familio de mamuloj From Wikipedia, the free encyclopedia
La Urso estas komuna nomo de mamuloj el familio Ursedoj. Plimulto el ili estas grandaj, plandmarŝaj kaj preskaŭ senvostaj, ĉionvoraj kaj ofte danĝeraj rabobestoj. Unu el plej konataj kaj popularaj genroj en la familio estas Ursus, aparte la specio Ursus arctos (bruna urso). Ĝi estas inteligenta kaj dresebla besto, kiu tradicie rolis en cirkoj kiel favoratoj de la infana publiko. Ursojn eblas trejni danci, rajdi biciklon, paŝi sur la antaŭaj piedoj ktp.
Ĉi tiu artikolo temas pri besto el familio ursedoj. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Urso (apartigilo). |
Urso | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: = frua Mioceno - Lastatempe | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj kaj subgenroj | ||||||||||
Ailuropoda | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Remburitaj pluŝaj ursoformaj pupoj estas populara ludilo.
El ĉiuj grandaj karnomanĝulaj familioj, ursoj havas plej konstantan aspekton. Ili estas grandaj, fortikaj bestoj kun relative mallongaj kruroj. Ili havas iun seksan duformismon je grando, kun inoj pli malgrandaj kaj malpezaj ol virseksuloj. Ĝenerale la duformismo estas pli granda kun pli grandaj specioj, kaj estas pli varia en specioj, en kiuj averaĝa grando ankaŭ varias de populacio al populacio. Ursoj estas la plej grandaj kaj pezaj karnomanĝuloj, kaj iuj brunaj aŭ polusaj ursoj atingas pezon de pli ol 750 kg. Polusa urso havas plej grandan averaĝan pezon inter ĉiuj ursaj specioj, kvankam iuj apartaj individuoj de bruna urso povas esti eĉ pli grandaj. La plej malgranda ursa specio estas sunurso, kies virseksuloj pezas averaĝe ĉirkaŭ 65 kg kaj inoj ĉirkaŭ 45 kg.[1]
Malsimile al aliaj karnovoruloj, ursoj estas plandomarŝaj, t.e. iliaj malantaŭaj piedoj tenas plejparton de pezo kiam ili marŝas. Ilia marŝmaniero aspektas iom malgracia, sed ili fakte kapablas de relative rapida kurado, ekzemple, bruna urso atingadas rapidon ĝis 48 km/h (kvankam felisedoj aŭ kanisedoj estas ĝenerale pli rapidaj). Ili povas stari aŭ eĉ marŝi sur iliaj malantaŭaj piedoj kun rimarkinde bona balanco kaj uzas tiun eblon por preni ion de supre aŭ dum ĉasado, batante predon de supre. Ili havas grandajn, neretrakteblajn ungegojn, kiujn ili uzas por fosado, grimpado aŭ dum ĉaso. Iliaj oreloj estas malgrandaj kaj rondecaj.
Ursoj havas bonegan flarpovon, fakte, plej bonan el ĉiuj karnomanĝuloj kaj eble kompareblaj kun tiu de orikteropoj. Ursoj vaste uzas diversajn odorajn markilojn por komunikiĝo kun samspecianoj (ekzemple, por forpelo de malamikoj aŭ por trovo de seksuma partnero). Krome, flaro estas la plej grava senso por trovo de plimulto el ursa dieto.[1]
Malsimile al aliaj karnomanĝuloj, ursoj havas realative nespecialan dentan sistemon kaj iliaj rabobestaj dentoj ne estas tre disvolvitaj. Iliaj kaninoj estas grandaj kaj akraj, sed la molaroj estas plataj kaj adaptitaj por kraŝado de herba manĝaĵo. Formo kaj kvanto de dentoj varias eĉ kadre de iu aparta specio. Oni supozas, ke tio signifas ke ursoj estas nun evoluantaj el karnovora al plejparte herbovora dieto. Polusaj ursoj havas ree disvolvitajn rabobestajn dentojn, ĉar ili ree transvenis al preskaŭ plene rabobesta dieto.[2] La denta formulo de ĉiuj vivantaj ursoj estas .
Ursoj plejparte troveblas en la norda hemisfero, kun la sola escepto la okulvitra urso, kiu loĝas en Sudameriko. La atlasa urso, formortinta subspecio de bruna urso, estis la sola endemia urso en Afriko. Ĝia arealo estis tra tuta Norda Afriko de Moroko ĝis Libio, sed ĝi formortis ĉirkaŭ la 1870-aj jaroj. Alia subspecio de bruna urso, la amerika griza urso estas endemia en Norda Ameriko. Alia amerika specio estas la amerika nigra urso. La polusa urso troveblas tra la tuta bordo de la Arkta Oceano. Ĉiuj aliaj ursaj specioj troveblas nur en Eŭroazio.[1]
Krom la polusa urso, ursoj plejparte vivas en diversspecaj arbaroj. Iuj specioj, aparte la bruna urso, povas loĝi aŭ sezone viziti aliaj areoj, kiel montajn arbustejojn aŭ tundrojn.
Malgraŭ kutima onikredo, ursoj plej ofte estas taguloj kaj plejparte aktivas dum tago. La kredo ke ili estas noktulaj plej verŝajne devenas de konduto de ursoj, kiuj vivas proksime al la homoj. Tiuj ursoj ofte invadas homajn rubujojn aŭ kampojn nokte por eviti kontakton kun homoj. La plej noktumema specio de urso estas longlipa urso de Azio, sed eĉ ĉe ĝi ekzistas sufiĉe granda vario de diurnaj ritmoj inter individuoj, ekzemple, inoj kaj idoj emas esti pli tagumemaj por eviti konkuron kun virseksuloj kaj noktulaj rabobestoj.[1] Ursoj estas solemaj, eble malplej sociemaj el ĉiuj karnomanĝuloj. Rilatoj inter partneroj dum pariĝo estas rapidaj kaj mallongaj, kaj la plejmulto de okazoj kie ursoj spekteblas grupe estas aŭ inoj kun malgrandaj idoj, aŭ apartaj grandaj fontoj de nutro, kiel, ekzemple, reproduktiĝaj migradoj de salmo.[1]
Malgraŭ sia rabobesta reputacio, dieto de plimulto de ursaj specioj enhavas pli da plantoj ol animaloj, kaj ĝenerale ursoj estas tute oportunismaj ĉiovoruloj. Kelkaj ursoj surgrimpas arbojn por atingi manĝeblajn partojn de plantoj, kiel nuksojn aŭ glanojn. Pli malgrandaj specioj, kiuj pli kapablas grimpi, enhavas pli grandan kvanton de tiuj en sia dieto.[3] Por tiuj specioj tiaj plantaĵoj estas tre grava parto de dieto, kaj ilia malhavo povas igi ursojn migri tra longaj distancoj serĉante por alternativoj.[4] La sola escepto estas la polusa urso, kies dieto konsistas plejparte el fiŝoj kaj maraj mamuloj kaj ne enhavas iun ajn plantaĵojn (plantoj ĝenerale malfacile troveblas en ĉepolusa Arktiko). La granda pando, kontraŭe, tute forlasis rabobestajn trajtojn kaj adoptis pure plantan dieton, kiu konsistas plejparte el bambuaj ĝermoj. Izotopa analizo sugestas, ke ankaŭ la formortinta giganta platvizaĝa urso (Arctodus simus) estis ekskluziva karnovorulo, plej probable kadavromanĝanto.[5] La longlipa urso ne estas tute speciala, sed ĝi perdis du antaŭajn dentojn kaj disvolvis longan langon, preskaŭ kiel ĉe formikomanĝulo, kiel adaptiĝon por insektovorulo. En certaj sezonoj, formikoj, termitoj kaj aliaj fosantaj insektoj formas ĉirkaŭ 90% de ĝia dieto.[6] Ĉiuj ursoj furaĝas je ĉiuj atingeblaj fontoj de nutraĵo kaj naturo de iliaj dietoj varias de sezono al sezono. Ekzemple, eksploro de aziaj ursoj en Tajvano trovis, ke ili manĝos grandajn nombrojn de glanoj kiam tiuj estas plej multnombraj, kaj transiras al ĉaso de hufuloj alisezone.[7]
Kiam ursoj ĉasas mamulojn, ili ĝenerale preferas ataki pli malgrandajn speciojn aŭ idojn de la pli grandaj. Kvankam ambaŭ specioj de la nigra urso kaj la bruna urso kapablas ĉasi pli grandan predon kiel hufulojn,[7][8] ili plej ofte trovas plej oldajn, malfortajn aŭ malsanajn animalojn por ĉaso. Ofte ursoj manĝas kadavrojn de grandaj animaloj, senrigarde ĉu la kadavro estas predo de iu alia rabobesto. En plimulto de siaj ekologiaj niĉoj, ursoj estas la superrabobestoj kaj kapablas mortigi aŭ forpeli iun alian rabobeston de la karkaso. Krome, ursinoj plej ofte kapablas protekti idojn de preskaŭ ĉiuj danĝeroj. La sola animalo kiu regule ĉasas ursojn estas tigro. Ĝia predo ofte inkluzivas longlipajn ursojn, aziajn nigrajn ursojn, grandajn pandojn, sunursojn kaj idojn de bruna urso.
La aĝo de seksa fekundeco de ursoj estas tre varia kaj inter kaj ene de specio. Rapido de maturiĝo je nemalgranda parto dependas de sano kaj kondiĉoj de korpo, kiuj, siavice, dependas de klimato kaj kvanto de nutro atingebla por kreskanta individuo. Inoj de pli malgrandaj specioj ofte havas idojn je aĝo de 2 jaroj, dum por pli grandaj specioj oni ofte bezonas kvar ĝis naŭ jarojn por maturiĝi. Je virseksuloj la unua pariĝo povas okazi eĉ pli malfrue pro konkuro kun pli oldaj, grandaj kaj fortaj virseksuloj.[1]
La periodo de pariĝo ĉe ursoj estas tre mallonga. Ursoj de nordaj klimatoj reproduktiĝas nur en aparta sezono, plej kutime tuj post hiberniĝo, sed pli tropikaj populacioj reproduktiĝas tutjare. Idoj naskiĝas sendentaj, senharaj kaj blindaj. Ĉe bruna urso naskiĝas 1 ĝis 3 idoj, kiuj restas ĉe sia patrino dum du plenaj sezonoj. Ili trinkas lakton de sia patrino dum tuta tiu tempo, kvankam eventuale la nutro iĝas pli rara kaj idoj komencas ĉasi kun sia patrino. Ili loĝas apude de la patrino por tri pliaj jaroj, ĝis ŝi eniras novan oestron kaj forpelas la idojn. Virseksuloj, aparte de polusaj kaj brunaj ursoj, mortigos kaj foje formanĝas idojn de aliaj patroj por rapidigi oestron de la ino. Malgraŭ ĝenerale malplia grando kaj forto, inoj plej ofte sukcesas forpeli tiujn kanibalemajn virseksulojn kaj protekti siajn idojn.
Multaj ursoj en malvarmaj areoj eniras hiberniĝon vintre. Tio ĉi estas, tamen, ne vera hiberniĝo en la senco en kiu la vorto uziĝas science. Veraj hibernuloj reduktas sian korpan temperaturon ĝis preskaŭ la temperaturo de la medio dum hiberniĝo. Ili, tamen, eliras kaj reeniras la hiberniĝon kelkajn fojojn dum vintro por urini aŭ feki aŭ manĝi ion el antaŭŝparitaj nutraĵoj. Ĉe ursoj, male, la temperaturo preskaŭ ne malkreskas kaj la ritmo de koro restas preskaŭ sama. La ursoj plej ofte ne eliras la hiberniĝon ĝis printempo, kaj do ne manĝas, ne urinas kaj ne fekas dum la tuta periodo. "Vekigita" dum vintro, urso ne povas reeniri hiberniĝon kaj kutime mortas pro malvarmo kaj malsato. Onikrede la pli alta korpa temperaturo kaj pli facila vekiĝo estas reprodukta adaptiĝo, ĉar ursinoj kutime naskas idojn tuj post aŭ eĉ dum vintra hiberniĝo.
Iuj ursaj specioj, aparte polusa urso, amerika nigra urso, longlipa urso kaj bruna urso povas esti konsiderinda danĝero por homoj, aparte en areoj, kie ili alkutimiĝis al homoj. Ursoj estas sufiĉe grandaj kaj fizike fortaj por kaŭzi severajn traŭmojn aŭ morton kiam ili atakas homojn. Tamen ili estas timemaj, facile forpeleblas kaj ĝenerale emas eviti homojn. Ursoj atakoj estas relatives maloftaj, sed ili kutime ricevas vastan pripublikigon.[9] Vere, danĝero de ursoj estas iom pligrandigita en homa kulturo. Tamen, ekzistas situacioj, kiam ursoj estas agresemaj kaj povas ataki neatentemajn homojn: ekzemple, kiam ino protektas idojn aŭ kiam malsata urso protektas freŝan kadavron. Por homoj estas rekomendite esti atentemaj kun ursoj kaj ne alproksimiĝi al ili, ĉar ilian konduton malfacilas antaŭdiri eĉ por plej spertaj fakuloj.[10]
Ursoj ankaŭ povas kaŭzi konfliktojn kun homoj kiam ili ŝtelas grenon aŭ legomojn de kampoj aŭ atakas bruton.[11][12] Tiuj ĉi problemoj povas okazi pro nur unu aŭ kelkaj ursoj el la populacio, sed ofte pro ili farmistoj kaj ranĉistoj ekhavas malamon kontraŭ ursoj kaj klopodas mortigi aŭ forigi ĉiujn ursojn el la areo.[12]
En multaj areoj de la mondo la ŝtatoj kreas leĝarojn kiuj protektu ursojn de ĉasistoj kaj detruo de habitato. Ĝenerale homoj havas pozitivan imagon pri ursoj kaj emas identifikiĝi kun ili pro ilia ĉionvoremo kaj ebleco stari sur malantaŭaj piedoj.[13] Do, en multaj socioj ekzistas vasta subteno por protekto de ursoj.[14] En pli vilaĝaj kaj malriĉaj regionoj, tamen, ankaŭ ekzistas malamikemo kontraŭ ursoj pro ilia (vera aŭ ŝajna) danĝero kaj ekonomiaj malgajnoj kiujn ili kaŭzas por kamparanoj.[12] En areoj, kie homoj kaj ursoj kunloĝas apude, estas malpermesite manĝigi ursojn aŭ eĉ ebligi ilin atingi rubujojn kaj manĝeblajn forĵetaĵojn. La kialo de tio estas ke ursoj, kiuj alkutimiĝis al bongusta, satiga kaj facile atingebla homa manĝaĵo, ĉesas ĉasi aŭ furaĝi kaj nur serĉas por homaj forĵetaĵoj. Ekzistas okazoj kiam tiuj ursoj eĉ invadas homajn domojn, kaŭzante gravan danĝeron.
Kaptitaj ursoj estas popularaj atraktaĵoj en zooj tutmonde. Krome, ili ankaŭ ofte rolas en cirkoj, kie ilin eblas dresi danci, boksumi aŭ biciklumi. Tamen nun multaj aktivuloj kaj organizaĵoj por bestaj rajtoj protestas tiun ĉi uzadon.
En multaj homaj kulturoj ekzistas tradicio ĉasi ursojn kaj manĝi ilian viandon. Ursa viando estas malhelkolora kaj malmola, iom simila al bovaĵo. En Kantona kuirarto piedoj de ursoj estas populara delikataĵo. La popoloj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio uzas iujn partojn de ursaj korpoj kaj sekreciojn (ekzemple, galon kaj galajn vezikojn) en tradicia medicino. Ekzistas eĉ specialaj farmoj, kie estas tenataj t.n. "galaj ursoj" por kolekto de galo. Onikrede, tiuj farmoj en Ĉinio, Vjetnamio kaj Suda Koreio enhavas entute ĉirkaŭ 12 000 ursojn.[15] Kiam oni manĝas ursan viandon, estas rekomendite tre diligente boli aŭ rosti ĝin, ĉar ĝi estas ofte infektita de trikinoj.[16][17][18]
La familio Ursedoj estas unu el naŭ familioj en subordo Caniformia, la "hundsimilaj" rabobestoj, en ordo Karnovoruloj. El nun vivantaj familioj, la plej proksime rilataj al ursoj estas fokuloj kaj musteledoj.[19]
La sekvaj trajtoj de ostoj kaj dentoj apartigas ursedojn de aliaj rilataj familioj:
Krome, membroj de la familioj havas malantaŭen-orientitajn M2-molarojn, longigitajn m2-molarojn kaj reduktitajn antaŭmolarojn.
Modernaj ursoj havas ok ĝenerale agnoskitajn speciojn en tri subfamilioj: Ailuropodinae (monotipa kun granda pando), Tremarctinae (monotipa kun Okulvitra urso), kaj Ursinae, kiu havas ses speciojn en unu, du aŭ tri genroj laŭ diversaj taksonomioj.
Laŭ plej moderna taksonomio, klasado de la ursa familio estas jena (simbolo † montras formortintaj taksonoj):
Rimarko: La klasado de subfamilio Ursenoj estas iom nebula ĝis nun. Iam la generoj Melursus kaj Helarktos ankaŭ estas inkluditaj en Ursus. La azia nigra urso kaj la polusa urso, laŭ pli malnovaj sistematikoj, havis siajn proprajn genrojn, laŭorde, Selenarctos kaj Thalarctos. Nun estas ĝenerala konsento ke tiuj taksonoj havas rangon de subgenro.
Amerika nigra urso, bruna urso kaj polusa urso povas interpariĝi kaj ekzistas iu kvanto de interspeciaj hibridoj inter ili (Ursedaj hibridoj).
La rekonstruita prahindeŭropa radiko kun signifo "urso" estas *h₂ŕ̥tḱos. De ĝi devenas sanskrita vorto r̥kṣa, avesta arša, kimra arth (de kiu, supozeble, devenas populara brita vira nomo Arthur), greka ἄρκτος kaj latina Ursus.[22] La lasta poste eniris ankaŭ en Esperanton. Do, Ursus arctos, la dunoma nomo por bruna urso, donita de Linné, estas simple kombinaĵo de la latina kaj la greka vortoj por urso.
Ĉar la besto estas tiom granda kaj danĝera, en multaj kulturoj estis tabuo uzi ĝian propran nomon, kaj do aperis sennombraj eŭfemismoj. Ekzemple, en preskaŭ ĉiuj ĝermanaj lingvoj vorto por "urso" devenas de praĥindoeŭropa radiko *beron, kiu signifas "bruna" (fakte, la Esperanta vorto "bruna" devenas ĝuste de ĝi): germana bär, angla bear, nederlanda beren, sveda björn, dana bjørn ktp.[22] En slavaj lingvoj oni ekuzis alian eŭfemismon pri urso: medved (ekz. ruse: медведь), laŭlitere miel-manĝulo. En kelkaj slavaj lingvoj tiu ĉi vorto havis pluan deformigon, ekz. ukraina ведмідь, pola niedźwiedź, ankaŭ en kelkaj dialektoj de la ĉeĥa nedvěd anstataŭ medvěd. Hungara vorto medve estas pruntita el slavaj lingvoj.[23] Nun eĉ la rusoj, vivantaj en Siberio, Kamĉatko kaj aliaj regionoj kie ursoj abundas, preferas eviti uzon de la vorto медведь kaj uzas anstataŭaĵojn kiel "la bruna", "la mastro", "la avo", "Miĥailo" ktp.
Ironie, nun oni supozas ke la praĥindoeŭropa radiko mem estas tabu-eŭfemismo, rilata al sanskrita vorto rakṣas, kiun oni povas traduki kiel vundo, detruo, malbono. Ankaŭ rilatas nomo de rakŝasoj - malicaj demon-similaj kreaĵoj el mitologio de multaj barataj kulturoj.[24]
En eŭropaj kulturoj urso kaŭzis timon, sed ankaŭ grandan estimon pro siaj forto kaj luktkapablo. En la malnova angla lingvo vorto beorn signifis kaj "urso" kaj "batalisto". Do, en ĝermanaj kulturoj ekzistis tradicio doni al knaboj la nomon de urso por ke ili iĝu fortaj kaj batalemaj viroj. Tiu ĉi uzo estas sufiĉe antikva kaj menciita en kelkaj runŝtonaj ekskriboj.[25] Ĝis nun Björn aŭ Bjørn estas sufiĉe kutimaj viraj nomoj en Skandinavio.
La ina nomo Ursula, popularigita en multaj kristanaj kulturoj pro Sankta Ursula, laŭlitere signifas "ursineto" en la latina. En Svisio oni kutime povas renkonti viran nomon Urs, kaj la nomo de la urbo kaj la kantono Bern devenas de ĝermana radiko por urso.
En multaj slavaj kulturoj kutimas familinomoj Medved kaj Medvedev (ekzemple, iama prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev). Ankaŭ la familinomo de fama ĉeĥa piedpilkisto Pavel Nedvěd estas dialekta vorto por urso. Kutima irlanda familinomo "McMahon" signifas "filo de urso" en irlanda lingvo. Ofta familinomo en Rumanio estas Urs(u).
En multaj Eost-Eŭropaj judaj komunumoj, vira nomo Ber (de jida: בער) estis populara ekde almenaŭ la 18-a jarcento, kaj estis nomo de kelkaj famaj rabenoj. Oni ĝis nun povas renkonti personojn kun tiu nomo en iuj ortodoksaj judaj komunumoj en Israelo, Usono kaj aliaj landoj. Post transloĝiĝo al Israelo kaj pro influo de cionismo, multaj familioj ekuzis anstataŭ la jidan la hebrean vorton "Dov" (דב) kiel viran nomon. Tiu ĉi nomo ankaŭ renkonteblas en nuna Israelo.
Nomo de konata komanĉa estro el la 19-a jarcento Paruasemana laŭlitere signifas "dek ursoj". Ĝenerale, urs-rilataj nomoj estas tre kutimaj en nativamerikanaj triboj.
Ekzistas multaj evidentaĵoj de antaŭhistoriaj ursaj kultoj en multaj kulturoj, ekzemple en nomoj kiel Arkturo, Granda Ursino, Arktiko, Berserko, Kalevalo ktp. Antropologoj kiel Joseph Campbell rigardas tion kutima eco de fiŝkaptaj kaj ĉasaj triboj. Antaŭhistoriaj suomaj kaj aliaj suom-ugraj popoloj kredis ke ursoj estas spiritoj de iliaj prauloj. Pro tio la urso (karhu) estis tre estimata animalo en iliaj kulturoj. Samkiel multaj aliaj popoloj, ili ofte ne rekte referencis la urson, sed uzis eŭfemismajn nomojn kiel otso, mesikämmen and kontio. Nun bruna urso estas nacia animalo de Suomio.
Evidentaĵo de sama kulta rilato al urso troveblas en tradicia rusa fabelo "Morozko", kies protagonisto Ivan provas mortigi ursinon kaj ŝiajn idojn. Pro tio li estas punita per malbeno, kiu magie transforms lian kapon al kapo de urso.
"La bruna urso de Norvegio" estas skota fabelo pri junulino, kiu geedziĝis kun princo, magie transformita al urso, kaj sukcesis redoni al li homan aspekton per forto de ŝia amo kaj travivo de multaj testoj kaj malfacilaĵoj. En la 1970-aj jaroj surbaze de tiu ĉi rakonto estas kreita eost-germana filmo Das singende, klingende Bäumchen, kiu iom poste dissendiĝis en BBC kiel televidserieto sub nomo The Singing Ringing Tree.
Ekzistas ankaŭ evidentaĵoj de ursaj kultoj inter diversaj popoloj de Ĉinio kaj en ajnua kulturo (ekzemple, la rito de Iomante). Koreoj, samkiel la suom-ugroj, rigardas urson kiel praulon de sia popolo. Laŭ korea mitologio, dio establis malfacilan teston por ursino kaj, kiam ŝi pasis la teston, la dio transformis ŝin al virino kaj geedziĝis kun ŝi.
En alpa zono legendoj pri sanktuloj, kiuj dresis ursojn, estas sufiĉe kutimaj. La legendo pri Sankta Corbinian, iama episkopo de Freising, kiu igis sovaĝan urson teni sian kargon dum lia vojo al Romo, estas memorigita sur blazono de la episkopujo. Simila legendo ekzistas pri Sankta Romedius, kiu ankaŭ, laŭmite, dresis urson kaj rajdis sur ĝia dorso ekde sia monta ernitejo al la urbo Trento. Similajn historiojn oni rakontas pri Sankta Gall kaj Sankta Columbanus.
Tiu ĉi ripentanta mito estas, onikrede, eklezia metaforo por venko de kristanismo kontraŭ paganismo.[26] En antikvaj norvegaj vilaĝoj ofte troveblas speciala formo de tombkovrilo - longa, malvasta bloko de ŝtono je iom piramida formo, kiel tegmento de longa domo, kun karvaĵoj de buŝumitaj (t.e. kristanitaj) ursoj sur ĉiu fino. Kvankam la plej granda kolekto de tiuj troveblas en kirko de urbeto Brompton, North Yorkshire,[27] ili troviĝas tra tuta norda Anglio kaj suda Skotio, kun okazaj trovaĵoj en Midlands, Kimrio, Kornvalo kaj Irlando. Antaŭnelonge, grupo de ili estas trovita sur Orkadoj.
Ursoj ofte rolas en popularaj fabeloj kaj infanrakontoj kiel Fabelo pri Tri Ursoj, la Berenstain ursoj kaj Winnie-la-Pu.
La Granda Ursino (Ursa major) kaj Malgranda Ursino (Ursa minor) estas du borealaj konstelacioj, tre proksimaj al la Polusa Stelo. Ĉar la "vosto" de Granda Ursino estas historie uzata por trovi nordon en Norda Hemisfero, la vorto "Arkto" (kaj, eventuale, "Antarkto") venas de la helena vorto por "urso" pro la stelaro.
La Rusa Urso estas kutima nacia maskoto de Rusio (kaj ankaŭ Sovetunio). Krome, urso estas ofta nacia stereotipo de Germanio kaj Svisio, ekzemple, ĝi aperas sur blazono de urbo kaj ŝtato Berlino kaj de urbo kaj kantono Berno. La bruna urso estas nacia animalo de Suomio.
En Usono, la amerika nigra urso estas stata animalo de Luiziano, Novmeksiko kaj Uesta Virginio. La griza urso estas ŝtata animalo de Montano kaj Kalifornio.
En Britio, urso estas parto de blazono de Warwickshire county.[28]
Brunaj ursoj (angle bears aŭ bruins) estas populara maskoto de usonaj sportaj teamoj, ekzemple Chicago Bears, California Golden Bears, UCLA Bruins, Boston Bruins ktp. Ursido de nomo Miŝa estis maskoto de Somera Olimpiko 1980 en Moskvo, Sovetunio.
En Brazila folkloro, kvankam andaj okulvitraj ursoj aperas nur tre malofte en Amazonio, urso havas gravan rolon. Al ĝi rilatas la 23-a grupo de nombroj, t. e., ĉiuj nombroj finiĝantaj per 89-90-91-92. Urso ankaŭ estas grava figuro en karnavalo de Recifo.
Ursoj estas referencataj en multaj parolaĵoj kaj lingvaj figuroj en diversaj kulturoj, kiuj havis kontaktojn kun ili. Jen kelkaj ekzemploj:
Ekzistas pluraj proverboj pri urso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[29]:
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.