Remove ads
afrikdevena civitano de Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Afrik-usonanoj (angle African Americans) estas nomo de la afrikdevenaj civitanoj de Usono. Ili devenas plejparte de antaŭaj sklavoj: Ĉirkaŭ 500.000 afrikanoj estis sklavigitaj kaj transportitaj al Nordameriko inter 1619 kaj 1808.
Afrik-usonanoj | |
---|---|
ethnic group by residency • etna komunumo • etno | |
usonanoj • nigruloj • African diaspora in the Americas | |
usonanoj | |
Suma populacio | |
42 020 743 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
usona angla lingvo • Afrikusona angla lingvo | |
Religio | |
protestantismo • katolikismo • islamo | |
La afrikusona loĝantaro ege gravis en certaj momentoj de la Historio de Usono, ekzemple dum la Intercivitana Nordamerika Milito, la Afrikusona Civilrajta Movado aparte de la 1960-aj jaroj, de Martin Luther King ĝis la Black Panthers, kiel soldataro en la Milito de Vjetnamio ktp. Nuntempe en Usono jam la hispandevena estas la unua etna minoritato kaj la afrikusona la dua.
Nuntempe African American (do "afrik-usonano") estas la plej kutima esprimo en formalaj kuntekstoj. Alia esprimo, ankaŭ uzata de la afrik-usonanoj mem, estas Black (nigra, nigrulo), kiu pro politikaj kialoj ofte estas majuskligita.[1]
La Esperanta esprimo "afrikamerikano" havas pli vastan signifon, ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la afrik-devenajn homojn en aliaj partoj de Ameriko: Estas multaj aliaj landoj en Ameriko kie granda parto de la loĝantaro aŭ eĉ la majoritato estas devena el afrikaj sklavoj alportitaj de eŭropanoj por labori en la novposedataj kolonioj kaj ĉefe dum la 17a kaj 18a jarcentoj, dum la 19a komenciĝis la kontraŭstaro al tiu komerco de sklavado. Nuntempe la afrikamerika loĝantaro, krom en Usono, estas en Brazilo, Karibio, anglaj ekskolonioj, kiel Jamajko, hispanaj ekskolonioj, kiel Kubo kaj Domingo kaj francaj ekskolonioj, kiel Haitio, kiu estis la unua ŝtato regata de tia loĝantaro majoritata tie.
La esprimo "afrik-usonanoj" ne estas aplikita al afrikaj enmigrintoj al Usono, kiuj identiĝas kun siaj respektivaj naciecoj; ĝi prefere rilatas ekskluzive al la posteuloj de sklavoj alportitaj al Usono en koloniaj tempoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.