976: László Kalmár, hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1905)
- 1980: Nelson Silveira, brazila esperantisto financinta la libron Esperanto sen antaŭjuĝoj (n. 1946)
- 1986: Roy Cohn, usona advokato kontribuinta al malkovro de sovetaj spionoj Ethel kaj Julius Rosenberg (n. 1927)
- 1997: James Krüss, germana verkisto, inspirita de la rakonto La mirinda historio de Petro Schlemihl (n. 1926)
- 1997: Fela Kuti, niĝeria saksofonisto, muzikisto, inventinto de afrobeat (n. 1938)
- 1997: Michel Berger, franca kantisto kaj kantaŭtoro (n. 1949)
- 1998: Piroska Szántó, hungara pentristino, grafikistino kaj verkistino (n. 1913)
- 1998: István Csűrös, hungara botanikisto (n. 1914)
- 2002: Magda László, hungara operkantistino (soprano) (n. 1912)
- 2004: Ferenc Berényi, hungara pentristo instruinta en Arta Universitato Moholy-Nagy (n. 1927)
- 2011: Horst Kasner, germana teologo (n. 1926)
- 2012: John Keegan, brita militistikisto, kavaliro de la Ordeno de Brita imperio (n. 1934)
- 2016: Ahmed H. Zewail, egipta-usona Nobelpemiita kemiisto, profesoro de la Kalifornia Instituto de Teknologio (n. 1946)
- 2022: Vin Scully, usona prisporta ĵurnalisto (n. 1927)
- 2022: László Sipos, rumanuja hungara pentristo, grafikisto (n. 1943)
La 2-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):