Bistrița
urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bistrița [bistrica] (hungare Beszterce [besterce], germane Bistritz [bistric]) estas urbo en Rumanio en la nordorienta parto de la Baseno de Transilvanio ĉe la okcidenta piedo de Căliman-montaro laŭ la rivero Bistrița oriente de Dej. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Bistrița-Năsăud. Administre apartenas al ĝi Unirea (Bistriţa), Viişoara (Bistriţa), Slătiniţa, Sărata (Bistriţa), Ghinda kaj Sigmir.
Bistrița | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio centro de distrikto en Rumanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Bistrița-Năsăud | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 420008–420198 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 78 877 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 542 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 8′ N, 24° 29′ O (mapo)47.13333333333324.483333333333 [+] | ||||
Alto | 356 m [+] | ||||
Areo | 145,47 km² (14 547 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bistrița [+] | |||||
En 1910 ĝi havis 13 236 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1956 20 292; en 1992 82 366 (rumanoj, 8 % hungaroj) kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 78 877 loĝantoj sur areo de 145,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 542 loĝantoj/km².
Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estis en 1243, 1250. Ĝi estis fondita de saksoj enkoloniiĝintaj en la dua duono de la 12-a jarcento kaj la unua duono de la 13-a jarcento. Post 1526 la urbo fariĝis la posedaĵo de Petru Rareş, sed la saksoj kontraŭstaris kaj li ne povis okupi ĝin. La triono de ĝia loĝantaro pereis dum la pesto en la jaroj 1554-1556. En 1602 post 22-taga sieĝo fare de generalo Basta la urbo kapitulacis. La pesto post 1602 ripetiĝis kaj la novaj loĝantoj, same saksoj, venis tien el najbaraj vilaĝoj. En la jaroj 1671 kaj 1672 instaliĝis tie armenoj, sed en 1712 la saksoj elpelis ilin. La armenoj elpelitaj alvenis al Szamosújvár. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód).
Inter 1913 kaj 1941 aperis ĉi-tie la germanlingva semajngazeto Bistritzer Deutsche Zeitung kaj inter 1890 kaj 1918 Bistritzer Zeitung.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.