From Wikipedia, the free encyclopedia
Rómulo Gallegos ['romulo ga'ĝegos] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1884 en Karakaso, mortis la 5-an de aprilo, 1969) estis venezuela politikisto kaj verkisto, unu el la plej gravaj literaturaj figuroj de Sudameriko.
Rómulo Gallegos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rómulo Gallegos Freire | |||||
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1884 en Karakaso | ||||
Morto | 7-an de aprilo 1969 (84-jaraĝa) en Karakaso | ||||
Tombo | Nacia Panteono de Venezuelo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Venezuelo vd | ||||
Alma mater | Centra Universitato de Venezuelo vd | ||||
Partio | Agado Demokratia vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto politikisto ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li dediĉis sian vivon samtempe al la politiko kaj al la literaturo. Li studis filozofion kaj matematikon kaj profesoris en sia naskiĝurbo.
Kiel politikisto li estis Ministro de Klerigado, poste Senatano kaj fine li fariĝis Prezidento de Venezuelo, la unua demokratie elektita, en la jaro 1948. Lia prezidenteco estis tre mallonga, ĉar militista puĉo ekziligis lin al Kubo kaj poste al Meksiko.
Gallegos verkis multajn romanojn kaj tri majstrajn verkojn: "Doña Bárbara" en 1929, "Cantaclaro" en 1933 kaj "Canaima" en 1935. Lia stilo estas malfacile klasebla, sed lia interpreto de la rilato inter homo kaj naturo famigis lin. Doña Barbara estas sendube lia plej bona ekzemplo. Oni donis al li la Nacian Premion de Literaturo inter aliaj distingoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.