hungara kosmonaŭto, la unua esperantisto en la kosmo (1949-) From Wikipedia, the free encyclopedia
Bertalan FARKAS [bertalan farkaŝ] ("Farkas" hungare signifas "lupo"; naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1949 en Gyulaháza) estas emerita batalpiloto de la hungara armeo kaj hungara esperantisto [1][2], fonda membro de la Internacia Federacio de Kosmonaŭtoj, unu el la fondintoj de Space for Earth Foundation kaj membro de la International Commission for Aeronautics.
Bertalan Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Bertalan Farkas |
Dato de naskiĝo | 2-a de aŭgusto 1949 [#] |
Naskiĝloko | Gyulaháza [+] |
Aĝo | 75 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | kosmonaŭto |
Geografio | |
Ŝtato | Hungario |
Familio | |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | hungara lingvo [+] |
Parolata lingvo | Esperanto, hungara lingvo, rusa lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Ordeno de Lenin, Heroo de Sovetunio, Medalo “Pro Merito pri Kosma Esplorado” [+] |
Portalo pri Homoj | |
Dum studado en mezlernejo, Farkas tre bone ludis futbalon kaj eĉ estis konsiderata sufiĉe talenta futbalisto por elekti profesian karieron[3]. Li tamen decidis iĝi piloto, stiris ĉasavidialon en hungara armeo.
En 1980 li iĝis la unua hungara kosmonaŭto kaj la unua esperantisto kiu vizitis la kosmon. Per la sovetia TKS (kosmoŝipo) Sojuz li atingis la kosmon kaj restis tie dum 7 tagoj, 20 horoj kaj 46 minutoj. Ĝis la flugo de rumana kosmonaŭto Dumitru Prunariu, Farkas estis la plej juna inter la flugintaj en kosmon.
En 2006 li estis kandidato de la politika partio Hungara Demokrata Forumo, kies membro li estas, en la balota distrikto de Baktalórántháza.
Farkas havas tri infanojn: filinon kaj du filojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.