From Wikipedia, the free encyclopedia
Koimbatore (tamile கோயம்புத்தூர்) estas milionurbo en Barato, en subŝtato Tamilnado.
Koimbatore | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 641004 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 959 823 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 890 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 11° 0′ N, 76° 58′ O (mapo)1176.966666666667 [+] | ||||
Alto | 432 m [+] | ||||
Areo | 246,75 km² (24 675 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Coimbatore [+] | |||||
Laŭ la stato de 2015 en la urbo vivis 959 823 loĝantoj.
Koimbatore situas en suda parto de la lando sur inter montetoj.
Pri Koimbatore nebulaj informoj restis el la 9-a jarcento. Ekde la 14-a jarcento islamanoj konkeris la tutan regionon. En 1799 la britoj okupis Koimbatore-on, kiu estis tiam nur vilaĝo kun kelkmil da loĝantoj. En 1804 ĝi estis administrejo de la loka distrikto. En 1905 universitato fondiĝis.
La temperaturo varias inter 18-35 °C. Inter junio-aŭgusto musono venas. Post varma septembro denove musono alvenas. Jare pluvas po 700 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en oktobro kaj en novembro estas la plej granda pluvo.
En Koimbatore aŭtobusoj funkcias ekde 1921, sed estas ankaŭ rikiŝoj kaj taksioj. La flughaveno troviĝas je 11 km-oj. La urbo havas 3 naciajn aŭtovojojn. Trajnoj funkcias ekde 1872.
La plej grava industrio estas la teksaĵoj, kiun brito fondis en 1888.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.