Remove ads
hinda esotera tradicio From Wikipedia, the free encyclopedia
Tantrismo, Tantro aŭ Tantra (en Sanskrito: तन्त्र, laŭvorte "teksi, teksilo, sistemo") denotacias la ezoterajn tradiciojn de Hinduismo kaj Budhismo kiujn kundisvolviĝis plej verŝajne pri la mezo de la 1a jarmilo p.K. La termino tantra, en la tradicioj de Hindio, signifas ankaŭ ajnan koncepton sisteme aplikeblan al "teksto, teorio, sistemo, metodo, instrumento, tekniko aŭ praktiko".[1][2]
Starte en la fruaj jarcentoj de la komuna epoko, nove aperintaj "Tantra" centris en Viŝnu, Ŝivo aŭ Ŝaktio.[3] En Budhismo, la tradicio de Vaĝrajano estas konata pro siaj etendaj tantraj ideoj kaj praktikoj.[4][5] Tantraj Hinduismaj kaj Budhismaj tradicioj influis super aliaj Orientaj religioj kiel Ĝajnismo, la tibeta Bön, Daoismo kaj la japana tradicio de Ŝintoismo.[6]
Kelkaj manieroj de adorado ne-veda kiel "Puja" estas konsiderataj tantraj en siaj konceptoj kaj ritoj. Ankaŭ konstruado de Hinduisma templo ĝenerale kongruas kun la ikonografio de tantro.[7][8] Hinduismaj tekstoj priskribantaj tiujn temojn estas nomataj Tantroj, "Āgama" aŭ "samhita".[9][10] En Budhismo, ties tantra-ĝenra literaturo influis la artaĵojn en Tibeto, historiaj grototemploj de Hindio kaj ikonaro en Sudorienta Azio.[11][12][13] La tantro, en siaj variaj formoj, ekzistas en landoj kiel Butano, Koreio, Ĉinio, Tibeto, Barato, Indonezio, Japanio, Mongolio kaj Nepalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.