La 14-a de januaro estas la 14-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 351 tagoj restas (352 en superjaroj).
Je la 14-a de januaro okazis, interalie:
- 1129: Sinodo en Troyes sub gvido de Bernardo de Clairvaux validigis fondon de la Ordeno de Templanoj
- 1236: Angla reĝo Henriko la 3-a edziĝis al Eleanora de Provenco
- 1301: Kun morto de la hungara reĝo Andreo la 3-a formortis Árpád-dinastio
- 1343: Arnošt z Pardubic iĝis lasta episkopo de Prago
- 1392: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo donis urborajton al Chełm
- 1506: Romo: en vitejo sur Eskvilino estis malkovrita skulpta grupo Laokoonto kaj liaj filoj
- 1539: Hispanio aneksis Kubon
- 1604: Hampton Court: konferenco sub gvido de reĝo Jakobo la 1-a komencis diskuton pri postuloj de puritanoj pri ŝanĝo de la doktrino de Eklezio de Anglio - rezulte ekestis nova traduko de la Biblio: Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo
- 1701: Unua Mara Lernejo en Rusio fondiĝis
- 1724: Reĝo de Hispanio Filipo la 5-a abdikis favore al sia filo Ludoviko la 1-a
- 1761: La tria batalo de Panipato (Harjano): invada afgana armeo de Durana Imperio frakasis Marathan Imperion - la plej sanga batalo en la 18-a jarcento, post kiu Ahmad Ŝaho Durrani atingis sian potencon
- 1784: Usona Kongreso ratifis Parizan Traktaton pri fino de la Usona Milito de Sendependeco
- 1797: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo kontraŭ la aŭstra en batalo de Rivoli Veronese
- 1814: Danio-Norvegio kun Svedio kontraktis Traktaton de Kiel rezulte de kiu Svedio ricevis Norvegion kaj Napoleonaj militoj en Skandinavio finiĝis
- 1863: Kongresa Pollando: rusoj organizis devigan militservon, kies celo estis malhelpi aranĝon de Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1866: Milito de Ĉilio kaj Peruo kun Hispanio komenciĝis
- 1895: Unua itala-abisinia milito: venko de italoj en batalo de Coatit (Eritreo)
- 1900: Premiero de la opero Tosca de Giacomo Puccini
- 1907: Jamajko: Tertremo registrita laŭ 6.5 Momant-magnituda skalo trafis Kingstonon, mortigante proksimume 1000 personojn
- 1911: Ekspedicio de Amundsen al la Suda Poluso surteriĝis en Balengolfo sur Ross-glacikampo kaj komencas konstrui bazon por siaj ekiroj al la suda poluso
- 1916: Rezulte de tempestego super la golfo Zuiderzee subakviĝis marbordo de Nederlando, kio kaŭzis decidon de la parlamento konstrui fermdigon kaj polderojn en regiono de elfluejo de IJssel
- Unua mondmilito:
- 1919: Litovio: 50-lita malsanulejo por litovaj soldatoj estis fondita en Kaŭno laŭ iniciato de Ruĝa Kruco
- 1919: Argentino: Tragedia Semajno en Bonaero finiĝis
- 1919: Ĉarlota iĝis granddukino de Luksemburgo
- 1925: Dua Pola Respubliko: tria kunsido de eksterleĝa Komunista Partio de Laborista Pollando komenciĝis - dum ĝi oni alinomis ĝin al Komunista Partio de Pollando
- 1930: Berlino: komunisto morte vundigis Horst Wessel, aŭtoron de la teksto al germana-nazia himno
- 1933: Alexandru Vaida-Voevod la trian fojon iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1938: Norvegio anoncis Landon de Maud sur Antarkto sia dependa teritorio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en germana oficira militprizono en Arnswald estis 2 010 polaj oficiroj kaj 328 servosoldatoj; Varsovio: el arestejo de Gestapo forkuris komandanto de Batal-Fako de Pola Popola Sendependa Ago Kazimierz Kott, pro tio oni arestis ĉ. 50 personojn; "Głos Polski" publikigas komunikon de Pola Ruĝa Kruco pri serĉado de familioj informante ke sub la litova okupado oni povas senpere korespondi, sed estas malfacilaĵoj rilatantaj al la soveta okupado; August Zaleski anoncis flanke de pola ekzila registaro la militan helpon al Finnlando batalanta kontraŭ Sovetunio; litovaj regopovoj komencis eldoni por poloj ĵurnalon "Nowe Słowo" (Nova Vorto); Francio: decido de Supera Komandejo pri preteco realigi enir-planon al Belgio
- 1941: En Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn; Egiptio: "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando) en vasta artikolo Pola diasporo en Harbin estas informo pri alveno de 14 voluntuloj al Bejruto por batali en pola brigado; laŭ konstatoj de itala stabo perdoj ĝis tiu ĉi tago egalis al 80 465 personoj, en tio 14 mil libianoj; nokte de la 15-a/16-a de januaro Bomba Korpuso de RAF atakis havenon en Wilhelmshaven
- 1942: Pola Rezistomovado: germana polico publike pendumis en Szczakowa 21 polojn kaj judon pro sabotado; Orienta Fronto: en Krimeo germana 11-a Armeo konkeris Teodozio - trupoj de Kaŭkaza Fronto retiriĝis; Sudameriko: Tutamerikismo konferenco (21 landoj) en Rio-de-Ĵanejro
- 1943: En distrikto Wyszków ĝendarmoj kaj Gestapo pafekzekutis 16 judojn kaj 5 sovetajn militkaptitojn; en Poznań germanoj ekzekutis 6 polojn; Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill kaj Charles de Gaulle komencis konferencon de Kazablanko por prilabori strategion de Aliancanoj; Orienta Fronto: armeoj de Sud-Okcidenta Fronto aliris sudan Donec, oriente de Kamensk-Ŝaĥtinskij
- 1944: Diversaj germanaj policoj pafekzekutis: en ruinoj de Varsovia geto 60 virojn kaj kelke da virinoj, en Leokadiów 32 enprizonigitojn de Radom (venĝe pro helpo al partizanoj), en Lvovo pli ol 20 polojn, en tio 13 oficirojn kaj soldatojn de Pola Enlanda Armeo, en Ostrowiec Świętokrzyski 10 personojn (venĝe pro mortigo de germana oficiro), en Stara Huta 7 polojn; en Varsovio germanoj murdis profesoron pri neorganika kemio Walenty Dominik; funkciulo de germana sekura polico proponis armisticon al brigado komandata en Vilno-regiono de Zygmunt Szendzielarz kaj komunan batalon kontraŭ sovetaj partizanoj (propono ne akceptita); belorusa vilaĝo Ala en Homela regiono estis bruligita de germanoj kun 1758 loĝantoj; Areo Lodzo: partizana taĉmento de Witold Kucharski batalis kontraŭ germana puna ekspedicio; Leningrada kaj Volĥova Frontoj komencis atakojn helpataj de Balta Ŝiparo; 59-a Armeo atakis apud Novgorod; Orienta Polesio: armeoj de Belorusa Fronto konkeris Mazir kaj Kalinkaviĉi; Britio aeratakis Braunschweig de la 14-a/15-a de januaro; Londono: en deklaro de pola ekzila registaro oni forĵetis Curzon-linion kiel bazon por la estonta pola-soveta landlimo
- 1945: Germanaj regopovoj likvidis en Płaszów apud Krakovo trudlaborejon kaj perpiede pelis lastajn malliberulojn al koncentrejo Aŭŝvico; en Wieprz ĝendarmoj pafmortigis 5 personojn; trupoj de 2-a Belorusa Fronto ekatakis de Serock, kaj la 1-a de la distrikto Kozienicki kaj Puławy; meze de Okcidenta Fronto Usono okazigis 2 895 aviadilflugojn; Ĉeĥoslovakio: 40-a kaj 27-a armeoj liberigis Lučenec kaj Plešivec; Birmo: maldekstre de Iravadio barata 19-a Infanteria Divizio sekurigis eron de Mandalajo-regiono; armitaj fortoj de Francio konsistis el miliono da soldatoj, en tio 63 mil maristoj
- 1945: Pollando: inaŭguro de unua lernojaro ĉe Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin, fondita por ideologie kontraŭstari al Katolika Universitato de Lublin
- 1953: Josip Broz Tito iĝis prezidento de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
- 1954: En San-Francisko okazis nupto de Marilyn Monroe kun Joe DiMaggio
- 1961: Portugala Barato estis aligita al Barato
- 1962: Eŭropa Ekonomia Komunumo akceptis unuajn principojn de Komuna Agrikultura Politiko
- 1962: Posta papa legato en Pollando kaj primaso Józef Kowalczyk ordiniĝis
- 1965: Unua post 44 jaroj renkonto inter ĉefministroj de Irlando kaj Nord-Irlando
- 1967: Komenco de la hipia movado: dum amsomera vespero en Golden-Gate-Parko de San-Francisko okazis manifestacio de 250 000 personoj proteste de eksterleĝigo de LSD-uzado kaj unuigo kun politikemuloj de la Universitato de Kalifornio en Berkeley
- 1970: Memproklamita Respubliko Biafro en sudorienta Niĝerio kapitulacis antaŭ federacia registaro malpli ol tri jarojn post deklarado de sendependeco, finante Niĝerian Enlandan Militon
- 1972: Margareta la 2-a iĝis reĝino de Danio
- 1978: En San-Francisko okazis la lasta, antaŭ 18-jara paŭzo, koncerto de brita punka muzikbando Sex Pistols
- 1980: Barata Nacia Kongreso transprenis regopovon en Barato
- 1980: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis sovetian agreson al Afganio akceptante rezolucion alvokantan al tuja, senkondiĉa kaj tuta retiriĝo de la trupoj el Afganio
- 1982: Pollando: unua numero de registara gazeto "Rzeczpospolita" aperis
- 1991: Litovaj disaŭdigaĵoj de la radiostacio Radio Libera Eŭropo estis elsenditaj en la dua programo de Litova Radio - tagon post la masakro de vilnanoj fare de Ruĝa Armeo
- 1994: En Moskvo prezidento de Usono William J. Clinton subskribis interkonsenton kun la rusa prezidento Boris Jelcin, post kio misiloj ne plu celas kontraŭajn celojn, kaj oni decidis malmunti nukleajn armilojn de Ukrainio
- 1996: Jorge Sampaio gajnis prezidentan balotadon en Portugalio
- 2000: Litovio aliĝis al la komuna nord-balta programo por lukti kontraŭ tuberkulozo
- 2004: Parlamento de Kartvelio oficialigis novan flagon
- 2005: Misio Cassini-Huygens: sondilo Huygens sendis unuajn fotojn desur Titano, la plej granda luno de Saturno
- 2005: Unua vintra grimpo al Shishapangma farita de pol-itala paro
- 2008: Álvaro Colom Caballeros iĝis prezidento de Gvatemalo
- 2008: Usona kosmosondilo MESSENGER alproksimiĝis al Merkuro je distanco de 200 kilometroj
- 2010: Aeroflot rezignis pri utiligado de Tupolev Tu-154
- 2010: Jemeno deklaris malfermitan militon kontraŭ terorisma grupo Al Kaida
- 2010: Hor-montriloj ĉe la simbola apokalipsa horloĝo en la Universitato de Ĉikago estis delokitaj de 11:55 al 11:54
- 2011: Tunizia ribelo: prezidento Zine El Abidine Ben Ali fuĝis kun sia familio al Sauda Arabio
- 2011: Papo Benedikto la 16-a anoncis dekreton pri agnosko de miraklo de Johano Paŭlo la 2-a kaj daton de lia beatigo
- 2014: 31 personoj pereis kaj pli ol 50 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiginto farita de islama terorisma organizaĵo Boko Haram en niĝeria urbo Maiduguri
- 2017: Pollando: Solena oficiala bonvenigo de usonaj soldatoj alvenintaj kun Kirasita Brigado al Żagań, por defendi orientan landliman regionon de NATO
- 2020: Microsoft finis apogon por operaciumo Windows 7
- 2021: Kronviruso:
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 325-a tago de rusa agreso al Ukrainio: Telegram: pasinttage rusoj 66 fojojn atakis Ĥersonan provincon; en okupata Mariupolo rusoj forigis monumenton de Taras Ŝevĉenko, kaj detruas antaŭlernejojn kaj lernejojn, kiujn pli frue deklaris rekonstrui; ukraina stabo publikigis prezidentan dekreton pri distingo de ukrainaj soldatoj, parton postmorte; Kievon trafis balistikaj misiloj (nerimarkataj de kontraŭaviada defendo) — en la provinco 18 loĝdomoj damaĝitaj, pro minaco de raketa atako oni elŝaltis kurenton; bombaj alarmoj en preskaŭ tuta Ukrainio, dum amasa atako de krozmisiloj (inkluzive de 5 direktataj) Rusio elpafis 33 pafaĵojn, 21 estis paffaligitaj - trafita i.a. 9-etaĝa kolektiva loĝejo en Dnipro, 9 mortigitoj kaj 64 vunditoj
- Mondreago: al Ukrainio alvenos 12 britajn tankojn de tria generacio Challenger II kune kun kromaj artileriaj sistemoj; la trian fojon restaĵojn de pafaĵo falis en Moldavion
- 2024: Danio: Abdiko de reĝino Margareta kaj surtroniĝo de reĝo Frederiko la 10-a
- -83: Marko Antonio, romia politikisto kaj militisto, membro de triumviraro, sinmortiginto (m. -30)
- -38: Nero Claudius Drusus, romia politikisto kaj militisto (m. -9)
- 1507: Katarina de Kastilio, arkidukino de Aŭstrio, princino de Hispanio (m. 1578)
- 1659: Jacob Roggeveen, nederlanda mar-esploristo, malkovrinto de Paskinsulo (m. 1729)
- 1683: Gottfried Silbermann, germana konstruisto de orgenoj (m. 1753)
- 1699: Jakob Adlung, germana orgenisto, komponisto, muzika verkisto kaj instrumentkonstruisto (m. 1762)
- 1700: Christian Friedrich Henrici, germana poeto kaj libretisto (m. 1764)
- 1705: Jean-Baptiste Charles Bouvet de Lozier, franca maristo kaj esploristo (m. 1786)
- 1708: Johann Poppo von Greiner, germana bibliotekinspektisto kaj registara konsilisto (m. 1772)
- 1751: Corona Schröter, germana muzikistino, aktorino kaj kantistino (m. 1802)
- 1754: Jacques Pierre Brissot, franca juristo kaj revoluciulo (m. 1793)
- 1770: Adam Jerzy Czartoryski, pola verkisto kaj politikisto (m. 1861)
- 1780: Pierre Jean Robiquet, franca kemiisto kaj apotekisto, kunidentiganto de asparagino kaj kodeino (m. 1840)
- 1792: Áron Benedek, hungara reformita pastro, poeto (m. 1879)
- 1800: Ludoviko de Köchel, aŭstra muzikologo, verkisto, botanikisto kaj eldonisto (m. 1877)
- 1806: Matthew Fontaine Maury, usona astronomo, oceanografo, meteologo, kartografo, historiisto (m. 1873)
- 1815: Eduard Petzold, germana pejzaĝarĥitekto (m. 1891)
- 1816: Thilo Irmisch, germana botanikisto (m. 1879)
- 1818: Zacharias Topelius, svedlingva finnlandano, verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj historiisto (m. 1898)
- 1829: Ottília Wass, grafino, hungara poetino, mecenatino (m. 1917)
- 1836: Henri Fantin-Latour, franca pentristo (m. 1904)
- 1841: Berthe Morisot, franca pentristino (m. 1895)
- 1848: Georg Kugel, germana skulptisto kaj pedagogo (m. 1930)
- 1850: Pierre Loti, franca oficiro de mararmeo kaj verkisto, vicreĝo de la Insulo de la Fazanoj (m. 1923)
- 1857: Alice Pike Barney, usona pentristino (m. 1931)
- 1875: Albert Schweitzer, franca-germana filozofo kaj kuracisto, protestanta teologo, muzikologo, gajninto de la Nobel-premio pri paco (m. 1965)
- 1881: István Kiss, hungara historiisto, profesoro, rektoro (m. 1957)
- 1882: Geoffrey Dalrymple Nash, angla multprofesia esperantisto, aŭtoro de poemaro Miniaturoj (m. nekonata)
- 1884: Peter Sellemond, aŭstra skulptisto
- 1887: Hugo Steinhaus, pola matematikisto, partoprenanto de Polaj Legioj (m. 1972)
- 1891: Leo Blaas, aŭstra-germana help-juĝisto, prezidanto de Esperanto-klubo de Innsbruck, tradukinto por "Aŭstria Esperantisto", okupiĝanta pri etimologio, kunlaboranto de Eugen Wüster (m. 1951)
- 1892: Martin Niemöller, germana oficiro, teologo, pastoro, radikala pacisto, ekumenisto (m. 1984)
- 1896: John Dos Passos, usona verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1970)
- 1900: Jenő Barcsay, hungara pentristo, grafikisto (m. 1988)
- 1901: Sergej Rublov, rusa inĝeniero kaj kemiisto, membro de la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio kaj de la Lingva Komitato, Esperanto-verkisto kaj Esperanto-vortaristo (m. 1979)
- 1901: József Bihari, hungara aktoro (m. 1981)
- 1901: Alfred Tarski, pola filozofo, matematikisto kaj logikisto (m. 1983)
- 1912: Rudolf Hagelstange, germana verkisto kaj sportisto
- 1913: Motoo Tatsuhara, japana futbalisto (m. 1984)
- 1917: Marianna Cel, pola soldato-virino, unusola en partizana taĉmento de majoro Henryk Dobrzański
- 1919: Giulio Andreotti, ĉefministro de Italio (m. 2013)
- 1920: Jean Dutourd, franca verkisto (m. 2011)
- 1921: Murray Bookchin, usona verkisto, filozofo, anarkiisto, fondinto de socia ekologio kaj unu de la pioniroj de ekologiisma movado (m. 2006)
- 1925: Mishima Yukio, japana verkisto, aktoro, reĝisoro (m. 1970)
- 1927: Magda Győri, rumania hungara redaktorino
- 1931: Caterina Valente, itala kantistino, dancistino, gitaristino kaj aktorino (m. 2024)
- 1932: Ernő Albert, rumania hungara etnografo kaj folkloristo (m. 2022)
- 1934: Marek Hłasko, pola verkisto kaj filma scenaristo (m. 1969)
- 1937: Hucalo Eŭhen, ukraina verkisto kaj poeto (m. 1995)
- 1941: Faye Dunaway, usona aktorino
- 1941: Milan Kučan, slovena juristo, komunista aganto de Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, unua prezidento de Slovenio
- 1943: Ralph Marvin Steinman, kanada biologo, Nobelpremiita postmorte pro esplorado de dendritaj ĉeloj (m. 2011)
- 1952: Dénes Máthé, rumania hungara studaĵverkisto, redaktoro
- 1952: Călin Popescu Tăriceanu, ĉefministro de Rumanio
- 1953: Attila Ara-Kovács, hungara filozofo, ĵurnalisto, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo
- 1955: Zoltán Biró A., rumania hungara sociesploristo, universitata profesoro
- 1963: Zsolt Balázs, rumania hungara alpa skiisto, trejnisto
- 1963: Steven Soderbergh, usona reĝisoro, scenaristo, filmproduktoro
- 1963: Mao Zifu, ĉina matematikisto, Esperanto-verkisto, kunlaboranto de "Monato", honorigita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA
- 1965: Ŝamil Basajev, gvidanto de separistoj kaj islamistoj en Ĉeĉenio kaj Norda Kaŭkazio ĝenerale, respondeca pri pluraj terorismaj atakoj (m. 2006)
- 1969: Jason Bateman, usona aktoro kaj reĝisoro
- 1981: Rosa López, hispana kantistino
- 1982: Víctor Valdés, kataluna golulo, reprezentanto de la Hispana nacia teamo de futbalo
- 1998: Nick Romeo Reimann, germana infana aktoro
- 1092: Vratislav la 2-a, reĝo de Ĉeĥio (n. post 1032)
- 1163: Ladislao la 2-a, reĝo de Hungario (n. 1131)
- 1235: Sankta Savao, unua ĉefepiskopo de Serbio (n. ĉirkaŭ 1175/1176)
- 1301: Andreo la 3-a, reĝo de Hungario (n. ĉirkaŭ 1265)
- 1648: Casparus Barlaeus, nederlanda humanisto, teologo, poeto, historiisto verkinta i.a. pri Nederlanda Okcident-hinda Kompanio (n. 1584)
- 1676: Francesco Cavalli, itala komponisto, orgenisto kaj kantisto (tenoro) (n. 1602)
- 1687: Nikolao Merkator, germana matematikisto famiĝinta pri studo de logaritmoj (n. 1620)
- 1742: Edmond Halley, angla astronomo, terfizikisto, matematikisto, meteologo kaj demografo (n. 1656)
- 1753: George Berkeley, irlanda anglikana episkopo kaj filozofo, kies ĉefa atingo estis subjektiva aŭ nemateriisma idealismo, kontribuinta al infinitezima kalkulo (n. 1685)
- 1766: Frederiko la 5-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1723)
- 1833: Serafimo de Sarov, rusa monaĥo, mistikulo kaj sanktulo de ortodoksismo (n. 1759)
- 1841: Ignaz Döllinger, germana anatomo (n. 1770)
- 1867: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo (n. 1780)
- 1874: Philipp Reis, germana instruisto kaj inventisto pri elektrotekniko (telefono) (n. 1834)
- 1887: Friedrich von Amerling, aŭstra pentristo (n. 1803)
- 1894: Jób Sebesi, hungara poeto, ĵurnalisto, folkloristo (n. 1860)
- 1898: Lewis Carroll, angla verkisto, matematikisto kaj logikisto, aŭtoro de La aventuroj de Alicio en Mirlando (n. 1832)
- 1901: Charles Hermite, franca matematikisto kaj teoriisto pruvinta, ke la nombro e estas transcenda nombro, konata de la nocioj polinomo de Hermite aŭ konjugita transpono (n. 1822)
- 1905: Ernst Abbe, germana fizikisto, kunfondinto de la entrepreno Carl Zeiss Jena (n. 1840)
- 1907: Hermann Iseke, germana poeto, juristo kaj romkatolika pastro (n. 1856)
- 1907: Wilhelm von Hartel, aŭstra klasika filologo kaj politikisto (n. 1839)
- 1920: John Francis Dodge, usona pionira fabrikanto de aŭtomobiloj (n. 1864)
- 1926: August Sedláček, ĉeĥa historiisto, genealogo kaj heraldikisto (n. 1843)
- 1939: Elisabeth Streller, germana padomigristino kaj regionhistoriistino (n. 1879)
- 1949: Joaquín Turina, hispana komponisto kaj pianisto (n. 1882)
- 1951: Maxence Van der Meersch, franca verkisto, ricevinta Premion Goncourt (n. 1907)
- 1954: József Sándor Vitalis, rumania hungara franciskano, provincestro (n. 1884)
- 1954: Nikodem Sulik, pola komandanto de la Asocio de Armita Batalado en Vilno, brigada generalo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento (n. 1893)
- 1957: Humphrey Bogart, usona aktoro (n. 1899)
- 1958: Paul Axel Nylén, sveda redaktoro, pioniro de Esperanto, vicprezidanto de Esperanto-kluboj en Uppsala kaj Stokholmo, Esperanto-vortaristo, redaktoro de "Lingvo Internacia", kunfondinto de Sveda Esperanto-Federacio, eldonisto, tradukisto, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, membro de Lingva Komitato, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (n. 1870)
- 1959: Béla Entz, hungara kuracisto, patologo (n. 1877)
- 1960: Ralph Chubb, brita poeto, presisto kaj artisto (n. 1892)
- 1966: Sergej Korolov, soveta inĝeniero, konstruisto de balistikaj misiloj, organizisto de la raketa-kosma industrio, patro de kosmonaŭtiko (n. 1907)
- 1967: Miklós Kállay, hungara juristo, ĉefministro de Hungara reĝlando, kontraŭstaranta al faŝismo, elmigrinto (n. 1887)
- 1971: Julia C. Isbrücker, nederlanda esperantistino iniciatinta postmilitan UK 1920, kunfondinta Universalan Ligon, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio kaj de Internacia Centra Komitato, edzino de J. R. G. Isbrücker, tradukistino (n. 1887)
- 1972: Frederiko la 9-a, reĝo de Danio (n. 1899)
- 1972: István Kovács, hungara juĝisto kaj historiisto (n. 1899)
- 1974: Cassiano Ricardo, brazila verkisto, poeto, kritikisto (n. 1895)
- 1977: Anthony Eden, ĉefministro de Britio (n. 1897)
- 1978: Kurt Gödel, aŭstra matematikisto, pruvinto de la teoremoj de nekompleteco (n. 1906)
- 1981: János Fodor, hungara tipografo kaj presisto (n. 1909)
- 1986: Daniel Balavoine, franca verkisto, komponisto, kantisto (n. 1952)
- 1987: György Ürögdi, hungara historiisto (n. 1904)
- 1988: Georgij Malenkov, ĉefministro de Sovetunio, politika komisaro, proksima kunlaboranto de Stalin, kunrespondeca pri la Granda teroro (n. 1902)
- 1999: Jerzy Grotowski, pola teatro-reformisto, reĝisoro kaj pedagogo, kreinto de aktora metodo (m. 1933)
- 2002: József Mátyás, rumania hungara pentristo (n. 1930)
- 2008: Ervin Béla Schnedarek, rumania hungara filmfakulo (n. 1920)
- 2010: Agustín Cano Delgado, hispana diplomato kaj latinisto (n. 1921)
- 2013: Conrad Bain, kanad-usona aktoro (n. 1923)
- 2014: Juan Gelman, argentina poeto kaj ĵurnalisto (n. 1930)
- 2016: Alan Rickman, angla aktoro, reĝisoro kaj scenaristo (n. 1946)
- 2017: Zhou Youguang, ĉina lingvosciencisto, kreinto de hanyu pinyin (n. 1906)
- 2017: Krzysztof Maurin, pola matematikisto kaj matematika fizikisto, spertulo pri grupa prezento kaj Hilberta spaco, antropozofo, esoterulo (n. 1923)
- 2021: Günter Anton, germana pedagogo kaj idisto (n. 1929)
- 2022: Ricardo Bofill, kataluna arĥitekto, reprezentanto de postmoderna arkitekturo (n. 1939)
La 14-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):