Eŭrazio estas kontinentego de 54,6 milionoj da kvadrataj kilometroj, ampleksanta la du mondpartojn Eŭropo kaj Azio. En Eŭrazio kreskis la plej influontaj kulturoj de la tuta mondo, profunde markontaj la sorton de la aliaj kontinentoj.
Eŭrazio | ||
---|---|---|
Mapo de Eŭrazio. | ||
Areo | 54759000 km² | |
Loĝantoj | 5505000000 | |
Landoj | 92 | |
Dependaj teritorioj | ||
Ĉefaj lingvoj | ||
Horzonoj | UTC+0 ĝis UTC+12 | |
Plej grandaj urboj | ||
Diference de la aliaj kontinentoj, Eŭropo kaj Azio ne estas tiom izolaj. Ameriko kaj Aŭstralio estas veraj insuloj, dum Afriko kuniĝas kun Azio nur per mallarĝega kolo en kanalo de Suezo. Tamen Eŭropo kaj Azio kuniĝas per longega limo konsistanta el du ampleksegaj regionoj montaraj nome Uraloj kaj Kaŭkazio. Pro tiu neniu el la du duonoj de Eŭrazio povus esti konsiderata insuloj. Krome la interrilatoj inter malsimilaj landoj ĉirkaŭ tiuj bordoj malhelpas diferencigon. Kulturaj kuniĝoj estas pli evidentaj.
Aliaj uzoj de la vorto Eŭrazio
- Por anoj de la Rusa movado eŭraziismo Eŭrazio signifis Rusion kiel apartan mondoparton inter Eŭropo kaj Azio.
- En la romano 1984 de George Orwell Eŭrazio estas unu el la interbatalantaj superpotencoj, kovranta vastajn partojn de kontinenta Eŭropo kaj centra Azio.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.