![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/9/9a/%25C4%25AAga_filmafi%25C5%259Do.png/640px-%25C4%25AAga_filmafi%25C5%259Do.png&w=640&q=50)
Īga
filmo de S. S. Raĝamoli de 2012 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Īga (telugue ఈగ, trad. La Muŝo; en anglalingvaj tekstoj Eega) estas barata telugua fantasta agadfilmo skribita kaj reĝisorita de S. S. Raĝamoli. La filmon produktis firmao Varahi Ĉalana Ĉitram de Sai Korrapati kun proksimuma buĝeto de 30–40 kroroj ₹ (6–7 milionoj da USD).[noto 2][noto 3] Ĝi estis samtempe filmata en la tamila kun la titolo நான் ஈ (Nāṉ Ī, trad. Mi la Muŝo; en anglalingvaj tekstoj Naan Ee). La kinosteloj Nani, Sudipa kaj Samanta aktorumis en la filmo. M. M. Kiravani komponis la kantojn kaj la fonan muzikon, dum K. K. Sentil Kumar estis la direktoro pri fotografio. Ĝanardana Maharŝi kaj Freneza Mohan skribis la dialogojn por la telugua kaj la tamila versioj, respektive.
Īga | |
---|---|
![]() Filmafiŝo de Īga | |
filmo | |
Originala titolo | ఈగ |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | telugua lingvo • tamila lingvo |
Kina aperdato | 6-a de julio 2012 |
Daŭro | 134 minutoj [1] |
Buĝeto | 30–40 kroroj ₹ (6–7 milionoj USD)[noto 1] |
Reĝisoro(j) | S. S. Raĝamoli |
Produktisto(j) | Sai Korrapati |
Scenaro | S. S. Raĝamoli |
Laŭ la verko de | S. S. Raĝamoli |
Filmita en | ![]() |
Loko de rakonto | Hedrabado |
Muziko de | M. M. Kiravani |
Ĉefrolantoj |
|
Produktinta firmao | Suresh Productions |
La intrigo de la filmo prenas la formon de bonanokta rakonto rakontata de patro al sia filino. La protagonisto Nani, kiu enamiĝis en sia najbaro Bindu, estas murdita de riĉa industriisto nome Sudip, kiu ankaŭ sentas allogon al Bindu kaj taksas Nani-n rivalon. Nani reenkarniĝas kiel hejma muŝo kaj provas venĝi sian morton kaj protekti Bindu-n de obsedanta Sudip.
La ideo por la filmo ekestiĝis meze de la 1990-aj jaroj el konversacio en kiu la patro de Raĝamoli kaj scenaristo V. Viĝajendra Prasad ŝercis kun Raĝamoli pri la ideo de muŝo strebanta venĝon kontraŭ homo. Raĝamoli rekonsideris la ideon post ke li finis la filmon Maryāda Rāmanna (2010), kaj tiam ekverkis la intrigon. La produktado de la filmo ekis la 7-an de decembro 2010 ĉe la Studioj Ramanaidu en Hajderabado. La ĉefaj filmadoj komencis la 22-an de februaro 2011 kaj daŭris ĝis fine de februaro 2012. Makuta VFX kaj Studioj Anapurna superrigardis la vidajn efikojn de Īga kaj la ciferecan mezprocezon, respektive.
La du versioj de la filmo, kune kun malajala-dublada versio titole Eecha, estis publikigitaj la 6-an de julio 2012 en ĉ. 1100 ekranoj tutmonde. La elfaroj de la rolantaro, la direkto de Raĝamoli kaj vidaj efikoj ricevis kritikan aklamon ekde publikigo. Īga estis unu el la teluguaj filmoj de la jaro kun la plej alta malneta enspezo, gajnanta pli ol 125 krorojn ₹ (23 milionojn $).[noto 3] Īga gajnis du Naciajn Filmpremiojn (plej bona longa filmo en la telugua kaj plej bonaj specialaj efikoj), kvin Sudaj Premioj Filmfare inkluzive kiel plej bona filmo en la telugua, plej bona reĝisoro en la telugua, plej bona telugua aktorino (Samanta) kaj plej bona telugua kunhelpa aktoro (Sudip) kaj tri Sudbarataj Internaciaj Filmpremioj. La filmo gajnis naŭ premiojn, inkluzive kiel plej originala filmo ĉe la Filmfestivalo Post-Mallumo de Toronto. Īga estis taksata inter «La 25 Plej Bonaj Fremdaj Filmoj de la Jardeko» fare de retejo The Ringer.