La 14-a de oktobro estas la 287-a tago de la jaro (la 288-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 78 tagoj restas.
Je la 14-a de oktobro okazis, interalie:
- 1066: Normanda konkero de Anglio komenciĝis: Batalo de Hastings iĝis unua milita sukceso de normanoj, gvidataj de Vilhlemo la 1-a — anglosaksa reĝo Harold la 2-a mortfalis
- 1140: Pola episkopejo en Pomerio kun sidejo en Wolin estis agnoskita per buleo de papo Inocento la 2-a
- 1469: En Valadolido okazis nupto de la posta gereĝa paro Isabel la 1-a (Kastilio) kaj Fernando la 2-a (Aragono)
- 1529: Turka armeo finis sensukcesan sieĝon de Vieno
- 1584: Ĉeĥio: en Moravio ekvalidis gregoria kalendaro, ĉirkaŭ 10 monatojn poste ol en Bohemio
- 1582: Ĉi tiu tago ne ekzistis en la gregoria kalendaro: por ĝustigi la kalendaron al sezonoj, la tagoj de la 5-a ĝis la 14-a de oktobro 1582 estis preterlasitaj
- 1655: Germanio: en Duisburg fondiĝis universitato
- 1656: Usono: Masaĉuseco adoptis unuan punan leĝaron kontraŭ Religia Societo de Amikoj (kvakerismo)
- 1660: Kadre de la 4-a pola-rusa milito komenciĝis batalo de Cudnów (Ĵitomira provinco) gajnita de poloj, apogataj de Krimea Ĥanlando
- 1670: Premiero de La Nobela Burĝo de Molière en la Palaco de Versailles kun ĉeesto de Ludoviko la 14-a
- 1767: La ruso Nikolaj Repnin, por rompi reziston kaj terorigi polajn parlamentanojn subskribi traktaton inter Pollando-Litovio kaj Rusa Imperio, ordonis forkapti gvidantojn de la konfederacio de Radom, episkopojn kaj ministron, kaj sekve ekziligis ilin al Kalugo, kie ili restis ĝis 1773. Pola Sejmo sen opozicio akceptis rusajn kondiĉojn — Pollando iĝis protektorato de Rusia Imperio
- 1768: Teritorioj de indiĝenaj indianoj ĉerokoj en Virginio kaj Carolina (Alabamo) estis proklamitaj posedaĵo de la Brita Krono
- 1773: En Respubliko de Ambaŭ Nacioj fondiĝis Komisiono de Nacia Edukado - unua ministerio pri edukado en Pollando kaj Eŭropo
- 1793: Terorigita de rusa armeo la Pola Sejmo de Grodno akceptis skribitan de imperiestrino Katerino la 2-a projekton de eterna alianco pola-rusa
- 1809: Napoleonaj Militoj: Traktato de Schönbrunn finis Militon de la Kvina Koalicio - Aŭstrio agnoskis konkerojn de Napoleono Bonaparte
- 1834: Oni patentigis semilon de maizo
- 1861: Rusia estro de Kongresa Pollando Karol Lambert enkondukis militjuron
- 1877: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Iduno
- 1878: En angla urbo Sheffield oni ludis unuan en la historio futbalan matĉon lume de arkampoloj
- 1904: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidojn Kresido kaj Praksedo
- 1905: Internacia Aviada Federacio fondiĝis en Parizo, kun sidejo en Laŭzano
- 1912: Pretendanta al tria oficperiodo Theodore Roosevelt estis pafvundita en Milvokio de psike malsana elmigrinto el Germanio
- 1914: Unua Mondmilito: Grekio aneksis Sudan Epiron
- 1915: Unua Mondmilito: Bulgario aliĝis al la milito flanke de Centraj Potencoj deklarante militon al Serbio
- 1918: Ĉeĥoslovaka registaro de elmigrintoj estis formita en Ĝenevo sub gvido de Tomáš Garrigue Masaryk
- 1919: Prusa Sejmo akceptis voĉdonon pri disdivido de germana Silezio laŭ provincoj: la malsupra kun ĉefurbo en Vroclavo kaj la supra kun ĉefurbo en Opole
- 1920: Ratifo de la Traktato de Tartu fare de Finnlando kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
- 1922: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Rozino
- 1926: Oni eldonis Winnie-la-Pu, la infanlibron de A. A. Milne
- 1933: Germanio forlasis la Ligon de Nacioj
- 1936: Belgio rompis militistan aliancon kun Francio por konservi neŭtralecon pri eventuala franca-germana milito
- 1939: Germana okupado de Pollando: Wehrmacht atingis Okcidentan Bugon; Berlino: dum kunsido en Ĉefa Sekur-Oficejo de Tria Regno oni decidis likvidi polajn gvidantojn; Norda Maro: sud-oriente de Irlando britaj destrojeroj sinkigis germanan submarŝipon U-45 kun la tuta 38-membra skipo; Skotlando: en ĉefa bazo de la reĝa mararmeo en Scapa Flow sur Orkadoj sinkis torpedita de germana U-47 kirasŝipo HMS Royal Oak - pereis 833 personoj el 1234; Finnlando: fino de dutaga mobilizo
- 1940: Al koncentrejo Aŭŝvico alvenis unua transporto de 64 malliberuloj el la Kastelo de Lublin; Blitz: sur la vojon super la metroa stacio Balham en Londono, kiu estis uzata kiel aerataka ŝirmejo, falis bombo mortiginte ne malpli ol 64 homojn
- 1941: En Poznan germanoj mortpunis 12 oficirojn kaj soldatojn de antaŭmilita Pola Militistaro; Batalo pri Moskvo: Wehrmacht okupis Rĵev; al Londono alvenis granda nombro de polaj aviadilistoj, liberigitaj de militkaptitejoj en Sovetunio
- 1942: Laŭ oficiala dato en Volinio formiĝis unua taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo, kies celo estis pure etna ukraina ŝtato; germanoj ekzekutis en Poznań 14 polojn pro partopreno en Pola Rezistomovado, 21 murdis dum masakro de pola vilaĝo en distrikto Janowski, kaj 26 laboristojn de armilejo en Radom pendumis en la fabriko; Orienta Fronto: en Stalingrado taĉmentoj de germana 6-a Armeo ekregis fabrikon de traktoroj kaj atingis Volgon
- 1943: En ekstermejo Sobibór eksplodis ribelo pretigita de sovetia oficiro - post pafmortigo de 11 gardistoj 300 personoj fuĝis - dum subpremado de la ribelo pereis ĉirkaŭ 150 judoj; Operaco Reinhardt: en koncentrejo Majdanek 250 judoj mortis pro venenigo per gaso; ankaŭ apud Włodawa mortiĝas 70 poloj kaj ĉirkaŭ 100 judoj, forkurintaj de labortendaroj, kaj dum la Volinia masakro ukrainaj ribeluloj murdis kelkdek vilaĝanojn
- 1944: Nord-Makedonio: germanoj okazigis amasmurdojn en 9 vilaĝoj en la regionoj Stip, Kocani, Povardarie; Pola Partizana Bataliono atakis la urbon Kotor Varoš en Bosnio; Erwin Rommel estis devigita al sinmortigo pro atenco kontraŭ Hitler; Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj fondiĝis; brita aerarmeo atakis Duisburg kaj usona aerarmeo Kolonjon; Okcidenta Fronto: usona 9-a Armeo ĉirkaŭis Akenon
- 1947: Usona testa piloto Chuck Yeager per aviadilo Bell X-1 rompis sonmuron - unua homo kiu atingis tion dum horizontala flugo
- 1949: Stalinismo: ĉefepiskopo Josef Matocha konsekris en Olomouc František Tomášek kiel episkopon, sekrete kaj sub dramaj cirkonstancoj
- 1950: kunlaborismaj regantoj de postjalta Pollando funkciigis Armean Regionan Juĝejon en Varsovio
- 1953: Arabaj-israelaj militoj: israelaj soldatoj atakis landliman jordanan vilaĝon Quibya kaj eksplodigis 42 domojn, lernejon kaj moskeon - rezulte 75 araboj pereis
- 1955: Vieno: malfermo de rekonstruita postmilite Burgoteatrejo
- 1956: Bhimrao Ramji Ambedkar, gvidanto de dalitoj, publike konvertiĝis al budhismo por iĝi gvidanto de la dalita budhisma movado
- 1962: Kariba krizo: usona spionaviadilo Lockheed U-2 fotis sovetajn raket-setligojn en Kubo
- 1964: Martin Luther King ricevis Nobelpremion pri paco; Leonid Breĵnev elektiĝis 1-a ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1966: Malfermo de unua linio de la Metroo de Montrealo; Nederlando: politika partio Demokratoj 66 fondiĝis
- 1969: Olof Palme iĝis ĉefministro de Svedio
- 1973: Milito de Jom Kippur: egiptaj taĉmentoj samtempe atakis de kvin direktoj Sinajon, okupatan de Israelo
- 1978: Post subita morto de papo Johano Paŭlo la 1-a komenciĝis konklavo, dum kiu oni elektis la novan papon Karol Wojtyła
- 1981: Hosni Mubarak iĝis prezidento de Egiptio
- 1983: Sovetia kosmosondilo Venera 16 eniris orbiton de Venuso
- 1992: Ĉefa ŝtata arkivisto de Rusio Rudolf Piĥoja transdonis al pola prezidento Lech Wałęsa kopiojn de la dokumentoj pri la masakro de Katin indikantaj respondecon de Josif Stalin kaj liaj kamaradoj el Politburoo
- 1993: Muzeo de iama Ekstermejo en Sobibor kreita apud Włodawa omaĝe al la 50-a datreveno de la ribelo de malliberuloj kontraŭ la Operaco Reinhardt, la amasmurdo, dum kiu pereis 2 000 000 judoj
- 1994: Premiero de la usona filmo Pulp-fikcio
- 2004: Norodom Sihamoni iĝis reĝo de Kamboĝo
- 2008: Kanado: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2010: Mark Rutte iĝis ĉefministro de Nederlando
- 2011: En Moskvo oni inaŭguris unuan en Rusio monumenton al Johano Paŭlo la 2-a en la Tutrusia Ŝtata Biblioteko de Fremda Literaturo
- 2012: Aŭstra paraŝutisto Felix Baumgartner akiris mondĉampionecon saltante de stratosfero el heliuma balono - la unua, kiu de pli ol 39 km de alteco rompis la sonmuron sen veturilo
- 2014: Supera Konsilio de Ukrainio akceptis leĝon pri fondo de Nacia Kontraŭkorupta Oficejo
- 2017: En Krakovo finiĝis la 3-a Kongreso de Eksterlandaj Esploristoj pri Historio de Pollando
- 2022: 233-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: En la Tago de la Defendanto de Ukrainio la landa aremo rekonkeris de la rusa okupanto 1 620 lokojn; en liberigita Velika Oleksandrivka (Ĥersona provinco) retiriĝanta rusia armeo postlasis multan armilaron — en la loko okazis kazoj de militkrimoj; dum la pasinta tago oni detruis 10 rusajn tankojn kaj artileriajn sistemojn, 9 veturilojn, 8 senpilotajn aviadilojn, pereis 500 okupantoj; post atakoj al Kievo (la 10-an de oktobro) en malsanulejoj restas 35 personoj, unu triono en peza stato; post pasinttaga rusa pripafo de kolektiva loĝejo en Mikolajivo mortis 7 personoj; de la invadkomenco pereis 423 infanoj, ĝis mateno pli ol 1 233 estis vunditaj. Mondreago: Ambasadoroj de EU unuanime subtenis instruan mision por ĉ. 15 mil ukrainaj soldatoj; riparitaj germanaj memmovaj haŭbizoj revenas de Litovio al Ukrainio; en Rigo okazis ekspozicio "Patrino, ni ne volas militon", konsistanta el desegnoj de polaj infanoj el 1946 kaj ukrainaj el la nuntempa milito; belorusa sendependa gazeto "Naŝa Niva": Pli ol 100 antaŭnelonge mobilizitaj rusiaj soldatoj jam pereis dum la milito — en Moskvo oni amase kaptas virojn, kiuj laboras ĉe konstruado de domoj; en Norvegio estis arestita rusa turisto kun tri pasportoj, kiu trapasis la tutan landon kun 2 senpilotaj aviadiloj; nombro de personoj ĉe limpasejoj lime de Ukrainio, kiuj eniris al Pollando superis 7 mln; WHO: de la invadkomenco okazis 620 atakoj al ukrainaj medicinejoj; du eksterrrgistaraj organizaĵoj riproĉis al franca konzerno TotalEnergies partoprenon en militkrimoj de Rusio
- 1257: Przemysł la 2-a, reĝo de Pollando (m. 1296)
- 1465: Konrad Peutinger, germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto (m. 1547)
- 1542: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de la Mogola Imperio (m. 1605)
- 1563: Jodocus Hondius, flandra kuprogravuristo kaj kartografo (m. 1612)
- 1630: Sofia de Palatinato, princino de Palatinato (m. 1714)
- 1633: Jakobo la 2-a, reĝo de Anglio (m. 1701)
- 1644: William Penn, angla kvakero, fondinto de Pensilvanio (m. 1718)
- 1714: Christoph Anton von Migazzi, katolika ĉefepiskopo de Vieno kaj kardinalo (m. 1803)
- 1771: Christian Gottfried Daniel Stein, germana geografo kaj pedagogo (m. 1830)
- 1783: László Palóczy, hungara politikisto kaj parlamentestro (m. 1861)
- 1784: Fernando la 7-a, reĝo de Hispanio (m. 1833)
- 1786: Julius Jacob von Haynau, aŭstra generalo (m. 1853)
- 1789: Agustín Durán, hispana literatura kritikisto (m. 1862)
- 1797: Ida Pfeiffer, germana esploristino kaj verkistino, unua virino memstare vojaĝinta ĉirkaŭ la mondo (m. 1858)
- 1801: Joseph Plateau, belga fizikisto, inventinto de fenakistiskopo (m. 1883)
- 1834: Alfons Huber, aŭstra historiisto (m. 1898)
- 1846: Albert Schickedanz, aŭstra-hungara arkitekto kaj pentristo (m. 1915)
- 1864: Stefan Żeromski, pola verkisto kaj publicisto (m. 1925)
- 1868: Miklós Jancsó, hungara kuracisto kaj profesoro (m. 1930)
- 1871: Alexander von Zemlinsky, aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1942)
- 1875: Emil Smetánka, ĉeĥa filologo, profesoro de la malnova ĉeĥa literaturo, pionira esperantisto, kies tradukaĵo aperis en Fundamenta Krestomatio (m. 1949)
- 1876: Jules Bonnot, franca anarkiisto kaj kontraŭleĝisto, konata de la bando de Bonnot (m. 1912)
- 1882: Éamon de Valera, irlanda ĉefministro kaj prezidento (m. 1975)
- 1888: Katherine Mansfield, angla verkistino, poliglotino (m. 1923)
- 1890: Dwight D. Eisenhower, usona militisto, prezidento de Usono (m. 1969)
- 1897: Zoltán Hosszú, hungara aktoro, reĝisoro, scenaristo (m. 1944)
- 1902: Adam Lazarowicz, pola majoro, partopreninto de la pola-bolŝevika milito, aktivisto de la Pola Subtera Ŝtato (m. 1951)
- 1906: Hasan al-Banna, egipta religia aktivulo, fondinto de Islama Frataro, murdita (m. 1949)
- 1906: Hannah Arendt, germana-usona filozofino kaj politikologino (m. 1975)
- 1912: Joachim Badeni, pola soldato, presbitero, dominikano, verkisto kaj mistikulo (m. 2010)
- 1913: Józef Garliński, pola verkisto, oficiro, historiisto kaj elmigrinta aganto, enprizonigito de koncentrejo Aŭŝvico (m. 2005)
- 1914: Raymond Davis Jr., usona Nobelpremiita fizikisto, detektisto de kosmaj neŭtrinoj (m. 2006)
- 1921: János Domokos, hungara politikisto, verkisto (m. 1987)
- 1927: Boris Tokarev, soveta, rusia esperantisto, fakdelegito pri kemio kaj literaturo, dumviva membro de UEA kaj de la Rusia Esperantista Unio, aŭtoro de sciencfikcia romano Ardes, publikiganta i.a. en "La Suda Stelo" kaj "Norda Prismo", enestanta en Esperanta Antologio (m. 1994)
- 1927: Roger Moore, brita aktoro, ambasadoro de UNICEF (m. 2017)
- 1933: Zoran Žiletić, serba filologo (m. 2013)
- 1930: Mobutu Sese Seko, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (m. 1997)
- 1930: Schafik Handal, salvadora politikisto (m. 2006)
- 1931: Dusko Goykovich, serba ĵaztrumpetisto kaj -flugilkornisto, aranĝisto kaj bandestro (m. 2023)
- 1933: Antal Végh, hungara verkisto (m. 2000)
- 1938: Farah Pahlavi, ŝahbanu de Irano
- 1939: Kálmán Aniszi, hungara ĵurnalisto kaj publicisto
- 1940: Cliff Richard, brita kantisto
- 1942: Péter Nádas, hungara verkisto, eseisto kaj fotisto
- 1946: Sándor Kibédi Varga, hungara ĵurnalisto, verkisto, instruisto (m. 2015)
- 1947: Lukas Resetarits, aŭstra aktoro kaj kabaredisto
- 1948: András Vetró, rumania hungara skulptisto
- 1952: Kaija Saariaho, finna komponistino (m. 2023)
- 1954: Pálma Szigeti, rumania hungara artistino
- 1960: Sándor Majla, rumania hungara poeto, libroeldonisto (m. 2015)
- 1967: István László Mátyás, hungara grafikisto
- 1974: Natalie Maines, usona kontrea muzikistino
- 1976: Hajnal T. Biró, rumania hungara televidredaktorino
- 1978: Usher Raymond, usona kantisto, aktoro kaj muzikproduktisto
- 1982: Barna Bányai Kelemen, hungara aktoro
- 1014: Arduino de Ivreo, reĝo de Italio (n. 955)
- 1066: Harold la 2-a, reĝo de Anglio, la lasta antaŭ invado de normanoj (n. 1022)
- 1092: Nizam al-Mulk, sciencisto kaj veziro en ŝtato de Turko-Selĝukoj (n. 1019)
- 1318: Eduardo Bruso, frato de Roberto Bruso kaj pretendanto al la trono de Irlando (n. ĉirkaŭ 1280)
- 1536: Garcilaso de la Vega, hispana poeto kaj soldato (n. ĉirkaŭ 1501)
- 1547: Perino del Vaga, itala pentristo (n. 1501)
- 1552: Oswald Myconius, svisa humanisto, protestanta teologo (n. 1488)
- 1601: Tycho Brahe, dana astronomo kaj astrologo (n. 1546)
- 1638: Gabriello Chiabrera, itala nobelo, poeto kaj dramisto, enestanta en Itala antologio (n. 1552)
- 1703: Thomas Kingo, dana episkopo, poeto kaj verkisto (n. 1634)
- 1771: František Xaver Brixi, ĉeĥa orgenisto kaj komponisto (n. 1732)
- 1806: Charles Antoine Houdar de La Motte, franca infanterikolonelo (n. 1773)
- 1832: Heinrich Meyer, svisa pentristo kaj kulturteoriisto (n. 1760)
- 1879: Ferdinand Kürnberger, aŭstra verkisto, literaturkritikisto kaj felietonisto (n. 1821)
- 1890: Josef Václav Frič, ĉeĥa poeto, ĵurnalisto kaj politikisto (n. 1829)
- 1901: Marceli Nencki, pola kuracisto, fiziologo, kemiisto, malkovrinto de vakcino, poligloto, partoprenanto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1847)
- 1913: Václav Kounic, ĉeĥa nobelo, juristo kaj politikisto (n. 1848)
- 1919: Jenő Forster, hungara tajloro kaj esperantisto (n. 1853)
- 1925: Gyula Stetka, hungara pentristo (n. 1855)
- 1930: Nakano Ĉuiĉiro, japana okulisto kaj esperantisto, pioniro el Kioto (n. ĉirkaŭ 1813)
- 1941: Hjalmar Söderberg, sveda verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1869)
- 1944: Erwin Rommel, germana feldmarŝalo (n. 1891)
- 1953: Gyula Szőkefalvi-Nagy, hungara matematikisto (n. 1953)
- 1959: Errol Flynn, usona aktoro (n. 1909)
- 1967: Marcel Aymé, franca verkisto (n. 1902)
- 1977: Bing Crosby, usona kantisto kaj aktoro (n. 1887)
- 1979: Milda Jakubcová, ĉeĥa-latva oficistino kaj poetino, sekretariistino de Riga Esperanto-societo, kunlaborantino de "Ondo de Daŭgava", kunredaktorino de la poemaro de Janis Rainis, kontribuanta al "Esperantisto Slovaka" (n. 1899)
- 1981: Pál Sőni, hungara kritikisto, literaturhistoriisto (n. 1917)
- 1990: Leonard Bernstein, usona komponisto, dirigento kaj pianisto (n. 1918)
- 1995: Edith Pargeter (pseŭdonime Ellis Peters), angla romanisto kaj tradukistino (n. 1913)
- 1997: Zoltán Iváni, rumania hungara, hungara, usona verkisto, ĵurnalisto (n. 1910)
- 1999: Julius Nyerere, prezidento de Tanganjikio kaj poste de Tanzanio, ideologo de afrika socialismo, servisto de Dio (n. 1922)
- 2003: Ben Metcalfe, kanada ĵurnalisto, kunfondinto kaj unua prezidanto de fondaĵo Greenpeace (n. 1919)
- 2003: François Béranger, franca kantisto kaj anarkiisto (n. 1937)
- 2004: Ivan Ŝamjakin, belorusa verkisto, prezidanto de la Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (n. 1921)
- 2010: Benoît Mandelbrot, franca matematikisto, kreinto de fraktaloj (n. 1924)
- 2010: Tadeusz Styczeń, pola katolika kleriko, etikisto, filozofo (n. 1931)
- 2018: Milena Dravić, jugoslavia kaj serba aktorino (n. 1940)
- 2019: Harold Bloom, usona verkisto, literatura kritikisto kaj teoriisto (n. 1930)
- 2022: Ralf Wolter, germana aktoro kaj humuristo (n. 1926)
- 2022: Robbie Coltrane, skota aktoro kaj komikisto (n. 1950)
- 2023: Piper Laurie, usona aktorino (n. 1932)
La 14-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):