germanlingva poeto kaj tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul CELAN [paŭl ĉelan], origine: Paul ANTSCHEL (naskiĝis la 23-an de novembro 1920, mortis la 20-an de aprilo 1970) estis germanlingva poeto kaj tradukisto.
Paul Celan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paul Celan | |||||
Naskonomo | Paul Antschel | ||||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1920 en Ĉernivco, Cernăuți County, Reĝlando Rumanio | ||||
Morto | 20-an de aprilo 1970 (49-jaraĝa) en Parizo, Francio | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Drono vd | ||||
Tombo | Pariza tombejo de Thiais vd | ||||
Lingvoj | germana • rumana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio (1955–) Rumanio Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Ĉernivca Universitato vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gisèle Lestrange (en) vd | ||||
Amkunulo | Ingeborg Bachmann vd | ||||
Parencoj | Selma Meerbaum-Eisinger (unuaranga kuzino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto eseisto kantotekstisto literatura eldonisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mortfugo ❦ Sprachgitter vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Celan naskiĝis en Ĉernivco kiel filo de germanlingvaj judoj. Li vizitis german-hebrean bazlernejon kaj poste rumanan gimnazion, kie li en la jaro 1938 finis la abiturientan ekzamenon. Samjare li komencis studi medicinon en Tours, Francio, sed unu jaron poste li revenis al sia naskiĝurbo por studi romanistikon.
Kiam en 1941 germanaj kaj rumanaj trupoj okupis la urbon, la judoj devis ekloĝi en geto. En 1942 liaj gepatroj estis forportitaj: La patro iom poste mortis pro tifo, la patrino estis mortpafita. Paul Celan fuĝis el la geto, sed venis al rumana laborkampo. En decembro 1944 li revenis al sia - intertempe soveta - hejmurbo kaj daŭrigis sian studadon.
De 1945 ĝis 1947 li laboris en Bukareŝto kiel lektoro kaj tradukisto. En 1947 li fuĝis tra Hungario al Vieno kaj unu jaron poste li ekloĝis en Parizo. En 1955 li iĝis franca civitano. Psike grave malsana, li finis sian vivon per suicido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.