La 23-a de novembro estas la 327-a tago de la jaro (la 328-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 38 tagoj restas.
Je la 23-a de novembro okazis, interalie:
- 176: Romia imperiestro Marko Aŭrelio venkis ĝermanojn kaj sarmatojn
- 955: Edwy iĝis reĝo de Anglio
- 1174: Saladino konkeris Damaskon kaj enkorpigis ĝin sub Ajubidoj
- 1248: Rekonkero: kastilia reĝo Ferdinando la 3-a liberigis Sevilon de la islama regado
- 1471: Niccolò Tron iĝis doĝo de Venecia Respubliko
- 1499: Oni pendumis flandron Perkin Warbeck, pretendanton al trono de Anglio
- 1620: Ferdinando la 2-a abolis validecon de la moŝta letero de Rudolfo la 2-a pri libereco de konfesioj en Ĉeĥio kaj Silezio
- 1627: Jezuita Ordeno fondis gimnazion en Rijeko - la unua estis fondita en Zagrebo en 1607
- 1629: Svedoj eniris al Klaipėda kaj konkeris preskaŭ la tutan Kuronan duoninsulon
- 1636: Litovio: privilegio krei luteranan paroĥejon atribuita al Biržai
- 1644: Angla verkisto kaj poeto John Milton publikigis traktaton kontraŭ cenzuro de presataj verkoj - Areopagitica
- 1700: Klemento la 11-a iĝis papo
- 1708: Rusa Ortodoksa Eklezio anatemis hetmanon Ivan Mazepa
- 1733: Afrikaj sklavoj de Akwamu kaj Virgulininsuloj ribelis kontraŭ danoj - unu el la plej longaj ribeloj en Ameriko
- 1789: Usono: Danktago establita kiel nacia festo
- 1791: Malkovro de Insuloj Snares, kie vivas endemia forta pingveno
- 1793: Pola Sejmo de Grodno finis sian kunsidon - la lasta en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kunvokita kaj aganta sub teroro de caraj regopovoj
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: Napoleona Francio venkis Hispanion en la batalo de Tudela (apud Zaragozo)
- 1831: En Sankt-Peterburgo estis inaŭgurita Rumjancev-muzeo
- 1847: Kulmine de iliria movado la kroata lingvo oficialiĝis en Kroatio - dum kunsido de Kroata Parlamento, Ivan Kukuljević Sakcinski avertis pri la neceso enkonduki la oficialan lingvon en publikaj servoj
- 1852: En Anglio aperis unuaj poŝtkestoj
- 1863: Usona Enlanda Milito: la 3-a batalo de Chattanooga komenciĝis
- 1867: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Aretuzo
- 1889: San Francisco: oni instalis unuan diskogurdon en Palais Royale Saloon
- 1890: Luksemburgo ekhavis novan dinastion (sendependan de la nederlanda) - kun la morto de reĝo Vilhelmo la 3-a la persona unio finiĝis
- 1890: Vilhelmina iĝis reĝino de Nederlando
- 1891: Floriano Peixoto iĝis dua prezidento de Brazilo - Deodoro da Fonseca devigita rezigni prezidentecon - unuafoja Mararmea ribelo
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Tercidino
- 1897: Auguste Charlois malkovris Lotizon en la asteroida zono
- 1906: En Vilno aperis semajnrevuo en la belorusa lingvo "Naŝa Niva" kiel semajna soci-politika, scienc-eduka kaj literatur-arta gazeto de la nacia reviviĝo — eldonata ĝis nun en Belorusio
- 1911: En franca semajnrevuo L'Oeuvre oni publikigis amleterojn inter Marie Curie kaj Paul Langevin
- Unua Mondmilito
- 1918: Dua Pola Respubliko: tagon post nomumo al ŝtatestro, Józef Piłsudski dekretis 8-horan labortagon; Ignacy Jan Paderewski ekvojaĝis al Pollando
- 1918: Armitaj fortoj de Litovio kreiĝis
- 1920: "Lernejo de Saĝeco" malfermiĝis en la germana urbo Darmstadt por krei novan homon - ĝia fondinto estas fama verkisto kaj filozofo grafo Herman Keyseling
- 1923: En Germanio oni malpermesis agadon de la komunistaj kaj socialdemokrataj partioj
- 1924: "The New York Times" publikigis pruvon de Edwin Hubble, kiu konstatis, ke Andromeda Nebulozo, pli frue konsiderata parto de Lakta Vojo, estas fakte alia galaksio
- 1932: Regno Sauda Arabio estis formita per kunfando de la reĝlandoj Naĝdo kaj Heĝazo
- 1937: Bulgario: en altmontaro Pirin frakasis aviadilo Douglas DC-2 de Polaj Aviadilaj Linioj - pereis ĉiuj 6 personoj
- 1938: Karpata Ukrainio gajnis aŭtonomion de la Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio
- 1938: Adolf Hitler trudis 20-procentan imposton al judoj kun posedaĵo valora pli ol 5000 markojn
- Dua Mondmilito
- 1946: Per pripafo de Hajfongo fare de Franca Mararmeo 6000 civiluloj mortis - komenco de la Unua Hindoĉina Milito
- 1948: Kadre de la unua israela-araba milito komenciĝis sukcesa operaco kontraŭ egipta armeo en nord-orienta parto de la dezerto Negevo
- 1951: Rudolf Slánský, sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, estis arestita kaj akuzita je ŝtatperfido
- 1955: Aŭstralio transprenis superregadon de Kokosinsuloj
- 1956: Hungara registaro sciigis ke Imre Nagy kaj liaj kolegoj forlasis jugoslavan ambasadon kaj foriris al Rumanio laŭ sia propra peto
- 1959: Flago de Niĝero oficialiĝis
- 1959: Charles de Gaulle skizis sian vizion pri "Eŭropo de Atlantiko ĝis Uralo"
- 1963: Premiero de la brita televida serio Doktoro Kiu
- 1966: Sur Vavelo okazis scienca konferenco dediĉita al la Jarmilo de Pola Ŝtato
- 1971: Ĉina Popola Respubliko iĝis konstanta membroŝtato de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj prenante mandaton de Tajvano
- 1971: Pola Popola Respubliko: la Konsilio de Ministroj nuligis voĉdonojn de la Provizora Registaro de Nacia Unueco de la 26-a de septembro 1946, kiuj senigis je pola civitaneco 76 oficirojn de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1972: Lasta startoprovo de la soveta luna porta raketo N1
- 1974: En Vladivostoko komenciĝis dutaga renkontiĝo de gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev kun usona prezidento Gerald Ford
- 1974: Etiopio: pafmortigo de 59 membroj de la registaro de Haile Selasie laŭ ordono de Mengistu Haile Mariam, enkondukanto de marksismo-leninismo
- 1981: Privata komerco iĝis permesebla en Ĉinio
- 1989: Senkomunismigo: Pola Sejmo malfondis la Oficejon pri Konfesioj kaj volontulan milicon
- 1993: Moldavio enkondukis moldavan leon kiel sian nacian valuton
- 1993: Unua slovena retpaĝo estis starigita de la teamo el la Instituto "Jožef Stefan"
- 1994: Barato: ne malpli ol 111 personoj pereis, piedpremitaj rezulte de paniko post atako de polico kontraŭ manifestantoj en Nagpur (Maharaŝtro)
- 1995: Benjamin Mkapa iĝis prezidento de Tanzanio
- 1996: Pasaĝera aviadilo apartenanta al Ethiopian Airlines estis forkaptita - pro manko de brulaĵo ĝi surakviĝis apud Komoroj sur Hinda Oceano, 123 homoj mortis, 50 saviĝis
- 2000: Malkovro de 6 el 69 lunoj de Jupitero: Erinomo, Harpaliko, Isono, Jokasto, Kaliko, Praksidiko
- 2000: Restaĵoj de Nicolae Rădescu, ĉefministro de Rumanio, estis repatrujigitaj
- 2002: Tagmeze oni translokigis pollingvan vikipedion en servilon kun nova versio de programaro (de perl al PHP)
- 2003: Plena suna eklipso videbla en Antarkto, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Sudameriko
- 2003: Revolucio de la rozoj: rezulte de amasaj protestoj eksiĝis kartvela prezidanto Eduard Ŝevardnadze
- 2004: Katedralo de Tbiliso, la plej granda religia konstruaĵo en Kartvelio, estis konsekrita - unu el la plej grandaj ortodoksaj katedraloj en la mondo
- 2004: Usona kompanio Blizzard Entertainment lanĉis interretan rolan videoludon World of Warcraft
- 2006: En malsanulejo de Londono mortis venenigita de polonio 210 Aleksandr Litvinenko, estinta subkolonelo de KGB kaj FSB, kritikanto de Vladimir Putin
- 2008: Landlime de Kartvelio kaj Sud-Osetio nekonatoj pripafis eskorton, en kiu vojaĝis prezidentoj Miĥail Saakaŝvili kaj Lech Kaczyński el Pollando
- 2011: Prezidento de Jemeno Ali Abdula Saleh subskribis en Riado pacinterkonsenton - negocitan de Golfa Koopera Konsilo - redonante regopovon al vicprezidento
- 2014: Afganio: 61 personoj pereis kaj dekoj vundiĝis en bomba atenco de sinmortiganto dum matĉo de flugpilkado en Provinco Paktika
- 2021: En Moskvo komenciĝis proceso kontraŭ rusia asocio Memorial
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 912: Oto la 1-a, reĝo de Germanio kaj imperiestro de Sankta Romia Imperio (m. 973)
- 1221: Alfonso la 10-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1284)
- 1402: Johano de Dunois, franca nobelo kaj militisto (m. 1468)
- 1743: Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne, franca militisto, la unua grenadisto (m. 1800)
- 1760: François-Noël Babeuf, politika gazetisto de la franca revolucio (m. 1797)
- 1722: Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg), germana duko
- 1775: Clemens Wenzeslaus Coudray, germana arkitekto (m. 1845)
- 1786: František Tkadlík, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto (m. 1840)
- 1792: Václav Kliment Klicpera, ĉeĥa verkisto (m. 1859)
- 1798: Franz Horny, germana pentristo
- 1800: Mikaelo Pogodin, rusa historiisto, verkisto, esploristo kaj profesoro, ideologo de tutslavismo (m. 1875)
- 1804: Franklin Pierce, prezidento de Usono (m. 1869)
- 1804: András Gáspár, hungara liberecbatalista oficiro (m. 1884)
- 1821: István Bartalus, hungara muzikhistoriisto (m. 1899)
- 1837: Johannes Diderik van der Waals, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, konata de la forto de Van-der-Waals (m. 1923)
- 1850: Carl Karlweis, aŭstra verkisto, dramisto, rakontisto (m. 1901)
- 1851: Farkas Szőts, hungara eklezia verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1918)
- 1859: Billy the Kid, fifama eksterleĝulo de Sovaĝa okcidento (m. 1881)
- 1875: Oszkár Vértes, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1933)
- 1876: Manuel de Falla, hispana komponisto (m. 1946)
- 1879: Ludwig Siedl, aŭstra kalkulkonsilisto populariganta Esperanton dum la unua mondmilito, organizanto de multaj kursoj, estrarano de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, kontribuanta al "Aŭstria Esperantisto" (m. 1875)
- 1882: John Rabe, germana humanitara komercisto (m. 1950)
- 1887: Boris Karloff, angla-kanada aktoro (m. 1969)
- 1896: Klement Gottwald, ĉeĥoslovaka prezidento 1948–1953 (m. 1953)
- 1898: Rodion Malinovskij, ministro pri defendo de Sovetunio (m. 1967)
- 1899: Władysław Pobóg-Malinowski, pola oficiro kaj historiisto (m. 1962)
- 1901: Marieluise Fleisser, germana verkistino kaj dramaturgo (m. 1974)
- 1903: Ottó Nagy, hungara pastro, verkisto, lingvohistoriisto (m. 1946)
- 1911: János Andrássy Kurta, hungara skulptisto, pentristo, verkisto (m. 2008)
- 1911: István Simon, rumania hungara lokhistoriisto (m. 2006)
- 1918: Barna Kósa, rumania hungara agronomo, instruisto (m. 2006)
- 1920: Paul Celan, germanlingva poeto kaj tradukisto (m. 1970)
- 1922: Joan Fuster, katalunlingva valencia verkisto (m. 1992)
- 1922: Manuel Fraga Iribarne, hispana politikisto, prezidanto de Galegio (m. 2012)
- 1925: Bernard Golden, usona-hungara arkeologo, kunlaboranto de Monato kaj multegaj revuoj, poligloto, aŭtoro de pli ol mil esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum, fakdelegito de UEA pri arkeologio, esperantologio kaj interlingvistiko, premiata en Belartaj Konkursoj de UEA, estrarano de CED, membro de la Akademio de Esperanto (m. 2008)
- 1926: Sai Baba, barata guruo (m. 2011)
- 1930: Géza Fülöp, rumania hungara kemiisto, publicisto (m. 2021)
- 1933: Ali Ŝariati, irana sociologo kaj islama pensisto, murdita (m. 1977)
- 1936: Mats Traat, estona verkisto (m. 2022)
- 1933: Krzysztof Penderecki, pola komponisto, dirigento kaj muzika pedagogo (m. 2020)
- 1937: Jenő Murádin, hungara arthistoriisto kaj redaktoro
- 1938: Herbert Achternbusch, germana reĝisoro, verkisto kaj pentristo (m. 2022)
- 1943: Denis Sassou Nguesso, prezidento de Respubliko Kongo
- 1944: Joe Eszterhas, hungara-usona scenaristo
- 1953: Francis Cabrel, franca kantisto, gitaristo, komponisto kaj kantaŭtoro
- 1953: Waldemar Krzystek, pola filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1960: Zsolt K. Lengyel, hungara historiisto
- 1962: Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo
- 1979: Kelly Brook, angla aktorino kaj fotomodelo
- 1983: Emma Daumas, franca kantistino
- 1992: Miley Cyrus, usona aktorino kaj kantistino
- 615: Sankta Kolombano, irlanda abato, misiisto, sanktulo
- 955: Edred, reĝo de Anglio 946-955
- 1407: Ludoviko de Valois, duko de Orleano (n. 1372)
- 1457: Ladislao la 1-a (Bohemio), duko de Aŭstrio, reĝo de Bohemio (n. 1440)
- 1499: Perkin Warbeck, flandra pretendanto al la angla trono, murdita (n. ĉirkaŭ 1474)
- 1572: Agnolo Bronzino, itala pentristo (n. 1503)
- 1585: Thomas Tallis, angla komponisto (n. 1505)
- 1590: André Thevet, franca monaĥo, esploristo, kaj verkisto (n. 1502)
- 1616: Richard Hakluyt, angla geografo, verkisto, kleriko kaj eldonisto (n. 1552 aŭ 1553)
- 1682: Claude Lorrain, franca pentristo, desegnisto kaj pejzaĝisto (n. ĉirkaŭ 1600)
- 1683: Mihály Buzinkai, hungara verkisto, filozofo, teologo (n. 1620)
- 1750: Giuseppe Sammartini, itala komponisto kaj hobojisto (n. 1695)
- 1763: Antoine-François Prévost, franca pastro kaj verkisto (n. 1697)
- 1840: Louis de Bonald, franca filozofo, publicisto kaj monarkiisto (n. 1754)
- 1853: Friedrich Schneider, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1786)
- 1856: Joseph von Hammer-Purgstall, aŭstra orientalisto, poeto, verkisto kaj historiisto, tradukisto de Hafizo (n. 1774)
- 1866: Paul Gavarni, franca gravuristo kaj karikaturisto (n. 1804)
- 1881: Gustaw Zieliński, pola verkisto (n. 1809)
- 1889: Frigyes Pesty, hungara historiisto (n. 1823)
- 1890: Vilhelmo la 3-a, reĝo de Nederlando, grandduko de Luksemburgio (n. 1817)
- 1894: Ignác Barna, hungara dentkuracisto kaj tradukisto (n. 1822)
- 1898: Alfons Huber, aŭstra historiisto, akademiano (n. 1834)
- 1910: Hawley Harvey Crippen, angla-usona kuracisto kaj krimulo (n. 1862)
- 1923: Urmuz, rumana juĝisto kaj avangarda verkisto (n. 1883)
- 1927: Mikaelo Pro, meksika jezuito, martiro de meksika revolucio, beatigita (n. 1891)
- 1937: Jagadish Chandra Bose, barata fizikisto, fiziologo de plantoj, verkisto (n. 1858)
- 1937: Karl Borchert, germana politikisto kaj kontraŭfaŝisto (n. 1876)
- 1942: Stanisław Zaremba, pola matematikisto (n. 1863)
- 1942: Stanisław Saks, pola matematikisto (n. 1897)
- 1967: Otto Erich Deutsch, aŭstra muziksciencisto, muzika bibliografo (n. 1883)
- 1976: André Malraux, franca verkisto, orientalisto kaj politikisto (n. 1901)
- 1978: Jacques Bergier, pola-franca kemiisto, alkemiisto, esoterulo, spiono, ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1912)
- 1985: Miklós Chilf, rumania hungara komponisto, muzikinstruisto (n. 1905)
- 1990: Roald Dahl, brita verkisto, aŭtoro de porinfanaj libroj, publicisto (n. 1916)
- 1990: Margit Szécsi, hungara poetino, grafikistino (n. 1928)
- 1991: Klaus Kinski, germana aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1926)
- 1996: Albert Lienhardt, franca interlingvisto, kreinto de Esperanto-eldonejo Nova, dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto, honora membro de Franca Fervojista Esperanto-Asocio, konata de la lernolibro Amuzaj dialogoj en Esperanto (n. 1904)
- 2006: Aleksandr Litvinenko, subkolonelo de KGB kaj FSB, kritikanto de Vladimir Putin, murdita (n. 1962)
- 2006: Philippe Noiret, franca aktoro (n. 1930)
- 2012: Larry Hagman, usona aktoro (n. 1931)
- 2020: Klaus Heinrich, germana profesoro pri religiscienco (n. 1927)
- 2020: Karl Dall, germana aktoro, humuristo, kantisto kaj televida prezentisto (n. 1941)
- 2021: Ĝeon Du-hŭan, prezidento de Sud-Koreio (n. 1931)
La 23-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):