From Wikipedia, the free encyclopedia
Al-Haq (arabe الحق, signifante "la Rajto" aŭ "La Leĝo") estas palestina ne-registara organizaĵo kiu difinas ĝin mem kiel kaj homrajtprotekta organizaĵo kaj leĝ-esplora centro [1]. Ĝia oficejo situas en Ramalaho, Cisjordanio, kiu estis fondita en 1979. Unu el ĝiaj fondintoj estis Raja Shehadeh, advokato kaj verkinto.
Al-Haq | ||
---|---|---|
homrajtprotekta organizaĵo | ||
Komenco | 1979 vd | |
Lando(j) | Palestino vd | |
Sidejo | Ramallah | |
Filioj | Center for Applied International Law (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estas aligita al la Internacia Komisiono de Juristoj kaj havas konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Al-Haq helpas la Internacian Punan Tribunalon en ĝia enketo en kvazaŭaj israelaj militagoj.
Al-Haq igis ĝia misio dokumenti homajn-rajtojn-malobservojn, nekonsiderante la origino de la krimintoj (do kaj okupacianta israelo kaj la Palestina Aŭtoritato ). Ĝi estas direktita de Shawan Jabarin [2].
En 1989, Al-Haq partumis la premion Carter-Menil por Homaj Rajtoj kun la israela organizaĵo B'Tselem [3].
Fine de oktobro 2021, la israela registaro deklaris, ke ĝi konsideras Al-Haq terorisma organizaĵo [4]. Israelo disponigis neniun indicon por apogi tiujn deklarojn. Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch kritikis la movon kiel atako kontraŭ la internacia homarajtaj movado. Efektive, Israelo igis la laboron de homaj-rajtoj-organizaĵoj surloke malebla, kiun kelkaj observantoj vidas kiel la reala celo de la nepruvita klasifiko [5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.