Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernesto de Pardubice, ĉeĥe Arnošt z Pardubic (naskiĝis la 25-an de marto 1297 en Hostinka en Bohemio – mortis la 30-an de junio 1364 en Roudnice nad Labem) estis la lasta praga episkopo (1343–1344) kaj poste la unua ĉeĥa ĉefepiskopo (1344–1364).
Ernesto de Pardubice | |||||
---|---|---|---|---|---|
(Ĉef)episkopo de Prago | |||||
Regado | episkopo 1343–1344 ĉefepiskopo 1344–1364 | ||||
Antaŭulo | Johann IV. von Dražice | ||||
Sekvanto | Johann Očko von Wlašim | ||||
Persona informo | |||||
Arnošt z Pardubic | |||||
Naskonomo | Arnošt z Pardubic | ||||
Naskiĝo | la 25-an de marto 1297 en Hostinka, Bohemio | ||||
Morto | la 30-an de junio 1364 en Roudnice nad Labem | ||||
Tombo | Klodsko / Glatz en la paroĥa preĝejo de Sankta Johano | ||||
Religio | romkatolikismo | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Padovo | ||||
Familio | |||||
Dinastio | grandsinjoroj el Pardubice | ||||
Gefratoj | Bohuslav z Pardubic (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li devenis el la nobela familio de grandsinjoroj el Pardubice. Li estis filo de Arnošt z Hostinné, reĝa burgravo en Klodsko / Glatz. Dum 14 jaroj li studis en Italio en universitatoj en Bolonjo kaj Padovo, kie i.a. li konatiĝis kun posta imperiestro Karolo la 4-a, kies proksima amiko kaj grava politika konsilanto li fariĝis.
Li estis konata kiel klera homo, bona oratoro, modela pastro kaj virta kaj modesta viro. Li meritis i.a. pri fondo de Universitato de Karolo en 1348 (la plej malnova en Mezeŭropo) kaj de pluraj preĝejoj, monaĥejoj (en Jaroměř, Rokycany, Sadská), malsanulejoj (en Příbram kaj Český Brod), sed ankaŭ fiŝlagoj ktp.
Li estas entombigita en Klodsko / Glatz en la paroĥa preĝejo de Sankta Johano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.