From Wikipedia, the free encyclopedia
Mid-Day (stiligata kiel mid-day, trad. tagmezo) estas ĉiumatena barata kompakta gazeto posedata de Jagran Prakashan Limited. Eldonoj en diversaj lingvoj estis eldonitaj en Mumbai, Delhi, Bangalore kaj Pune. En 2011, la eldonoj de Delhio kaj Bengaluro ĉesis. En 2014, Ĝagran Prakaŝan ĉesigis ankaŭ la eldonon de Puneo.[1]
mid-day | ||
taggazeto | ||
---|---|---|
Speco | Taggazeto | |
| ||
Lando | Barato | |
Urbo | Mumbajo, Barato | |
Posedanto | Mid Day Infomedia Limited, filio de Jagran Prakashan Limited | |
Publikigisto | Mid-Day Infomedia, Jagran Prakashan Limited | |
Redaktisto | Tinaz Nooshian | |
Establodato | 1979 | |
Politiko/ Ideologio |
||
Posedata de | Jagran Prakashan Limited vd | |
| ||
Retejo | www | |
Ĝi estis starigita en Mumbajo en 1979, kaj posedis ĝin la familio de Khalid Ansari. Poste, lia filo, nome Tariq Ansari, gvidis la gazeton, antaŭ ol ĝi estis vendita al Ĝagran Prakaŝan en 2010. Dimanĉa eldono, nome Sunday Mid-Day, komencis en 1981.[2]
La Ĵurnalo travivis revizion, de ambaŭ la presata eldono kaj la retejo, komence de 2014: oni kreis plurajn novajn sekciojn en la taggazeto, kaj ankaŭ en la dimanĉa eldono kaj en la retejo.[3]
Ĝi fondis la baratan Radio One, radia stacio komence nomata Radio Midday en Mumbajo, kiun poste akiris la firmao HT Media en 2019.[4]
Origine, la ĵurnalo eldonis du eldonojn en Mumbajo: frumatena kaj tagmeza. Ekde aprilo 2009, oni eldonis nur la matenajn eldonojn. Dum la revizio kaj la relanĉo de la ĵurnalo kaj de la retejo en 2014, la slogano de la papero ŝanĝiĝis al «Made in Mumbai» (Farita en Mumbajo).[5][6] En 2014, la papero havis ĉirkaŭ 500 000 legantojn por Mid-Day (angla versio) en Mumbajo kaj estis enlistigita inter la 10 plej legataj gazetoj de Barato, laŭ barata enketo pri legado de 2013.[7] La nova aspekto de Mid-Day ricevis ambaŭ pozitivajn kaj negativajn reagojn.[8][9][10]
En oktobro 2019, la Sunday Mid-Day estis relanĉita kun nova aspekto.[11]
La 20-an de septembro 2007, kvar ĵurnalistoj de Mid Day, inkluzive de la redaktoro Vituŝa Oberoi kaj de redaktoro MK Tajal, estis kondamnitaj al kvar monatoj de prizono pro akuzoj rilataj al raporto kiun ili skribis pri la eksa Ĉefĵuĝisto de Barato, nome J. K. Sabarval.[12]
Ĝjotirmoj Dej, la redaktoro pri specialaj enketoj de Mid-Day estis pafita de nekonataj atakintoj kaj mortis la 11-an de junio 2011 en Mumbajo.[15]
En 2021 Mid-day starigis internacian premion por premi en diversaj kampoj.[16]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.