Remove ads
romia politikisto kaj militisto, duonfilo de imperiestro Aŭgusto Cezaro (38-9 a.K.) From Wikipedia, the free encyclopedia
Nero Claudius Drusus (14-a de januaro -38 — 14-a de septembro -9 en aĝo de 29 jaroj), ankaŭ nomita „la pli aĝa Druso“ (lat. Drusus maior) aŭ simple Drusus, esperante Klaŭdio Druzo, estis romia politikisto kaj militisto, duonfilo de imperiestro Aŭgusto Cezaro.
Nero Claudius Drusus | |
---|---|
Busto de Druso, Musée du Cinquantenaire (Bruselo) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Decimus Claudius Drusus |
Naskiĝo | 14-a de januaro -38 en Romo |
Morto | 14-a de septembro -9 en Germania Magna |
Mortokialo | Sepso |
Tombo | Maŭzoleo de Aŭgusto |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Patro | Tiberius Claudius Nero (en) |
Patrino | Livia |
Frat(in)o | Tiberio |
Edz(in)o | Antonia la Juna |
Infanoj | Germaniko, Livilla (en) , Klaŭdio |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto |
Li estis filo de Livia, edzino de Aŭgusto, el ŝia unua geedzeco kun Tiberius Claudius Nero. Lia pli aĝa frato estis Tiberius (Tiberio), kiu poste fariĝis imperiestro.
Drusus edziĝis al Antonia Minor (Antonia la juna), filino de Marcus Antonius (Marko Antonio) kaj Octavia Minor, fratino de Aŭgusto. Iliaj gefiloj estis Germanicus (Germaniko), Livilla kaj - posta imperiestro - Claudius (Klaŭdio).
Drusus kreskis en la domo de Aŭgusto (falsa onidiro vidis lin kiel filon de Aŭgusto - certe maltrafe). Jam en frua aĝo li komencis politikan kaj militistan karieron samkiel lia frato. En jaro 15 a.K. la du fratoj gvidis militiron kontraŭ Raetia kaj faris ĝin romian provincon. Depost 13 a.K. Druso estis prefekto de la tri gaŭliaj provincoj. En 12 a.K. li inaŭguris altaron por diino Roma kaj Aŭgusto en Lugdunum, la hodiaŭa Liono.
Druso entreprenis kelkajn militirojn kontraŭ la ĝermanoj, parte esplorcele, parte konkercele. En la jaro 12 a.K. li atingis la Nordan Maron kaj konstruigis kanalon fossa Drusiana inter Rejno kaj Zuiderzee.
En 11 a.K. li batalis ĉe rivero Lippe kontraŭ la sikambroj kaj konstruis du fortikaĵojn, unu supozeble ĉe Bergkamen-Oberaden la alia eble en Hedemünden ĉe rivero Werra, krome plurajn sur romia teritorio ĉe Rejno en Neuss (Castrum Novaesium) kaj Bonn.
En 10 a.K. li batalis kontraŭ la ĥatoj, sukcesinte li fariĝis konsulo en 9 a.K. kaj daŭrigis la bataladon kontraŭ la ĥeruskoj, sed dum retromarŝado mortis pro vundo de rompita kruro. Lia frato Tiberius reportis la kadavron al Romo.
Pri la konkeroj de Druso raportas la romiaj historiistoj Cassius Dio, Florus kaj Velleius Paterculus.
Informoj pri Nero Claudius Drusus en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.