«La malamiko estas venkita, la minaco unuiginta la popolon forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La militagrego disfalas por rabado, simile al tio kiel tio okazas al la ĉasanta grego dum dividado de la predo… Tamen danĝero de kompleta disfalo de la armeo ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis festado de la venko.»
«La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus.»
«La plej granda sociaevento ĉe la romianoj estis la triumfo. Por ĝi venis la tuta popolo. Sed kiam la imperio atingis la pinton de la povo kaj jam mankis io por senfine konkeri, estis establita la venko per si mem, okazinta periode laŭ kalendaro. Sur areno antaŭ okuloj de la homajamasoj okazis bataloj, senaj je ĉia politikasenco, sed ne senaj je la senco: la senco konsistis en veki kaj subteni en la popolo senton de la venko.»
«[pri la festo de Resurekto en Jerusalemo] La priplorantagrego, kiu kuniĝas ĉirkaŭ la tombo de Sinjoro kaj priploras lian morton, transformiĝas je la grego venka. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La fajro ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa simbolo de la venko… Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas kandelon de la paska fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili kredas. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso.»
«Ekstermado de la fortoj de la malamiko estas komprenata kiel ĝia malarmado kaj la tiel nomata “senigo de la malamiko de la rezistoforto”, ne ĝia kompleta ekstermado.»
«Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de malamikoj, realo de antagonismaj kialoj, ideologia seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de venko aŭ malvenko, ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj.»
«Por honesta merito sukcesi malgraŭ la trukojn kaj intrigoj, kiuj estas nun tiel bedaŭrinde komunaj, mi scias estas malfacile; sed la honoro de sukceso pliiĝas pro la superotaj obstakloj. Lasu min venki kiel viro aŭ tute ne.»
«For honest merit to succeed amid the tricks and intrigues which are now so lamentably common, I know is difficult; but the honor of success is increased by the obstacles which are to be surmounted. Let me triumph as a man or not at all.»