Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jokasto estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jokasto. |
Jokasto | |
Natura satelito de Jupitero (XXIV) | |
satelito de Jupitero • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero XXIV[1] |
Aliaj nomoj | S/2000 J 3 |
Nomita laŭ | Jokasta vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
Dato de malkovro | 23-a de novembro 2000[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
20 722 584 km 14 766 781 km vd 2 667 838 km vd |
Discentreco | 0,2874 |
Klinangulo | 147,2485° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 609,43 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~5,2 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
1,9 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 21,8[2] |
Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier post observoj inter la 23-a de novembro 2000 kaj la 1-a de januaro 2001, per la teleskopo de 2,2 m de de la Universitato de Havajo.
La 5-an de januaro 2001, ili anoncis[3] la malkovron de dek jupiteraj satelitoj inter kiuj Jokasto, kiu tiam havis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 3.
La 22-an de oktobro 2002, ĝi ricevis, kun aprobo de IAU[4] la nomon Jokasto[5], laŭ Jokasta (greke; Ἰοκάστη), patrino kaj edzino de Edipo en la helena mitologio.
Laŭ ĝia orbito, Jokasto estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.