La 28-a de aŭgusto estas la 240-a tago de la jaro (la 241-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 125 tagoj restas.
Je la 28-a de aŭgusto okazis, interalie:
- 475: Armeestro Orestes elpostenigis romian imperiestron Julio Nepo
- 489: Teodoriko la Granda, reĝo de ostrogotoj, venkis Odoakron en la batalo apud Isonzo - Odoakro rifuĝis en Verono
- 632: Fatima bint Muhamad, filino de la islama profeto Mahometo mortis, kio kaŭzis skismon inter sunnaismo kaj ŝijaismo
- 876: Disdivido de Orientfranka imperio je tri partoj
- 1189: Tria krucmilito: Guy de Lusignan komencis sieĝon de Akko
- 1349: Dum pogromoj de judoj en Majenco pereis ĝis 6000 personoj - akuzitaj pri disvastigado de pesto
- 1383: Reĝo Venceslao donacis domon al la Universitato de Karolo – la hodiaŭa Karolinum
- 1409: Pollando: Ordeno de germanaj kavaliroj konkeris Bydgoszcz kun kastelo
- 1481: Johano la 2-a iĝis reĝo de Portugalio
- 1514: Pola armeo kune kun Grandprinclando Litovio venkis apud Smolensk armeon de Grandprinclando Moskvo
- 1521: Otomana Imperio konkeris Beogradon - ĝis 1878 kun eta paŭzo
- 1604: Anglio kaj Hispanio subskribis en Londono pactraktaton
- 1609: Henry Hudson kiel unua eŭropano albordiĝis al Delavaro en Nordameriko
- 1610: Post malvenko de rusa armeo en batalo de Kluŝino polaj taĉmentoj de Stanisław Żółkiewski eniris Moskvon, kie en la Moskva Kremlo ili restis ĝis 1612 — Ladislao la 4-a estis proklamita caro de Rusio
- 1619: Ferdinando la 2-a iĝis romia-germana imperiestro
- 1638: Pollando: Swarzędz iĝis urbo
- 1656: Sveda diluvo: venko de pola armeo en batalo de Lubrze (proksime al Środa Wielkopolska)
- 1672: Malsieĝado de Groningen: episkopo Bernhard von Galen rezignis pri la sieĝo de Groningen
- 1789: William Herschel malkovris lunon de Saturno - Encelado
- 1802: Napoleono Bonaparte aneksis de Svislando kantonon Valezo, sur kies teritorio li kreis marionetan respublikon
- 1845: Scienca popularigo: monatrevuo "Scientific American" aperis
- 1850: En Vajmaro okazis premiero de romantikisma opero Lohengrin, verkita de germana komponisto Richard Wagner
- 1859: La plej grandaj ĝis nun sunaj erupcioj komenciĝis - la suna ŝtormo kaŭzis koronan frapon al la magnetosfero de la Tero, kiu generis nordan brilon videblan en la mezaj latitudoj (subtropiko kaj modera klimato)
- 1867: Usono aneksis atolon Midvejinsuloj sur Pacifiko
- 1867: Al Prago alvenis de Vieno ĉeĥaj kronadjuveloj
- 1882: Oni komencis konstrui tramtransporton en Krakovo
- 1901: Edukado: filipina Universitato Silliman en Dumaguete estis fondita kiel unua usona eduka institucio en Azio
- 1910: Montenegro akiris sendependecon de Turkio
- 1913: Reĝino Vilhelmina malfermis en Hago la novrenesancan Palacon de Paco - i.a. sidejo de Internacia Kortumo
- Unua Mondmilito
- 1919: Ribelo de Sejny kontraŭ litova administrado finiĝis post 5 tagoj: polaj soldatoj venkis la litovajn i.a. okupante Veisiejai (unua laborurbeto de Zamenhof) - Suvalkio restis lime de Pollando
- 1924: Aŭgusta ribelo de Kartvelio eksplodis
- 1927: Dua Pola Respubliko: en Spała (distrikto Tomaszów) okazis la unua tutpollanda rikoltofesto sub patroneco de la prezidento de Pollando Ignacy Mościcki
- 1932: En Berlino polaj aviadistoj Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura gajnis Challenge 1932
- 1937: Toyota-Aŭtomobila Akcia Kompanio fondiĝis
- 1939: Hitler elektis novan daton por ataki Pollandon - la unua estis la 26-a de aŭgusto (nuligita pro la pola-brita traktato de la 25-a de aŭgusto); prezidento de Slovakio pastro Jozef Tiso anoncis sub germana premo la plenan mobilizon de slovakaj trupoj; kvina kolono: membroj de germana malplimulto en Bielsko bombatencis en stacidomo de Tarnów - 20 personoj pereis, 35 vundiĝis
- Dua Mondmilito
- 1940: Berlino: oficiala disdivido de koncentrejoj al tri kategorioj: la plej facilaj - Dachau kaj Sachsenhausen, mezaj - Buchenwald, Aŭŝvico, Flossenbürg, Neuengamme (Hamburgo), Majdanek, Ravensbrück Stutthof (Libera Urbo Dancigo), la plej malfacilaj - Mauthausen-Gusen, Gross-Rosen, la decidon subskribis Heinrich Himmler; Francio (reĝimo de Vichy): registaro de Philippe Pétain rompis diplomatiajn rilatojn kun Pollando, Norvegio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo; RAF denove nokte atakis Berlinon
- 1941: Ekziloj en Sovetunio: Volgo-Germana ASSR estis malfondita kaj volgogermanoj ekzilitaj al Siberio kaj soveta Centra Azio; en Estonio germana 18-a Armeo okupis Talinon; nokte brita aviado atakis Frankfurton ĉe Majno
- 1942: Operaco Reinhardt: germanaj policaj taĉmentoj pafmortigis en Słomniki ĉirkaŭ 300 judojn kaj en aliaj 5 lokoj - 183 (en tio 9 polojn); en Ĝenerala Gubernio aperis la lasta oficiala "Gazeta Żydowska" (Juda Gazeto); Sendependa ŝtato Kroatio: en koncentrejo Jasenovac, establita de ustaŝoj, nokte oni konkuris pri murdado de enprizonigitoj helpe de tranĉilo - la venkinto, Petar Brzica, mortigis 1360 personojn
- 1943: En Gdynia oni arestis ĉirkaŭ 70 membrojn de la Pola Armeo de Ribelo; Gestapo forveturigis en nekonata direkto ĉiujn judojn de koncentrejoj en la distrikto Leszno kaj 44 de la distrikto Gostyń; pola kuriero Jan Karski persone enmanigis al prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt mesaĝon de Pola Subtera Ŝtato; en Danio komenciĝis ĝenerala striko kontraŭ germana okupado; Simeono la 2-a iĝis formale caro de Bulgario
- 1944: Ribelo de Varsovio: germanaj taĉmentoj, 1 600 soldatoj, konkeris Polan Produktejon de Valorpaperoj post 27-taga defendo, kaj murdis en kela malsanulejo ĉirkaŭ 160 personojn, en tio 30 grave vunditajn soldatojn de Pola Enlanda Armeo; en Malnova Urbo perdoj inter polaj komandantoj kaj soldatoj estas po 70%; en Mezurbo oni montris la trian filman kronikon "Varsovio batalas"; pola ĉefministro en ekzilo Mikołajczyk informis, ke la registaro klopodas pri minimuma helpo: 5 tunoj da municio tage, kiu ne estas liverata; Saint Paul (Minesoto): malfermo de 10-taga ekspozicio pri la pola subtera movado; Lodzo: komandanto de brigado RONA SS-funkciulo Mieczysław Kamiński, respondeca pri la genocida masakro de Ochota estis kondamnita de germana juĝejo al mortpuno - pafmortigita la 4-an de oktobro; germanaj ĝendarmoj bruligis en Bączałka (proksime al Dębica) 60 kamparanajn domojn kaj pafmortigis 42 personojn, polico en Dębowe Pole (proksime al Lipsko) pafmortigis aŭ vivbruligis 22 personojn pro partizana agado; de militprizono en Olechów (apud Lodzo) fuĝis 12 sovetaj civitanoj
- 1945: Malproksim-Orienta Fronto: sur Saĥaleno sovetaj trupoj de la 16-a Armeo finis dislokigon sur suda parto de la insulo; Okupacio de Japanio komenciĝis; pro tajfuno kun 48 hora prokrasto skoltunuoj atingis la japanan insularon
- 1945: Argentino: "Ĵurnalo Clarín" aperis en Bonaero
- 1946: Komunista krimo: preskaŭ 18-jara Danuta Siedzikówna, sanitariistino kaj kurierino de la 5-a Vilna Brigado de Pola Enlanda Armeo kaj ŝia komandanto Feliks Selmanowicz estis rezulte de justica murdo ekzekutitaj en malliberejo en Gdańsk kaj kaŝe enterigitaj sub tombeja trotuaro
- 1946: Usono vetois eniron de Mongolio kaj Albanio al UN
- 1955: Afrik-usona knabo Emmett Till estis murdita en Misisipio pro rasismaj motivoj - plifortigo de Afrikusona Civilrajta Movado sekve de protestoj kontraŭ la posta absolvo de la krimintoj
- 1956: Ukrainio: en Kievo ekstaris monumento al Ivan Franko
- 1963: Martin Luther King alparolis pri "Mi havas Revon" antaŭvidante estontecon, en kiu nigruloj kaj blankuloj kunvivus harmonie kiel egaluloj - dum marŝado en Vaŝingtonon por laborpostenoj kaj libereco
- 1964: Rasa tumulto eksplodis en Filadelfio - 341 personoj vundiĝis
- 1968: Ĉina Radio Internacia disaŭdigis pollingve
- 1973: En meksikaj provincoj Puebla, Veracruz kaj Oaxaca tertremo mortigis ĉirkaŭ 1200 personojn
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo: al Szczecin alvenis delegitaro de Vroclavo - oni decidis pri kreo de Intervojevodia Strika Komitato Szczecin–Wrocław–Bydgoszcz
- 1985: Ukraina verkisto Vasil Stus estis enprizonigita en gulago kiel politika malliberulo
- 1986: Tina Turner ricevis sian stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo
- 1988: Germanio: tri italaj aviadiloj koliziis dum flugo super la usona Aerbazo Ramstein - 70 personoj pereis
- 1990: Golfa Milito: Irako anoncis Kuvajton sia 19-a provinco alinomante ties ĉefurbon Kuvajturbo al Kadima
- 1991: En Libio oni komencis konstrui Grandan Homfaritan Riveron
- 1991: En Gdańsk oni malkovris amasan tombon de 38 defendantoj de la poŝtejo, murditaj en 1939 de germanoj
- 1991: Postkomunismo: en Rusio oni malpermesis agadon de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1993: Katastrofoj: 82 personoj pereis en akcidento de aviadilo Jakovlev Jak-40 en Taĝikio; detruo de akvobaraĵo en ĉina provinco Ĉinghajo mortigis 223 personojn
- 1993: Usona kosmosondilo Galileo traflugis apud asteroido Ida malkovrante ties lunon
- 1995: Bosnia Milito: serbaj kugloj trafis bazaron en Sarajevo - 35 personoj mortis, 85 vundiĝis
- 1996: Divorco de Karlo, princo de Kimrujo kaj Diana Spencer
- 1996: Norda Makedonio: dum la ortodoksa kristana festo de la Endormiĝo de la Dipatrino en la preĝejo "Sankta Dipatrino" proksime al Berovo, de la fulmotondro, kiu trafis amason da 10-15 mil homoj, 9 personoj mortis kaj 40 vundiĝis
- 2000: Tanzanio: en Arusha oni subskribis pactraktaton, unu el gravaj paŝoj por fino de la Burunda enlanda milito
- 2004: Katolika Eklezio transdonis Kazanan ikonon de Dipatrino al la Rusa Ortodoksa Eklezio kiel gesto de bona volo de la papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2007: Abdullah Gül iĝis prezidento de Turkio
- 2010: Flugkompanio Mexicana de Aviación bankrotis
- 2010: Madagaskara juĝejo kontumace kondamnis demisiitan prezidenton Marc Ravalomanana al ĝismorta puno pro ordono pafi al manifestantoj februare 2009, kiam pereis ne malpli ol 30 personoj
- 2011: Libia enlanda milito: venko de ribelantoj en la dua batalo de Tripolo
- 2014: Ĝisnuna ĉefministro de Turkio Recep Tayyip Erdoğan ĵuris al la posteno de prezidento
- 2016: Pollando: solena sepulto de Danuta Siedzikówna kaj Feliks Selmanowicz
- 2020: Vroclavo: okaze de alproksimiĝanta 40-a datreveno de Solidareco oni malfermis skvaron je la nomo al Kornel Morawiecki, fondinto de Solidareco Batalanta, en ĉeesto de la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 186-a tago de rusa agreso: Ukraina Armeo la pasintan tagon sude mortigis 35 rusiajn soldatojn kaj i.a. detruis du provizejojn kun municistokoj, haŭbizon, 11 vetirilojn, krome grandan armean bazon en Melitopolo; en Zaporiĵa provinco oni trovis pendumitan estintan ukrainan limgardiston kaj rusan kunlaboriston, la alia estis arestita en Ĉernihivo dum fotado; Dmitro Kuleba: Rusio ŝanĝas Zaporiĵon en armean bazon, armiligante nuklean centralon en Enerhodar, kiu brulas pro pripafado — li avertis pi ebla paneo (pro ventoblovo radioaktiva nubo ampleksus sudan Ukrainion kaj okcident-sudan Rusion), en la provinco rusia armeo dum 6 horoj pli ol 200 fojojn pripafis urbeton Orĥiv, kies centro brulas, en Zaporiĵo 40 konstruaĵoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj; laŭ ukraina Ministerio pri Infrastrukturo de marto tra Danubo oni forsendis pli ol 4 mln da tunoj de greno — pasinttage 11 ŝipoj kunportis 45 tunojn da cerealo; instruistoj en okupataj partoj de Ukrainio dum baldaŭaj lecionoj pri historio i.a. diros al lernantoj, ke ukraina lingvo ne ekzistas, kaj Ukrainion kreis Lenin
- Mondreago: "The Washington Post": laŭ Pentagono Usono utiligas maran transporton por stokigi en Ukrainio grandajn ŝarĝojn por postaj operacoj; prezidento de Kazaĥio por unu jaro haltigis eksporton de armiloj kaj ordonis pretigi bunkrojn en Almato; Armenio: en stratoj de Erevano aperis porrusaj afiŝoj kun litero "Z", simbolanta la rusan agreson kontraŭ Ukrainio, kaj sloganoj kiel "Ĥersono estas Rusio", "Norda Kazaĥio estos Rusio"; rusia propagandisto Dmitrij Litovkin, pro "subita malsano", ne vivas; Radio Svoboda dokumentis detruojn post nokta pripafo de Slovjansko
- 2023: Pola ekspozicio de Instituto pri Nacia Memoro "Pakto de krimuloj" estis inaŭgurita en Eŭropa Parlamento
- 933: Rikardo la 1-a, duko de Normandio (m. 996)
- 1443: Rudolf Agricola, nederlanda humanisto, erudiciulo, poeto, helenisto, latinisto, edukisto, muzikisto kaj orgenkonstruanto (m. 1485)
- 1612: Marcus Zuerius van Boxhorn, nederlanda lingvisto, profesoro de la Universitato de Lejdeno rimarkinta similecon de hindeŭropa lingvaro (m. 1653)
- 1639: Maria Mancini, itala nobelulino, amatino de franca reĝo (m. 1715)
- 1663: Dániel Krmann, slovaka-hungara luterana pastro, superintendanto, instruisto (m. 1740)
- 1749: Johann Wolfgang von Goethe, germana verkisto, filozofo, politikisto kaj sciencisto (m. 1832)
- 1754: Sigmund Christoph von Waldburg-Zeil-Trauchburg, germana episkopo (m. 1814)
- 1760: István Ballér, hungaria-slovena luterana pastro, kantoro (m. 1835)
- 1774: Gottfried von Herder, germana kuracisto (m. 1806)
- 1797: Karl Otfried Müller, germana historiisto kaj klasika filologo (m. 1840)
- 1810: Jaime Balmes, hispana filozofo, teologo, apologetikisto, sociologo kaj politika eseisto (m. 1848)
- 1815: Ferdinando Petruccelli della Gattina, itala verkisto, ĵurnalisto, patrioto kaj politikisto (m. 1890)
- 1825: Karl Heinrich Ulrichs, germana juristo, ĵurnalisto, eldonisto (m. 1895)
- 1828: Lev Tolstoj, rusia verkisto, klasikulo de la rusa literaturo, filozofo kaj pedagogo (m. 1910)
- 1843: August Sedláček, ĉeĥa historiisto, genealogo, heraldikisto kaj fondinto de la ĉeĥa kastelologio (m. 1926)
- 1851: Ivan Tavčar, slovena politikisto kaj verkisto (m. 1923)
- 1853: Vladimir Ŝuĥov, rusia, soveta inĝeniero, arkitekto, inventisto pri naftoduktoj (m. 1939)
- 1867: Umberto Giordano, itala oper-komponisto (m. 1948)
- 1868: Georg Kossenhaschen, germana entreprenisto kaj hotelestro (m. 1931)
- 1871: Pietro Badoglio, itala faŝista militisto, politikisto kaj diplomato (m. 1956)
- 1876: Fermo Dante Marchetti, itala komponisto (m. 1940)
- 1877: Aladár Elfer, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1944)
- 1882: Ernst Weiß, aŭstra verkisto germanlingva kaj majstro de psikologia romano, viktimo de naziismo (m. 1940)
- 1884: Peter Wust, germana filozofo de ekzistadismo, movadano de la revivigo katolika (m. 1940)
- 1886: József Károly, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1960)
- 1887: Sándor Farkas, hungara bibliotekisto, matematikisto, orientalisto kaj vojaĝisto, kies modelo estis Sándor Kőrösi Csoma (m. 1964)
- 1895: Václav Kaplický, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj (m. 1982)
- 1896: Áron Márton, rumana hungara romkatolika episkopo (m. 1980)
- 1896: Lev Termen, sovetia, rusia fizikisto kaj inventisto de teremino (m. 1996)
- 1899: Andrej Platonov, sovetia verkisto (m. 1951)
- 1900: Ödön Hoffmann, rumania hungara verkisto, tradukisto (m. 1953)
- 1903: Bruno Bettelheim, juda-usona psikoanalizisto kaj psikoterapiisto substrekanta signifon de fabeloj en edukado de infanoj (m. 1990)
- 1904: Secondo Campini, itala inĝeniero kaj inventisto de ĵetmotoro (m. 1980)
- 1908: Abelardo Rodrigues, brazila art-kolektanto (m. 1971)
- 1908: Roger Tory Peterson, usona naturalisto, ornitologo, artisto kaj edukisto (m. 1996)
- 1908: Robert Merle, franca verkisto, aŭtoro de scienc-fantazia novelo Malevil (m. 2004)
- 1909: Leopold Socha, pola laboristo, justulo inter la popoloj (m. 1946)
- 1909: István Asztalos, hungara verkisto, ĉefredaktoro de "Falvak Népe" (m. 1960)
- 1912: László Dévald, hungara ĵurnalisto, advokato (m. 1974)
- 1916: Jack Vance, usona sciencfikcia kaj fantasta verkisto (m. 2013)
- 1919: Ervin Mikó, rumania hungara gazetraportisto, redaktoro (m. 1997)
- 1921: Fernando Fernán Gómez, hispana verkisto, aktoro, reĝisoro (m. 2007)
- 1924: Pavlo Zahrebelnij, ukraina romanverkisto, kies Roksolana estis prezentita en Ukraina Antologio (m. 2009)
- 1925: Arkadij Strugackij, rusia verkisto de sciencfikcio (m. 1991)
- 1937: François Béranger, franca kantisto kaj anarkiisto (m. 2003)
- 1938: Antal Beczásy, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2007)
- 1938: Paul Martin, ĉefministro de Kanado, estro de Liberala Partio de Kanado
- 1938: Józef Kowalczyk, primaso de Pollando kaj unua postmilita apostola nuncio
- 1939: Joachim Wittstock, rumana verkisto kaj literaturhistoriisto
- 1942: José Eduardo dos Santos, prezidanto de Angolo 1979-2019 (m. 2022)
- 1943: Surayud Chulanont, ĉefministro de Tajlando
- 1948: Natalja Gundareva, soveta, rusia aktorino (m. 2005)
- 1957: Christoph Konrad, germana politikisto, eŭrodeputito
- 1965: Shania Twain, kanada kantistino kaj kantaŭtorino de pop-rok-muziko kaj kontreo
- 1976: Mantas Kvedaravičius, litova reĝisoro kaj arĥeologo
- 1979: Mónika Tar, rumania hungara aktorino
- 1983: Péter Kolcsár, rumania hungara pianisto
- 1986: Gilad Ŝalit, israela soldato, kidnapita
- 430: Aŭgusteno de Hipono, frua kristana filozofo kaj sanktulo, patro de la eklezio, doktoro de eklezio, kies penso dum 7 jarcentoj influis filozofian pensadon de katolika eklezio (n. 354)
- 876: Ludoviko la Germano, reĝo de Bavario kaj de Orientfranka imperio (n. ĉirkaŭ 806)
- 1341: Leono la 5-a, reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (n. 1309)
- 1478: Jolando de Francio, princino de Francio (n. 1434)
- 1481: Alfonso la 5-a, reĝo de Portugalio konkerinta Nordafrikon (n. 1432)
- 1645: Hugo Grotius, nederlanda mirinfano, filozofo, teologo, diplomato, patro de la internacia juro (n. 1583)
- 1646: János Bánfihunyadi, hungara alkemiisto elmigrinta al Anglio, kie li renkontis astrologon William Lilly, kuraciston Jonathan Goddard kaj scienciston Kenelm Digby (n. 1576)
- 1681: Philipp Kisel, katolika predikisto kaj edifa aŭtoro (n. 1609)
- 1699: Johann Heinrich Rumpel, germana pastoro kaj poeto (n. 1650)
- 1705: Georgo Vilhelmo, germana duko de la Duklando Brunsvigo-Luneburgo (n. 1627)
- 1732: Imre Csáky, hungara kardinalo (n. 1672)
- 1797: Joseph Wright of Derby, angla pentristo kaj pejzaĝisto (n. 1734)
- 1820: Andrew Ellicott, usona termezuristo kaj urbisto (n. 1754)
- 1828: Pius Alexander Wolff, germana aktoro (n. 1782)
- 1859: Leigh Hunt, angla verkisto kaj gazet-redaktoro (n. 1784)
- 1863: Eilhard Mitscherlich, germana kemiisto kaj kristalografo (n. 1794)
- 1879: Jeanne Jugan, franca monaĥino, fondintino de la kongregacio Fratinetoj de la malriĉuloj, sanktulino (n. 1792)
- 1883: Ottó Petzval, hungara matematikisto, inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1809)
- 1903: Frederick Law Olmsted, usona pejzaĝisto, botanikisto kaj ĵurnalisto (n. 1822)
- 1916: Hugó Maszák, hungara ĵurnalisto, grafikisto (n. 1831)
- 1922: Gastono de Orleano, franca duko (n. 1842)
- 1937: Tapa Ĉermojev, ĉeĉena politikisto, ĉefministro de Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko (n. 1882)
- 1943: Boriso la 3-a, bulgara caro el dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao (n. 1894)
- 1946: Feliks Selmanowicz, pola komandanto de la Pola Enlanda Armeo kaj "anatemita soldato" (n. 1904)
- 1946: Danuta Siedzikówna, pola sanitariistino kaj soldato (n. 1928)
- 1954: Bálint Kolosváry, hungara juristo kaj profesoro (n. 1875)
- 1955: Emmett Till, afrik-usona knabo murdita de rasistoj (n. 1941)
- 1959: Bohuslav Martinů, ĉeĥa komponisto de operoj, baletoj, simfonioj kaj kantatoj loĝanta eksterlande (n. 1890)
- 1959: Rafał Lemkin, pola juristo, aŭtoro de la nocio genocido kaj de konvencio pri prevento kaj punado de genocido (n. 1900)
- 1960: Ernő Márton, rumania hungara/israela ĵurnalisto, redaktoro (n. 1886)
- 1962: Edmond Privat, svisa verkisto, ĵurnalisto kaj historiisto, aŭtoro de libroj pri Esperanto-movado, konata de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Radio Internacia kaj kiel alparolisto dum Universalaj Kongresoj de Esperanto (n. 1889)
- 1986: József Spielmann, rumanihungara medicinhistoriisto (n. 1917)
- 1987: John Huston, usona filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1906)
- 1990: Willy Vandersteen, belga desegnisto de bildliteraturo (n. 1913)
- 1995: Michael Ende, germana verkisto (n. 1929)
- 2001: Erzsébet Erdei, rumania hungara pentristino, anino de Gildo Barabás Miklós (n. 1909)
- 2003: Peter Hacks, germana verkisto kaj poeto de GDR (n. 1928)
- 2005: György Szekeres, hungara-aŭstralia matematikisto kaj kemiisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1911)
- 2012: István Kiszely, hungara antropologo, altlerneja instruisto, sekreta informisto (n. 1932)
- 2016: Juan Gabriel, meksika muzikisto, kantisto, aktoro kaj kantaŭtoro verkinta pli ol 1800 kantojn (n. 1950)
- 2017: Mireille Darc, franca aktorino kaj manekeno, kun-rolantino kaj kunulino de Alain Delon (n. 1938)
- 2019: Michel Aumont, franca aktoro (n. 1936)
La 28-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):