Somera Olimpiko 1980
tutmonda sporta evento From Wikipedia, the free encyclopedia
tutmonda sporta evento From Wikipedia, the free encyclopedia
La 22-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 19-a de julio 1980 ĝis la 3-a de aŭgusto 1980 en Moskvo, Sovetunio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Leonid Breĵnev, kaj la olimpika flamo estis flamata de Sergei Belov.[1]
XXII-a Somera Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Moskvo ( Sovetunio) |
Komenca dato: | La 19-a de julio 1980 |
Fina dato: | La 3-a de aŭgusto 1980 |
Oficiala malfermanto: | Leonid Breĵnev |
Olimpika flamo: | Sergei Belov |
Olimpika ĵuro: | Nikolaj Andrianov |
Nombro de nacioj: | 80 |
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 5 179 (4 064 / 1 115) |
Nombroj de sportoj: | 203 (21 sportfakoj) akvosportoj, arkpafado, atletiko, korbopilko, bokso, kanuado, biciklado, skermo, futbalo, gimnastiko, manpilko, hokeo, ĵudo, moderna pentatlono, remado, velado, sporta pafado, flugpilko, halterlevo, lukto |
Aliaj kandidatoj: | |
Somera olimpiko | |
← 1976 | 1984 → |
Vintra olimpiko | |
← 1980 | 1984 → |
Kiel signo de protesto kontraŭ la invado de Sovetunio en Afganion dum decembro 1979 kaj pliprofundigo de la malvarma milito pluraj ŝtatoj, interalie Usono, Kanado, Okcidenta Germanio kaj Norvegio, sed ankaŭ duono de Suda Ameriko, duono de Afriko kaj granda parto de Azio inkluzive de la komunisma Popola Respubliko de Ĉinio kadre de sankcioj bojkotis tiujn Somerajn Olimpikojn.
Sume, en Moskvo mankis eĉ 63 ŝtataj reprezentantoj. Organizantoj investis 9 miliardojn da usonaj dolaroj por modernigo de infrastrukturo kaj konstruo de sportaj objektoj – velad-fakoj okazis en rivero apuda al Talino - kaj ne konsentis kunfinancon fare de sponsoroj.
Ĝenerale en la evento partoprenis 81 naciaj reprezentantaroj, aŭ 5217 personoj (4093 viroj kaj 1124 virinoj). Pola ormedalisto Władysław Kozakiewicz politike famiĝis pro sia gesto.
Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.