branĉo de la leĝo kaj filozofia-politika koncepto From Wikipedia, the free encyclopedia
Homaj rajtoj estas jura, filozofia kaj politika koncepto.
|
Inter la fundamentaj rajtoj de la homoj estas la rajto je individua libereco, la rajto je vivo, la rajto de memdetermino, la rajto je justa proceso, la rajto je inda vivo, la rajto je libereco de konscienco kaj je religia libereco kun la sekva rajto je ŝanĝo de propra religio (konvertiĝo kaj apostateco), kaj parollibereco, kunvenlibereco, rajto je azilo, rajto pri edukado aldone al la pli juŝaj agnoskitaj rajtoj al privateco, libero de diskriminacio, manĝorajto, kaj rajtoj je loĝejo, vestaĵoj, propraj kulturo kaj lingvo, demokratio ktp.
Supozeble la unua leĝa kodekso estis kreita de la reĝo de Ur, ĉirkaŭ 2050 antaŭ nia erao. En Mezopotamio estis kreitaj aliaj leĝaroj, ekzemple la kodekso de Hamurabi (ĉirkaŭ 1780 antaŭ nia erao), unu el la plej bone konservitaj specimenoj de tiuspecaj dokumentoj. Ĝi listigis la leĝojn kaj la punojn pro lezo de la leĝoj pri granda kvanto da problemoj kaj inkluzivis la rajtojn de virinoj, la rajtojn de infanoj kaj la rajtojn de sklavoj.
La nocio de "minimumaj" aŭ "bazaj rajtoj" ligitaj al la nura homeco, tiel nomataj naturaj rajtoj, estas tre malnova kaj ankaŭ tre nespecifa. Kio karakterizas la ideon de homaj rajtoj, estas la fakto, ke ili estas parto de la juro kaj leĝaro (parola aŭ skriba), ke oni agnoskas ilian universalan aplikon kaj ilian plifortecon ol ĉiu alia normo. Ili do ofte estas ne tiom deciditaj, aprobitaj kaj promulgitaj kiel aliaj leĝoj, sed pli proklamitaj, uzante terminojn de antaŭe ekzistinta, ne diskutebla evidenteco, kiun oni malkovris kaj agnoskas, ne de simpla, diskuteble konvencio. Unuanimeco implicite servas kiel fonto de la legitimado de ĉi tiuj rajtoj. Eĉ se foje troviĝas referencoj al io dia aŭ religiaj influoj, ili diferencas diese religia regulo per sia universala kaj laikeca karaktero.
Inter la unuaj, kiuj okupiĝis pri la temo el konjekta-duba vidpunkto, estis supozeble antikvaj grekaj filozofoj, precipe Aristotelo kaj la stoikismanoj, kiuj asertas la ekziston de natura rajto, tio estas aro da kondutaj normoj, kies esencon la homo konkludas el la naturleĝoj. Tiu penso, nomata naturrajtismo, estas tre malnova kaj ofte estas subdividita al diversaj historiaj branĉoj. Tiun naturrajtismon Aristotelo resumis en sia Etiko al Nikomako:
|
Praktike aplikis la koncepton pri homaj rajtoj unuafoje en la historio Kiro la Granda, reganto de Persio, en la 6-a jarcento a. K.. Konkerinte Babilonio en la jaro 539 a.K. li eldonis deklaracion en formo de teksto gravurita sur la Kiro-cilindro, retrovita inter la ruinoj de Babilono en 1879 kaj nun konservata en la Brita Muzeo. Ĉi tiu dokumento ofte estas menciata kiel la "unua ĉarto de homaj rajtoj", ĉar ĝi esprimas respekton por la homo kiel tia kaj subtenas elementan formon de religiaj libero kaj tolero. Ĝi diras:
|
Kiro do esence konstatis, ke la civitanoj de la imperio estis liberaj manifesti sian religian kredon, kaj krome abolis la sklavecon, permesante reiron de la deportitaj popoloj en siajn devenlandojn, el kio rezultis ankaŭ la biblia fino la babilona kaptiteco de la izraelidoj.
En Romio ekzistis la nocio de "civitana rajto", kiu esence estis aro da rajtoj konceditaj al ĉiuj romiaj civitanoj.
En la 3-a jarcento a. K., dum la regado de Aŝoko en la Maŭrja Imperio (nun Barato), senprecedencaj civitanaj rajtoj estis establitaj. Post la sanga konkero de la respubliko Kalinga, ĉirkaŭ -265, Aŝoko pentis siajn militajn agojn kaj konvertiĝis al Budhismo. De tiam li, antaŭe nomata "la kruela", estis nomata "la pia". Dum lia regado li sekvis politikon de neperforto (ahimsa) kaj respekto al la vivo de bestoj; ekzemple nenecesaj formoj de mortigo aŭ mutiladon de bestoj, ĉasado pro plezuro, religiaj besto-oferoj kaj kastrado estis malpermesitaj. Li traktis siajn subulojn egale sendepende de iliaj religio, kasto aŭ politika agado, konstruis malsanulejojn kaj universitatojn kaj ofertis ties servojn senkoste al ĉiuj civitanoj. Li difinis la principojn de neperforto, religia toleremo, obeo al la gepatroj, respekton al instruistoj kaj pastroj, humanecon al servistoj (sklaveco tiam en Barato ne ekzistis), grandanimeco al proksimuloj, mildecon al kulpuloj. Ĉi ĉiuj reformoj estis priskribitaj en la Ediktoj de Aŝoko, kolekto de 33 surskribaĵoj sur la Pilastroj de Aŝoko. La unua atestaĵo de leĝo, kiu sankcias eksplicite kaj universale la liberecon de kultado, eble estas la dek-dua edikto de Aŝoko:
|
Ĉiuj antikvaj socioj okupiĝis pri la principoj de la homaj rajtoj en siaj religiaj tekstoj. La hinduismaj Vedoj, la judisma Tanaĥo, la kristanisma Biblio, la islama Korano kaj la Analektoj de Konfuceo estas inter la plej malnovaj skribaĵoj, kiuj okupiĝas pri la demando de la homaj rajtoj, devoj kaj respondecoj. Tamen tio ne garantiis respektadon de homaj rajtoj. En la ĉina socio de la tempo de Konfuceo (551–479 a. K.) sendube la fundamentaj homaj rajtoj ne estis respektataj, ĉar la ideo de naturaj, neperdeblaj rajtoj posedataj de ĉiu ajn ekde la naskiĝo ne ekzistis; rajtoj estis konceditaj nur laŭ pozicio kaj rolo de la individuo en la socio (kp. la verkojn de Hans-Georg Möller, Brock-Universitato, Kanado). Ankaŭ la juda popolo ne respektis la homajn rajtojn de siaj malamikoj, ekzemple kiam la gileadanoj venĝe mortigis 42.000 sendefendajn efraimidojn.[2] Same la kristana eklezio subtenis eĉ inter siaj anoj sklavecon (kp. Nigrula preĝokanto kaj la unuan epistolon de Paŭlo al la korintanoj, en kiu li ja ne defendas sklavecon, sed tamen eksplicite permesas, ke kristano havu kristanan sklavon[3]). En la islama otomana imperio sklaveco estis permesita, se la sklavo ne estis islamano.
Nur en mezepoko troviĝas la unuaj konkretaj, praktike efikaj manifestiĝoj de la ideo de homaj rajtoj.
En la 8-a jarcento la naturrajtismo, kies plej grava reprezentanto estis Tomaso de Akvino, priskribas la naturajn rajtojn kiel "aron de ĝeneralegaj unuaj etikaj principoj", kiuj kondiĉas la leĝdonanton en la pozitiva juro, kvazaŭ dia sigelo en la kreado de aferoj. La homaj rajtoj do ne plu estas aro da aferoj pli-malpli bonvole konceditaj de iu aŭtoritato. Estas rajto de la homo postuli sian liberon kiel naturan rajton.
En 1215 reĝo Johano de Anglio estis devigita de la nobeloj de la regno koncedi kaj subskribi la Magna Carta Libertatum (granda ĉarto de la liberoj). Ĝi estas la unua fundamenta dokumento, kiu koncedas rajtojn al la civitanoj, devigante la reĝon respekti certajn procedurojn, kiuj leĝe limigas lian suverenecon. Inter la artikoloj de la Ĉarto estas malpermeso al la suvereno postuli novajn impostojn sen antaŭa konsento de la parlamento kaj la garantion por ĉiuj homoj, ke ili ne estu malliberigitaj sen antaŭa laŭregula proceso, kiu reduktis la arbitran povon de la reĝo prevente aresti kaj teni mallibera. Kvankam la Ĉarto dum paso de jarcentoj estis plurfoje modifita per ordinaraj leĝoj deciditaj de la parlamento, ĝi konservas ĝis nun la statuson de fundamenta ĉarto de la brita monarĥio. Papo Inocento la 3-a (1160–1216) per buleo de la 24-a de aŭgusto 1215 kondamnis la ĉarton kajen decembro 1215 ekskomunikis la nobelojn.
Fine de la jaro 1222, la tagon de la kronado de Sundjata Keita kiel suvereno de la Imperio Malio, estis solene proklamita la Ĉarto Manden, deklaro de esencaj homaj rajtoj kia la rajto je vivo kaj la rajto je libero. La Carta Manden turniĝas al la "kvar anguloj de la mondo" per sep asertoj:
En ĉi tiu ĉarto troviĝas la temoj traktotaj plurajn jarcentojn poste en la deklaro de la homaj rajtoj: Respekto al la homa vivo kaj de la libero de la individuo, justeco kaj laŭleĝeco, solidaro. Ĉar ĝi kontraŭas sklavecon, ĝi disvastiĝas en okcidenta Afriko; la ĉarto identigas la perforton de la juro kiel antaŭkondiĉon al la perforto milita. Abolo de sklaveco kredeble estis la granda merito de Sundjata Keita. La Ĉarto Manden estas konsiderebla kiel unu el la unuaj deklaracioj de la homaj rajtoj.
En Anglio ekde 1305 sub regado de Eduardo la 1-a disvastiĝis, kvankam jam antaŭe ekzistis analogaj dokumentoj, la uzo de mandatoj Habeas Corpus, mandato kiu postulas ke iun prizonulon oni aŭ konduku antaŭ tribunalon por laŭleĝa proceso aŭ liberigu. Per eldono de tia mandato reĝa kortego povis ordoni al ajna alia juĝ-instanco la transdonon de prizonulo, protektante lin de feŭdestra arbitro. La gravecon de tiu leĝa ago oni komprenas konsiderante, ke en la origina angla juro ĉiu suzereno povis esti submetita al pluraj lokaj kaj feŭdestraj jurinstancoj, kiuj povis korpe disponi pri la suzereno. La rajto je habeas corpus estis longe glorata kiel la plej efika akto por savi la liberon de la individuo. El la angla juro la baza ideo de habeas corpus pasis al ĉiuj okcidentaj konstitucioj kaj eĉ en la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kies artikolo 9 diras: Neniu individuo povas esti arbitre arestita, tenata en mallibero aŭ ekzilita.
La hispana konkero de la Amerikoj ekde la 15-a jarcento, la malkovro de indiĝenaj loĝantaroj kaj la unuaj deportadoj de nigrahaŭtaj afrikanoj al la "Nova Mondo" kaŭzis viglan debatadon pri la homaj rajtoj. Francisco de Vitoria kaj aliaj filozofoj de la skolo de Salamanca asertis la naturan rajton pri la propraj korpo (rajto je vivo, je posedo) kaj menso (rajto je la libero de pensado, je digno). La teologoj de la universitato de Salamanca estis tiom radikalaj, ke ili kondamnis ĉiun ajn formon de milito (kun malmultaj esceptoj) kiel lezadon de naturaj rajtoj, eksplicite kontrauante la militiradon de Karlo la 1-a.
La jura doktrino de la skolo de Salamanca signifis la finon de la mezepoka koncepto pri rajtoj, markitan de postulado de libero en maniero nekutima por tiutempa Eŭropo. La naturaj rajtoj de la homo estas ligitaj al la vera naturo de la homa estaĵo, do evidente se ĉiuj homoj havas la saman naturon , ili havas ankaŭ la samajn rajton je libero kaj egaleco.
Menciinda tiuteme la filozofia renkonto nomata Kunveno de Valladolid (1550/51), en kiu kontraŭstaris la teorioj de la dominikana fratulo Bartolomeo de Las Casas, kiu defendis la naturan liberon de la amerikaj indiĝenoj, kaj de la humanisto Juan Ginés de Sepúlveda, kiu subtenis ilian naturan sklavecon. Ĉi tiuj unuaj tiutemaj debatoj en la eŭropa historio manifestiĝis per la buleo Sublimis Deus, per kiu papo Paŭlo la 3-a deklaris la homecon de la amerikaj indiĝenoj kaj ilian rajton je libero kaj posedo, kondamnante la praktikon de sklaveco.
Las Casas ekde 1512 luktis por la rajtoj de la indiĝenoj, kiam li estis vikario de konkistadoroj en Kubo sub la ordono de Diego Velázquez de Cuéllar. Estinte plurfoje atestanto kaj aganto en la indiĝena rezisto al la sanga enpenetro de la konkistadoroj kaj de la deviga kristanigo "per fero kaj fajro" li skribis la Brevísima aŭ "mallongan eseon pri la detruo de la Indioj", en kiu li priskribis la kruelecon aplikitan al la indiĝenoj. La 26-an de januaro 1542 Las Casas estis prezentita al la imperiestro Karlo la 1-a kaj resumis por li la enhavon de la Brevísima. El tiu renkonto rezultis la "Novaj Leĝoj" de novembro 1542, kiuj proklamis
La ribeloj kaj la senleĝeco, kiuj sekvis en la hispanaj kolonioj de la Nova Mondo, kondukis al nuligo de ĉi tiuj leĝoj, favore al senrestrikta konkerado.
La moderna, raciisma naturrajtismo naskiĝis inter 1600 kaj 1700 kaj estas dividebla al du branĉoj: tiu de la klerismo de la fino de la 17-a jarcento (kiu asertis la koncepton de la libero de la individuo, precipe en kontraŭposzicio al absolutismo, la karakteriza regad-formo de la moderna erao), kaj tiu evoluinta el la pensaro de Thomas Hobbes (kiu verdire konsideris la veran naturan rajton nur en la natura stato, do en la kondiĉoj, en kiuj la homo troviĝas antaŭ fari la socian kontrakton, kiu kondukas al la institucio de ŝtato; tial Hobbes ne estas nomebla vera naturrajtisto).
Inter la aŭtoroj, kiuj diversmaniere okupiĝis pri la temo de la natura rajto en la moderna epoko, estas menciindaj:
Laŭ la tekstoj de Grotius kaj la raciismaj teoriuloj de naturrajtismo la homoj restas, ankaŭ je ekzisto de ŝtato kaj pozitiva aŭ civila juro, posedaj de kelkaj naturaj rajtoj, kia la rajto je vivo, je posedo ktp., neperdeblaj rajtoj, kiujn leĝoj ne povas modifi. Tiuj naturaj rajtoj estas tiaj, ĉar ili estas racie justaj, ne ĉar establitaj per dia rajto; pli ĝuste, Dio agnoskas ilin kiel rajtojn, ĉar ili respondas al racio.
Kontraŭe, Locke evoluigis la koncepton de natura rajto kiel derivaĵo de diaĵo, ĉar homo estas kreaĵo de Dio, kaj limigis tiun rajton nek al posedo de civitaneco nek al kriterioj de etneco, kulturo aŭ religio.
La unua deklaracio de homaj rajtoj de la moderna epoko estis tiu de la usona subŝtato Virginio, kiun verkis George Mason kaj adoptis la Asembleo de Virginio la 12-an de junio 1776. Ĝi estis grandparte kopiita de Thomas Jefferson al la deklaracio de homaj rajtoj, kiun enhavas la Usonan Deklaron de Sendependeco de Usono (4-a de julio 1776), kiu asertas, "ke ĉiuj homoj estis kreitaj egalaj inter si, ke ili estas dotitaj de sia kreinto per kelkaj neperdeblaj rajtoj, inter ili la vivo, la libero kaj la strebo al feliĉo".
Kiel ajn, la unua vera formala ĉarto de homaj rajtoj naskiĝis en 1779 de la franca revolucio kaj estas konata kiel Deklaracio de la homaj kaj civitanaj rajtoj kaj karakterizata de pli abstraktaj asertoj ol la antaŭa usona.
Estis tiam Napoleono Bonaparte, kiu eksportis la koncepton de homaj rajtoj al la aliaj eŭropaj landoj, eĉ se fakte li neadis ilin en la praktiko. Vera disvastiĝo de la homaj rajtoj tamen okazis nur per la ribeloj de 1848 kaj la sekva proklamo de la unuaj liberalaj konstitucioj en pluraj eŭropaj landoj. Konstateblas, ke ka romkatolika eklezio de la 19-a jarcento oponis al la homaj rajtoj: Pio la 7-a en la encikliko Quot Aliquandum, Gregorio la 16-a en Mirari vos; Pio la 9-a kontraŭ la libero de kultado; Pio la 11-a kontraŭ ekumenismo, en la encikliko Mortalium animos. Dum la 20-a jarcento en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko multaj grupoj kaj movadoj sukcesis atingi profundajn sociajn ŝanĝojn en la nomo de la homaj rajtoj kaj kreis rapidan pliboniĝon de la vivkondiĉoj de la tiel nomataj okcidentaj popoloj. La laboristaj sindikatoj luktis por la rajto ja striko, por garantii dignajn laborkondiĉojn kaj por malpermesi aŭ limigi infanlaboron. La movado por la rajtoj de la virinoj atingis vastigon de la universala balotrajto al virinoj. Ĵus antaŭ la unua mondmilito plurlande ekestis sistemo por protekto de naciaj minoriotatoj rasaj, lingvaj aŭ religiaj, pro kiu multaj longe subpremitaj grupoj sukcesis ricevi civilajn kaj politikajn rajtojn.
En la sama tempo la naciaj liberigaj movadoj povis liberigi la koloniitajn naciojn de la jugo de la koloniaj povoj. Gravega koncerne la temon de homaj rajtoj estis la senperforta movado de Mahatma Gandhi, kiu sendependigis Baraton de la brita regado.
Plian gravan konfirmon de la homaj rajtoj portis post la fino de la Dua Mondmilito la konsistigo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la verkado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita en Novjorko en 1948. Per ĉi tiu ĉarto estis establita, unuafoje en la moderna historio, la universaleco de tiuj rajtoj, ne plu restriktitaj al la okcidentaj landoj, sed validaj pri la popoloj de la tuta mondo kaj bazitaj sur koncepto de origina homa digno, neperdebla kaj universala. La deklaracio rekonas interalie la rajton je vivo, je libero kaj je persona sekureco, je agnosko kiel persono kaj je egaleco antaŭ la leĝaro, je specifitaj garantioj en punproceso, je libero moviĝi kaj elmigri, je azilo, je nacieco, je posedo, je libero de pensado, de konscienco kaj de religio, je libero de asociiĝo, de opinioj kaj de esprimo, al sociala sekureco, je laboro en justaj kaj favoraj kondiĉoj kaj je libero sindikata, je adekvata vivnivelo kaj je kleriĝo.
Ekde tiu momento la rolo de UN en la procezo de leĝigo kaj antaŭenigo de la homaj rajtoj estas fundamenta. Sed ankaŭ la aliĝaintaj ŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo faris plian paŝon, subskribante la 4-an de novembro 1950 en Romo konvencion pri la savado de la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberoj, kiu ekvalidis en 1953. La konvencio interalie deklaras, ke profiti la rajtojn de ĝi garantiitajn ne estas submetita al ia diskriminacio surbaze de raso, lingvo, religio, publika opinio, nacia aŭ socia origino.
De tiam la nocio Homaj Rajtoj vastiĝis danke al leĝoj kaj direktivoj kreitaj por kontroli kaj puni lezojn de tiuj rajtoj. Jenaj eventoj estas konsidereblaj markaj ŝtonoj de ĉi tiu procezo:
Ekzisto, valideco kaj enhavo de la Homaj Rajtoj plu estas debatataj kaj en filozofio kaj en la tiel nomataj politikaj sciencoj. El jura vidpunkto la Homaj Rajtoj estas difinitaj de internaciaj konvencioj kaj leĝoj, sed ankaŭ de la juraj preskriboj de multaj nacioj. Sed necesas aldoni, ke laŭ multaj la doktrino de la Homaj Rajtoj transiras unuopajn leĝojn kaj konsistigas la fundamentajn moralajn bazojn por reguligi la mond-politikan ordon.
Eble kun tiaj intencoj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la Deklaracion pri la Rajto de la Popoloj je Paco per la rezolucio 39/11 de la 12-a de novembro 1984, tiel enskribante la pacon inter la homajn rajtojn kaj deklarante ĝian konservadon "fundamenta devo por ĉiu ŝtato".
La rapidan progreson de respekto al la homaj rajtoj en la tiel nomataj okcidentaj nacioj pro multaj kialo ne akompanis simila procezo en la cetero de la mondo. Ankoraŭ nun okazas luktoj similaj al tiuj, kiujn spertis Eŭropo kaj norda Ameriko, inter subpremantoj kaj subprematoj. Estas ironio en la fakto, ke ĝuste la popoloj de la okcidentaj nacioj, kiuj longe batalis por atingi siajn rajtojn, estas almenaŭ parte responsaj pri la subpremado de la tiel nomataj popoloj "de la sudo".
|
La rajto je adekvata nutrado konsistigas fundamentan homan rajton, kiu estas firme sankciita en la internacia juro. Tamen ĉiutage po unu persono el kvin suferas pro malsato, do entute 800 milionoj da personoj tutmonde, kaj ĉiun jaron pli ol 20 milionoj mortas pro subnutrado kaj pro malsanoj ligitaj al ĝi.
En junio 1986 grupo de juristoj formulis la Principaron de Limburgo, kiu reguligas la devojn de ŝtatoj pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj. En 2002 la principaro estis publikigita kiel dokumento de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj[4]. La tri principoj estas:
La Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj estas konvencia organismo kiu konsistas el sendependaj fakuloj, kiuj kontrolas la plenumon de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de la Ŝtatoj kiuj ratifis ĝin. Ĝi kutime kunvenas en tri sesioj jare, en Ĝenevo aŭ en Novjorko. La Komitato estas unu el la sep korpoj establitaj de traktatoj pri homaj rajtoj antaŭenigitaj de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.
Civilaj kaj politikaj rajtoj estas du kategorioj de rajtoj kiuj foje estas studitaj kutime kune. Ĝenerale, ili estas rajtoj kiuj protektas la individuajn liberecojn for de eksterleĝa rompo fare de la povo, kaj garantias la kapablon de la civitano por partopreni en la civila kaj politika vivo de la ŝtato en kondiĉoj de egaleco kaj sen diskriminacio.
Marksismo tradicie kritikis la temon de homaj rajtoj kiel esprimon de burĝa ideologio de formalaj juraj liberoj, al kiuj ne respondas konkrete reala emancipiĝo de la subprematoj kaj speciale de la proletaro; praktike ĝi tamen ofte subtenis la diversajn deklaraciojn universalajn kaj regionajn pri la homaj rajtoj en la tempo post la Dua Mondmilito (escepte de la sindeteno de Sovetunio pri la Universala Deklaracio de UN). Relative malofte nuntempaj aŭtoroj eksplicite kontraŭas al la teorio de la homaj rajtoj kiel tia.
Inter la plej konataj citindas Slavoj Žižek[5], Pierre Chassard[6], Alain de Benoist[7], Guillaume Faye kaj Eric Delcroix.
La pliparto de tiaj aŭtoroj neas, ke subjektivaj rajtoj estu difineblaj apriore kaj senkonsidere de konkretaj juraj ordonoj; aŭ ili kritikas la naturrajtisman ideon, ke la leĝa esprimo de suvereneco, speciale popola suvereneco, devus esti reduktita al notaria funkcio rilate al la ŝtataj principoj, universalaj kaj donitaj "de la naturo", kaj do nur malkovreblaj kaj konfirmeblaj, anstataŭ vidi la subjektivajn rajtojn kiel produkton de la originala jura kulturo de la unuopaj popoloj, de la interrilatoj de la klasoj aŭ de la memdetermino de unuopaj komunumoj. Plie, ili opinias la pretendon prijuĝi ĉiujn sociopolitikajn sistemojn sur la bazo de kriterioj kun historiaj kaj politikaj konotacioj kiel hipokritaĵon kaj fonton de internacia konflikteco, kiu facile uzeblas kiel pravigo de imperiisma politiko.
Pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas kritikata ties artikolo 29, kiu fiksas en sia tria alineo:
|
Ĉar pri la "celoj kaj principoj" la potencaj regnoj, precipe tiuj kun vetoa rajto en la Konsilio de Sekureco, havas konsiderindan influon, tiuj regnoj estas malfacile devigeblaj realigi la homajn rajtojn; ili povas preteksti, ke en konkreta okazo tiu realigo kontraŭus la celojn de UN.
Ankaŭ la unuaj du alineoj limigas la efektivigon de homaj rajtoj. La unua emfazas la devojn de la individuo sen iel specifi ilin, la dua estas formulita por limigi restriktojn en la efektivigo de la rajtoj, tamen submetas ilian uzadon al la "justaj postuloj de moralo", tre malpreciza esprimo. Pri tiu dua alineo okupiĝis interalie la 13-a jara kunveno de la Azia-Pacifika Forumo de Naciaj Homrajtaj Institucioj[8].
La leĝoj pri homaj rajtoj kutime ampleksas:
Pluraj nacioj ŝatus iri trans la Universalan Deklaracion kaj krei leĝaron, kiu ĉiel devigu la ŝtatojn de la Tero respekti normojn pri la protekto de la Homaj Rajtoj. Tio kondukis – pro malakordo ĉu enmeti ankaŭ normojn de socia-ekonomia speco – al la pretigo de du apartaj traktatoj. Tiel en 1966 resp. 1976 la Internacia Konvencio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Internacia Konvencio pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj ekestis. Kune kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ili konsistigas la "Internacian Ĉarton de Rajtoj".
UN agnoskis, ke escepte de la tiel nomataj netuŝeblaj homaj rajtoj – la kvar plej gravaj estas la rajto je vivo, la rajto je libero de sklaveco, la rajto de libero de torturo kaj la neeblo de retro-efiko de puna leĝo – iuj rajtoj estas limigeblaj aŭ eĉ en situacioj de nacia krizo forigeblaj. Ĝi tamen deklaris kaj evidentigis, ke tio eblas nur en specialaj, ege limigitaj kondiĉoj, kio signifas, ke "la krizo devas esti efektiva, koncerni la tutan loĝantaron kaj endanĝerigi la ekziston de la nacio mem. La deklaro de krizostato devas esti farata nur kiel lasta rimedo kaj nur kun tempa limigo"[9]. Aldone la konduto en milito estas plu regata de la Internacia Humaneca Leĝaro.
El la Internacia Konvencio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj ekestis agentejo, la "Komitato por la Homaj Rajtoj" por antaŭenigi la aplikon de la propraj normoj. La 18 membroj de la organizaĵo esprimas opiniojn pri ĉu iu aparta praktiko konsistigas aŭ ne lezon de la Homaj Rajtoj, sed ĝiaj opinioj ne estas jure devigaj.
Homrajtprotektaj organizaĵoj estas plejparte ne-registaraj organizaĵoj kies deklarita celo estas kontroli la konservadon de homaj rajtoj kaj raporti ilian malobservon. Homrajtprotektaj organizaĵoj estas similaj al, ekzemple, la civitanrajta movado. Kiel regulo, ili estas subtenataj de donacoj, volontulaj membroj kaj la pledado de elstaraj subtenantoj
Modernan interpreton de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj donis la Vienaj Deklaracio kaj Agadprogramo[10], adoptita de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj de 1993. La grado de interkonsento pri tiaj konvencioj, tio estas kiom da kaj kiuj landoj ilin ratifikas, varias, same la grado de respekto ene de UN. UN starigis certan aron da organoj por studi kaj ekzameni la Homajn Rajtojn, sub la gvido de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (OHCHR). Tiuj organoj estas fakulaj komitatoj sendependaj, kiuj kontrolas la efikigon de la kerno de la internacia traktato pri la homaj rajtoj. Ili estis kreitaj per la traktato mem, kiun ili devas kontroli kaj protekti:
La Internacia Instituto pri Homaj Rajtoj (france "Institut international des droits de l'homme", IIDH) estas asocio sub franca leĝo bazita en Strasburgo, Francio. Ĝi konsistas el proksimume 300 membroj (individuaj kaj kolektivaj) tutmonde, inkluzive de universitatoj, esploristoj kaj praktikistoj de homaj rajtoj.
La Internacia Federacio por Homaj Rajtoj (france Fédération internationale des ligues des droits de l'homme; akronime FIDH) estas ne-registara federacio (tegmenta organizaĵo) por homrajtaj organizaĵoj [13]. FIDH estis fondita en 1922 fare de ĉirkaŭ 20 landoj laŭ iniciato de francaj kaj germanaj organizaĵoj pri homaj rajtoj. Ĝia ĉefsidejo situas en Parizo. FIDH estas la tria plej malnova internacia porhomrajta organizaĵo tutmonde post Kontraŭsklaveco Internacia kaj Save the Children. En 2020, la organizaĵo konsistis el federacio de 192 organizaĵoj de 112 landoj, inkluzive de Ligue des droits de l'homme[14].
La Internacia Servo por Homaj Rajtoj (angle International Service for Human Rights, konata akronime kiel ISHR laŭ la anglalingva nomo) estas neregistara organizaĵo kun oficejoj en Ĝenevo kaj Novjorko fondita en 1984. Ĝi interesiĝas pri homaj rajtoj kaj precipe specialiĝas pri liverado de trejnado, informoj kaj asistado por homaj-rajtoj-aktivuloj tra la mondo kaj por internaciaj (inkluzive de UN) kaj regionaj institucioj.
La Internacia Ligo por Homaj Rajtoj (angle International League for Human Rights, akronime ILHR) estis fondita en Novjorko en 1941 kiel la nova internacia tegmenta organizaĵo de la homrajta movado, kiam la Internacia Federacio por Homaj Rajtoj (FIDH) estis nekapabla funkcii pro la milito. Estas ne konata kial la FIDH kaj ILHR ne kunfandiĝis poste.
La Eŭro-Mediteranea Homjrajta Monitoro estas sendependa, neprofitcela homajrajtprotekta organizaĵo. Ĝia ĉefa celo estas konsciigi la internacian komunumon pri la malobservoj de homaj rajtoj suferitaj de homoj, kiuj loĝas en teritorioj sub okupado, meze de militoj aŭ politika malstabileco, kaj/aŭ estis delokitaj pro persekuto aŭ armita konflikto en Eŭropo kaj la regiono Mediteranea-Nord-Afriko kaj do instigi la internacian komunumon agi kontraŭ malobservoj kaj la malobservantoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.