Ne konfuzu kun la samnoma premio Geuzenprijs de T.S.G. 't Zal Wel Gaan
Rapidaj faktoj honorigo, Nomita laŭ ...
Fermi
La Premio Geŭzo (nederlande Geuzenpenning) estas premio donita de la nederlanda organizaĵo "Stichting Geuzenverzet 1940 - 1945" (Geuzen Rezistomovado). La premio estas aljuĝita ĉiujare al homrajtoj organizaĵoj kaj individuoj kiuj laboris por demokratio, homaj rajtoj kaj la eliminado de diskriminacio en la mondo.
Dum la fruaj tagoj de la Dua Mondmilito en la regiono de Vlaardingen, Schiedam kaj Roterdamo agadis rezistogrupeto kontraŭ la germana okupacio. Ili uzis la nomon La Geŭzoj. Dek kvin geŭzoj estis pafekzekutitaj de la germanoj la 13an de marto 1941. Post la milito kelkaj el la postvivintaj geŭzoj estigis fondaĵon La Geŭzorezisto 1940-1945 por teni viva la memoron pri siaj mortintaj kamaradoj kaj por mondvaste pluporti la idealojn.
Ekde 1987 la geŭzomedalon ĉiujare disdonas en Vlaardingen tiu ĉi fondaĵo al individuo aŭ institucio, kiu speciale distingiĝis pro sia batalo por demokratio aŭ sia rezisto kontraŭ diktatoreco, rasismo kaj diskriminacio. La unuan medalon ricevis Amnestio Internacia [1].
- 1987 : Internacia Amnestio
- 1988 : Wilhelmina, Reĝino de Nederlando
- 1989 : Stichting Februari 1941
- 1990 : Richard von Weizsacker, Prezidanto de Okcidenta Germanujo
- 1991 : Bernard IJzerdraat
- 1992 : Anne Frank Stichting (Fondaĵo Anno Franko)
- 1993 : Max van der Stoel
- 1994 : Kuracistoj sen landlimoj
- 1995 : Vaclav Havel
- 1996 : Harry Wu, ĉina dissidento
- 1997 : Patrinoj de Plaza de Mayo
- 1998 : Chirwa Vera (Malavio), Noel Pearson (Aŭstralio), Muchatar Pakahan (Indonezio), Rosalina Toyok (Gvatemalo), Sergey Kovalev (Rusio)
- 1999 : Homaj Rajtoj-Asocio en Turkio (İnsan Hakları Derneği)
- 2000 : Natasha Kandić (Serbio) Wonton Soroi (Albanio/Kosovo)
- 2001 : La Eŭropa Centro por Romaaj Rajtoj (ciganoj)
- 2002 : Asma Jangir, Pakistano
- 2003 : Defendo por Infanoj Internacia
- 2004 : Ingrid Betancourt
- 2005 : Richard Gere pro siaj agadoj por Tibeto
- 2006 : Ĥitham Malach, siria aktivulo pri homaj rajtoj
- 2007 : Human Rights Watch
- 2008 : Marti Ahtisaari
- 2009 : B'Tselem (Israelo) kaj Al-Haq (Palestino)
- 2010 : Betty Bigombe, konsultisto de la Monda Banko kaj eksministro en Ugando, prezidento de la Arcadia Foundation, kiu arbitraciis batalhalton en la lando
- 2011 : Sima Samer, afgana kuracisto kaj aktivulo pri homaj rajtoj kaj la nederlandaj armetrupoj
- 2012 : Gregorij Ŝvedov, ĉefredaktisto de la reta gazeto Kaŭkazia Nodo
- 2013 : Radhia Nasroui, tunizia aktivulo pri homaj rajtoj [2]
- 2014 : Thomas Hammerberg, sveda aktivulo pri homaj rajtoj, Komisaro pri Homaj Rajtoj de Eŭropa Unio
- 2015 - Libera Gazetaro Senlima, Nederlando [3]
- 2016 - Migrant Offshore Aid Station (Migra Eksterlanda Helpo Stacio)
- 2017 - Alice Nkoum kaj Michel Togua, advokatoj kaj aktivuloj por la geja komunumo, Kamerunio
- 2018 - Child Brides (knabinoj, ne edzinoj), internacia organizaĵo por la preventado de infangeedzeco
- 2019 - Alejandro Solalinda, homaj-rajtoj-aktivulo pastro, Meksiko
- 2020 - Saudi Civil and Political Rights Association (ACPRA), Sauda Arabio [4]
- 2021 - Małgorzata Gersdorf, advokato kaj juĝisto, Pollando [5]
- 2022 - Lawyers for Lawyers (Advokatoj por Advokatoj)
- 2023 - Assistance Association for Political Prisoners of Burma (Organizaĵo de Helpo al Politikaj Kaptitoj), Birmo [6]