Koduri Marakatamani Kiravani (telugue కోడూరి మరకతమణి కీరవాణి, IAST: Kōḍūri Marakatamaṇi Kīravāṇi, Hunter: Koduri Marakathamani Keeravani; naskiĝinta la 4-an de julio 1961) estas barata muzika komponisto, produktisto de muziktrakoj, kantisto kaj kantoteksisto kiu plejparte laboras en la telugua kino. Plurfoje premiita, li ricevis, inter aliaj, la Oskar-premion, Oran Globon, premion LAFCA, filmpremion Elekto de Kritikistoj, Nacian Filmpremion, ok premiojn Filmfare Sudo kaj 11 Premioj Nandi.[1][2][3] En 2023, la Registaro de Barato honoris lin kun la Padma Shri pro liaj kontribuaĵoj al barata kino.[4]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
M. M. Kiravani
Oskar-premiito
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1961 (1961-07-04) (63-jaraĝa)
en Kovvur
Lingvoj telugua vd
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Kalyan Malik (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
komponisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filma muziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Kiravani eĉ laboris por kelkaj hindiaj, tamilaj, kanaraj kaj malajalaj filmoj.[5] Li estas ĉefe konata pro siaj muzikkomponoj en laboroj kiel Kshana Kshanam (1991), Gharana Mogudu (1992), Allari Priyudu (1993), Krima (1994), Subha Sankalpam (1995), Pelli Sandadi (1996), Devaraagam (1996), Annamayya (1997), Zakhm (1998), Student No.1 (2001), Jism (2003), Paheli (2005), Sri Ramadasu (2006), Magadheera (2009), la serioj Baahubali (2015 kaj 2017) kaj RRR (2022).[1][6]

Komencoj kaj propra vivo

Kiravaani naskiĝis en teluguaparolanta familio en Kovvur, distrikto Okcidenta Godavari, Andra-Pradeŝo al Koduri Siva Shakthi Datta, kantoteksisto kaj scenaristo.[1][7] Li estas la kuzo de reĝisoro S. S. Rajamouli kaj de la muzikaj komponistoj M. M. Srilekha kaj Kalyani Malik. Li estas la nevo de scenaristo V. Vijayendra Prasad.[7]

Lia edzino M. M. Srivalli laboroj kiel linia produktisto en filmoj. Lia pliaĝa filo, Kaala Bhairava, estas kantisto kaj kantis por multenombraj kunmetaĵoj de lia patro (ekzemple, la kanto «Dandalayya»). Lia pli juna filo, Sri Simha, debutis kun Mathu Vadalara (2019).[7]

Kariero

Thumb
Kiravani (dekstre) kaj K. S. Chithra (maldekstre) prezentanta premion al Anurag Kulkarni en 2016

Kiravani unue komencis lian karieron kiel kunhelpa muzika direktoro kun la telugua komponisto K. Chakravarthy kaj la malajala komponisto C. Rajamani en 1987.[8] Li helpis en filmoj kiel Collectorgari Abbayi kaj Bharathamlo Arjunudu fine de la 1980-aj jaroj. Dum ĉi tiu tempo, li ankaŭ serĉis la gvidon de la veterana kantoteksisto Veturi dum pli ol unu jaro.[9]

La unua granda rompiĝo de Kiravani kiel sendependa muzikisto okazis kun la filmo Kalki en 1990, sed la filmo neniam publikiĝis kaj eĉ sia muziko ne famiĝis.[1] Estis fine la reĝisoro Mouli kun sia filmo Manasu Mamatha de 1990 kiu alportis lin al la sukceso; tio estis taksata kiel lia vera unua eldonita filmo. Tamen, estis nur kun Rami Gopal Varma kaj lia furora filmo Kshana Kshanam (1991) ke Kiravani iĝis vere famkonata muzika direktoro.[1] Ĉiuj kantoj de ĉi tiu filmo dum la tempo iĝis pinta furorkantoj kaj Kiravani estis inundita de proponoj de multaj filminsutrioj trans suda Barato. Lia unua grava hindia filmo estis Krima (1994).[10]

Kiravani menciis Ilaiyaraaja-n, John Williams-on kaj Nusrat Fateh Ali Khan-on kiel komponistoj kiu influis lin. Kelkaj de la filmoj kiu inspiris lian muzikon inkluzivas Fiddler on the Roof (1964), Coming to America (1988), Phone Booth (2002).[11]

Diskografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Diskografio de M. M. Kiravani.

Premioj kaj kandidatigoj

Kiravani gajnis la Oskar-premion por la plej bona originala kanto kaj la premion Ora Globo kiel la plej bona originala kanto por «Naatu Naatu» por la telugua filmo RRR de 2022.[12] Li ricevis Nacian Filmpremion kiel la plej bona muzika direktoro pro la telugua filmo Annamayya de 1997. Li estas ankaŭ ricevinto de ok premioj Filmfare Sudo, dek unu premioj Nandi de Andra-Pradeŝo, kaj filmpremio de la ŝtato Tamilnado. Li ankaŭ kandidatiĝis por la Premio Saturno por la plej bona muziko por Baahubali:The Beginning (2015).[6][13]

Civilaj honoroj

Naciaj Filmpremioj

  • 1997 – Nacia Filmpremio por la plej bona muzika direkto por Annamayya – Gajnis

Internaciaj premioj

Pliaj informoj Jaro, Premio ...
Jaro Premio[noto 1] Kategorio Filmo Rezulto
2023 Academy Awards Best Original Song for "Naatu Naatu"
(Shared with Chandrabose)
RRR Gajnis
Asocio de filmkritikistoj de Austin Best Original Score Nomumita
2022 Societo de Bostono de filmkritikistoj Gajnis
Asocio de filmkritikistoj de Ĉikago Nomumita
2023 Filmpremioj Elekto de la Kritikistoj Plej bona kanto por «Naatu Naatu» Gajnis
Premioj Ora Globo Plej bona originala kanto por «Naatu Naatu»
(Dividita kun Chandrabose)
Gajnis
Asocio de filmkritikistoj de Georgio Plej bona originala kanto por «Naatu Naatu»
(Dividita kun Kaala Bhairava, Rahul Sipligunj)
2-a
2022 Premio Holivuda Muziko en Amaskomunikilaro Plej bona originala fona muziko en sendependa filmo (Fremda lingvo) Nomumita
Asocio de Filmkritikistoj de Los-Anĝeleso Plej bona muziko Gajnis
2023 Premioj Satelito Plej bona originala kanto por «Naatu Naatu»
(Dividita kun Kaala Bhairava, Rahul Sipligunj)
Nomumita
2015 Premioj Saturno Plej bona originala fona muziko Baahubali: The Beginning Nomumita
Fermi

Premioj Filmfare Sudo

Pliaj informoj Jaro, Kategorio ...
Jaro Kategorio Verko Rezulto Ref.
1991 Plej bona muzika direktoro – telugua Kshana Kshanam Gajnis [15]
1993 Allari Priyudu Gajnis [16]
1994 Criminal Gajnis [16][17]
1995 Subha Sankalpam Gajnis [16]
1996 Pelli Sandadi Gajnis [16]
2005 Chatrapathi Nomumita
2009 Magadheera Gajnis [16]
2010 Vedam Nomumita
2011 Rajanna Nomumita
2012 Eega Nomumita [18]
2015 Baahubali: The Beginning Nomumita [19]
2017 Baahubali 2: The Conclusion Gajnis [20]
2017 Plej bona kantotekstisto – telugua Baahubali 2: The Conclusion Gajnis [20]
Fermi

Premioj Nandi

Pliaj informoj Jaro, Kategorio ...
Jaro Kategorio Verko Rezulto Ref.
1992 Plej bona muzika direktoro Rajeswari Kalyanam Gajnis [21]
1993 Plej bona muzika direktoro Allari Priyudu Gajnis [21]
1995 Plej bona muzika direktoro Pelli Sandadi Gajnis [21]
2001 Plej bona vira lipsinkroniga kantisto Student No.1 Gajnis [21]
2002 Plej bona muzika direktoro Okato Number Kurradu Gajnis [21]
2005 Plej bona muzika direktoro Chatrapathi Gajnis [21]
2009 Plej bona muzika direktoro Vengamamba Gajnis [22]
2010 Plej bona vira lipsinkroniga kantisto Maryada Ramanna Gajnis [23]
2012 Plej bona muzika direktoro Eega Gajnis [24]
2015 Plej bona muzika direktoro Baahubali: The Beginning Gajnis [25]
2015 Plej bona vira lipsinkroniga kantisto Baahubali: The Beginning Gajnis [25]
Fermi

Filmpremioj de la ŝtato Tamilnado

  • 1991 – Filmpremio de la ŝtato Tamilnado por la plej bona muzika direktoro por Azhagan - Gajnis

Filmpremioj Santoŝam

  • 2003 – Premio Santoŝam kiel plej bona muzika direktoro por Gangotri Gajnita

Sudbarataj Internaciaj Filmpremioj

  • 2018 – Premio SIIMA por la plej bona muzika direktoro (telugua) por Baahubali 2: The Conclusion – Gajnis[26]
  • 2021 – Premio SIIMA por la plej bona kantoteksisto (telugua) por NTR: Kathanayakudu – Kandidatiĝis

Notoj

  1. Premioj, festivaloj kaj organizoj jenas laŭ alfabeta ordigo.

Referencoj

Eksteraj ligoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.