La 15-a de oktobro estas la 288-a tago de la jaro (la 289-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 77 tagoj restas.
Je la 15-a de oktobro okazis, interalie:
- 1080: Dum bataloj pri la germana trono okazis la batalo apud Blanka Elster
- 1401: Jan Hus estis elektita dekano de la Fakultato de Artoj ĉe la Universitato de Karolo por la vintra semestro
- 1432: Reĝlando Pollando kaj Grandprinclando Litovio kontraktis union de Grodno
- 1522: Hernán Cortés iĝis guberniestro de Nova Hispanio
- 1582: Pretersaltante el la 4-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝas julian kalendaron al gregoria kalendaro - unue en Italio, Hispanio, Portugalio kaj Pollando kaj baldaŭ poste en aliaj landoj
- 1597: Maksimiliano la 1-a iĝis princo de Bavario
- 1604: En Hungario eksplodis unua kontraŭhabsburga ribelo de István Bocskai - unua venka batalo
- 1669: Imperiestro Leopoldo la 1-a fondis universitaton en Innsbruck
- 1783: Unua flugo per balono kun ĉeesto de franca instruisto
- 1793: Franca revolucio: reĝino de Francio Marie-Antoinette estis kondamnita al mortpuno kaj gilotinita venontan tagon
- 1805: Komenco de la Batalo de Ulm inter la franca Granda Armeo kaj Aŭstria imperio
- 1810: Milito de Hispana Sendependiĝo: apud Fuengirola 4-a Regimento de Infanterio de Varsovia Dukejo kaj francaj dragonoj reĵetis atakon de brita ekspedicia korpuso kaj hispanaj partizanoj
- 1815: Napoleono Bonaparte estis ekziligita al Sankta Heleno
- 1843: "Journal des débats" publikigis lastan ĉapitron de la romano Les Mystères de Paris de Eugène Sue
- 1861 En Varsovio rusa armeo dispelis patriotan manifestacion okaze de mortodatreveno de Tadeusz Kościuszko
- 1878: Usona firmao General Electric ekfunkciis
- 1880: Germanio: Katedralo de Kolonjo estis finkonstruita
- 1883: Belgio: konstruado de la Palaco de Justico finita
- 1894: Dreyfus-skandalo: franca oficiro Alfred Dreyfus estis arestita sub falsa riproĉo de spionado favore al Germanio
- 1905: En Litova Minsko ĉefo de Batal-Organizo de Pola Partio Socialista iĝis Józef Piłsudski
- 1911: En Lvovo instruistoj de skoltismo eldonis polan revuon "Skaut" (Skolto)
- 1914: Unua Mondmilito: Brita krozŝipo HMS Hawke estis sinkigita de germana submarŝipo U-9 - 527 personoj pereis, ĉirkaŭ 70 saviĝis
- 1917: Unua Mondmilito: Dancistino Mata Hari estis mortpafita en franca kazerno de Vincennes sub akuzo de spionado favore al Germanio; papo Benedikto la 15-a fondis Papan Orientan Instituton
- 1920: Soveta-Pola Milito: Pola armeo konkeris Minskon — sekvan tagon devis retiriĝi pro traktato, ke la urbo devas aparteni al ideologia ŝtato Rusia SFSR, do al Sovetio
- 1922: Ferdinando la 1-a de Rumanio kaj Maria de Rumanio kroniĝis kiel gereĝoj de Rumanio
- 1929: Instituto pri Historio de la Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio estis fondita
- 1932: Unua flugo de la barata flugkompanio Air India
- 1939: Inaŭguro de la Flughaveno LaGuardia en la Novjorka kvartalo Kvinzo; Germana okupado de Pollando: Intelektul-kampanjo: masakriĝis en arbaro de Nowe Miasto Lubawskie preskaŭ 150 intelektuloj kune kun politikistoj kaj policanoj, en Świerkówka 26 viktimoj; Gestapo arestis en Włocławek polan katolikan klerikaron; en Gdingen (nun Gdynia) germanoj anoncis deportadon de pola loĝantaro - ĝis decembro 50 mil aŭ 40% de la loĝantaro estis forigitaj; en Varsovio fondiĝis kvar konspiraj rezistaj organizaĵoj; germana registaro voĉdonis pri kreo de Granda Urbo Stettin (nun Szczecin)
- 1940: Batalo de Anglio: Luftwaffe komencis dutagan atakon de Londono; Novjorka premiero de la usona satira filmo La granda diktatoro, reĝisorita de Charlie Chaplin; ekzekuto de la prezidanto de Generalitato de Katalunio, Lluís Companys, fare de frankisma Hispanio; Rumanio: malmobilizo de la armeo
- 1941: en Ĝenerala Gubernio Hans Frank enkondukis mortpunon por judoj forlasantaj geton kaj por poloj protektantaj ilin; de Varsovio al koncentrejo Aŭŝvico foriris transporto kun 108 malliberigitoj; Orienta Fronto: bataloj de sovetiaj kaj rumaniaj unuoj pri la haveno de Odeso; Atlantiko: 4-taga batalo de konvojo SC-48 komencita
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis judan geton en Krośniewice, kies loĝantojn ili direktis al ekstermejo Chełmno; en Kobrin surfronte de la juda kolumno, gvidata al morto, iras rabenoj kaj du katolikaj pastroj; germana polico pafekzekutis en Kampinos-Arbaro (proksime al Łomianki) 39 personojn de varsovia malliberejo Pawiak, kaj pendumis pliajn 15
- 1943: en Sokołów Podlaski germana polico pafekzekutis pli ol 200 personojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo frakasis kampadejon de trudlaboro (Baudienst) liberigante 200 junulojn
- 1944: Dutaga operaco Panzerfaust komencita: germana armeo renversis regenton de Hungara reĝlando Miklós Horthy, kiu intencis kontrakti separisman pacon kun Sovetunio — operaco apogita de la estro de Sagokruca Partio Ferenc Szálasi
- 1945: Postmilito: Pafmortigo de Pierre Laval, ĉefministro de la reĝimo de Vichy; Pollando aliĝis al UN — formale kiel aliancana ŝtato ĝi estis ties kunfondinto, tamen ne invitita al la fonda konferenco.
- 1946: Nurenbergo: germana militkrimulo Hermann Göring sinmortigis sin en prizono per kali-cianido por eviti pendumon sekvatage
- 1949: En Budapeŝto estis pendumita komunisto László Rajk, kunkreinto de amasa teroro, kontraŭstaranta al stalinismo; en Germana Demokratia Respubliko okazis unua voĉdono al la komunisma parlamento Volkskammer; en komunisma Pollando fondiĝis unuaj kvar batalionoj de Armea Minista Korpuso al kiu oni devige soldatigis rekrutojn, malvolontaj al komunismo
- 1952: Plejsupera Militista Juĝejo en Varsovio komencis juĝi kvar oficirojn de aviado, batalintaj dum la mondmilito - ĉiuj estis akuzitaj pri konspiro kaj spionado kaj kondamnitaj al mortpuno
- 1954: Norda Atlantiko: Uragano Hazel trairis sud-orientajn provincojn de Kanado, kie ĝi mortigis 81 homojn kaj detruis Toronton
- 1956: Fortrano, unua moderna programlingvo, unuafoje liverita por komunumo de programistoj
- 1959: Ukraina naciisto Stepan Bandera estis murdita en Munkeno de oficiro de KGB Bohdan Staŝinski
- 1962: Kariba krizo komenciĝis — usona spiona aviadilo fotis mezdistancajn balistikajn misilojn
- 1964: Brita Laborista Partio gajnis parlamentan baloton
- 1966: En Usono fondiĝis partio de afrik-usonanoj - Nigraj Panteroj
- 1968: Traktato inter Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio reguligis konstantan ĉeeston de sovetiaj trupoj sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio; en Universitato de Surrey okazis unua koncerto de Led Zeppelin
- 1970: Anwar al-Sadat iĝis prezidento de Egiptio
- 1975: Pollando: sekve de kunligo de kvar urboj en Opola Provinco estiĝis Kędzierzyn-Koźle
- 1987: Prezidento de Burkina Faso Thomas Sankara pereis en puĉo, kiun gvidis Blaise Compaoré
- 1988: En Ĉeĥoslovakio estis fondita nova iniciato "Movado de Civilaj Liberecoj" kontraŭ nedemokratiaj agoj de la komunisma reĝimo - ĝi publikigis "Demokratian Manifeston por Ĉiuj"
- 1992: Rusia seria murdisto kaj kanibalo Andrej Ĉikatilo estis kondamnita al mortpuno pro 53 murdoj
- 1993: Norvega Nobel-Komitato atribuis pacpremion Nobel al Nelson Mandela kaj Frederik Willem de Klerk; Nevado: kazino Luxor malfermiĝis apud Lasvegaso
- 1997: Direkte al Saturno komenciĝis Misio Cassini-Huygens
- 1998: Émile Lahoud elektiĝis prezidento de Libano
- 2003: Ilham Alijev gajnis prezidentajn balotojn en Azerbajĝano; kadre de Ĉina kosmoesplorado Ĉinio lanĉis kosmoŝipon kun Yang Liwei
- 2005: Ukrainio: grandskala batalo inter naciistoj kaj komunistoj okazis sur la ĉefstrato de Kievo; super okcidenta parto de la Atlantika Oceano formiĝis Uragano Wilma
- 2007: La plej granda pasaĝera aviadilo de la mondo Airbus A380 ekservis komence en Singapore Airlines
- 2008: Oficanta prezidento Ilham Alijev gajnis prezidentbaloton en Azerbajĝano
- 2011: En Moskvo oni inaŭguris la unuan en Rusio monumenton al papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2013: Filipinoj: tertremo mortigis 155 homojn sur la insularo Bisajoj; Antje Jackelén elektiĝis kiel ĉefepiskopino de Upsalo kaj unua primasino en la historio de la Eklezio de Svedio
- 2016: En Cieszyn okazis solena sesio de polaj protestantaj sinodoj kun komuna mesaĝo pro 500-jariĝo de reformacio
- 2017: Skolta Asocio de Pola Respubliko inaŭguris celebradon de la 100-a datreveno de sendependeco de Pollando
- 2020: Konservativismo: internacia konferenco pri kultura kunpuŝiĝo en Eŭropa Unio komencita en Pollando - organizita de la Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj
- 2022: 234-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: Pasinttage Rusio perdis en Ukrainio ĉ. 400 soldatojn, 16 artileriajn sistemojn kaj 3 tankojn; nokte rusia armeo per 50 raketoj atakis Nikopolon detruante 10 turdomojn kun privataj loĝejoj, kaj civilan infrastrukturon de Zaporiĵo per senpilotaj aviadiloj, matene per 10 raketoj; 2 teroristoj atakis sur armea spaco en Belgoroda provinco mobilizitajn rusiajn soldatojn, mortiginte 11 kaj vundinte 15, la teroristoj estis likviditaj surloke. Mondreago: Pentagono anoncis laŭvican helpofaskon por Ukrainio, valoran 725 mln da dolaroj — i.a. pli ol 200 veturilojn Humvee, kontraŭradarajn raketojn HARM kaj 2 milionojn da aliaj elpafaĵoj; Saud-Arabio promesis al Ukrainio 400 mln da dolaroj por humanitara helpo; Radio Svoboda: en rusia Udmurtio lastatempe nekonatoj ekbruligis armean komisarejon — la nombro de ekbruligoj kreskis post la anonco de mobilizo; Germanio sendis al Ukrainio 16 tankojn por konstrui pontojn; rumana registaro transdonas 1,4 mln da dolaroj al fonduso de NATO por plifortigi defendon de Ukrainio, Moldavio, Kartvelio kaj Jordanio.
- -70: Vergilio, latina poeto (m. -19)
- 1470: Mutianus Rufus, germana humanisto, verkisto (m. 1526)
- 1527: Maria Manuela de Portugalio, infantino de Portugalio, princino de Asturio (m. 1545)
- 1542: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de la Mogola Imperio (m. 1605)
- 1607: Madeleine de Scudéry, franca verkistino (m. 1701)
- 1608: Evangelista Torricelli, itala fizikisto kaj matematikisto (m. 1647)
- 1748: Christian zu Stolberg-Stolberg, germana verkisto (m. 1821)
- 1775: Bernhard Henrik Crusell, finna klarnetisto kaj muzikisto (m. 1838)
- 1775: Alberto Lista, hispana matematikisto, poeto, verkisto, literatura kritikisto (m. 1848)
- 1795: Frederiko Vilhelmo la 4-a, reĝo de Prusio (m. 1861)
- 1809: Ĥaĉatur Abovjan, armena poeto, verkisto, etnografo, socia aganto, patro de la armena literaturo, malaperinto (m. 1848)
- 1811: Maximilian Duncker, germana politikisto kaj historiisto (m. 1886)
- 1814: Miĥail Lermontov, rusa poeto kaj verkisto (m. 1841)
- 1827: Mihály Zichy, hungara pentristo (m. 1906)
- 1829: Asaph Hall, usona astronomo, malkovrinto de la du lunoj de Marso (m. 1907)
- 1831: Isabella Bird, angla vojaĝistino tra Azio, esploristino, verkistino kaj natursciencistino, unua virino akceptita al Reĝa Geografia Societo (m. 1904)
- 1837: Josef Durdík, ĉeĥa kritikisto kaj filozofo, kreinto de ĉeĥa filozofia terminologio (m. 1902)
- 1839: Franz Treller, germana verkisto, reĝisoro kaj aktoro (m. 1908)
- 1844: Friedrich Wilhelm Nietzsche, germana filozofo, poeto, klasika filologo (m. 1900)
- 1856: Sreten Adžić, serba pedagogo, instruisto kaj verkisto, fondinto de Esperanto-instruistiĝejo (m. 1933)
- 1859: Kosta Ĥetagurov, oseta poeto (m. 1906)
- 1872: Wilhelm Miklas, prezidento de Aŭstrio kontraŭstaranta al Anschluss (m. 1956)
- 1881: P. G. Wodehouse, angla verkisto kaj satiristo (m. 1975)
- 1884: Zoltán Földes, hungara verkisto, poeto, tradukisto kaj lernolibroverkisto (m. 1956)
- 1890: Leopold Kronenberg, pola instruisto kaj esperantisto, tradukisto, preleganto, kunredaktoro de la Kongresa Bulteno de UK 1912 en Krakovo, aŭtoro de lernolibro, gvidanto de kursoj en Esperanto-gazetoj, publikiganta en "Esperanto Triumfonta" kaj "Heroldo de Esperanto" (m. 1929)
- 1894: Moŝe Ŝaret, ĉefministro de Israelo, tradukisto, prezidanto de Monda Cionisma Organizaĵo (m. 1965)
- 1895: Sándor Bura, hungara ciganmuzikestro (m. 1956)
- 1896: Célestin Freinet, franca reformista pedagogo (m. 1966)
- 1897: Ilja Arnoldoviĉ Ilf, soveta verkisto (m. 1937)
- 1899: Lauri Ilmari Lappi, finna kuracisto, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto por "Esperanta Finnlando" (m. 1965)
- 1904: Wolfgang Weyrauch, germana verkisto (m. 1980)
- 1908: John Kenneth Galbraith, usona-kanada ekonomikisto kaj diplomato (m. 2006)
- 1913: Egidius Wensing, nederlanda direktoro de Philips pri sanzorgado, diplomita Esperanto-instruisto laŭ Cseh-metodo, preleganto kaj radia intervjuanto, kunlaboranto de "La Praktiko", kunfondinto de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, estrarano de UEA, prezidanto de Institucio Hodler, prilaborinto de plurlingva komerca-ekonomika vortaro (m. 2004)
- 1915: Jicĥak Ŝamir, ĉefministro de Israelo (m. 2012)
- 1916: Hassan Gouled Aptidon, ĉefministro kaj prezidento de Ĝibutio (m. 2006)
- 1920: Mario Puzo, usona verkisto kaj scenaristo (m. 1999)
- 1920: Henri Verneuil, franca reĝisoro kaj scenaristo (m. 2002)
- 1923: Italo Calvino, itala verkisto, eseisto (m. 1985)
- 1926: Michel Foucault, franca filozofo, historiisto kaj sociologo (m. 1984)
- 1929: Milorad Paviĉ, serba verkisto, tradukisto, filologo (m. 2009)
- 1929: Aĥsarbek Galazov, prezidento de Nord-Osetio (Rusio) (m. 2013)
- 1931: Abdul Kalam, tamila sciencisto kaj inĝeniero, prezidento de Barato (m. 2015)
- 1935: László Szekernyés, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. nekonata)
- 1937: Jenő Soós, rumania hungara matematikisto (m. 2001)
- 1938: Fela Kuti, niĝeria saksofonisto kaj muzikisto, inventinto de Afrobito (m. 1997)
- 1943: Ildikó Mócsy, rumania hungara fizikistino
- 1944: Sali Berisha, albana korkuracisto, ĉefministro kaj prezidento de Albanio
- 1944: David Trimble, ĉefministro de Nord-Irlando (m. 2022)
- 1949: Michael Köhlmeier, aŭstra verkisto
- 1968: Didier Deschamps, franca futbalisto kaj trejnisto
- 1976: Nikolaj Baskov, rusia kantisto (tenoro)
- 1977: David Trezeguet, franc-argentina futbalisto
- 1983: Ágnes Keszeg, rumania hungara grafikistino
- 1985: Beata Mikołajczyk, pola kanuadistino
- 1988: Mesut Özil, germana futbalisto
- 1989: Anthony Joshua, brita boksisto
- 412: Teofilo de Aleksandrio, patriarko de Aleksandrio
- 892: Al-Mutamid, abasida kalifo de Bagdado (n. 844)
- 898: Lamberto la 2-a de Spoleto, reĝo de Italio, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. ĉirkaŭ 880)
- 961: Abd ar-Rahman la 3-a, emiro de Kordovo (n. 889)
- 1243: Hedvigo de Silezio, dukino de Silezio, katolika sanktulino, Patrona Sanktulo de Pollando (n. ĉirkaŭ 1178)
- 1389: Urbano la 6-a, papo (n. ĉirkaŭ 1318)
- 1564: Andreo Vesalio, flandra pioniro de moderna anatomio (n. 1514)
- 1605: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de Mogola Imperio (n. 1542)
- 1688: Ana Salomea de Salm-Reifferscheidt, germana princabatino (n. 1622)
- 1815: Johann Friedrich Ludwig Volkmann, germana juristo kaj lirikisto (n. 1758)
- 1817: Tadeusz Kościuszko, pola militisto, armea inĝeniero, ĉefgvidanto de la insurekcio de Kościuszko (n. 1746)
- 1820: Karl Philipp zu Schwarzenberg, aŭstra princo, feldmarŝalo kaj diplomato (n. 1771)
- 1834: János Boráros, hungara politikisto, juĝisto kaj vicurbestro (n. 1756)
- 1852: Friedrich Ludwig Jahn, germana pioniro de gimnastikado kaj politikisto (n. 1778)
- 1852: Johann Friedrich Joel, germana gastejestro kaj komikisto (n. 1792)
- 1858: Carl Gustaf Mosander, sveda profesoro pri kemio kaj mineralogio (n. 1797)
- 1863: Sebastian Mutzl, germana instruisto kaj kreanto de lernolibroj (n. 1797)
- 1865: Andrés Bello, venezuela humanisto (n. 1781)
- 1872: Handrij Zejler, soraba protestanta kleriko, poeto, esploristo de folkloro, fondinto de moderna poezio en la suprasoraba lingvo (n. 1804)
- 1900: Zdeněk Fibich, ĉeĥa romantika komponisto (n. 1850)
- 1905: Károly Szász, hungara verkisto, tradukisto, reformita episkopo (n. 1929)
- 1913: Julius Hartwig, germana pejzaĝarĥitekto (n. 1823)
- 1917: Mata Hari, nederlanda dancistino akuzita pri spionado, ekzekutita (n. 1876)
- 1918: Sai Baba de Shirdi, barata spirita instruisto (n. ĉirkaŭ 1838)
- 1930: James G. Pyke, aŭstralia esperantisto, pioniro de Esperanto, Esperanto-verkisto (n. 1879)
- 1933: Nitobe Inazo, japana ekonomikisto, diplomato kaj politikisto, konata kiel aŭtoro de libro pri buŝido, simpatianto de Esperanto (n. 1862)
- 1937: Jordan Jovkov, bulgara verkisto (n. 1880)
- 1937: Eŭgeno Miĥalski, soveta aktivulo de Laborista Esperanto-movado, kunlaboranto de "Sennacieca Revuo", "La Nova Epoko", "Internaciisto", Esperanto-poeto rete legebla, viktimo de stalinismo (n. 1897)
- 1940: Lluís Companys, kataluna politikisto kaj advokato, prezidento de Katalunio dum la Dua Hispana Respubliko, ekziligita, torturita kaj ekzekutita (n. 1882)
- 1945: Pierre Laval, franca politikisto kaj juristo (n. 1883)
- 1946: Hermann Göring, estro de la nazia partio, flug-aso kaj komandanto de Luftwaffe, subskribinto de malsat-plano kaj fina solvo, krimulo kontraŭ la homaro (n. 1893)
- 1949: László Rajk, hungara komunisto partoprenanta en Internaciaj Brigadoj, ekzekutita (n. 1909)
- 1953: Erzsébet Krüzselyi, hungara poetino (n. 1875)
- 1955: Fumio Hayasaka, japana komponisto (n. 1914)
- 1957: Henry Van de Velde, belga artisto (n. 1863)
- 1959: Stepan Bandera, ukraina naciisto, murdita (n. 1909)
- 1959: Pranciškus Ramanauskas, romkatolika helpepiskopo, teologo kaj akademiano (n. 1893)
- 1960: Henny Porten, germana aktoro kaj filmproduktisto (n. 1890)
- 1964: Cole Porter, usona komponisto (n. 1891)
- 1970: Gábor Gergelyffy, hungara komponisto, verkisto (m. 1890)
- 1977: Irma Ferch, hungara komponistino (n. 1903)
- 1987: Thomas Sankara, prezidento de Burkina Faso, murdita (n. 1949)
- 1988: Kaikhosru Shapurji Sorabji, angla komponisto kaj pianisto (n. 1892)
- 1989: Danilo Kiš, jugoslava verkisto, tradukisto (n. 1935)
- 1990: Delphine Seyrig, franca aktorino (n. 1932)
- 1995: Aleksandar Hrstić, kroata ekonomikisto el Split, esperantisto kaj UEA-delegito (n. 1915)
- 2003: László Gazda, hungara pedagogo, muzeestro, eseisto, redaktoro (n. 1934)
- 2008: Fazıl Hüsnü Dağlarca, turka poeto kaj verkisto (n. 1914)
- 2008: Edie Adams, usona kantistino kaj filmaktorino (n. 1927)
- 2012: Norodom Sianuk, kamboĝa reĝo kaj prezidanto (n. 1922)
- 2014: Giovanni Reale, itala historiisto de eŭropa filozofio kaj radikoj de la okcidenta civilizacio (n. 1931)
- 2018: Arto Paasilinna, finna ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1942)
- 2018: Paul Allen, usona miliardulo, kunfondinto de Microsoft (n. 1953)
La 15-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):